12-a de majo
La 12-a de majo estas la 132-a tago de la jaro (la 133-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 233 tagoj restas.
Je la 12-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 113: En Romo oni konsekris Trajanan Kolonon
- 254: Stefano la 1-a iĝis papo
- 919: Henriko la 1-a, la Birdisto iĝis reĝo elektita i.a. de frankoj, alemanoj kaj saksoj
- 1191: Rikardo la 1-a nuptis sur Kipro Berengela de Navaro, kiu samtage estis kronita kiel reĝino de Anglio
- 1328: Vatikano: kontraŭpapo Nikolao la 5-a estis kronita en Baziliko Sankta Petro
- 1364: Pola reĝo Kazimiro la 3-a fondis Krakovan Akademion por eduki oficistojn - la dua en Mezeŭropo post la Universitato de Karolo en Prago
- 1373: Pollando: Ostrołęka iĝis urbo
- 1388: Katedrala kapitulo de Vilna diocezo fondita
- 1551: Nova Mondo: Universitato de Sankta Marko fondiĝis en Limo
- 1619: Nederlanda politikisto Johan van Oldenbarnevelt estis mortkondamnita pro ŝtatperfido
- 1664: Parizo: premiero de la teatra komedio de Molière Tartufo kaŭzis skandalon pro ĝia drasta kritiko de la religia hipokriteco
- 1689: Pollando: granda incendio de Wołów
- 1743: Maria Tereza de Aŭstrio kroniĝis kiel reĝino de Bohemio
- 1797: Venecia respubliko malaperis - Granda Konsilio per granda plimulto da voĉoj renversis la miljaran ordon, establigante provizoran popolan registaron
- 1846: Donner-grupo, 87 usonaj pioniroj, forlasis Independence direkte okcidenten al Kalifornio - malsatmortis 40 kaj pliaj povis travivi nur per kanibalismo
- 1873: Oskaro la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1881: Franca protektorato de Tunizio establiĝis
- 1888: Nord-Borneo iĝis protektorato de Britio
- 1897: En Nederlando oni trovis marĉomumion de la junulino de Yde
- 1902: Bohemio: en Mariánské Lázně ekfunkciis tramtransporto
- 1903: Pollando: granda incendio de Biecz
- 1910: En Varsovio oni aĉetis terenon por konstrui Judan Domon de Orfoj, kies direktoro iĝos Janusz Korczak
- Unua mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Varsovio fondiĝis Franca Lernejo de Pilotoj - funkciis ĝis la 1-a de decembro 1920, edukis 43 pilotojn translokiĝante al Dęblin, kaj pro bolŝevika minaco al Bydgoszcz
- 1925: En la Japana Imperio estis promulgita kontraŭkomunisma packonserva leĝo por kolektive subpremi politikan opozicion
- 1925: Paul von Hindenburg iĝis prezidento de la Vajmara Respubliko
- 1926: Plurtaga Ĝenerala striko de 1926 en Unuiĝinta Reĝlando finiĝis
- 1926: Roald Amundsen, Lincoln Ellsworth kaj Umberto Nobile en aerŝipo Norge traflugis super la norda poluso
- 1926: Pola marŝalo Józef Piłsudski komencis Majan puĉon - 379 personoj pereшs, en tio 162 civiluloj
- 1935: En Pollando post morto de Józef Piłsudski oni enkondukis nacian funebron; generalo Edward Rydz-Śmigły enposteniĝis kiel Ĝenerala Inspektisto de Armitaj fortoj
- 1937: Kronado de la brita reĝo Georgo la 6-a kaj reĝino Elizabeth - montrita de BBC kiel unua telekomunika programo
- Dua mondmilito
- 1945: Postmilito: estiĝis la 7-a pola brigado inĝenier-konstrua
- 1946: Pola kleriko Stefan Wyszyński iĝis episkopo en Lublinio
- 1948: Stalinismo: en malliberejo en Varsovio estis murdita S. Kasznica, pola ĉefkomandanto, ano de la batalo de Bzura kaj la ribelo de Varsovio, kaj kapitano Lech Neyman
- 1949: Malvarma milito: soveta blokado de Berlino finiĝis post 11 monatoj — al Okcidenta Berlino la krizon helpis postvivi Berlina aerponto
- 1954: Ukraina SSR fariĝis konstanta membro de Unesko
- 1964: Ministrokonsilio de Hungario adoptis rezolucion pri disiĝo kaj starigo de sendependa Hungara Radio kaj Hungara Televido
- 1965: Projekto Luna: robota kosmoveturilo Luna 5 atingis la lunon kiel unua sondilo de la sovetia programo, sed oni perdis kontroleblon pro teknika difekto
- 1965: Federacia Respubliko Germanio ligis diplomatiajn rilatojn kun Israelo
- 1967: Uson-angla rokmuzika bando The Jimi Hendrix Experience eldonis influan debutan muzikalbumon Are You Experienced
- 1975: Usona komerca ŝipo kun 39-persona skipo estis atakita kaj forkondukita de Ruĝaj Kmeroj
- 1976: Moskva Helsinka unio estis fondita — homrajtprotekta organizaĵo, la plej malnova en Rusio
- 1978: Separistoj de provinco Katanga en tiama Zairo (nun Demokratia Respubliko Kongo) aneksis urbon Kolwezi
- 1979: Konstruo de la metroo de Novosibirsko komenciĝis
- 1983: Civitana Milico arestis en la Malnova Urbo en Varsovio studenton-poeton G. Przemyk, kiu post du tagoj mortis rezulte de batoj en milicejo - lernantoj de Varsoviaj lernejoj anoncis funebron
- 1989: En Pollando oni jure agnoskis konfesion Atestantoj de Jehovo
- 1990: En Pollando estiĝis Kristan-demokratia politika partio Konsento-Centro, kiun fondis kaj gvidis J. Kaczyński - ĝi poste transformiĝis al Rajto kaj Justeco
- 1991: Ĉilio: en Santiago privata televidkanalo La Red komencis elsendojn
- 1991: En Nepalo okazis unua post 32 jaroj multpartia parlamenta baloto
- 1992: Sur monto Kangchenjunga en Himalajo pereis pola montgrimpistino Wanda Rutkiewicz, kies korpon oni ne trovis
- 1993: Kirgizio enkondukis nacian valuton - somo
- 1994: Milito en Montara Karabaĥo: Armenio kaj Azerbajĝano subskribis armisticon pri Montara Karabaĥo
- 1997: En Moskvo oni subskribis packontrakton inter Rusio kaj ĉeĉenaj separistoj — la Unua Ĉeĉenia milito finiĝis
- 1998: Ĝakartaj tumultoj: 4 studentoj estis mortigitaj de indoneziaj soldatoj ĉe Universitato en Ĝakarto, kio kaŭzis tumultojn kaj eksiĝon de prezidanto Suharto 9 tagojn poste - ankaŭ sekvis pogromoj de ĉinoj, multo elmigris
- 1999: Edinburgo: inaŭguro de Skota Parlamento
- 1999: Ĉeĥa registaro de Miloš Zeman decidis pri finkonstruo de la nuklea elektrejo Temelín
- 2002: Eksa prezidento Jimmy Carter alvenis al Kubo por kvin-taga vizito al Fidel Castro, iĝante unua prezidanto de Usono kiu vizitis Kubon ekde la kastrisma revolucio de 1959
- 2003: Litova poeto Tomas Venclova ricevis statueton de Sankta Kristoforo
- 2003: Ne malpli ol 60 personoj pereis kaj pli ol 450 vundiĝis en atenco de sinmortiginta ŝoforo de kamiono kontraŭ registaraj konstruaĵoj en vilaĝo Znamenskoje (Ĉeĉenio)
- 2004: Vikipedio (anglalingva) ricevis premion Webby Awards por la plej bona retpaĝo en la mondo
- 2006: Irano: en revuo aperis kartuno, kiu supozeble komparis azerojn en Irano kun blatoj, kaŭzante tumultojn tra la tuta lando
- 2007: La 52-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Helsinko, gajnita de Marija Šerifović el Serbio, la dua estis Verko Serduĉko el Ukrainio
- 2008: Tertremo de Siĉuano mortigis pli ol 74 mil homojn (en tio 5 mil lernantoj, pro falo de malbone konstruitaj lernejoj) - 18 mil oni agnoskis perdiĝintaj
- 2009: Gjorge Ivanov iĝis prezidento de Makedonio
- 2010: Post malfermo de ponto super Ruvumo inter Tanzanio kaj Mozambiko, unuafoje estiĝis daŭra voja ligo laŭlonge de la Orientafrika marbordo
- 2013: Konservativa politika partio GERB, gvidata de Bojko Borisov, gajnis antaŭtempan parlamentan baloton en Bulgario
- 2014: Gjorge Ivanov eniras sian duan oficperiodon kiel prezidanto de la Respubliko Makedonio
- 2014: Hibrida milito en Orienta Ukrainio: uzurpaj Popola Respubliko de Donecko kaj de Lugansk proklamis sendependecon
- 2016: Nacia Kongreso de Brazilo provizore enpostenigis Michel Temer kiel prezidenton suspektante la prezidentinon Dilma Rousseff
- 2016: Varsovio: belga konstruiganto redonis al uzo ĉielskrapanton Warsaw Spire - unu el la plej altaj en Eŭropo oficejoj
- 2018: En Parizo apud Operejo Garnier en pertranĉila atako estis mortigita unu pederastiano kaj kvar aliaj vunditaj — atakanto estis pafmortigita de polico
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: UN akceptis rezolucion pri enketado de rusiaj krimoj en Ukrainio
- 2023: Belgio transdonos 92 mln da eŭroj, kiujn ĝi ricevis pro impostoj de rusiaj aktivoj, por apogi Ukrainion
Naskiĝoj
- 1258: Sanĉo la 4-a, reĝo de Kastilio, filo de Alfonso la 10-a (m. 1295)
- 1496: Gustavo Vasa, reĝo de Svedio, la unua el dinastio Vasa (m. 1560)
- 1665: Albertus Seba, nederlanda apotekisto, zoologo kaj kolektisto (m. 1736)
- 1670: Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio), pola reĝo kaj litova grandduko, la unua el dinastio Wettin (m. 1733)
- 1671: Erdmann Neumeister, germana himnopoeto, poetikisto kaj teologo de la barokepoko (m. 1756)
- 1700: Luigi Vanvitelli, itala pentristo kaj arkitekturisto (m. 1773)
- 1729: Michael von Melas, transsilvania batalkampa marŝalo de la Habsburga monarkio dum la Napoleonaj Militoj (m. 1806)
- 1733: János Sajnovics, hungara jezuito, lingvisto kaj astronomo (m. 1785)
- 1739: Jan Křtitel Vaňhal, ĉeĥa komponisto, reprezentanto de klasikismo (m. 1813)
- 1742: Karl Heinrich Geisler, germana jurscienculo (m. 1789)
- 1745: Jens Juel, dana pentristo verkinta ĉirkaŭ mil portretojn (m. 1802)
- 1767: Manuel Godoy, hispana duko kaj politikisto, konata de la Paco de Bazelo (m. 1851)
- 1773: Thomas Horsfield, usona kuracisto kaj natursciencisto laboranta en Indonezio, prizorganto de la muzeo de Brita Orienthinda Kompanio (m. 1859)
- 1790: Carsten Hauch, dana natursciencisto kaj verkisto, esperantigata de diversaj tradukistoj (m. 1872)
- 1803: Justus von Liebig, germana kemiisto, fondinto de la industria agrikulturo, bazita sur organika kemio (m. 1873)
- 1809: Giuseppe Giusti, itala poeto kreanta dum periodo de la unuiĝo de Italio, kies beletraĵon oni esperantigis kiel la unuan el la itala literaturo (m. 1850)
- 1812: Edward Lear, angla pentristo, ilustristo kaj verkisto, konata de limerikoj, kiel esperantigita La Strig' kaj la Kato (m. 1888)
- 1817: Edmund Heusinger von Waldegg, germana inĝeniero (m. 1886)
- 1817: Rudolf Reichenau, germana verkisto, jurscienculo kaj juristo (m. 1879)
- 1820: Josef Mánes, ĉeĥa pentristo ornaminta astronomian horloĝon de Prago (m. 1871)
- 1820: Florence Nightingale, brita pionirino de flegado dum la Krimea Milito, verkanta en la facila lingvo (m. 1910)
- 1823: John Russell Hind, angla astronomo laboranta en la Reĝa Observatorio de Greenwich (m. 1895)
- 1828: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto, tradukisto kaj pentristo (m. 1882)
- 1840: Kálmán Rimanóczy, hungara arkitekto kaj entreprenisto (m. 1908)
- 1842: Jules Massenet, franca komponisto, aŭtoro de 25 operoj (m. 1912)
- 1845: Gabriel Fauré, franca komponisto, profesoro pri kompozicio (m. 1924)
- 1857: Mór Kiss, hungara juristo, historiisto pri jurscienco (m. 1945)
- 1869: Albert Engström, sveda pentristo kaj verkisto, membro de la Sveda Akademio (m. 1940)
- 1872: Miklós Jakab, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1925)
- 1878: Martha Abicht, germana edukistino (m. 1941)
- 1883: Albin Sandström, svedlingva finnlandano, ĉefredaktoro de "Finna Esperantisto" (m. 1952)
- 1887: Elek Köblös, rumania hungara politikisto, redaktoro (m. 1938)
- 1888: Alfred Neupert, germana instruisto kaj redaktinto de "Esperantista Junularo" (m. nekonata)
- 1889: Abelardo L. Rodríguez, provizora prezidento de Meksiko (m. 1967)
- 1890: Friedrich Lammert, germana lernejestro kaj klasika filologo (m. 1956)
- 1891: Francis Meynell, brita poeto kaj presisto (m. 1975)
- 1892: Albert Sixtus, germana porinfana kaj porjunulara verkisto (m. 1960)
- 1895: Jidu Kriŝnamurti, barata brahmano, filozofo kaj spirita instruisto famigita de Teozofia Societo, esperantigata (m. 1986)
- 1900: Helene Weigel, germana aktorino, edzino de Bertolt Brecht (m. 1971)
- 1907: Katharine Hepburn, usona aktorino, laŭreatino de kvar Oskar-premioj, famiĝinta pro Filadelfia rakonto (m. 2003)
- 1908: Miklós Káldor, hungara-brita ekonomikisto kaj profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1986)
- 1910: Giulietta Simionato, itala kantistino (mezosoprano) (m. 2010)
- 1910: Dorothy Crowfoot Hodgkin, brita Nobelpremiita kemiistino okupiĝanta pri kristalografio de proteinoj (m. 1994)
- 1915: Frato Roger, svisa protestantisma kleriko, fondinto de Taizé-komunumo, murdita (m. 2005)
- 1918: Julius Rosenberg, usona atoma spiono, ekzekutita kun sia edzino (m. 1953)
- 1920: Irena Anders, pola artistino (m. 2010)
- 1921: Joseph Beuys, germana artisto, skulptisto kaj grafikisto, reprezentanto de konceptarto (m. 1986)
- 1921: Ruth de Souza, brazila aktorino kaj la unua nigra damo de la teatro, kino kaj televido de Brazilo (m. 2019)
- 1922: James Grant, usona politikisto kaj estro de UNICEF (Infan-Fonduso de UN) (m. 1995)
- 1923: Erzsébet Bódis, hungara industriartistino, edzino de István Katona Szabó (m. 2013)
- 1929: Sam Nujoma, unua prezidento de Namibio
- 1930: Jesús Franco, hispana reĝisoro (m. 2013)
- 1934: László Paskucz, rumania hungara kemiisto, esploristo
- 1936: Frank Stella, usona pentristo (m. 2024)
- 1938: Antal Szécsi, rumania hungara pedagogo, lokhistoriisto
- 1941: Hannu Hautala, finna naturfotisto (m. 2023)
- 1942: Adam Bujak, pola fotisto
- 1944: Chris Patten, brita guberniestro de Honkongo, membro de Eŭropa Komisiono, kanceliero de la Universitato de Kembriĝo
- 1946: Daniel Libeskind, usona arkitekto, scenaranĝisto, ano de la moderna arĥitekturo, konstruinta interalie Universitaton Bar-Ilan
- 1948: Zoltán Kása, rumania hungara matematikisto, universitata profesoro
- 1953: Manuĉeĥr Mottaki, irana politikisto, diplomato, ministro pri eksteraj rilatoj
- 1957: Péter Siposhegyi, hungara dramverkisto (m. 2009)
- 1962: Emilio Estevez, usona aktoro kaj reĝisoro, filo de Martin Sheen
- 1964: Bart Somers, flandra politikisto
- 1965: Ildikó Balázs, hungara ĵurnalistino, literaturhistoriistino
- 1968: Tony Hawk, usona rultabulisto
- 1971: Boris Reitschuster, germana ĵurnalisto, gvidinto de la moskva buroo de la semajna novaĵgazeto "Focus"
- 1974: Noémi Lujza Fried, rumania hungara poetino, redaktorino
- 1974: Taraneh Javanbakht, irana kemiistino, biologistino, artistino kaj filozofino, aktivulino de homaj rajtoj
- 1975: Attila Bajkó, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1978: Malin Åkerman, svedkanada aktorino, manekeno kaj kantistino
- 1980: Rishi Sunak, ĉefministro de Britio (2022—2024)
- 1983: Alina Kabajeva, rusia gimnastikistino de la ritma gimnastiko
- 1989: Eleftheria Eleftheriu, greklingva kipra kantistino
- 2003: Madeleine McCann, brita knabineto malaperinta en 2007
Mortoj
- 805: Aethelhard, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio (n. nekonata)
- 1003: Silvestro la 2-a, franca papo, sciencisto, matematikisto kaj filozofo, enkondukinto de eŭropaj ciferoj (n. ĉirkaŭ 945)
- 1588: Petro Monaŭ, germana humanisto, poligloto, filozofo, kuracisto de Rudolfo la 2-a, aŭtoro de la unua doktoriga tezo pri dentokuracado (n. 1551)
- 1634: George Chapman, angla poeto, dramisto kaj sciencisto, tradukisto de Vergilio, Heziodo kaj de partoj de Iliado kaj Odiseado (n. ĉirkaŭ 1559)
- 1684: Edme Mariotte, franca katolika kleriko, fizikisto kaj botanikisto, kunformulinto de la leĝo de Boyle, malkovrinto de la blinda makulo (n. 1620)
- 1689: Dániel Markos, hungara unitaria episkopo (n. 1637)
- 1700: John Dryden, angla verkisto, kortega poeto de Stuartoj (n. 1631)
- 1701: Ottavio Mosto, itala baroka skulptisto
- 1789: Pjotr Egorov, rusia arkitekto kunkonstruinta Vintran Palacon (n. 1731)
- 1792: Charles-Simon Favart, franca opera kaj komedia verkisto (n. 1710)
- 1793: Heinrich Friedrich Abt, germana kuracisto (n. nekonata)
- 1796: Johann Peter Uz, germana juristo kaj poeto, tradukisto de Anakreono (n. 1720)
- 1837: Evaristo da Veiga, brazila poeto, politikisto, filologo, libroeldonisto, himnisto kaj ĵurnalisto (n. 1799)
- 1845: János Batsányi, hungara poeto, framasono, akademiano, enestanta en Hungara Antologio (n. 1763)
- 1850: Heinrich August Pierer, germana oficiro kaj eldonisto (n. 1794)
- 1859: Sergio Aksakov, rusa verkisto, tradukisto de la malnovgreka kaj franca literaturoj (n. 1791)
- 1884: Bedřich Smetana, ĉeĥa komponisto, konata de la simfonio Vultavo (n. 1824)
- 1886: Franz Hugershoff, germana inĝeniero kaj entreprenisto (n. 1809)
- 1899: János Hajós, hungara advokato, politikisto, redaktoro de "Remény" (n. 1819)
- 1902: Julius Köstlin, germana teologo, historiisto, orientalisto kaj eklezihistoriisto (n. 1826)
- 1907: Joris-Karl Huysmans, franca verkisto, skandalisto (n. 1848)
- 1911: Hermann Goethe, germana enologo kaj fruktosciencisto (n. 1837)
- 1916: James Connolly, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo, ekzekutita (n. 1868)
- 1918: Farkas Szőts, hungara pastro, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1851)
- 1920: Ferenc Kozma, hungara pedagogo, fakverkisto, lernejestro de la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (n. 1844)
- 1921: Emilia Pardo Bazán, hispana nobelino, poetino, tradukistino, feministino (n. 1851)
- 1925: Amy Lowell, usona verkistino, literatursciencistino, eldonistino kaj poetino (n. 1874)
- 1929: Jakob Bernstein-Kohan, ruslanda kuracisto kaj cionisto (n. 1859)
- 1930: Josef Štolba, ĉeĥa edukisto, vojaĝisto, notario, dramverkisto (n. 1846)
- 1933: Gyula Krúdy, hungara verkisto kaj ĵurnalisto; enestanta en Hungara Antologio (n. 1878)
- 1935: Józef Piłsudski, pola politikisto kaj militisto, ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko (n. 1867)
- 1945: Magda Trott, germana verkistino, konata pri feminismaĵoj kaj porinfanaĵoj (n. 1880)
- 1948: Lech Neyman, pola advokato, kapitano de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, anatemita soldato, distingita pro savado de judoj, ekzekutita (n. 1908)
- 1957: Erich von Stroheim, aŭstri-usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro, filma stelulo de la muta epoko, rolinta en la filmo Sunsubira bulvardo (n. 1885)
- 1961: Ödön Huzella, rumania hungara poeto, ĵurnalisto, arthistoriisto (n. 1891)
- 1963: Richard Girulatis, germana trejnisto pri futbalo kaj teniso (n. 1878)
- 1963: Ernst Marischka, aŭstra reĝisoro kaj scenaristo (n. 1893)
- 1967: John Masefield, angla maristo kaj verkisto, enestanta en Angla Antologio (n. 1878)
- 1970: Nelly Sachs, germana Nobelpremiita poetino (n. 1891)
- 1970: W. Anders, pola generalo, kreinto de la Pola Armeo en Sovetunio kaj Dua Pola Korpuso, konata per la batalo de Monte Cassino, ĉefgvidanto de polaj postmilitaj elmigrintoj (n. 1892)
- 1981: Ludwig Bieler, aŭstra kaj irlanda klasika filologo
- 1982: Lajos Szöllősy Szabó, hungara koreografo (m. 1803)
- 1986: Teodor Jung, germana ĵurnalisto, verkisto, presisto kaj eldonisto, fondinto kaj redaktoro de "Heroldo de Esperanto" (n. 1892)
- 1992: Nikos Gacos, greka verkisto, tradukisto kaj poeto (n. 1911)
- 1995: István Kovács, rumania hungara trejnisto pri futbalo (n. 1920)
- 1998: Hermann Lenz, germana verkisto, gajninto de Georg-Büchner-Preis (n. 1913)
- 2000: Władysław Miziołek, pola episkopo kaj ekumenisto okupiĝanta pri Romkatolika Mariologio, esperantisto kontribuinta al la Roma Meslibro (n. 1914)
- 2005: Monica Zetterlund, sveda kantistino kaj aktorino (n. 1937)
- 2008: Irena Sendlerowa, pola socia agantino savinta 2500 judajn infanojn de Varsovia geto, aprezita per la distingo Justuloj inter la popoloj (n. 1910)
- 2010: Imre Tóth, hungara matematikisto, filozofo, scienchistoriisto (n. 1921)
- 2017: Mauno Koivisto, prezidento de Finnlando (n. 1923)
- 2019: Éva Vass, hungara aktorino kaj voĉoaktoro, konata de la filmo Malvarmaj tagoj (n. 1933)
- 2020: Michel Piccoli, franca aktoro rolinta i.a. en la filmoj Le Doulos, Topaz kaj Habemus papam (n. 1925)
- 2024: Petro De Smedt, flandra esperantisto (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 12-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|