Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood.
La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde[1]. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj[1]. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.
Unuflanke, la angla estas relative facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.
Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto, ekzemple laugh [laf], daughter [DO:-ta], though [doŭ], thought [fo:t], cough [kof], rough [raf], island [AJ-lnd], nation [NEJ-ŝn], national [NE-ŝnel]) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj.
La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj, ekzemple la sonoj reprezentataj de "th" angle, do [θ] kiel thought (penso), thin (maldika), maths (matematiko) (proksimigata per [f], do thought [fot], thin [fin], maths [mafs]) kaj [ð] kiel the (la), then (tiam), brother (frato) (proksimigata per [v] aŭ [d] vortkomence, do the [di], then [den], brother [BRA-ver]). Domenico Maceri, profesoro ĉe Allan Hancock College, pretendas ke sud-koreiaj gepatroj iniciatas langofrenulan tranĉon de siaj infanoj, kredante ke ili prononcos pli bone la anglan lingvon[2].
Lingva priskribo
La variaĵoj de la angla estas tre similaj laŭ prononco de konsonantoj, dum la plej parto de la interdialektaj variaĵoj temas pri la vokaloj.
Klasigo
La angla estas hindeŭropa lingvo de la okcidenta ĝermana grupo. Tamen pro la sociolingvistikaj aspektoj de la Brita Insularo el la vikingaj invadoj kaj la posta Normanda konkero de Anglio, ĝi ricevis gravajn pruntojn el la nordĝermanaj lingvoj kaj de la franca, kaj granda parto de ties vortotrezoro estis prilaborita pere de kultismoj el la latino. Tiuj du lastaj influoj faras, ke la angla estas eble unu el la ĝermanaj lingvoj plej maltipaj kaj laŭ vortotrezoro kaj laŭ gramatiko.
La lingvaj parencoj vivantaj plej similaj al la angla estas sendube la frisaj, nome lingvoj parolataj de proksimume duonmiliono da personoj en la nederlanda provinco Frislando, proksima al Germanio, kaj en kelkaj insuloj en la Norda Maro. La simileco inter la frisaj lingvoj kaj la angla estas pli klara kiam oni komparas la malnovfrisan lingvon kun la malnovangla, ĉar la restrukturigo de la angla pro la eksterlandaj influoj faris la modernan anglan lingvon rimarkinde malpli simila al la frisaj ol tio, kio ĝi estis en antikvaj epokoj.
Fonologio
La konsonantaro de la angla konsistas el 25 elementoj (kelkaj variantoj de Skotlando kaj Nordameriko atingas ĝis 27, ĉar ili inkludas du kromajn senvoĉajn frikativojn):
La fonemoj montrantaj asteriskon (*) estas nur en kelkaj variaĵoj de angla (ĉefe ĉe la skotangla kaj ĉe kelkaj variaĵoj de Usono kaj Kanado), dum la cetero estas tutlokaj kaj aperas en ĉiuj variaĵoj. Ĉiu el tiuj fonemoj povas prezenti alofonajn variaĵojn laŭ la fonetikakunteksto. Por ekzemplo:
la senvoĉaj plozivaj sonas forte aspiraciitaj komence de vorto kaj malpli aspiraciitaj antaŭitaj de s-. Komparu pin [pʰɪn] / spin [spɪn], Kate [kʰeɪt]/ skate [skeɪt], tone [tʰoʊn] / stone [stoʊn]
la flanka alproksimanta /l/ havas sonon "klaran" (ne-velarigita) en la pozicio de silabatako (left [left], blow [blow]) kaj "malhelan" sonon (velarigita) en la pozicio de silabofino (milk [mɪɫk]).
Ortografio
La ortografio de la angla fiksiĝis proksimume ĉirkaŭ la 15a jarcento. Tamen ekde tiam la lingvo suferis gravajn fonetikajn ŝanĝojn, ĉefe ĉe la vokaloj, kio faras ke la ortografio ne estas certa gvidilo por la prononco.[3] Kiel ekzemplon oni povas konsideri la serion -ea-, kiu havas ĝis ok malsamajn prononceblojn[4] nur parte antaŭdireblaj el la fonetika kunteksto:
La anglalingvaj vortoj ne havas supersignojn, kaj la demando- kaj ekkrio-signoj uzeblas nur fine de ĉiu frazo, male ekzemple al hispana kie uzeblas kaj komence kaj fine.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Angla skribo.
Angla skribo estas skribsistemo ordinare uzata por prezenti anglalingvajn tekstojn. Ĝi estas unu el la plej stabilaj (konservemaj, arkaikaj) en la mondo. De post la 15ª jc la presarto kondukis al ĝenerala unuecigo de la ortografio, tamen pro manko de seriozaj reformoj estiĝis granda malkohero inter la skriba kaj buŝa formoj de la lingvo: la skribo plu respondas al la sonsistemo kiu ekzistis antaŭ la granda vokalŝoviĝo.
La angla prezentas multajn el la tipaj trajtoj de la lingvoj de Eŭropo. La substantivo prezentas diferencon inter singularo kaj pluralo. En moderna angla, diference disde ties antaŭaĵo, nome la antikva angla, la substantivo ne faras distingojn de genro aŭ kazo. La kazaj diferencoj limiĝas en moderna angla al la pronomo, kiel okazas ekzemple en la latinidaj lingvoj.
En la verba sistemo la angla, same kiel ĉe la germana kaj ĉe la latinidaj lingvoj, suferis similan evoluon. Oni kreis "pasintecajn komponitajn formojn" por esprimi la finitan aspekton kaj "perifrazajn formojn" kun la verbo esti por esprimi la progresan aŭ kontinuan aspekton. Alia similaĵo estas la disvolvigo de -os formoj el helpoverboj. Grava diferenco inter la angla kaj aliaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj estas la malfortigo de la subjunktivo. Simile la angla, same kiel la germana, la nederlanda aŭ la latinidaj lingvoj, estis kreinta difinajn artikolojn proprajn el la indikaj pronomoj.
Vortotrezoro
La vortotrezoro de la angla aktuale estas formita de kerno de propraj vortoj rekte hereditaj de la antikva angla, inter kiuj troviĝas la plej granda parto da vortoj pure gramatikaj same kiel la plej granda parto de la plej oftaj vortoj. Tamen, inter la ne tiom oftaj vortoj hegemonias la pruntoj de la latina kaj de la franca, kiuj ofte estas kultismoj, kvankam ili estas ofte uzataj ankaŭ en la populara konversacinivelo.
Fakte inter la dek mil vortoj plej oftaj iom pli ol unu triono estas vortoj de ĝermana deveno, dum pli ol 60 % estas vortoj de latina aŭ latinida deveno.[5] La jena tabelo montras la hegemonion de diversaj devenoj de la vortotrezoro laŭ proporcioj de ofteco.
La vortoj derivitaj de la antikva angla, populare nomataj "ĝermanaj", plej ofte esprimas seriozecon kaj dediĉon. Kiam Winston Churchill diris, en sia unua diskurso kiel Ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando (1940), ke li povas proponi al sia popolo dum milito nur "blood, toil, tears, and sweat" (sango, laboro, larmoj kaj svito), la seriozeco de la situacio videblas en lia uzo de vortoj nur ĝermandevenaj. Male, abunda uzado de latiniddevenaj vortoj, ĝenerale derivitaj el la franca, indikas bagatelojn aŭ burokratecon. En juraj dokumentoj de la pasinteco estis ofta la uzado de paroj de sinonimoj, unu de anglosaksa kaj alia de latinida devenoj, kiel last will and testament (lasta testamento), por eviti miskomprenojn. La deveno de la vortoj en angla povas havigi antropologiajn konkludojn: la bestoj sheep, pig, kaj cow (ŝafo, porko, bovino) estas ĝermandevenaj, dum la nomoj de la viandoj el tiuj bestoj estas latiniddevenaj: mutton, pork, beef (ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo). Kio indikas la socian klason, kiu bredozorgis la animalojn – la anglosaksaj konkeritoj – kaj kiuj ĝuis ties viandojn: nome la normanaj konkerintoj (francoj).
Skribmaniero
"lingvo" La angla uzas la latinan alfabeton sen aldono, escepte en la vortoj rekte prenitaj el aliaj lingvoj kun diferencaj alfabetoj. Tamen historie la antikva angla estis uzinta specialajn signojn por kelkaj el ties sonoj: < Ā, Æ, Ǣ, Ǽ, Ċ, Ð, Ē, Ġ, Ī, Ō, Ū, Ƿ, Ȳ. Þ, Ȝ > kaj la respondajn minusklojn < ā, æ, ǣ, ǽ, ċ, ð, ē, ġ, ī, ō, ū, ƿ, ȳ, þ, ȝ >.
Aliaj karakteroj de la moderna ortografio de la angla estas la ekzistado de granda kvanto da lingvaj kuntiriĝoj:
They're, kuntiriĝo de They are = Ili estas.
She isn't aŭ She's not, kuntiriĝo de She is not = Ŝi ne estas.
I'd eat, kuntiriĝo de I would eat = Mi manĝus
You'll see, kuntiriĝo de You will see = Vi vidos
Menciendas ke tiuj kuntiriĝoj uzeblas plej ofte en la konversacia parolmaniero kaj pli malofte en la formala parolmaniero.
Historio
La plej frua versio de la angla estas la anglosaksa. Post la normanda konkero de Anglio, parte pro la influo de la anglo-normanda, la anglosaksa evoluis en la meza angla, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15a kaj 16a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj la moderna angla estiĝis.
En la 18a jarcento eldoniĝis la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumado de la angla.
Aktualo
La angla estas la tria lingvo de la mondo laŭ nombro de parolantoj, kiuj havas ĝin kiel gepatra lingvo (inter 300 kaj 400 milionoj da personoj), same kiel la tria plej parolata, post la mandarena kaj la hispana,[8] kaj se oni enkalkulas ankaŭ tiujn kiuj havas ĝin kiel dua lingvo, kiuj estas 200 milionoj da personoj plie.
Spite la ekziston de aliaj internaciaj lingvoj (kiaj la franca, germana, rusa, ĉina, araba, hispana ktp.) kaj de internaciaj planlingvoj, kiaj Esperanto aŭ malpli grave interlingua kiuj estas neŭtralaj frankalingvaoj kvankam kun malpli da parolantoj, la angla konstituas nuntempe la ĉefan lingvon por internacia komunikado. Tio rilatas al la hegemonio de la dominanta civilizacio, kiu ĝenerale ne ŝatas adopti alian lingvon, sed male, trudas la anglan kun la koncernaj privilegioj, kiujn ĝuas parolantoj de la angla kiel gepatra kaj eĉ ties landoj, kontraŭ la 96 % de la tutmonda loĝantaro en la aktualo, kiu ne havas la anglan kiel gepatran. Pro simila kialo en multaj eŭropaj landoj oni parolas lingvojn derivatajn el la latino, kiu estis la oficiala (aŭ ĉefa) lingvo de la Romia Imperio. Kaj pro tiaj tendencoj, ĉefe la intelektaj elitoj pasis de la latino al la franca, poste al la angla post la Dua Mondmilito kaj oni antaŭvidas, ke la angla suferos malpliigon en la venontaj jardekoj kontraŭ aliaj lingvoj de forta hegemonio ĉu loĝantara ĉu ekonomia ĉu milit-politika kiaj la hispana, la araba aŭ la mandarena, inter aliaj.[9]
Aktuale ekzistas milionoj da personoj, kiuj ankaŭ uzas kiel alternativon neŭtralan internacian helplingvon, simplan laŭ desegno kaj nekondiĉatan al ŝanĝoj de la mondaj potencoj. Tamen, laŭ la Raporto Grin, kiu konkludas ke la uzado de Esperanto estus la plej bona solvo je meza kaj longa tempolimo por la Eŭropa Unio kaj ties civitanoj, estas certe ke je mallonga tempolimo tio necesigus grandan investon aŭ koston en informaj kampanjoj por akiri lingvan esperantan kapablon en komerco kaj en ŝanĝoj de la procezo por instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj.
[10]
Kontraste kun la hispana, la franca kaj aliaj lingvoj, ne estas centra aŭtoritato, kiu kontrolu ortografion, gramatikon kaj vortotrezoron, kvankam foje oni citas tiun aŭ tiun vortaron, gramatikon aŭ libron kiel aŭtoritaton. La angloparolantoj ĝuas sistemon de lingva senordo, kio faciligas la stampadon de novaj vortoj, la enkondukon de pruntoj kaj la formadon de regionaj aŭ sociaj variaĵoj de la lingvo aŭ almenaŭ de la parolmaniero.
Estas multaj dialektoj de la angla. En Britio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. La skota estas tute aparta lingvo.
En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estas apartigataj per komuna lingvo.
Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano, kaj Bangladeŝo, ĉiu eble havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Estonteco kiel internacia lingvo
Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. "Kvankam la nombro de parolantoj de la angla pligrandiĝas, estas signoj ke la tutmonda superregado de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribis Neil Kinnock, ĉefo de British Council, en 2006.[12]
Studo dividas la malnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj[13]. (Fakte oni uzas por la divido la aĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.
Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglalingvaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004.
Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastiĝinta lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas la plej utila vehiklo por informi grandan parton de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.
↑Pri la fonetikaj ŝanĝoj post la 15a jarcento vidu, ekzemple, Fausto Cercignani: Shakespeare's Works and Elizabethan Pronunciation. Clarendon Press, Oxford 1981.
↑Ann Baker, 2006, Ship or Sheep?: An intermediate pronuntiation course, Cambridge University Press.
↑Willams,, Joseph M. (1975). Origins of the English Language (Originoj de la angla lingvo). The Free Press. ISBN 0-02-934470-0.
Aarts, Bas; Haegeman, Liliane (2006). "6. English Word classes and Phrases". In Aarts, Bas; McMahon, April. The Handbook of English Linguistics. Blackwell Publishing Ltd.
Abercrombie, D.; Daniels, Peter T. (2006). "Spelling Reform Proposals: English". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. doi:10.1016/B0-08-044854-2/04878-1. ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6a de Februaro 2015). – via ScienceDirect
Aitken, A. J.; McArthur, Tom, eds. (1979). Languages of Scotland. Occasional paper – Association for Scottish Literary Studies; no. 4. Edinburgh: Chambers. ISBN 978-0-550-20261-1.
Alcaraz Ariza, M. Á.; Navarro, F. (2006). "Medicine: Use of English". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. pp. 752–759. doi:10.1016/B0-08-044854-2/02351-8. ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6an de Februaro 2015). – via ScienceDirect
Algeo, John (1999). "Chapter 2:Vocabulary". In Romaine, Suzanne. Cambridge History of the English Language. IV: 1776–1997. Cambridge University Press. pp. 57–91. doi:10.1017/CHOL9780521264778.003. ISBN 978-0-521-26477-8.
Ammon, Ulrich (November 2006). "Language Conflicts in the European Union: On finding a politically acceptable and practicable solution for EU institutions that satisfies diverging interests". International Journal of Applied Linguistics. 16 (3): 319–338. doi:10.1111/j.1473-4192.2006.00121.x.
Ammon, Ulrich (2008). "Pluricentric and Divided Languages". In Ammon, Ulrich N.; Dittmar, Norbert; Mattheier, Klaus J.; et al. Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society / Soziolinguistik Ein internationales Handbuch zur Wissenschaft vov Sprache and Gesellschaft. Handbooks of Linguistics and Communication Science / Handbücher zur Sprach- und Kommunikationswissenschaft 3/2. 2 de Gruyter. ISBN 978-3-11-019425-8. Alirita la 19an de Decembro 2014 – via De Gruyter.
Annamalai, E. (2006). "India: Language Situation". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. pp. 610–613. doi:10.1016/B0-08-044854-2/04611-3. ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6a de Februaro 2015). – via ScienceDirect
Australian Bureau of Statistics (28 March 2013). "2011 Census QuickStats: Australia". Alirita la 25an de Marto 2015.
Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/03, paĝo 19: La angla verkita de Bradley Kendal.
Daniella Levine Cava Daniella Levine Cava (lahir 14 September 1955) adalah seorang pengacara, pekerja sosial dan politikus Amerika Serikat. Ia menjabat sebagai walikota Miami-Dade County, Florida sejak 2020.[1] Referensi ^ About Commissioner Daniella Levine Cava. www.miamidade.gov. Diarsipkan dari versi asli tanggal 2021-06-25. Diakses tanggal 2020-09-05.
Israeli actor, singer and model (born 1984) Ran DankerDanker in 2021BornKhalil Yosef Danker[1] (1984-01-07) January 7, 1984 (age 40)Virginia, U.S.[1]NationalityIsraeliAmericanOccupation(s)Actor, singer and modelMusical careerYears active2007–present (music)2004–present (actor) Musical artist Ran Danker (Hebrew: רן דנקר; born Khalil Yosef Danker[1] on January 7, 1984) is an Israeli–American actor, singer and model. He starred in hit Israeli series such ...
Street in Berlin, Germany For the U-Bahn station of the same name, see Mohrenstraße (Berlin U-Bahn). MohrenstraßeView of Mohrenstraße, facing eastNative nameMohrenstraße (German)Length900 m (3,000 ft)LocationBerlin-MitteConstructionInaugurationMay 1707 You can help expand this article with text translated from the corresponding article in German. (August 2020) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the German article. ...
2012 documentary film directed by Ken Burns Not to be confused with the April 19, 1989 criminal case, the 2019 opera based on the 1989 case, or When They See Us, a 2019 TV mini-series about the case. The Central Park FiveTheatrical release posterDirected byKen BurnsSarah BurnsDavid McMahonProductioncompanySundance SelectsWETAFlorentine FilmsPBSThe Central Park Five Film ProjectDistributed bySundance SelectsRelease dates May 24, 2012 (2012-05-24) (Cannes Film Festival) Novem...
2008 film by Carter Smith The RuinsTheatrical release posterDirected byCarter SmithScreenplay byScott B. SmithBased onThe Ruinsby Scott SmithProduced by Stuart Cornfeld Jeremy Kramer Chris Bender Starring Jonathan Tucker Jena Malone Shawn Ashmore Laura Ramsey Joe Anderson CinematographyDarius KhondjiEdited byJeff BetancourtMusic byGraeme RevellProductioncompanies DreamWorks Pictures Spyglass Entertainment Red Hour Films Distributed by DreamWorks/Paramount Distribution Release date April ...
Cet article concerne la tactique militaire. Pour le film, voir Écran de fumée (téléfilm). Cet article est une ébauche concernant le domaine militaire. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Écran de fuméePrésentationType Tactique militairemodifier - modifier le code - modifier Wikidata Soldat et véhicule de l'armée polonaise avançant masqués par un écran de fumée lors d'un exercice en ...
العلاقات الأذربيجانية البوليفية أذربيجان بوليفيا أذربيجان بوليفيا تعديل مصدري - تعديل العلاقات الأذربيجانية البوليفية هي العلاقات الثنائية التي تجمع بين أذربيجان وبوليفيا.[1][2][3][4][5] مقارنة بين البلدين هذه مقارنة عامة ومرجعية للدول...
Artikel ini bukan mengenai tetrahedroid atau Tetrahedron (journal). Tetrahedron beraturan (Klik disini untuk melihat model berputar) Jenis Bangun ruang Platonik shortcode 3> 2z Elemen F = 4, E = 6V = 4 (χ = 2) Muka berdasarkan jumlah sisi 4{3} Notasi Conway T Simbol Schläfli {3,3} h{4,3}, s{2,4}, sr{2,2} Konfigurasi muka V3.3.3 Simbol Wythoff 3 | 2 3| 2 2 2 Diagram Coxeter = Simetri Td, A3, [3,3], (*332) Grup putaran T, [3,3]+, (332) Referensi U01, C15, W1 Sifat beraturan, ...
Запрос «Пугачёва» перенаправляется сюда; см. также другие значения. Алла Пугачёва На фестивале «Славянский базар в Витебске», 2016 год Основная информация Полное имя Алла Борисовна Пугачёва Дата рождения 15 апреля 1949(1949-04-15) (75 лет) Место рождения Москва, СССР[1]...
Force India Formula One racing car Force India VJM09The Force India VJM09, driven by Sergio Pérez, during the 2016 Malaysian Grand Prix.CategoryFormula OneConstructorForce IndiaDesigner(s)Andrew Green (Technical Director)Akio Haga (Chief Designer) Bruce Eddington (Chief Engineer, Composites) Dan Carpenter (Chief Engineer, Mechanical Design) Andrew Brown (Head of R&D) Jonathan Marshall (Head of Vehicle Science)Simon Phillips (Head of Aerodynamics)Guru Johl (Chief Aerodynamicist)Predecesso...
Federal electoral district in Quebec, Canada Longueuil—Saint-Hubert Quebec electoral districtLongueuil—Saint-Hubert in relation to other electoral districts in Montreal and LavalFederal electoral districtLegislatureHouse of CommonsMP Denis TrudelBloc QuébécoisDistrict created1952First contested1953Last contested2021District webpageprofile, mapDemographicsPopulation (2016)[1]108,703Electors (2019)87,113Area (km²)[2]56Pop. density (per km²)1,941.1Census...
Minesweeper of the United States Navy ARM Valentín Gómez Farías (P110) underway in 2015. History United States NameUSS Starling (AM-64) BuilderGeneral Engineering & Dry Dock Company, Alameda, California Laid down1 July 1941 Launched11 April 1942 Commissioned21 December 1942 Decommissioned15 May 1946 ReclassifiedMSF-64, 7 February 1955 Stricken1 July 1972 Honours andawards3 battle stars (World War II) FateSold to Mexico, 16 February 1973 Mexico NameARM Valentín Gómez Farías (C79) Nam...
Buddusò BuddusòKomuneComune di BuddusòLokasi Buddusò di Provinsi SassariNegaraItaliaWilayah SardiniaProvinsiSassari (SS)Pemerintahan • Wali kotaGiovanni Antonio SattaLuas • Total176,84 km2 (68,28 sq mi)Ketinggian700 m (2,300 ft)Populasi (2016) • Total3,871[1]Zona waktuUTC+1 (CET) • Musim panas (DST)UTC+2 (CEST)Kode pos07020Kode area telepon079Situs webhttp://www.comune.budduso.ot.it Buddusò (bahasa Sard...
Si ce bandeau n'est plus pertinent, retirez-le. Cliquez ici pour en savoir plus. Cet article ne cite pas suffisamment ses sources (décembre 2023). Si vous disposez d'ouvrages ou d'articles de référence ou si vous connaissez des sites web de qualité traitant du thème abordé ici, merci de compléter l'article en donnant les références utiles à sa vérifiabilité et en les liant à la section « Notes et références ». En pratique : Quelles sources sont attendues ?...
Australian politician (born 1978) For other people named Jim Chalmers, see Jim Chalmers (disambiguation). The HonourableJim ChalmersMPChalmers in 2020Treasurer of Australia Ambassador to IncumbentAssumed office 23 May 2022Prime MinisterAnthony AlbanesePreceded byJosh FrydenbergMinister for Home Affairs Ambassador to ActingIn office23 May 2022 – 1 June 2022Prime MinisterAnthony AlbanesePreceded byKaren AndrewsSucceeded byClare O'Neil Ambassador to Member of the Australian Parlia...
Former joint venture in Belarus You can help expand this article with text translated from the corresponding article in German. (October 2010) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the German article. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-transla...
Artikel ini sudah memiliki referensi, tetapi tidak disertai kutipan yang cukup. Anda dapat membantu mengembangkan artikel ini dengan menambahkan lebih banyak kutipan pada teks artikel. (September 2020) (Pelajari cara dan kapan saatnya untuk menghapus pesan templat ini) Sebuah permukaan terbuka dengan x-, y -, dan z- kontur ditampilkan. Artikel utama: Permukaan (matematika) Permukaan (bahasa Inggris: surface) dalam matematika, khususnya dalam topologi, adalah suatu kelipatan topologi dalam...