14-a de aŭgusto
La 14-a de aŭgusto estas la 226-a tago de la jaro (la 227-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 139 tagoj restas.
Je la 14-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 410: Reĝo de visigotoj Alariko atakis Romon.
- 1018: Pola reĝo Boleslao la 1-a konkeris Kievon dum militmarŝo al Kievo por surtronigi sian bofilon Svjatopolko la 1-a, kun kiu li solene eniris la urbon
- 1040: Reĝo Dunkano la 1-a estis mortigita en batalo kontraŭ sia kuzo kaj rivalo Macbeth, kiu anstataŭas lin kiel reĝo de Skotlando - la evento iĝis legendo, kiun utiligis William Shakespeare en sia tragedio Makbeto
- 1235: Angulŝtono por Elizabeta preĝejo en Marburgo estis metita - unu el la unuaj pure gotikaj preĝejoj en la germana kultura areo
- 1248: Germanio: gotika katedralo de Kolonjo ekkonstruata (finita post 630 jaroj)
- 1288: Nordrejn-Vestfalio: Duseldorfo iĝis urbo
- 1291: Palestino: evakuado de templanoj el kastelo Château Pèlerin finiĝis
- Praprusoj
- 1370: Ĉeĥio: Karlovy Vary urbiĝis - imperiestro Karolo la 4-a atribuis la urborajton
- 1385: Grodna regiono: kun subskribo de la Kreva Unio komenciĝis Pola-Litova Unio (inter Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio)
- 1409: En Korczyn (proksime al Busko-Zdrój) pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo ricevis skribaĵon de la Ordeno de germanaj kavaliroj pri militdeklaro
- 1431: En batalo de Domažlice husanoj venkis imperiestran armeon, sub gvido de Prokop Holý
- 1433: Duarte la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1436: Dum asembleo en Jihlava, Sigismondo, la filo de Karolo la 4-a, estis adoptita de husanoj kiel ĉeĥa reĝo, la lasta el Luksemburgia dinastio sur la ĉeĥa trono
- 1457: Dum 13-jara milito en marbatalo de Bornholm ŝiparo de Gdańsk (3 korsaraj ŝipoj) venkis la danan (16 ŝipoj)
- 1480: Turkaj invadintoj masakris ĉirkaŭ 800 loĝantojn de la itala urbo Otranto, kiuj malakceptis konvertiĝi al islamo
- 1502: Kristoforo Kolumbo albordiĝis al la hodiaŭa Honduro dum sia kvara kaj lasta ekspedicio al Nova Mondo
- 1592: Insuloj Falklandoj estis malkovritaj de esploristo John Davis - ili apartenas al britaj transmaraj teritorioj
- 1598: Irlando: dum la Naŭjara milito angloj malvenkis en la batalo de Yellow Ford (sude de Armagh)
- 1678: Franca-Nederlanda milito: francoj venkis en la batalo de Saint-Denis
- 1784: Alasko: rusa komercisto fondis unuan rusan setlejon en la Insulo Kodiak
- 1791: Haitia revolucio kontraŭ francoj eksplodis
- 1814: Persona unio de Svedio-Norvegio estis subskribita
- 1816: Britaj transmaraj teritorioj: Britio aneksis la insularon Tristan da Cunha en Atlantika Oceano
- 1870: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Ateo, omaĝe al Ate el la helena mitologio
- 1880: Oni finis konstruon de la Katedralo de Kolonjo; nun Monda heredaĵo de Unesko
- 1888: Elektromezurilo patentita de usona inĝeniero Oliver B. Shallenberger
- 1893: Parizo: unuafoje en la mondo oni komencis uzi aŭtokodojn
- 1896: En Jukonio oni malkovris oron
- 1900: Internacia soldataro ekokupis Pekinon finante Boksistan Ribelon
- 1901: Konektikuto: en Bridgeport okazis unua ne stirata flugo de Gustav Weisskopf
- 1904: Rusa-japana milito: japanoj venkis en marbatalo apud Ulsan
- 1908: Folkestone: unua internacia beleco-konkurso okazis en Anglio
- 1912: Usonaj soldatoj invadis Nikaragvon
- 1914: En Kimberley (nuna Sud-Afriko) oni fermis supraĵan minejon de diamantoj, nomatan Granda Truo
- Unua Mondmilito
- 1919: Vajmara Konstitucio ekvalidis
- 1919: Supra Silezio: striko de 140 mil polaj laboristoj komenciĝis, antaŭante eksplodon de armita ribelo
- 1920: Sovet-Pola Milito:
- 1920: Ĉeĥoslovakio kaj la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (posta Regno Jugoslavio) subskribis interkonsenton pri reciproka kunlaboro, kio komencis konstruadon de kontraŭhungara Malgranda Entento
- 1921: Tannu Urianĥaj, posta Popola Respubliko de Tannu-Tuva akiris sendependecon (apogata de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)
- 1927: Dua Pola Respubliko: Aŭtomobila Tatra Ralio kiel montara konkuro unuafoje okazis
- 1933: Nordameriko: registriloj kaŭzis arbaran incendion en la Pacifika Montaro - estingita septembre
- 1935: Asekuro pri senlaboreco estis enkondukita en Usono (Socia Asekur-Leĝo subskribita de Franklin Delano Roosevelt)
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: Holokaŭsto: dum dutaga "homĉasado" en distriktoj Zamość, Biłgoraj, Hrubieszów, Chełm kaj Krasnystaw germana polico arestis pli ol 800 judojn, kiujn ĝi veturigis al ekstermejo Bełżec; de Varsovio forveturis unua transporto de 513 personoj el Pawiak kaj 1153 viroj stratkaptitaj al koncentrejo Aŭŝvico; Rothesay (en skota insulo Bute): antaŭtage de la festo de pola soldataro de soldattendaroj britaj regopovoj alsendis 100 oficirojn (en tio 10 generalojn), kie poste ektroviĝis ĉirkaŭ 600 oficiroj - decembre 1941 ili ricevis statuson de malagado aŭ libertempon (rezervaj oficiroj) — ili povis foriri kiel civilaj rifuĝintoj kontraŭ demeto de uniformoj; ĉi tie ĉefministro de la pola ekzila registaro malliberigis siajn politikajn kontraŭulojn
- 1941: Germana polico pafmortigis apud Lubaczów 72 polojn; nokte de la 13-a/14-a de aŭgusto germanoj bruligis sinagogojn en Lvovo; Hans Frank en Krakovo deklaris, ke Ĝenerala Gubernio iĝis parto de Grandgermana Tria Regno; pola sacerdoto Maksimiliano Kolbe murdita dum malsatigado en la koncentrejo Aŭŝvico kune kun 9 malliberuloj (post pli frua morto de ĉiuj kondamnitoj ricevis injekton kun veneno); post sekreta kunveno en Dominio Novlando, brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt eldonis Atlantikan Ĉarton establante vizion por la postmilita mondo; en Londono okazis premiero de brita filmo Dangerous Moonlight montranta ruinigitan Varsovion; en malliberejo en Ĥarkovo mortis profesoro Stanisław Głąbiński, juristo kaj ekonomikisto, unu el gvidantoj de la Nacia Demokratio: pola ĉasaviadila eskadrono "Dębliński" pafalterigis super Francio 8 germanajn aviadilojn sen propraj perdoj; pola-soveta kontrakto pri kreo de la Pola Armeo en Sovetunio nombronta 26 mil personojn kaj batalpreta ĝis la 1-a de oktobro 1941 (septembre 1942 ĝi nombris 62 082 soldatojn); Ruĝa Armeo ordonis krei Brjanskan Fronton, kiun eniris 15-a kaj 50 Armeoj
- 1942: Operaco Reinhardt: en Chełmno apud Dąbie germanoj murdis 4 500 judojn de Szadek (Distrikto Kaliski); germanaj soldatoj pafmortigis ĉirkaŭ 700 judojn en Gorlice kaj Bobowa (Distrikto Gorlicki); dum likvido de geto en Krzemieniec (nun Ternopila provinco) germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj pafmortigis ĉirkaŭ 1500 judojn; dum ekstermo de vilaĝo Kulno (proksime al Leżajsk) germanoj murdis 22 ukrainojn kaj 73 judojn; sekureca polico pafmortigis 24 loĝantojn de Otrocz (proksime al Janów Lubelski) pro helpo al partizanoj
- 1943: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis pli ol 30 loĝantojn de pola vilaĝo Stanisławów (proksime al Volodimir) — aŭguste ukrainaj naciistoj murdis pli ol 300 vilaĝanojn; de la 15-a de julio ĝis la 14-a de aŭgusto en Poznań dum unu monato germanoj eniris al polaj loĝejoj por forpreni parte aŭ tute kelkajn tre valorajn librokolektojn por makulaturo; Pola Rezistomovado: grupiĝo de Kamparanaj Batalionoj el areo Lublin atakis apudurban labortendaron por junuloj (830 personoj), kies gardon konsistigis 70 vlasovanoj kaj 2 germanoj — post ilia senarmigo la junuloj estis forlasitaj al domoj, oni akiris 50 fusilojn, pistolojn, 50 grenadojn sen propraj perdoj, krome oni likvidis familion de konfidenculoj de Gestapo; itala registaro denove proklamis Romon "malferma urbo"; en Kebekio komenciĝis 11-taga konferenco Winston Churchill-Franklin D. Roosevelt; Orienta Fronto: 12-taga batalo de Belgorodo finiĝis, kio permesis al la Ruĝa Armeo komenci ofensivon direkte al Ĥarkivo; nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn Poltavo, Krasnohrad kaj Roslavl
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): la plej persistaj bataloj okazis en Malnova Urbo, ribelantoj detruis 3 tankojn; urbaj akvotuboj ĉesis funkcii — la loĝantaro devis iri al unu el du profundegaj putoj sub artileria aŭ aviadila pripafado; komandanto de Malta Malsanulejo ĉe str. Senatorska kolonelo d-ro Leon Strehl evakuis al nova sidejo 200 vunditojn de certa morto; ĉe str. Jerozolimskie 17 germanaj soldatoj estis malliberigitaj, kies bataliono perdis duonon da homoj; dum batalo pri la Varsovia Universitato ribelantoj gajnis kirasitan transportilon de SS-divizio; alianca aviadilo, trafita de germana artilerio falis ĉe str. Miodowa — venonttage korpoj de 6 pilotoj estis kune entombigitaj ĉe garnizona preĝejo; peza bombaviadilo Consolidated B-24 Liberator post malsuprenĵeta helpo al la ribelantoj estis apud Krakova arbaro pafalterigita de germana ĉasaviadilo, 7-persona skipo mortis, forlasante la brulantan aviadilon per paraŝutoj pro tro malgranda alteco; operaco Tempesto kontraŭ Wehrmacht komenciĝis en la Lodzo-areo de Pola Enlanda Armeo; taĉmento de EA en distrikto Olkusz konkeris kazernon de Wehrmacht akirante armilojn kun militaĵoj; de Varsovio al koncentrejo en Sachsenhausen alvenis transporto kun ĉirkaŭ 3 mil personoj; soveta "Pravda" postulis starigi antaŭ internacia tribunalo kulpantojn de la eksplodo de la ribelo de Varsovio; dua soveta okupado de Pollando: subkolonelo de Pola Enlanda Armeo Stefan Drewnowski, arestita de NKVD en Podlasio, estis malliberigita en la postgermana koncentrejo Majdanek
- 1945: Kadre de la Soveta invado de Manĉurio daŭris la batalo de Mudancjan; Kapitulaco de Japanio post la Sovet–Japana Milito kaj la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki — imperiestro Hirohito per radio anoncis la kapitulacon; nokte okazis sensukcesa provo de palaca kaj registara ŝtatrenverso, farita de parto de Tokia garnizono
- 1945: Francio: mortkondamno de marŝalo Philippe Pétain, kiun Charles de Gaulle ŝanĝis je ĝismorta malliberigo
- 1947: Pakistano iĝis islama ŝtato, rezulte de dispartigo de Hindio de la Brita Hindio
- 1949: Malvarma milito: malfermo de la 2-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro organizita en Budapeŝto de maldekstra komunisma Monda Federacio de Demokratia Junularo
- 1951: Premiero de la usona filmo Ejo en la suno
- 1952: Federacia Respubliko Germanio aliĝis al Internacia Mona Fonduso
- 1957: Naturkatastrofo: Frýdek-Místek, Frenštát pod Radhoštěm, Hluĉinio, Opava kaj Ostrava estis trafitaj de ventoŝtormo, kiu kaŭzis konsiderindajn damaĝojn
- 1960: David Dacko iĝis unua prezidento de Centrafrika Respubliko
- 1968: Premiero de la filmo Ŝtelitaj kisoj de François Truffaut
- 1969: Brita Armeo estis sendita al Nord-Irlando
- 1969: Post 30-taga drivo super proksimume 2400 kilometroj en la Golfa Marfluo, la esplora submarŝipo de svisa oceanografia sciencisto Jacques Piccard reaperis
- 1971: Barejno proklamis sendependecon (de Unuiĝinta Reĝlando)
- 1973: Usono ĉesis aerataki Kamboĝon
- 1973: Pakistano: Aktuala Konstitucio de Pakistano ekvalidis
- 1973: Sovetunio: Katastrofo ĉe la Niĵnevartovska naftokolektejo okazis — pro eksplodo de naftogaso kaj sekvinta incendio pereis 13 homoj
- 1974: Turka delegitaro rompis pripacan negocon koncerne konflikton sur Kipro - dum 3 tagoj turka armeo okupis 37% de la insulo, kio firmigis ĝian disdividon
- 1975: Los-Anĝeleso: premiero de brita komedia kulta filmo Rocky Horror Picture Show
- 1980: Solidareco: komenco de okupaciaj strikoj en la Pola Marbordo sub gvido de Lech Wałęsa: ŝipfarejo en Gdańsk haltiĝis postulante relaborigi Anna Walentynowicz, membrinon de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo, dum la striko oni ellaboris 21 postulojn (en 2003 iĝis Memoro de la Mondo)
- 1981: En Krimeo renkontiĝis gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kaj pola generalo Wojciech Jaruzelski
- 1982: Milita stato en Pollando: en Kwidzyn milico kaj mallibereja gardistaro brutale subpremis internigejon por aktivuloj de Solidareco - rezulte oni batis pli ol 80 personojn, duono de ili grave vundiĝis
- 1983: Dum la unua Atletika Monda Ĉampioneco en Helsinko, 19-jara ukraina atleto Serhij Bubka iĝis monda ĉampiono pri stangosalto
- 1992: Kun eniro de kartvela armeo en Abĥazion komenciĝis milito
- 1994: Internacia marksisma teroristo Ilich Ramírez Sánchez, nomata ŝakalo, estis arestita en sudana Ĥartumo de francaj spionoj kaj poste veturigita al Parizo
- 2001: Altlernejo: pola pastro Tadeusz Rydzyk fondis Superan Lernejon pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń
- 2003: Svedoj referendumis pri malakcepto de eŭro
- 2003: Granda elektrorompo en Usono kaj Kanado: Nov-Jorkon, Detrojton kaj Toronton ekregis mallumo
- 2004: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis sian lastan, 104-an pilgrimadon (al Lourdes)
- 2006: Israela-Libana konflikto: dum batalhalto en la Dua Libana Milito israelaj trupoj retiriĝis, fakta venko de Hizbulaho
- 2006: En centra Somalio kreiĝis memdeklarita ŝtato Galmudugo
- 2006: En pakistana urbo Karaĉio oni inaŭguris monumenton al pola generalo Władysław Turowicz
- 2007: Terorismo: 796 personoj pereis kaj 1562 vundiĝis en Irako dum la serio de 4 bombaj atencoj fare de sinmortigantoj kontraŭ jezidoj en du lokoj de la Gubernio Ninivo - la plej granda depost atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2008: Rusa-kartvela milito
- 2010: Junularaj Olimpikoj komenciĝis en Singapuro (somera versio) - por atletoj inter 14 ĝis 18 jaroj
- 2013: Egiptaj sekurecaj servoj komencis likvidon de du tendaroj de adeptoj de eloficigita prezidento Mohamed Mursi en Kairo, kio kaŭzis tumultojn en la tuta lando - rezulte de masakro ĝis la 18-a de aŭgusto 638 personoj pereis (en tio kameraisto de Sky News kaj araba ĵurnalistino) kaj 4 mil vundiĝis
- 2015: Havano: ambasadejo de Usono estis remalfermita post 54 jaroj
- 2017: Sieraleono: kelkcent personoj pereis sub kotaj lavangoj en la ĉefurbo Fritaŭno kaj aliaj lokoj okcidente
- 2018: Ĝenovo: 43 homoj estis mortigitaj kaj 14 vunditaj rezulte de la viadukto-kolapso en Italio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 1455: Johann von Dalberg, germana humanisto, kanceliero de la Universitato de Hajdelbergo (m. 1503)
- 1502: Pieter Coecke van Aelst, flandra pentristo okupiĝanta pri skulptarto, arkitekturo, projektinto de vitraloj (m. 1550)
- 1688: Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo kaj kreinto de armea potenco de Reĝlando Prusio (m. 1740)
- 1708: Johann Friedrich Löber, germana pentristo laboranta por duka kortego en Vajmaro (m. 1772)
- 1742: Pio la 7-a, papo, reforminto de la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj, servisto de Dio (m. 1823)
- 1772: Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj aŭstra arkiduko (m. 1795)
- 1776: Christian Friedrich Tieck, germana skulptisto, dekoraciinta Vajmaran Urbokastelon (m. 1851)
- 1777: Hans Christian Ørsted, dana fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de elektromagneta forto (m. 1851)
- 1811: Adam Clark, skota inĝeniero, konstruinto de Széchenyi-Ĉenponto en Budapeŝto (m. 1866)
- 1840: Richard von Krafft-Ebing, aŭstro-germana seksologo, psikiatro, neŭrologo kaj kriminologo (m. 1902)
- 1841: Christian Muff, germana pedagogo kaj klasika filologo (m. 1911)
- 1854: Richard Maria Werner, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (m. 1913)
- 1867: John Galsworthy, angla Nobelpremiita verkisto kaj poeto, nomata "epikisto de Viktoriana epoko", enestanta en Angla Antologio (m. 1933)
- 1871: Guāngxù, ĉina imperiestro el Qing-dinastio, reganta, sub influo de la imperiestrino Ciŝji (m. 1908)
- 1879: John Maclean, skota marksista politikisto (m. 1923)
- 1889: Willi Münzenberg, germana eldonisto, politikisto, komunisto kaj kontraŭfaŝisto (m. 1940)
- 1892: Kaikhosru Shapurji Sorabji, angla komponisto, pianisto kaj muzika kritikisto (m. 1988)
- 1908: Jolán Bonyháti, hungara redaktorino kaj bibliografino (m. 1984)
- 1910: Willy Ronis, franca fotisto, konata pri la fotoj pri Popola Fronto (m. 2009)
- 1912: Erwin Strittmatter, germana verkisto legata en Germana Demokratia Respubliko (m. 1994)
- 1913: Péter Adorján, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro (m. 1944)
- 1913: Ludmila Jevsejeva, latva esperantistino, poetino, redaktorino de "Ondo de Daŭgava", ĉefperantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, publikiginta en "Literatura mondo", "La suda stelo" kaj aliaj Esperanto-gazetoj (m. 1980)
- 1916: Ernő Makkai, hungara filozofihistoriisto, mortinta post deportado al Sovetunio (m. 1945)
- 1919: Ilona Nagy, hungara verkistino (m. 2007)
- 1926: René Goscinny, franca verkinto de la fama bildliteratura serio Asteriks (m. 1977)
- 1928: Lina Wertmüller, itala reĝisorino kaj scenaristino (m. 2021)
- 1932: Anna Bán, hungara teatra aktorino (m. 1973)
- 1933: Joanna Mantel-Niećko, pola orientalistino, lingvistino, kulturologo, profesoro de homa scienco, aktivulino de opozicio en Pola Popola Respubliko (m. 2009)
- 1935: Andrzej Wilkosz, pola briĝisto, Monda Ĉefmajstro, aŭtoro de briĝa konvencio (m. 2012)
- 1939: István Gergely, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1941: David Crosby, usona gitaristo kaj kantisto, membro de The Byrds kaj Crosby, Stills, Nash & Young (n. 1941)
- 1945: Steve Martin, usona aktoro, komikulo, verkisto, komponisto
- 1945: Wim Wenders, germana reĝisoro, scenaristo, aktoro, produktoro kaj fotartisto
- 1945: Mikaelo Lineckij, ukraina esperantisto, aktivulo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, kontribuinta al fondo de la Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
- 1951: János Kovács, hungara dirigento
- 1954: Gianroberto Casaleggio, itala entreprenisto, politika aktivisto, kunfondinto de la MoVado 5 Steloj (m. 2016)
- 1957: Alfred Wierzbicki, pola kleriko, teologo kaj etikisto
- 1960: Sarah Brightman, angla sopranistino, aktorino kaj dancistino
- 1966: Halle Berry, afro-usona aktorino
- 1970: Artúr Kálid, hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto kaj anoncisto
- 1975: Ágnes Anna Kovács, rumania hungara, hungara aktorino (m. 2008)
- 1983: Mila Kunis, usona aktorino
Mortoj
- 1040: Dunkano la 1-a, reĝo de Skotlando, nepo de sia antaŭulo Malkolmo la 2-a (n. ĉirkaŭ 1001)
- 1167: Rainald von Dassel, germana teologo, ĉefepiskopo de Kolonjo kaj regna kanceliero (n. ĉirkaŭ 1120)
- 1433: Johano la 1-a, reĝo de Portugalio el dinastio Aviso (n. 1357)
- 1464: Pio la 2-a, itala papo, humanisto, fondinto de la Universitato de Bazelo (n. 1405)
- 1593: Martin Mirus, germana teologo protestantisma, saksia kortega ĉefpredikisto (n. 1532)
- 1754: Maria Ana de Aŭstrio, reĝino de Portugalio (n. 1683)
- 1793: Ferenc Berchtholdt, slovaka episkopo kaj profesoro (n. 1730)
- 1819: Erik Acharius, sveda kuracisto kaj botanikisto, patro de likenologio (n. 1757)
- 1841: Johann Friedrich Herbart, germana filozofo, kreinto de scienca pedagogio (n. 1776)
- 1844: Dániel Lengyel, hungara kuracisto (n. 1815)
- 1856: William Buckland, angla geologo kontribuinta al la teorio pri katastrofismo (n. 1784)
- 1858: Tokugawa Iesada, japana ŝoguno el Tokugawa (klano) (n. 1824)
- 1866: Karol Kuzmány, slovaka verkisto, poeto, protestanta teologo, nacia aganto, kunfondinto kaj vicprezidanto de Matica slovenská (n. 1806)
- 1870: David Farragut, admiralo de usona mararmeo (n. 1801)
- 1886: Bernhard Jülg, germana filologo kaj lingvisto (n. 1825)
- 1888: Friedrich Hofmann, germana verkisto, poeto, leksikografo (n. 1813)
- 1907: Alexandru Bernardazzi, rusia arĥitekto (n. 1831)
- 1921: Georg von Schönerer, aŭstra politikisto kontraŭbatalanta katolikismon, adepto de Prakatolika Eklezio influinta junan Adolf Hitler (n. 1842)
- 1928: Klabund, germana verkisto kaj poeto, aŭtoro de la romanoj Rasputin kaj Borgia (n. 1890)
- 1933: Maria Milsom, franca esperantistino el Ĝenevo, sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo, tradukistino kontribuanta al "Espero Katolika" (n. 1851)
- 1941: Paul Sabatier, franca Nobelpremiita kemiisto prilaborinta teorion de katalizaj procesoj (n. 1854)
- 1941: Maksimiliano Kolbe, pola sacerdoto, misiisto en Japanio, entreprenisto amaskomunikila, romkatolika sanktulo, murdita anstataŭ malliberulo de Aŭŝvico, anoncita patrono de katolikaj esperantistoj fare de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (n. 1894)
- 1942: Lilli Baitz, aŭstra artmetiistino kaj entreprenistino (n. 1874)
- 1951: William Randolph Hearst, usona magnato de amaskomunikiloj (n. 1863)
- 1956: Konstantin von Neurath, germana nazia diplomato, estro de Protektorato Bohemio kaj Moravio (n. 1873)
- 1956: Bertolt Brecht, germana verkisto (n. 1898)
- 1958: Frédéric Joliot-Curie, franca Nobelpremiita fizikisto, malkovrinta kreadon de pozitronioj el fotonoj (n. 1900)
- 1959: Nicolae Dărăscu, rumana pentristo influita de impresionismo kaj nov-impresionismo (n. 1883)
- 1959: Pál Jávor, hungara aktoro (n. 1902)
- 1963: István Monoki, hungara bibliografo laboranta en Centra Universitata Biblioteko de Kluĵo (n. 1887)
- 1972: Jules Romains, franca poeto, eseisto kaj verkisto, membro de Internacia PEN-Klubo kaj Franca Akademio, kunaŭtoro de unanimismo (n. 1885)
- 1976: László Holló, hungara pentristo (n. 1887)
- 1978: Géza Féja, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj pedagogo (n. 1900)
- 1978: Lajos Ordass, hungara episkopo, prezidanto de Tutmonda asocio luterana (n. 1901)
- 1979: Aladár Kovách, hungara historiisto kaj verkisto, gvidanto de la literatursekcio de la hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo (n. 1908)
- 1984: Samu Borbély, hungara matematikisto kaj profesoro (n. 1907)
- 1989: Alfons Karny, pola skulptisto (n. 1901)
- 1994: Elias Canetti, aŭstra Nobelpremiita verkisto, eseisto kaj tradukisto (n. 1905)
- 2003: Sándor Tonk, hungara historiisto, rektoro de Transilvania Hungara Universitato Sapientia (n. 1947)
- 2003: Lev Kerbel, sovetia skulptisto
- 2004: Czesław Miłosz, pola Nobel-premiita poeto, prozisto, tradukisto, profesoro (n. 1911)
- 2007: János Sárközi, hungara fizikisto, tradukisto, verkisto kaj esperantisto el Vác (n. 1932)
- 2007: R. J. Milton, finna esperantisto, vojaĝisto, redaktanto de "Esperanta Finnlando", honora membro de Esperanto-klubo de Helsinki (n. 1924)
- 2010: Abbey Lincoln, usona ĵaz-kantistino, komponistino kaj aktorino (n. 1930)
- 2016: Hermann Kant, germana verkisto (n. 1926)
- 2020: Ewa Demarczyk, pola kantistino (n. 1941)
- 2024: Gena Rowlands, usona aktorino (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 14-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|