Ĝia historia centro situas sur la maldekstra bordo de Neris kaj ampleksas 3,6 km². Ĝi estas tre bone konservita kaj vidinda; de 1994 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En Vilno okazis la 90-aUniversala Kongreso de Esperanto en 2005. Ĝia unua Esperanto-Grupo fondiĝis en 1895. Plian historian urban grupon, nomata Vilna Societo Esperantista, en 1909 fondis la 18-jara esperanta verkisto Georgo Deŝkin kun interalie K. Kepalas kaj K. Niewenglowski.
Ekde 1918 oficiale parto de la respubliko Litovio, kvankam en la tuta regiono tiam ankoraŭ batalis diversaj armeoj, en 1920 la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo estis okupitaj per la pola armeo, kiu proklamis pseŭdoŝtaton Centra Litovio. Du jarojn pli poste, en 1922, la teritorio aneksiĝis al la Dua Pola Respubliko kaj restis tia ĝis 1940, kiam unue la armeo de Sovetunio, post jaro tiu de Nazia Germanio kaj tri jarojn pli poste denove tiu de Sovetunio okupis tutan Litovion, sed per tiuj okupoj Vilno denove estis unuigita kun la resto de Litovio.
Noto: Ĝustas ke en la multetna urbo ĉiam kunvivis litovoj, poloj, multaj judoj, belorusoj, germanoj kaj rusoj, kun gastoj aparte en muziko kaj konstruado ankaŭ el Italio kaj Francio. Ke en la sekva listo, subjektive elektita, tamen eksterproporcie multas urbanoj parolantaj la polan lingvon, sendube ŝuldiĝas al pola patriotismo, kvankam ĝustas ke pollingvaj vilnanoj havis signifan kontribuon al la kulturo de la pola lingvo, sed ankaŭ estis kaj estas aliaj urbanoj en la urbo.
Józef Ignacy Kraszewski (1812-1887) – pola verkisto, publicisto, eldonisto, historiisto, socia kaj politika aganto, aŭtoro kun la plej granda nombro de eldonitaj libroj kaj versaĵoj en historio de la pola literaturo. Uzis diversajn pseŭdonomojn.
Samuel Orgelbrand (1810-1868) - unu el la plej prominentaj polaj publikigistoj de la 19-a jarcento. La persono por malkovri la verkojn de Józef Ignacy Kraszewski, li ankaŭ estis la publikigisto de Encyklopedia Powszechna (1859-1868), la unua vera moderna enciklopedio en la pola lingvo.
Emilia Plater [eMILja PLAter] (1806-1831) - pola kaj litova ina heroo, soldatino de la Novembra ribelo, filino de Franciszek Ksawery kaj Anna von der Mohl. Distingiĝis kiel unu el nemultaj virinoj en la ribela armeo, komandantino de la 1-a Kompanio de Unua Litova Regimento. Konita pro sia kuraĝo kaj obstino, sed ankaŭ pro kunsento kaj kapablo persvadi batalemon inter soldatoj. Pro longdaŭraj bataloj Emilia Plater malsaniĝis kaj mortis post provo de helpo al minacita de rusojVarsovio.
Lev Sapieha (Vulpo, 1557-1633). ŝtata kaj milita aganto de la Grandprinclando Litovio. Skribisto (1581-1585), subkanceliero (1585-1589) kaj granda kanceliero de la Litovio (1589-1623), Vilna vojevodo (de 1623) kaj samtempe granda hetmano de Litovio (1625).
Chaim Weizmann (hebree: חיים עזריאל ויצמן Hayyim Azri'el Vaytsman, 1874-1952) - estro de la Cionismo kaj politikestro de Israelo kiu estis Prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo kaj poste la unua Prezidento de Israelo. Li estis elektita la 16an de Februaro 1949, kaj estis en tiu posteno ĝis sia morto en 1952. Weizmann konvinkis la usonan registaron agnoski la ĵus formitan ŝtaton Israelo.
Gaono de Vilno Elijah Ben Salomon Zalman (hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן) respektive jide plennome Elijah ben Ŝlomo Zalman, nomata Gaono de Vilno (jide דער װילנער גאון), naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 en Sielec kaj mortis la 9-an de oktobro 1797 en Vilno, estis matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj konanto de kabalo.
Tomasz Zan, partoprenanto de liberigada movado, esploristo de naturo, verkisto, geologo, esploristo de naturaj trezoroj de Uralo, amiko de Adam Mickiewicz kaj Jan Czeczot, fondisto de unuaj revoluciaj organizaĵoj en Belorusio kaj la Grandprinclando Litovio. Ludis gravan rolon en evoluo de nova literatura tendenco - revolucia romantikismo. Unua el rondo de vilnaj poetoj, li agnoskis belorusan popolan kreadon, kiel ĉefan parton de sia poezia programo.
Demografio
Laŭ datumoj de censo de 2021 jaro, en Vilno loĝas 556.490 de personoj.[1]
Populacio de Vilno de denaska lingvo laŭ censo de 2021 jaro:
Respublika ("la respubliko") estas ĉiutage aperanta gazeto en Vilno, kiu unuafoje publikiĝis la 16-an de septembro 1989. En la jaroj 1989 kaj 1990 ĝi estis la organo de la civitana movado Sąjūdis, kiu strebis kaj sukcesis pri senperforta malaliĝo de Litovio el Sovetunio kaj pri paca demokratiigo de la lando. Ekde la fino de 1990 temas pri politike sendependa gazeto.
Partneraj urboj
Vilno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj: