9-a de januaro
La 9-a de januaro estas la 9-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 356 tagoj restas (357 en superjaroj).
Je la 9-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1144: Papo Celesteno la 2-a eldonis buleon Milites Templi en kiu li petis apogon al la templanoj
- 1154: Portugalio: Sintra iĝis urbo
- 1317: Reims: Filipo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1349: Svislando: en Bazelo oni bruligis ĉ. 700 judojn kiel supozitajn kaŭzantojn de epidemio de pesto
- 1399: Trupoj de mongola konkeristo Timuro konkeris Bejruton
- 1401: Ĉirkaŭ 80 plej famaj nobeloj el Ĵemajtio estis baptitaj en Marienburg/Malbork
- 1431: Rueno: ĉe eklezia episkopa juĝejo komenciĝis proceso de Johana de Arko
- 1464: En Bruĝo kunvenis Ĝeneralaj Statoj de la Malaltaj Landoj
- 1475: Reĝo de Hungario Matiaso la 1-a sendis leteron al papo informante lin, ke li kun taŭga helpo komencos batalon kun Otomana Imperio
- 1493: Kristoforo Kolumbo kiel unua eŭropano ekvidis manatojn, misopiniante ilin sirenoj
- 1522: Hadriano la 6-a iĝis papo
- 1570: Laŭ ordono de Ivano la Terura komenciĝis ekstermado de la loĝantaro de Velikij Novgorod - 2000 pereis
- 1572: Pollando: rezulte de inundo en Toruń pereis 300 personoj
- 1599: En Skotlando kreiĝis la plej malnova oficiale kreita framasona loĝio
- 1648: Bohdan Ĥmelnickij elektiĝis hetmano
- 1654: En Zielona Góra sur brulŝtiparo vivbruliĝis pro akuzo apliki magion Katarzyna Funke
- 1713: Granda Nordia Milito: sveda armeo bruligis danan urbon Altona
- 1719: Francio deklaris militon kontraŭ Hispanio
- 1738: Joseph Süß Oppenheimer, juda komercisto, bankisto kaj financisto de estinta duko de Virtembergo, estis kondamnita al mortpuno
- 1760: Venko de afgana armeo kontraŭ Maratha Imperio en batalo de Barari Ghat
- 1768: En Londono okazis unua moderna cirkarto
- 1771: Japana imperiestrino Go-Sakuramachi eksiĝis favore al sia nevo Go-Momozono
- 1788: Konektikuto fariĝis la 5-a subŝtato de Usono
- 1788: Slovakio: Čadca urbiĝis
- 1792: Otomana imperio kaj la Rusia imperio subskribis pactraktaton en Iași
- 1797: En Milano pola generalo Jan Henryk Dąbrowski subskribis kun Ĝenerala Administracio de Lombardujo konvencion pri organizo de Polaj Legioj en Italio
- 1798: Venecio: soldatoj de Napoleono detruis galeron de doĝoj
- 1805: Fiaska atako de brita armeo kontraŭ barata fortreso Bharatpur
- 1831: Pola poeto Juliusz Słowacki, ne kapabla militservi kun armilo enmane, eklaboris en ribela Diplomatia Oficejo de princo Adam Jerzy Czartoryski
- 1839: Louis Daguerre prezentis dagerotipion - komenco de la praktika fotarto
- 1861: Usona Enlanda Milito: inspirita pro elekto de Abraham Lincoln kiel Prezidanto de Usono, Misisipio iĝis (post Suda Karolino) la dua ŝtato deklaranta secesion de la Unio
- 1871: Francia-Prusia Milito: venko de franca armeo en batalo de Villersexel (en la regiono Franĉkonteo)
- 1878: Umberto la 1-a ektronis en Italio
- 1894: Unua filmo estas kopirajtita: 47 filmĉeloj pri ternanta viro fare de William Kennedy Dickson
- 1900: Itala futbalklubo Società Sportiva Lazio fondiĝis
- 1909: Anglo-irlanda esploristo Ernest Shackleton atingis 88º 23 'S, t.e. 179 km de la suda poluso - tiutempe la plej proksime
- 1912: Usona Marinfanteria Korpuso invadis Honduron
- Unua mondmilito:
- 1919: Ribelo de Grandpolujo: pola skadro de Poznań aeratakis - per pli frue konkeritaj bombaviadiloj - germanan aerodromon en Frankfurto ĉe Odro, venĝe pro la germanaj atakoj de polaj urboj
- 1923: Juan de la Cierva sukcesis unuan fojon flugi en aŭtogiro
- 1927: Dua Pola Respubliko: kadre de la unua registaro de Józef Piłsudski fondiĝis Ministerio pri Poŝtoj kaj Telegrafoj
- 1928: Pollando: Ligo de Naturprotekto fondiĝis
- 1929: Londono: unua kuraccela apliko de penicilino
- 1937: Lev Trockij, ekzilita de Josif Stalin, veturis al Meksiko
- 1937: En kinejoj aperis animea filmo "Don Donald" kun Donaldo Anaso - unuafoje en ĉefrolo kaj kun iom modifita ĉefaspekto
- 1939: En la Akademio de Sciencoj de Francio nobelpremiito Jean Baptiste Perrin prezentis publikaĵon pri malkovro de kemia elemento franciumo fare de Marguerite Perey
- Dua mondmilito
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Supera komandanto de SS kaj de polico en Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio Richard Hildebrandt raportis, ke sur subigita al li teritorio membroj de bataliono SS "Eimann" de Gdańsk murdis de oktobro ĝis decembro 1939 ĉ. 3 400 mensmalsanulojn, en tio 1400 alveturigitajn de Okcidenta Pomerio; Provinco Vartlando: en malliberejo de Poznań germanoj murdis paroĥestron de la ĉefkatedralo; nokte de la 9-a/10-a litovaj regopovoj arestas 80 membrojn de konspira Organizo de Batalanta Pollando; Romo: laŭ rekomendo de Benito Mussolini Belgio ricevis informon pri baldaŭa germana agreso; Tria Regno: nova dato de invado al Okcidenta Eŭropo — la 14-a de januaro
- 1941: En Poznań germanoj senkapigis 12 polojn; Adolf Hitler decidis helpi italan militadon en Afriko
- 1942: En koncentrejo Dachau estis ekzekutita pola pastro Józef Pawłowski, arestita pro bonfarado kaj helpo al judoj; Balearoj: apud insulbordo de Minorko dum tempesto sinkis franca pasaĝera ŝipo Lamoricière, en kiu vojaĝis Jerzy Różycki, pola kriptologo kiu kunrompis la germanan ĉifrilon Enigma - 301 personoj pereis el 394; Orienta Fronto: maldekstra alo de la Nord-Okcidenta Fronto transiris al atako direkte al Toropec, Veliĵ kaj Rudnia batante kuntuŝon de la Armeaj Grupoj "Nordo" kaj "Mezo"
- 1943: Varsovion vizitis Heinrich Himmler, kiu esprimis malkontenton pro nelikvido ĝis 1942 de juda geto, ordonis deportadon de 8 mil judoj kaj evakuon de germanaj entreprenejoj al Lublinio, krome proponis konsideri translokon de polaj oficiroj de militkaptitejoj al koncentrejoj, kie ili povus labori por militaj bezonoj; Volina provinco: en Zabłocie germanoj likvidis labortendaron por judaj metiistoj pafmortigante 101 malliberulojn; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Jaźwiny 5 personojn kun kaŝita ĉe ili soveta militkaptito; Nankino: subskribo de la deklaro Pri kunagado finanta la militon flanke de japana ambasadoro Mamoru Sigemitsu kaj Wang Jingwei, kies marioneta registaro paralele deklaris militon al Usono kaj Britio; deklaro de la registaro de Hideki Tojo pri redono al Ĉinio de koncesioj troviĝantaj en la ĉina teritorio kun rezigno pri eksteritoriaj rajtoj flanke de japanoj
- 1944: En distrikto Tarnobrzeg ĝendarmoj pafmortigis 5 personojn; Prezidento de Pollando en ekzilo Władysław Raczkiewicz dekrete transformis Landan Politikan reprezentantaron al Konsilio de Nacia Unueco, kiu estis plenumonta funkcion de subtera parlamento pere de 17 membroj kune kun Kazimierz Pużak fronte, kiel kontraŭstaro al komunista Landa Nacia Konsilio; proceso de Verono: de la 8-a ĝis la 9-a de januaro kontraŭ membroj de Granda Faŝisma Konsilantaro, kiuj kontraŭstaris al Benito Mussolini - al mortpuno estis i.a. kondamnitaj grafo Galeazzo Ciano kaj marŝalo Emilio de Bono; en Bosnio germana armeo konkeris Jajce; armeoj de la 1-a Ukraina Fronto konkeris Połonne, Ĥmelnicka provinco
- 1945: Filipinoj: batalo de Luzono kontraŭ Japana imperia armeo komencita - en proksima golfo albordiĝis ĉ. 70 mil soldatoj de 6-a Usona Terarmeo
- 1951: En Nov-Jorko oni oficiale malfermis sidejon de Unuiĝintaj Nacioj, projektitan de Le Corbusier
- 1957: Ĉefministro de Britio Anthony Eden demisiis rezulte de la sueza krizo
- 1960: En Egiptio oni komencis konstrui Asuanan Baraĵon, financatan de Sovetunio
- 1964: Flagokonflikto inter Usono kaj Panamo estiĝis
- 1965: Registaro de Demokratia Respubliko Kongo informis pri ekzekuto de pli ol 500 komunistaj ribelintoj, kiuj en 1964 okupis la urbon Kisangani, kie ili murdis 8 mil loĝantojn kaj 185 blankajn ostaĝojn
- 1966: Regopovoj de Pola Popola Respubliko rifuzis doni pasporton al Italio kaj Vatikano por kardinalo Stefan Wyszyński okaze de la 1000-jara datreveno de kristanigo de Pollando
- 1968: Flago de Maŭricio oficialiĝis
- 1969: En Britio okazis unua flugo de supersona pasaĝeraviadilo Konkordo
- 1976: Pola Episkoparo direktis leteron al Eksterordinara Parlamenta Komisiono preparanta ŝanĝojn en Konstitucio de Pola Popola Respubliko, en kiu esprimis maltrankvilon pri preparata enkonduko pri gvida rolo de komunista partio kaj netuŝebla frata ligo kun Sovetunio
- 1979: Bill Clinton iĝis guberniestro de Arkansaso
- 1981: Pollando: Aŭtonomeca Asocio de Agrikulturaj, gvidata de Gabriel Janowski, transformiĝis al Sendependa Aŭtonomeca Sindikato de Individuaj Agrikulturistoj Solidareco
- 1986: Malkovro de Kresido, unu el la lunoj de Urano
- 1987: Enkonduko de nova konstitucio en Nikaragvo
- Revolucioj de 1989:
- 1992: Radioastronomio: revuo "Nature" informis pri malkovro de la unuaj du ekstersunsistemaj planedoj orbitantaj pulsaron PSR B1257+12 fare de pola astronomo Aleksander Wolszczan
- 1996: Unua Ĉeĉenia milito: ĉeĉenaj separistoj atakis rusian militbazon en la urbo Kizlar en Dagestano — 78 soldatoj pereis, la teroristoj retiriĝis preninte plurajn ostaĝojn
- 1996: Aerponto kun humanitara helpo por Sarajevo nuligita - la plej granda en la historio de aviado post la sovetia blokado de Berlino, dum 3 jaroj kaj duono de la Bosnia milito 13 000 flugoj estis faritaj kun livero de pli ol 160 000 tunoj da helpo
- 1997: Jerusalemo: premiero de la oratorio Sep pordegoj de Jerusalemo de pola komponisto Krzysztof Penderecki verkita okaze de trimiljara datreveno de la urbo-fondiĝo
- 1998: En Usono estis patentita PageRank – aro da algoritmoj estanta bazo por programaro de serĉilo Guglo
- 2000: Ekvadoro dolarigis sian ekonomion
- 2005: Palestina Aŭtonomio: unuan prezidentan balotadon gajnis Maĥmud Abbas
- 2007: San-Francisko: publika prezento de iPhone fare de Steve Jobs, kiu oficiale anoncis, ke Apple prilaboris saĝtelefonon
- 2007: En Ĉeĥio ekfunkciis la dua registaro de Mirek Topolánek
- 2008: Hashim Thaçi iĝis ĉefministro de Kosovo
- 2011: Sendependeca referendumo komenciĝis en Sudano, kio kaŭzis secesion de Sud-Sudano
- 2015: Maithripala Sirisena iĝis prezidento de Srilanko
- 2015: En Dammartin-en-Goëleoj kontraŭteroristoj pafmortigis dum sturmo kaŭzintojn de la masakro en la redaktejo de Charlie Hebdo, kiuj kaŝiĝis en presejo kun ostaĝo
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2024: Pollando: en Prezidenta Palaco, polico arestis du eksministrojn
Naskiĝoj
- 1554: Gregorio la 15-a, papo (m. 1623)
- 1626: Jean de Rancé, franca abato kaj fondinto de la trapistoj (m. 1700)
- 1661: Sigismondo Carlo Castelbarco, itala juristo kaj episkopo (m. 1708)
- 1715: Robert-François Damiens, franca atencinto kontraŭ reĝo Ludoviko la 15-a (m. 1757)
- 1772: Karl Friedrich Horn, germana teologo kaj pedagogo
- 1799: Dániel Benkő, hungara agrikulturisto, akademiano (m. 1883)
- 1801: Józef Kowalewski, pola orientalisto kaj tradukisto, esploristo de la mongola lingvo kaj tibeta budhismo, aŭtoro de Mongola-rusa-franca vortaro (m. 1878)
- 1807: Ludwik Spitznagel, pola poeto, orientalisto, poligloto, tradukisto (m. 1827)
- 1813: Lajos Kuthy, hungara verkisto (m. 1864)
- 1842: Lars Møller, gronlanda gazetredaktisto, libropresisto kaj desegnisto
- 1878: Gerő Bárány, hungara juristo, jurfilozofo, verkisto (m. 1939)
- 1878: John Watson, usona psikologo, pioniro de kondutismo (m. 1958)
- 1879: Vicente Inglada Ors, hispana staba vickolonelo, profesoro de astronomio, geodezio kaj meteorologio, prezidanto de multaj Esperanto-grupoj, vicprezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, kunfondinto de "La Suno Hispana", Esperanto-vortaristo kaj tradukisto, partoprenanto de UK 1925, premiita en literaturaj konkursoj de "La Revuo" (m. 1949)
- 1886: Tarnóczi, hungara, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 1953)
- 1889: Eszter Zilahi Farmos, hungara poetino (m. 1969)
- 1890: Karel Čapek, ĉeĥa dramisto, aŭtoro kaj populariganto de la vorto roboto (m. 1938)
- 1890: Kurt Tucholsky, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1935)
- 1894: Carl Lampert, aŭstra pastoro beatigita (m. 1944)
- 1894: Géza Bárczi, hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, aŭtoro de la ĉefverko La biografio de la hungara lingvo kaj de esperantlingvaj rakontoj, kiel La venko de Hathor, rektoro de la Somera Universitato de UK 1966, honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (m. 1975)
- 1898: Karl Anton Rohan, germana ĵurnalisto aganta por proksimiĝo de kristanismo kun nacisocialismo (m. 1973)
- 1898: Vilma Bánky, hungara-usona aktorino (m. 1991)
- 1899: János Duka, rumania hungara muzikilfaristo (m. 1973)
- 1902: José María Escrivá de Balaguer, hispana sacerdoto, fondinto de Opus Dei, katolika sanktulo (m. 1975)
- 1908: Simone de Beauvoir, franca filozofino kaj feministino (m. 1986)
- 1909: László Feleki, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1989)
- 1909: Anthony Mamo, lasta ĝenerala guberniestro kaj unua prezidento de Malto (m. 2008)
- 1913: Richard Nixon, prezidento de Usono (m. 1994)
- 1914: Kenny Clarke, ĵaza vibrafonisto kaj frapinstrumentisto (m. 1985)
- 1917: Herbert Lom, ĉeĥa-brita aktoro (m. 2012)
- 1918: György Nonn, hungara juristo, politikisto (m. 2007)
- 1921: Patricia Highsmith, usona verkistino de krimliteraturo (m. 1995)
- 1921: Ágnes Keleti, hungara gimnastikistino
- 1922: Seku Ture, unua prezidento de Gvineo (m. 1984)
- 1922: Har Gobind Khorana, usona Nobelpremiita molekula biologo (m. 2011)
- 1924: Sergej Paraĝanov, ukraina filmreĝisoro, multflanka artisto, persekutata kiel disidento (m. 1990)
- 1924: Jenő Vargha, rumania hungara kemiisto, tradukisto (m. 2007)
- 1925: Lee Van Cleef, usona aktoro (m. 1989)
- 1926: András Kovács, rumania hungara ĵurnalisto (m. 2004)
- 1928: Domenico Modugno, itala kantisto, komponisto, gitaristo kaj aktoro, estrarano de Radikala Partio (m. 1994)
- 1929: Sándor Győrfi, rumania hungara biologo (m. 2011)
- 1933: Wilbur Smith, sud-afrika verkisto (m. 2021)
- 1936: Mária Péter H., rumania hungara apotekistino, verkistino pri medicinhistorio
- 1937: Mihály Sztranyiczki, rumania hungara redaktoro
- 1938: Nicola Minnaja, itala fizikisto, denaska esperantisto, sekretario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, redaktoro de la revuo "L' Esperanto", prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, ano de la Akademia Senato de Itala Esperanto-Instituto
- 1940: Ruth Dreifuss, prezidentino de Svislando
- 1941: Joan Baez, usona folkmuzika sopranistino
- 1944: Árpád Ajtony, hungara psikologo, verkisto (m. 2013)
- 1944: Jimmy Page, angla muzikisto kaj kantoverkisto, fondinto de rok-bando Led Zeppelin
- 1945: Ibrahim Boubacar Keïta, prezidento de Malio (m. 2022)
- 1945: Mária Tomcsányi, rumania hungara redaktorino
- 1945: Levon Ter-Petrosjan, unua prezidento de sendependa Armenio
- 1952: Marek Belka, pola ekonomikisto, ĉefministro de Pollando
- 1954: László Dés, hungara saksofonisto, klarnetisto, komponisto
- 1958: Mehmet Ali Ağca, turka teroristo, atencinto kontraŭ papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1959: Jana Nagyová, slovaka aktorino
- 1959: Rigoberta Menchú, gvatemala Nobelpremiita aktivulino pri homaj rajtoj kaj indiĝenaj rajtoj
- 1963: Michael Everson, usona lingvisto, spertulo pri Unikodo
- 1965: Haddaway, trinidada muzikisto
- 1970: Lara Fabian, belga-itala franclingva kantistino
- 1973: Sean Paul, jamajka kantisto de regeo
- 1976: Imre József Balázs, rumania hungara poeto, literaturhistoriisto, redaktoro
- 1982: Kate Middleton, brita arthistoriistino, edzino de princo Vilhelmo
Mortoj
- 710: Adriano de Canterbury, benediktano kaj abato, ĉefepiskopo de Canterbury, sanktulo
- 1511: Demetro Ĥalkokondilo, greka humanisto, diplomato, filozofo, filologo, historiisto, helenisto kaj eldonisto de la ĉefaj verkoj de la klasikaj aŭtoroj (n. 1423)
- 1514: Ana de Bretonio, lasta sendependa dukino de Bretonio, reĝino de Francio (n. 1477)
- 1534: Johano Aventino, germana humanisto, historiisto, filologo (n. 1477)
- 1598: Jasper Heywood, angla klerulo kiu tradukis tragediojn de Seneko la pli juna (n. 1535)
- 1738: Johann Andreas von Hamilton, aŭstra generalo (n. 1679)
- 1754: Johann Erhard Straßburger, germana arkitekto (n. 1675)
- 1757: Bernard Le Bouyer de Fontenelle, franca verkisto, filozofo, religiosciencisto, poeto (n. 1657)
- 1820: Ferdinand Jagemann, germana pentristo (n. 1780)
- 1837: Martin Hochmeister, transilvania saksa presisto, librokomercisto kaj eldonisto (n. 1767)
- 1848: Caroline Herschel, germana astronomino (n. 1750)
- 1852: José Saturnino da Costa Pereira, brazila inĝeniero, militisto kaj politikisto (n. 1771)
- 1858: Johann Friedrich Schulze, germana orgenfaristo (n. 1793)
- 1873: Charles-Louis-Napoléon Bonaparte, unua prezidento de Franca Respubliko (n. 1808)
- 1876: Samuel Gridley Howe, usona kuracisto, aboliciisto kaj edukisto de blinduloj, partoprenanto de la greka milito de sendependiĝo (n. 1801)
- 1878: Viktoro Emanuelo la 2-a, unua reĝo de Italio (n. 1820)
- 1905: Louise Michel, franca revoluciulino (n. 1830)
- 1906: Karl von Fritsch, germana geologo
- 1908: Wilhelm Busch, germana verkisto, pentristo kaj desegnisto (n. 1832)
- 1909: Paul Gachet, franca kuracisto prizorginta Vincent van Gogh, kolektanto kaj artisto-amatoro (n. 1828)
- 1918: Charles-Émile Reynaud, franca instruisto kaj inventisto de praksinoskopo (n. 1844)
- 1923: Katherine Mansfield, brita modernisma verkistino (n. 1888)
- 1927: Houston Stewart Chamberlain, germana sciencisto kaj filozofo, kontraŭjudisma (n. 1855)
- 1928: Josep M. Terricabras, kataluna esperantisto kaj kuracisto, gvidanto de Esperanto-grupo en Vic (n. 1878)
- 1936: John Merchant, angla komerca direktoro, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, honora prezidanto de Internacia Centra Komitato, aŭtoro de Tri angloj alilande kaj Kompatinda Klem (n. 1872)
- 1939: Johann Strauß III, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1866)
- 1939: Hermann Menge, germana klasika filologo, pedagogo, tradukisto (n. 1841)
- 1942: Jerzy Różycki, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de la germana ĉifrilo Enigma (n. 1909)
- 1944: Antanas Smetona, unua prezidento de Litovio (n. 1874)
- 1945: Jüri Uluots, estona ĵurnalisto, advokato, profesoro de la Universitato de Tartu, prezidanto de la Parlamento de Estonio, ĉefministro en ekzilo (n. 1890)
- 1949: Artur Immisch, germana komponisto kaj pianisto (n. 1902)
- 1962: Lajos Dávid, hungara matematikisto, profesoro ĉe la Universitato de Debrecen (n. 1881)
- 1966: Friedrich Wilhelm Förster, germana filozofo, pedagogo kaj pacifisto (n. 1869)
- 1978: Ferenc Szemlér, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1906)
- 1979: György Gulácsy, hungara juristo, politikisto, redaktoro (n. 1908)
- 1986: Andor Incze, hungara geografo kaj geologo (n. 1911)
- 1998: Imre Lichtenfeld, israela luktisto, kreinto de kravmagao (n. 1910)
- 1998: Hukui Ken-iĉi, japana Nobelpremiita kemiisto (n. 1918)
- 1999: Lambertine Drèze, belga esperantistino, regula kongresano ekde 1935, komitatano de UEA kaj prezidantino de la valona Asocio por Esperanto (n. 1911)
- 2004: Norberto Bobbio, itala politika filozofo, juristo, politikologo kaj kontraŭfaŝisto (n. 1909)
- 2006: Ahmad Kazemi, irana militestro, generalo-majoro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, unu el la ĉefaj figuroj de la Iraka-Irana milito (n. 1958)
- 2008: John Harvey-Jones, angla entreprenisto apoganta novdekstrismon (n. 1924)
- 2012: Malam Bacai Sanhá, prezidento de Gvineo Bisaŭa (n. 1947)
- 2013: James M. Buchanan, usona Nobelpremiita ekonomikisto, parolanto de Interlingvao (n. 1919)
- 2017: Zygmunt Bauman, pola komunisto, politika komisaro, stalinisto persekutanta "anatemitajn soldatojn", profesoro pri sociologio (n. 1925)
- 2020: Robert Molimard, franca kuracisto, profesoro pri fiziologio, spertulo pri problemoj ligitaj al fumado de tabako, dependeco, prezidanto de Societo pri Tabakologio (n. 1927)
- 2023: Rahman Rahi, barata poeto (n. 1925)
- 2023: Charles Simic, usona poeto, eseisto kaj tradukisto (n. 1938)
- 2024: Tadeusz Isakowicz-Zaleski, pola armeno, katolika animzorganto de armena kaj rom-katolika ritoj, socia aganto, historiisto de la Katolika Eklezio, plurjara partoprenanto de kontraŭkomunisma opozicio en Pola Popola Respubliko, poeto, publicisto (n. 1956)
- 2024: Garbhan MacAoidh, skot-irlanda esperantisto (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 9-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|