Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Système universitaire de documentation

ekrankopio el la Système Universitaire de Documentation (Sudoc)

La système universitaire de documentation (jen france, en Esperanto "universitata dokumentiga sistemo") aŭ mallonge SUDOC estas sistemo uzata fare de la bibliotekoj de la universitatoj kaj altlernejoj de Francio por identigi, spuri kaj administri la dokumentojn en posedo de tiuj bibliotekoj. La katalogo, kiu enhavas pli ol 10 milionojn da referencoj, ebligas al studentoj kaj esploristoj serĉi bibliografiajn informojn en pli ol 3 400 dokumentigaj centroj. La sistemo proviziĝas fare de la institucio Agence bibliographique de l'enseignement supérieur (france, en Esperanto "bibliografia agentejo de supera edukado").

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya