La usona verkistino Patricia HIGHSMITH (naskiĝis la 9-an de januaro 1921 en Fort Worth, Teksaso, mortis la 4-an de februaro 1995 en Locarno, Svislando) estas ĉefe konata pro siaj psikologie profundaj krimromanoj. Mondfamon ŝi akiris pro la verko "Strangers on a train", kiu poste plurfoje estis filmigita (interalie tre sukcese de Alfred Hitchcock).
Famaj verkoj
- Strangers on a train (1950)
- The blunderer (1954)
- The talented Mr. Ripley (1955)
- Deep water (1957)
- The Cry of the Owl (1962)
- Ripley under ground (1970)
- Ripley's game (1974)
- Edith's diary (1977)
- Ripley under water (1991)
Vidu ankaŭ