Al LINEAR oni ŝuldas la plimulton el la malkovroj de asteroidoj ekde 1998 ĝis kiam ĝi estis superita de la Catalina Sky Survey en 2005.[1]
Tiel, je la 4-a de februaro2023, LINEAR estis malkovrinta 151 395 novajn objektojn, el kiuj almenaŭ 2423 estis apud-tera asteroidoj kaj 279 estis kometoj. La instrumentoj, kiujn uzas la programo LINEAR, estas lokitaj en la situejo de Lincoln Laboratorio en la White Sands Missile Range (WSMR) proksime de Socorro (Nov-Meksiko).
Historio
En la malfrua 1970-aj jaroj, prototipo nomata "Lincoln Laboratory Experimental Test System" (ETS) (MPC kodo 704) estis konstruita en la "WSMR"[2],
kiu uzis kameraojn por malforta lumo[3]. En 1994 nova propono estis farita por aŭtomata detekto de asteroidoj, ĉifoje uzante ciferecajn detektilojn de pli novaj teknologio[4].
La LINEAR projekto komencis funkciigi instalaĵon de malkovro de Apud-Teraj Objektoj (ATO) en 1996, uzante teleskopon de 1 m de aperturo uzita de la reto de kosma superrigardo
GEODSS de la Air Force Space Command. La teleskopoj kun larĝa kampo de la UsonaAerarmeo estis antaŭviditaj por la optika observo de la kosmoŝipoj en ĉirkaŭtera orbito. La komencaj provoj uzis CCD-lumkaptilon kun kampo de 1024 × 1024 rastrumeroj. Kvankam tiu-ĉi lumkaptilo okupis nur proksimume unu kvinonon de la teleskopa kampo de vido, kvar apud-teraj objektoj estis malkovritaj. CCD-lumkaptilo de 1960 × 2560 rastrumeroj, kiu kovris du kvadratajn gradojn
de la teleskopa vida kampo estis tiam instalita, kaj ambaŭ lumkaptiloj estis uzataj por postaj provoj.
La unua teleskopo de LINEAR fariĝis tute funkcianta en marto1998[5].
Je la komenco de oktobro1999, dua teleskopo de 1 m estis aldonita al la serĉado. En 2002, teleskopo de 0,5 m ekipita kun la originala CCD-lumkaptilo estis almetita por fari la sekvadajn observojn de la objektoj malkovritaj de la du teleskopoj de serĉo[6]. Tio permesis traserĉi po ĉirkaŭ 20% pli el la ĉielo ĉiu nokto. La datumoj ricevitaj de la teleskopoj estas senditaj al la Laboratorio Lincoln en Hanscom Air Force Base en Lexington (Masaĉuseco) por prilaborado. La malkovraĵoj estas tiam komunikitaj al la Minor Planet Center.