Ukraina Ribela Armeo, URA (ukraineУкраїнська повстанська армія aŭ УПА; Ukrajinska Powstanska Armija, UPA) estis armitaj fortoj kreitaj de banderanoj fine de 1942, kun la celo defendi la ukrainan loĝantaron de germana kaj poste de sovetia okupado. Ili batalis ankaŭ kontraŭ la pola loĝantaro, kiel en la Masakro de Baligrodo. La ĉefa komandanto de URA estis generalo Roman Ŝuĥeviĉ. URA havis politikan platformon kun la celo de plena sendependiĝo de Ukrainio. La taĉmentoj de URA batalis ankaŭ kontraŭ sovetiaj partizanoj sub la gvido de Sidir Kovpak.
Władysław Siemaszko, Ewa Siemaszko, Ludobójstwo dokonane przez nacjonalistów ukraińskich na ludności polskiej Wołynia 1939-1945 (Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ la pola popolo de Volinio 1939-1945), Wydawnictwo "von Borowiecky", Warszawa 2000, p. 1433, ISBN 83-87689-34-3
Norman Davies (2005). God's playground: a history of Poland: in two volumes, Vol. 2, Chapter 19. Oxford, New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-925340-4.