Sana sana en mi cama sana Pakistano (urdueپاکِستان, Pākistān[pɑːkɪst̪ɑːn]; anglePakistan, [ˌpɑːkɪˈstɑːn]), oficiale la Islama Respubliko de Pakistano (urdueاِسلامی جُمہُوریۂِ پاکِستان, Islāmī Jumhūriyah-yi Pākistān, angleIslamic Republic of Pakistan), estas suverena ŝtato en Suda Azio. Ĝi estas laŭ areo (796 095 km²) la dua plej granda en Suda Azio, kaj la 36-a en la mondo. Ĝi havas 1 046 kilometrojn da marbordo ĉe la Araba Maro kaj la Golfo de Omano en la sudo, kaj ĝi najbaras Afganion kaj Iranon en la okcidento, Baraton en la oriento kaj Ĉinion en la plej fora nordoriento. Ĝi estas separata el Taĝikio pare de la mallarĝa Vaĥana Koridoro de Afganio en la nordo, kaj sude ankaŭ kunhavas malgrandan marlimon kun Omano.
Pakistano estas federaciaparlamentarespubliko konsistanta el kvar provincoj kaj kvar federaciaj teritorioj. Ĝi estas kaj etne kaj lingve ege varia lando, kun simila vario en ĝia geografio kaj faŭno. Regiona kaj meza potenco,[1][2] Pakistano havas la sepan plej grandajn armitajn fortojn en la mondo kaj ankaŭ estas nuklea potenco same kiel deklarita nuklearmita ŝtato, estante la unusola lando en la islama mondo, kaj la dua en Sudazio, kiu havas tiun statuson. Ĝi havas duon-industriigitan ekonomion kun bon-integra agrikultura sektoro, ĝia ekonomio estas la 26-a plej grandan en la mondo laŭ aĉetpovo kaj 45-a plej granda laŭ nominala MEP kaj ankaŭ estas karakterizitaj inter la emerĝantaj kaj kresk-gvidaj ekonomioj de la mondo.
La nomo Pakistano laŭlitere signifas "Tero de la Pureco" en la urdua kaj la persa. Ĝi estis kreita en 1933 kiel Pakstan fare de Choudhry Rahmat Ali, aktivulo de la Pakistana Movado, kiu publikigis ĝin en sia pamfleto Now or Never (Nune aŭ neniam),[5] utiligante ĝin kiel akronimon ("tridek milionoj da islamaj fratoj kiuj vivas en PAKSTAN") rilatante al la nomoj de la kvin nordaj regionoj de la Brita Raĝo: nome Panĝabo, Nordokcidenta-Lima-Provinco (Afgania provinco), Kaŝmiro, Sindo, kaj Baluĉistan".[6][7][8] La litero i estis aldonita por moderigi elparolon kaj formi la lingve ĝustan kaj senchavan nomon.[9]
Historio
Pakistano havas longan historion de kolonio kaj civilizacio inkluzivanta la Civilizacio de la Valo de la Induso. La pliparto estis konkerita en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao fare de persoj kaj poste de grekoj. Postaj alvenoj inkluzivas la arabojn, afganojn, turkojn, baluĉojn kaj mongolojn. La teritorio estis enkadrigita en la brita Raj (Brita Hindio) en la 19a jarcento. Ekde sia sendependeco sub estreco de Muhammad Ali Jinnah, la lando spertis periodojn de grava milita kaj ekonomia kreskoj, kaj periodoj de malstabileco, kun la secesio de Orienta Pakistano (nuntempa Bangladeŝo).
Frua tempo kaj mezepoko
Kelkaj el la plej fruaj antikvaj homaj civilizoj en Sudazio originis de areoj ampleksantaj aktualan Pakistanon. La plej fruaj konataj loĝantoj en la regiono estis Soanianoj dum la Malsupra Paleolitiko, de kiu ŝtonaj iloj estis trovitaj en la Soana Valo de Panĝabo.[10] La Indusa regiono, kiu kovras la plej grandan parton de Pakistano, estis la loko de pluraj sinsekvaj antikvaj kulturoj inkluzive de la Neolitika Mehrgarh[11] kaj de la bronzepokaIndus-civilizacio (2800-1800 a.K.) ĉe Harapo kaj Mohenjo-Daro.[12][13]
La Veda Civilizo (1500-500 a.K.), karakterizita fare de hind-arja kulturo, kondukis al la fundamentoj de hinduismo, kiu establiĝis en la regiono.[14][15]Multan estis grava hinduisma pilgrima centro. La veda civilizo prosperis en la antikva urbo de Gandhara nome Takṣaśilā, nun Taksila en Panĝabo.
[11] Sinsekvaj antikvaj imperioj kaj regnoj regis la regionon: la persa Aĥemenida Imperio proksimume 519 a.K., la imperio de Aleksandro la Granda en 326 a.K.[16] kaj la Maŭrja Imperio fondite fare de Ĉandragupto Maŭrjo kaj etendite fare de Aŝoko ĝis 185 a.K.[11] La Hind-Greka Regno fondita fare de Demetrio de Baktrio (180-165 a.K.) inkludis Gandhara kaj Panĝabon kaj atingis ĝian plej grandan amplekson sub Menandro (165-150 a.K.), prosperante la grek-budhanan kulturon en la regiono.[11][17] Taxila havis unu el la plej fruaj universitatoj kaj centroj de alteduko en la mondo.[18][19][20][21]
La Mezepoka periodo (642-1219 p.K.) estas difinita per la disvastiĝo de Islamo en la regiono. Dum tiu periodo, sufiajmisiistoj ludis pivotan rolon en konvertado de plimulto de la regiona budhana kaj hindua loĝantaro al Islamo.[22] La Rai Dinastio (489-632 p.K.) de Sindo, ĉe sia zenito, regis tiun regionon kaj la ĉirkaŭajn teritoriojn.[23] La Pala Dinastio estis la lasta budhana imperio kiu sub Dharampala kaj Devapala etendiĝis trans Sudazio de kio nun estas Bangladeŝo tra Norda Hindio ĝis Pakistano kaj poste al la regiono de Kambojoj en Afganio.
La araba generalo Muhammad bin Kasim konkeris Indusan valon el Sindo ĝis Multan en suda Panĝabo en 711 p.K.,[24] nome la saman jaron kiam okazis la islama invado al Hispanio en la alia pinto (okcidento) de la islama tiama imperio. La oficiala kronologio de la pakistana registaro identigas tion kiel la punkto kiam la "fondo" de Pakistano estis metita.[24] Tiu konkero metis la scenejon por la regulo de pluraj sinsekvaj islamaj imperioj en la regiono, inkluzive de la Gaznavida Imperio (975-1187 p.K.), la Gurida Regno kaj la Delhia Sultanlando (1206-1526 p.K.). La Lodi-dinastio, la lasta de la Delhia Sultanlando, estis anstataŭigita de la Mogola Imperio (1526-1857 p.K.). La Mogoloj prezentis persan literaturon kaj altan kulturon, establante la radikojn de hind-persa kulturo en la regiono.[25]
La Tuthindia Islama Ligo pliiĝis al populareco en la fino de la 1930-aj jaroj meze de timoj de sub-reprezentantaro kaj neglekto de islamanoj en politiko de eventuala fina hindia ŝtato. En lia prezidenta deklaro de 29a de decembro1930, Muhammad Ikbal postulis "la formadon de firmigita Nordokcidenta Hind-islama Ŝtato" konsistanta el Panĝabo, Nordokcidenta Limprovinco, Sindo kaj Baluĉistano.[30]Muhammad Ali Jinnah, la fondinto de Pakistano, apogis la du-landan teorion kaj igis la islaman ligon adopti la Lahore Rezolucion de 1940, populare konata kiel la Pakistana Rezolucio.[26] Komence de 1947, Britio sciigis la decidon fini sian regadon en Hindio. En junio de 1947, la naciismaj gvidantoj de brita Hindio - inkluzive de Jawaharlal Nehru kaj Abul Kalam Azad reprezentanta la Kongreson, Jinnah reprezentantan la islaman ligon, kaj Master Tara Singh reprezentanta la siĥojn - konsentis pri la proponitaj esprimoj de translokigo de potenco kaj sendependeco.[31] Post Jinnah, estis dua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano la bengala Ĥaŭaĝa Nazimuddin.
La moderna stato de Pakistano estis establita la 14an de aŭgusto 1947 (27a de Ramadano 1366 en la Islama kalendaro) en la orientaj kaj nordokcidentaj regionoj de brita Hindio, kie ekzistis islama plimulto. Ĝi konsistis el la provincoj de Baluĉio, Orienta Bengalo, la Nordokcidenta Limprovinco, Okcidenta Panĝabo kaj Sindo.[26][31] La sekcio de Panĝabo kaj de la bengalaj provincoj kaŭzis komunumajn tumultojn en tuta Barato kaj Pakistano; milionoj da islamanoj translokiĝis al Pakistano kaj milionoj da hinduoj kaj sikhoj translokiĝis al Barato.[32] Disputo pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro kondukis al la Unua Kaŝmira Milito.[33][34]
Sendependeco kaj moderna Pakistano
Lasta problemaro
En la lastaj jardekoj Pakistano suferis gravajn problemojn:
Eksteraj, ĉar okcidenta regiono estas najbara kaj similkultura kun tiu orienta de Afganio kaj, dum ties milito kaj poste, okazis movoj en tiu areo. Krome daŭras konflikto kontraŭ Barato pro norda regiono Kaŝmiro. En tiu areo okazis jam multaj konfliktoj kaj militoj, kiel la Barat-Pakistana Milito de 1965. Tiu estis kulmino de bataleto kiu okazis inter Aprilo 1965 kaj Septembro 1965 inter Pakistano kaj Barato. La konflikto ekis post la Operaco Ĝibraltaro fare de Pakistano, kiu celis enfiltri fortojn en Ĝamuo kaj Kaŝmiro por stimuli ribelon kontraŭ la regado fare de Barato. Barato reagis per lanĉo de tut-skala milita atako en Okcidenta Pakistano. Tiu dekseptaga milito okazigis milojn da perdoj ambaŭflanke kaj estis atestilo de la plej granda engaĝiĝo de armitaj vehikloj kaj de la plej granda tanka batalo ekde la Dua Mondmilito. Alfrontoj inter la du ŝtatoj finis post Unuiĝintaj Nacioj ordonis batalĉeson deklarita post la diplomata interveno fare de Sovetunio kaj Usono, kaj la sekva proklamo de la Taŝkenta Deklaro. La Kargila Milito, konata ankaŭ kiel Kargila konflikto, estis armita konflikto inter Barato kaj Pakistano kiu okazis inter majo kaj julio 1999 en la Kargila distrikto de Kaŝmiro kaj aliloke en la Linio de Kontrolo (LK).
Internaj, ĉar okazis kelkaj militistaj puĉoj kaj mortigoj de politikistoj. La Pakistana puĉo de 1958 referencas al okazaĵoj kiuj okazis en Pakistano inter la 7a de Oktobro, kiam la Prezidento de Pakistano nome Iskander Mirza nuligis la validon de la Konstitucio de Pakistano kaj deklaris militjuron, kaj la 27a de oktobro, kiam Mirza mem estis elpostenigita de la Generalo Aĝub Ĥan, nome ĉefkomandanto de la Pakistana Armeo. Siavice la generalo Muhammad Zia-ul-Hak iĝis la sesa Prezidento de Pakistano, nome el 1978 ĝis sia morto en 1988, post esti deklaranta militjuron en 1977. Lastatempe, nome en oktobro de 1999 la generalo Pervez Muŝaraf per puĉo forigis la registaron de Navaz Ŝarif, en junio 2001 tiu generalo nomis sin prezidento, en aprilo 2002 li venkis ĉe fraŭda referendumo, en la jaro 2004 li ricevis la apogon de Usono kiel pago al la lukto kontraŭ supozataj aliancanoj de Al-Kaida, en oktobro 2007 li venkis en fraŭda balotado, sekvis tumultoj kaj la 27-an de decembro de 2007 estis mortigita Benazir Bhutto, ĉefa kandidato de la opozicio.
Geografio
Areo: 880.254 aŭ 796 095 kvadrataj kilometroj depende el la mezuroj
La oficialaj lingvoj estas la urdua (simila al la Hinda lingvo, sed literumita per la araba alfabeto) kun 11 milionoj
da parolantoj kaj la angla – malnova lingvo de la Brita imperio kaj nuna lingvo de la riĉularo kaj registaro – kun tri milionoj da parolantoj[36].
La Nacia Asembleo de Pakistano (urdueقومی اسمبلئ پاکستان, Qaumī Asimbli'e Pākistān estas la malalta ĉambro de la duĉambra parlamento de Pakistano nome Majlis-e-Ŝura, kiu enhavas ankaŭ la Prezidentecon kaj la Senaton (alta ĉambro). Kaj la Nacia Asembleo kaj la Senato kunsidas en la Parlamentejo en Islamabado.
En la ekstera politiko Pakistano tenas proksimajn rilatojn kun Usono, servante kiel bazo por ties influo en Afganio. Samtempe ĝi proksimas al Ĉinio, kiu uzas ĝin por ricevi aliron al havenoj de la Hinda oceano, regata de Barato, kaj kontraŭstari Baraton, sian ĉefan rivalon en Azio. Ĉinio reciprokas ĝin per abunda investado je kreado kaj modernigado de infrastrukturo. Pakistano havas grandajn teritoriajn pretendojn al Barato, speciale en la sunaisma Kaŝmiro, kie dum jardekoj daŭras sepraisma movado, celanta sendependiĝon aŭ aliĝon al Pakistano. En 2020 estis prezentita nova oficiala mapo de Pakistano, kiu montris la disputatajn teritoriojn kiel ĝian parton, kio ekstreme indignigis Baraton.
Kulturo
Pakistano fondiĝis en 1947 por doni hejmlandon al ĉiuj islamanoj de la hinda subkontinento. Fakte estiĝis per la sendependeco de pakistana ŝtato el du partoj kun multaj diversaj etnoj. Pro la forfalo de orienta Pakistano en 1971, kiu iĝis Bangladeŝo la principo de hejmŝtato por islamanoj tute ne plu validas, ĉar nuntempe Pakistano estas la hejmo al nur malpli ol triono de la 400 milionoj da hindaj islamanoj. La trovo de identeco estas pro tio malfacila daŭre evoluanta procedo en Pakistano.
Same malfacile estas do ankaŭ la difino de "pakistana kulturo". Tiu entenas aŭ ĉiujn kulturajn evoluojn de la ŝtato Pakistano ekde ties estiĝo aŭ la tuton de la diversaj kulturoj, kiuj troveblas en la nuntempaj limoj de Pakistano. En la unua kazo la pakistana kulturo rilatas al nur mallonga historia periodo de 60 jaroj. Tia difino, tamen ne ĝusta rilate al la jarmile maljuna kulturlando, kio fakte estas grandaj partoj de Pakistano. Tial oni prefere uzu la duan difinon, kvankam ĝi rilatas al geografia areo, kiu neniam reprezentis kulturan aŭ politikan unuon aŭ eĉ ankaŭ ne centron de ĝi.
Ankaŭ rimarkindas, ke la nuntempaj ŝtatlimoj disigas plurajn regionajn kulturregionojn kaj identecojn. Tiel kvar el la kvin pli gravaj popoloj – punĝaboj, paŝtunoj, beluĉoj kaj la urdlingva popolo troveblas grandnombre en almenaŭ unu el la najbaraj landoj: punĝaboj kaj urdulingvanoj en Barato, paŝtunoj kaj beluĉoj en Afganujo kaj beluĉoj en Irano.
Laŭ sia situo rande de la hinda subkontinento Pakistano montras fortan rilaton al la hinda kulturo, kiu tamen superis la persa-araban. Tiel ekde la 8-a jarcentoislamo multe influis kaj troveblas ĉie en la socio nuntempe. Pro la plej juna historio de la ŝtato Pakistano, ĝia islama kulturo devas ĉiam esti rigardata rilate al la tradicio de islamo en la tuta subkontinento.
Unua urba altkulturo kun grandaj konstruaĵaroj sur la nuntempa areo de Pakistano estis la indusa civilizo meze de la 3-a jarmilo a.K.. Konserviĝis kelkaj konstruaĵoj kiel ruinoj ĝis nun. Arkeologoj elfosis multajn malnovajn urbojn, inter kiuj estis Mohenĝo-Daro, Harapo kaj Kot Diji, kiuj distingiĝis per unuforma, celstreba plano kun larĝaj stratoj kaj tre evoluitaj instalaĵoj por al- kaj for-konduko de akvo kaj necesejoj. La plej multaj de la konservitaj argilbrikaj konstruaĵoj estas loĝejoj aŭ publikaj konstruaĵoj kiel banejoj kaj metiejoj. Monumentaj reprezentoj aŭ templaj konstruaĵoj kiel konataj el antikva Egiptujo kaj la fruaj civilizoj de Mezopotamio, tute mankas. La arkitekturo de la indusaj urboj spegulas do la "burĝan" econ de la indusa kulturo kun sufiĉe similaj sociaj tavoloj.
Post neniigo de la indusa civilizo ankaŭ arkitekturo preskaŭ neniiĝis. La veda epoko postlasis neniujn arkitektajn atestojn. Verŝajne oni uzis materialojn kiel ligno kaj argilo por konstruado. Nur kun la estiĝo de budhismo estiĝis elstaraj monumentoj, ĉefe religiaj, kiuj postrestis ĝis nun. Aldoniĝis persa kaj greka influoj kaj tiel estiĝis la grekobudhisma stilo, kiu klimaksis ekde la 1-a jarcento p.K. per la stilo Gandhara. En la ĉefurbo de Gandhara, nome Taksila, en la nordo de Punĝabo troviĝas gravaj restaĵoj de budhismaj stupaoj kaj aliaj konstruaĵoj kun aparte rekoneblaj grekaj-baktraj stileroj, kiel ionikaj pileroj apud ruinoj el aliaj epokoj. Ĉefe bela ekzemplo estas la ruinoj de la budhisma monaĥejo Takht-i-Bahi (ĉirkaŭ 1-a ĝis 7-a jarcento p.K.) en la nordokcidenta limprovinco.
La alveno de islamo en la regiono de la nuna Pakistano en la 8-a jarcento subite haltigis la budhisman arkitekturon kaj preparis la vojon al ĉefe senbilda se temas pri homoj, nur per ornamaĵoj esprimiĝanta islama konstruarto. Fruaj moskeoj montras ankoraŭ la araban stilon, kiel la ruino de la moskeo de Banbhore el la jaro 727, la unua islama diejo sur la hinda subkontinento.
Literaturo
Pakistano havas literaturon en la urdua, sinda, panĝaba, puŝta, baluka, persa, angla kaj multaj aliaj lingvoj.[40] Antaŭ la 19-a jarcento ĝi konsistis plejparte el lirika kaj religia poezio, misteraj kaj folkloraj verkoj. Dum la kolonia epoko, indiĝenaj literaturaj figuroj influitaj per okcidenta literatura realismo prenis supren ĉiam pli multfacetajn temojn kaj rakontajn formojn. Prozfikcio nun estas tre populara.[41][42]
La nacia poeto de Pakistano, nome Muhammad Ikbal, verkis poezion en la urdua kaj la persa. Li estis forta propagandanto de la politika kaj spirita reanimado de islama civilizo kaj instigis islamanojn ligiĝi ĉie en la mondo por kaŭzi sukcesan revolucion.[43][44][45]
Pakistan International Airlines (urdueپاکستان انٹرنیشنل ایئر لائنز) ofte mallongigita kiel PIA (urdueپیآئیاے) estas nacia flugkompanio de Pakistano. Ties ĉefa sidejo estas la Internacia Flughaveno Ĝinah de Karaĉio dum ankaŭ la Internacia Flughaveno Alama-Ikbal de Lahoro kaj la Internacia Flughaveno Nova-Islamabado de Islamabado servas kiel duarangaj kernoj.
↑Ahmad Hasan Dani. Guide to Historic Taxila. The National Fund for Cultural Heritage. Arkivita el la originalo je 2017-06-05. Alirita 15a de januaro 2010 .
↑Joseph Needham. (1994) A selection from the writings of Joseph Needham. McFarland & Co, p. 24. ISBN 978-0-89950-903-7. “When the men of Alexander the Great came to Taxila in India in the fourth century BC they found a university there the like of which had not been seen in Greece, a university which taught the three Vedas and the eighteen accomplishments and was still existing when the Chinese pilgrim Fa-Hsien went there about AD 400.”.
↑ (2004) A History of India. Routledge. ISBN 0-415-32919-1. “In the early centuries the centre of Buddhist scholarship was the University of Taxila.”.
↑ (2007) “Lessons in corporate governance from Kautilya's Arthashastra in ancient India”, World Review of Entrepreneurship, Management and Sustainable Development 20073 (1), p. 50–61. doi:10.1504/WREMSD.2007.012130.
↑Radha Kumud Mookerji. [reprint 1989] (1951) Ancient Indian Education: Brahmanical and Buddhist, 2‑a eldono, Motilal Banarsidass, p. 478–479. ISBN 81-208-0423-6.
↑Ira Marvin Lapidus. (2002) A history of Islamic societies. Cambridge University Press, p. 382–384. ISBN 0-521-77933-2.
↑Andre Wink. (1996) Al Hind the Making of the Indo Islamic World. Brill Academic Publishers, p. 152. ISBN 90-04-09249-8.
↑Annemarie Schimmel (2004-12-15). Iqbal, Muhammad. Encyclopædia Iranica. Alirita 1-a de januaro 2012 .
↑Nadeem Shafique Global Apprecaition of Allama Iqbal. Bahauddin Zakariya University, p. 47–49. Journal of Research, Faculty of Languages and Islamic Studies. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 1-a de januaro 2012 .
Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2014-10-17 .
Malik, Hafeez (2006). The Encyclopedia of Pakistan. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-597735-6
Malik, Iftikhar (2005). Culture and Customs of Pakistan (Culture and Customs of Asia). Greenwood. ISBN 978-0-313-33126-8
McCartney, Matthew (2011). Pakistan – The Political Economy of Growth, Stagnation and the State, 1951–2009 Routledge. ISBN 978-0-415-57747-2
Raja, Masood Ashraf (2010) [1857–1947]. Constructing Pakistan: Foundational Texts and the Rise of Muslim National Identity. Oxford. ISBN 978-0-19-547811-2
Spear, Percival (2007). India, Pakistan and the West. Read Books Publishers. ISBN 1-4067-1215-9