Beogrado (serbeБеоград) estas milionurbo, la ĉefurbo de Serbio. Beogrado estas la universitata, industria, komerca kaj trafika centro de la lando. La historia hungara loknomo estas Nándorfehérvár.
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 1 197 714 loĝantoj sur areo de 359,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 327 loĝantoj/km².
Geografio
Beogrado situas apud la kunfluejo de la riverojDanubo kaj Sava. Ĝia areo estas 3222,68 km²; ĝia horzono estas GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro). La averaĝa supermara alteco estas 132m, kiu varias inter 70-303m, sed la proksima monto Avala estas 511 m-ojn alta.