Edinburgo![]()
![]() ![]() Edinburgo (angle Edinburgh [Edinb(a)ra], skotgaele Dùn Éideann [tun Eĉan]; ambaŭ signifas "monto de Edin") estas la ĉefurbo de Skotlando. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la rivero Forth. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 488 050 loĝantoj sur areo de 259 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 884 loĝantoj/km². Edinburgo estas la historia, kultura kaj politika centro de Skotlando. Ĝi ankaŭ estas la financocentro, turisma centro kaj hejmo de la skota parlamento. La nova kaj malnova partoj de la urbo estas loko de Monda kulturheredaĵo. Kastelo Edinburgo enhavas la Kapelon de Sankta Margareta (angle St. Margaret) el la 12-a jarcento. La Palaco Holyrood (15-a–16-a jarcento) estas la oficiala skota loĝejo de la monarko. Vizitindaĵoj
EdukadoTroviĝas tri universitatoj – Universitato de Edinburgo (ekde 1583), Universitato Heriot-Watt kaj la Universitato Napier. La Edinburga Akademio, en angla Edinburgh Academy, estas privata lernejo. KvartalojEdinburgo entenas plurajn, malsamajn kvartalojn. Interalie estas Portobello aŭ Granton. UrbopartojFamuloj
Esperanto en EdinburgoLa 11-a Universala Kongreso estis okazonta en Edinburgo sed pro la milito estis movita al San Francisco. La 18-a Universala Kongreso okazis en Edinburgo inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926, kaj tie okazis ankaŭ la 27-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1971. Esperantistoj de Edinburgo
Referencoj
Vidu ankaŭ |