17-a de januaro
La 17-a de januaro estas la 17-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 348 tagoj restas (349 en superjaroj).
Je la 17-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -38: Aŭgusto Cezaro geedziĝis kun Livia tri tagojn post kiam ŝi naskis Nero Claudius Drusus, la duan filon de Tiberius Claudius Nero
- 395: Romia imperio dividiĝas inter du filoj de la romia imperiestro Teodozio la 1-a al orienta parto (Flavio Arkadio) kaj okcidenta parto (Flavio Honorio)
- 1328: Germana reĝo Ludoviko la 4-a akceptis de roma civitanaro imperiestran kronon
- 1377: Papo Gregorio la 11-a revenis al Romo finante, daŭrantan de 1309, tiel nomatan avinjonan malliberon
- 1415: Kontraŭpapo Johano la 23-a nuligis rajtojn antaŭe donitajn al la ordeno de germanaj kavaliroj regi konkeritajn teritoriojn de Grandprinclando Litovio
- 1524: Itala velisto Giovanni da Verrazano elnavigis de Madejro al Norda Ameriko por trovi nordokcidentan pasejon
- 1595: Reĝo de Francio Henriko la 4-a deklaris militon kontraŭ Hispanio
- 1605: Romano de hispana aŭtoro Miguel de Cervantes La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo aperis
- 1614; Johano Amoso Komenio aĉetis de vidvino post antaŭa proprietulo la manuskripton de Nikolao Koperniko De revolutionibus orbium coelestium
- 1626: 4-a pola-sveda milito: venko de svedaj trupoj en batalo de Walmojza, Latio (unua en historio super la armeo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj)
- 1649: Krakovo: Johano la 2-a Kazimiro kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1734: Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio) kun sia edzino Maria Józefa kroniĝis fare de Krakova episkopo kiel la lasta sur Vavelo
- 1746: Dua jakobita ribelo: jakobitoj gajnas batalon de Falkirk kontraŭ la angla armeo
- 1786: Pierre Méchain malkovris la kometon Encke, kiu poste estis nomita laŭ Johann Franz Encke
- 1793: Nacia Konvencio verdiktis al detronigita Ludoviko la 16-a mortpunon pro ŝtatperfido
- 1805: En Ĥarkivo malfermiĝis ukraina Ĥarkiva Universitato
- 1819: Simón Bolívar proklamis la Respublikon de Kolombio
- 1831: Pola generalo Józef Chłopicki rezignis pri funkcio de diktatoro de Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1864: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de polaj insurekcianoj en batalo de Iłża
- 1874: Podlaĥio: en distrikto Biała rusaj soldatoj pafmortigis 13 membrojn de nova religia komunumo
- 1878: Rusa-turka milito: decida venko de rusa armeo apud Plovdiv
- 1881: Pacifika Milito: ĉilia armeo konkeris ĉefurbon de Peruo - Limo
- 1893: Usono aneksis Havajon devigante reĝinon Liliuokalani abdiki
- 1904: En Moskva Arta Teatro okazis premiero de la spektaklo Ĉeriza ĝardeno de Anton Ĉeĥov
- 1910: Dua hungara registaro de Károly Khuen-Héderváry ekfunkciis
- 1912: Brita esploristo Robert Scott atingis sudan poluson unu monaton post Roald Amundsen
- Unua mondmilito:
- 1919: Dum estona-bolŝevika milito la estona armeo konkeris Narvan
- 1920: Dua Pola Respubliko komencis transpreni Pomerion de Gdańsk, atribuitan de Versajla traktato - Pola Soldataro eniris ankaŭ al Leszno, Kępno, Rawicz kaj Zbąszyń
- 1921: Ukraina Libera Universitato fondiĝis en Vieno - post nelonge translokiĝis al Prago
- 1923: Hispana inventisto Juan de la Cierva unuan fojon ekflugis per sia aŭtogiro
- 1929: Popeye, usona rolulo de bildliteraturo unuafoje aperis en ĵurnalo
- 1933: Usona Kongreso, spite al prezdento Herbert C. Hoover, voĉdonis por sendependeco de Filipinoj
- 1934: Ferdinand Porsche montris al germana registaro la projekton Garbus inaŭgurante historion de la varomarko Volkswagen
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Ĉefa Sekurec-Oficejo de Tria Regno informis pri plenumo de mortpuno kontraŭ tri poloj en Orienta Prusio, membroj de sekreta organizaĵo, kiu komence de septembro eksplodigis fervojan trakon apud Biskupiec kaj detruis elektroenergian sistemon; Pola Rezistomovado: de labortendaro konstruanta aŭtovojon en distrikto Drawski fuĝis 38 polaj laboristoj; en Varsovio de Gestapejo fuĝis Kazimierz Kott, gvidanto de Batala Fakultato de Pola Popola Sendependa Ago - unusola forkuro dum la tuta germana okupado
- 1941: Golfo de Tajlando: en mara batalo franca armeo detruis siaman kirasŝipon kaj torpedŝipon; Batalo de Anglio: Luftwaffe atakis Avonmouth, nun kvartalon de Bristolo (nokte de la 16-a/17-a de januaro)
- 1942: En Provinco Vartlando establiĝis vilaĝa gardistaro por helpi policon serĉi paraŝutistojn, fuĝintajn militkaptitojn kaj malliberulojn; Arkta Oceano: 3 germanaj submarŝipoj atakis karavanon de 8 ŝipoj sinkigante unu kun destrojero; germana-itala grupiĝo kapitulacis en egipta montpasejo, proksima al Libio; Britio: 332-a norvega ĉasaviadila skadro formiĝis
- 1943: Germana polico forveturigis de enketa malliberejo Pawiak en Varsovio ĉirkaŭ 1 800 personojn al koncentrejo Majdanek; Pola Enlanda Armeo forvojigis 5 trajnojn laŭ linio Radom - Dęblin - Łuków - Terespol; grupoj de Popola Armeo bombatencis en Varsovio kontraŭ kelkaj kinejoj Nur für Deutsche por germanoj — venĝe pro giganta surstrata homforkapto el la 15-a de januaro; Orienta Fronto: ĉe norda sektoro de Kalinina Fronto estis likvidita germana garnizono, ĉirkaŭita en Velikije Luki; meze de Voroneĵa Fronto fermiĝis ringo ĉirkaŭ germana 24-a Kirasita Korpuso kaj itala Alpa Korpuso; Norda Kaŭkazio: liberigo de Ĉerkessk; Bomba Korpuso de reĝa aerarmeo atakis Berlinon
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafekzekutis en kelkaj lokoj 112 personojn alveturigitajn de malliberejo en la Kastelo de Lublin; de Varsovio foriris transporto kun 75 personoj al koncentrejo Gross-Rosen; brigadoj de Pola Enlanda Armeo frakasis litovan gardejon kun detruo de dokumentoj en komunumo de Vilnius kaj taĉmento frakasis malliberejon en Lida liberigante 70 arestitojn; plurmonata Batalo de Monte Cassino komenciĝis; Usona Sekretario de Ŝtato Cordell Hull proponis mediacion en konflikto inter la pola ekzila registaro kaj soveta registaro; fino de Kirovograda operaco (komencita la 4-an de januaro)
- 1945: Sovetaj-germanaj militkrimoj: matene loĝantaro de Pyry (Ursynów) amasiĝis sur ŝoseo por saluti alvenantan polan soldataron de kirasita 1-a Armeo de Zygmunt Berling, kiam aperis 3 sovetaj aviadiloj, kiuj pripafis kaj bombis la civilulojn - ĉ. 40 personoj pereis, 100 estis vunditaj; de germana koncentrejo Aŭŝvico pro alproksimiĝo de Ruĝa Armeo ties malliberigitoj ekiris perpiede al Wodzisław Śląski - unua mortomarŝo komenciĝis, dumvoje el inter pli ol 56 000 mortis pro escepte frosta kaj neĝa vintro 600 personoj kaj 15 000 pereis en amasaj ekzekutoj; 1-a Belorusa Fronto: Ruĝa Armeo kun taĉmentoj de la unua Armeo de Pola Soldataro eniris al detruita Varsovio; soveta armeo "liberigis" Częstochowa, Końskie, Radoszyce, Jasło, Gorlice kaj Zgierz; Gestapo de Ciechanów pafekzekutis en Mława 364 polojn troviĝantajn en la loka malliberejo; germana polico pafmortigis en Żabików 10 membrojn de Pola Enlanda Armeo; nokte de la 17-a/18-a de januaro en polica malliberejo Radogoszcz en Lodzo germanoj komencis masakron de enprizonigitoj - tuj antaŭ alveno de la Ruĝa Armeo oni vivbruligis 1 500 malliberulojn (25-30 personoj saviĝis); en Krakovo sur Vavelo okazis la lasta kunveno de germana registaro en Ĝenerala Gubernio, kiu translokiĝis al Opole; malfondo de Grizaj Taĉmentoj, konspira organizaĵo de la Asocio de Pola Skoltismo; Batalo de Budapeŝto: sveda diplomato Raoul Wallenberg, kiu savis milojn da judoj de holokaŭsto, estis arestita de sovetiaj regopovoj en Hungario, neniam plu publike vidata; Okcidenta Fronto: en Ardenoj usona 18-a Aeralteriga Korpuso okupis Petit-Thier kaj Vielsalm; Balkana Fronto: en Srem germana 34-a Korpuso atakis jugoslavian 1-an armeon; usona 8-a Aviada Armeo atakis fervojaĵojn en Paderborn; Budapeŝto: hungara-germana garnizono evakuiĝis de Peŝto al Buda, nokte de la 17-a/18-a de januaro
- 1946: Pola Teatro en Varsovio refunkciis
- 1946: Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuafoje kunvenis en Londono
- 1948: Sur ferdeko de usona militŝipo oni subskribis armistican interkonsenton inter Indonezio kaj Nederlando pri provizora suvereneco super okupataj teritorioj de Nederlanda Hindio kun ebleco referendumi pri ilia aparteno
- 1949: Francio: Institut Pasteur identigis viruson de gripo
- 1950: Atako al banko en Bostono kaj rabo de rekorda predo en la historio de Usono
- 1955: Unua atomenergia submarŝipo USS Nautilus eknavigis
- 1957: Premiero de filmo La homo sur trako, reĝisorita de Andrzej Munk
- 1961: Separistoj de Katanga ekzekutis unuan ĉefministron de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba en cirkonstancoj sugestantaj apogon kaj partoprenon de la registaroj de Belgio kaj Usono
- 1969: Muzikalbumo Flava submarŝipo de la rokgrupo The Beatles aperis en Britio
- 1972: Flago de Bangladeŝo oficialiĝis
- 1975: Parlamento de Ĉina Popola Respubliko akceptis novan konstitucion aprobantan atingojn de la Kultura Revolucio
- Milita stato en Pollando:
- 1983: Niĝerio deportis pli ol 2 milionojn de neleĝaj enmigrintoj, ĉefe de Ganao
- 1988: Vatikano aranĝis unuan en sia historio gazetaran konferencon de papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu alparolis al ĵurnalistoj pri misio de ilia profesio
- 1991: Haroldo la 5-a iĝis reĝo de Norvegio
- 1991: Persa Golfo: operaco Dezerta Ŝtormo komenciĝis kun uzo de usonaj atakaviadiloj por liberigi Kuvajton de iraka okupado
- 1992: Litova Biblia Societo fondiĝis
- 1992: Kroata Olimpika Komitato estis internacie agnoskita
- 1994: Francio: unua pasaĝeraviadilo Airbus A330 ekflugis inter Parizo kaj Marsejlo
- 1995: En tertremo en japana urbo Kobeo 6434 personoj pereis
- 2001: Premiero de la franca komedia filmo La ŝranko
- 2002: Granda Rifto: erupcio de vulkano Nyiragongo detruis 4 500 konstruaĵojn en la urbo Goma
- 2007: Hormontriloj sur simbola apokalipsa horloĝo en la Universitato de Ĉikago delokiĝis de 23:53 al 23:55
- 2010: Komenco de kelktaga tumulto en niĝeria urbo Jos - pereis ĉirkaŭ 600 personoj
- 2010: Sebastián Piñera gajnis prezidentajn balotojn en Ĉilio
- 2012: Ribelo de tuaregoj el Nacia Movado por la liberigo de Azavado en norda Malio komenciĝis
- 2013: Dum la enlanda milito en Malio franca armeo komencis landan ofensivon
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1342: Filipo la 2-a, duko de Burgonjo (m. 1404)
- 1432: Antonio Pollaiuolo, itala renesanca artisto (m. 1598)
- 1463: Frederiko la 3-a, princo-elektisto de Saksio (m. 1525)
- 1472: Guidobaldo da Montefeltro, itala kondotiero, duko de Urbino (m. 1508)
- 1484: Georg Spalatin, germana kleriko, predikisto kaj reformaciisto (m. 1545)
- 1501: Leonhart Fuchs, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1566)
- 1504: Pio la 5-a, papo, sanktulo (m. 1572)
- 1517: Antonius Scandellus, itala komponisto kaj kapelmajstro (m. 1580)
- 1560: Gaspard Bauhin, svisa kuracisto, anatomo, botanikisto (m. 1624)
- 1584: Diederich von dem Werder, germana tradukisto, militisto kaj diplomato (m. 1657)
- 1600: Pedro Calderón de la Barca, hispana poeto kaj dramisto (m. 1681)
- 1624: Guarino Guarini, itala monaĥo kaj arĥitekto, teatinano 1683)
- 1659: Antonio Veracini, itala violonisto kaj komponisto (m. 1733)
- 1706: Benjamin Franklin, usona filozofo, kunaŭtoro de la Usona Deklaro de Sendependeco, inventinto de kontraŭfulma instalaĵo (m. 1790)
- 1732: Stanislao Aŭgusto Poniatowski, lasta reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (m. 1798)
- 1785: Ernst Emil Hoffmann, germana entreprenisto, politikisto kaj bonfarulo (m. 1847)
- 1813: Johann Heinrich Gelzer, svisa historiisto kaj teologo (m. 1889)
- 1814: Ludwik Mierosławski, unua pola diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, teoriisto kaj historiisto pri militistiko (m. 1878)
- 1815: Joshua Abraham Norton, mem-proklamita "Imperiestro de Usono" (m. 1880)
- 1820: Anne Brontë, angla verkistino (m. 1849)
- 1828: Ede Reményi, hungara violonisto kaj komponisto (m. 1898)
- 1835: Ferdinand Schulz, ĉeĥa verkisto kaj literatura historiisto (m. 1905)
- 1855: Ignác Alpár, hungara arkitekto, profesoro (m. 1928)
- 1860: Dúbhglás de hÍde, unua prezidento de Irlando, profesoro pri irlanda literaturo, fondinto de la movado por savi la irlandan lingvon (m. 1949)
- 1860: Marie von Bunsen, germana verkistino, pentristino kaj salonistino (m. 1941)
- 1861: Otto Ludwig Sckell, germana ĝardenisto (m. 1948)
- 1863: Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski, rusa, sovetia teatra reĝisoro, aktoro, teatra etikisto, kreinto de la propra metodaktorado (m. 1938)
- 1863: David Lloyd George, ĉefministro de Britio (m. 1945)
- 1865: Max Wagner, germana komponisto (m. 1944)
- 1867: Carl Laemmle, usona filmproduktoro (m. 1939)
- 1869: Ivan Truŝ, ukraina pentristo (m. 1941)
- 1879: Árpád Buday, hungara arkeologo, historiisto (m. 1937)
- 1881: Antoni Łomnicki, pola matematikisto (m. 1941)
- 1890: Emil Böszörményi, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1938)
- 1891: Áron Vass, rumania hungara skulptisto (m. 1979)
- 1894: István Szőnyi, hungara pentristo (m. 1960)
- 1895: László Mécs, hungara poeto kaj ĵurnalisto (m. 1978)
- 1899: Al Capone, usona gangstero (m. 1947)
- 1899: Albert Stange, germana politikisto (NSDAP) (m. nekonata)
- 1900: Ernő Unger, hungara dirigento, komponisto, pianisto (m. 1968)
- 1900: Manci Zelch Zathureczkyné, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (m. 1984)
- 1900: Karl Christian Müller, germana verkisto
- 1902: Anci Barna, hungara aktorino (m. 1987)
- 1903: Antal Pálffy, rumania hungara instruisto pri matematiko (m. 1973)
- 1908: Géza Berey, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1982)
- 1914: Michael Brink, germana katolika verkisto kontraŭnazia, fuĝinta de la marŝo de morto, kies teologia ĉefverko temas pri krimoj de NSDAP (m. 1947)
- 1915: István Benedek, hungara psikiatro, verkisto (m. 1996)
- 1917: M. G. Ramachandran, barata aktoro kaj politikisto, ĉefministro de Tamilnado (m. 1987)
- 1918: Helena Marusarzówna, pola skiistino, soldatino de Pola Subtera Ŝtato, ekzekutita (m. 1941)
- 1919: Sándor Mezei, rumania hungara agronomo (m. 1995)
- 1922: Luis Echeverría, prezidento de Meksiko 1970-1976 (m. 2022)
- 1922: Betty White, usona aktorino (m. 2021)
- 1926: Moira Shearer, skota dancistino kaj aktorino (m. 2006)
- 1927: Eartha Kitt, usona aktorino kaj kantistino (m. 2008)
- 1928: Zoltán Farkas, rumania hungara pedagogo (m. 1989)
- 1930: Jaroslava Moserová, ĉeĥa politikistino, kuracistino, verkistino (m. 2006)
- 1931: János Ábrahám, hungara publicisto, verkisto (m. 1996)
- 1931: James Earl Jones, usona aktoro (n. 2024)
- 1933: Dalida, franca kantistino kaj aktorino (m. 1987)
- 1939: Gyula Pávai, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto (m. 2011)
- 1940: Tabaré Vázquez, prezidento de Urugvajo
- 1942: Muhammad Ali, usona boksisto (m. 2016)
- 1942: Karel van Miert, flandra politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2009)
- 1943: René Préval, ĉefministro kaj prezidento de Haitio
- 1944: Françoise Hardy, franca kantistino (m. 2024)
- 1955: Gyöngyi Orbán, rumania hungara literaturteoriistino
- 1948: Davíð Oddsson, verkisto, ĉefministro de Islando
- 1952: Ryuichi Sakamoto, japana komponisto kaj aktoro (m. 2023)
- 1957: Klára Bölöni Zakariás, rumania hungara aktorino
- 1961: Maia Chiburdanidze, kartvela ŝakistino, grandmajstro, mondĉampionino 1978–1991
- 1962: Jim Carrey, kanada komikisto kaj aktoro
- 1964: Michelle Obama, usona juristino, edzino de Barack Obama
- 1968: Mathilde Seigner, franca komediistino
- 1971: Sylvie Testud, franca aktorino kaj verkistino
- 1972: Benno Fürmann, germana filmaktoro
- 1979: Johannes Hartl, germana teologo kaj filozofo
- 1980: Zooey Deschanel, usona aktorino, manekeno kaj kantaŭtorino
- 1990: Bence Molnár, rumania hungara aktoro
Mortoj
- 356: (festotago) Antonio, egipta ermito, patro de la dezerto, kristana sanktulo (n. ĉirkaŭ 250)
- 395: Teodosio, imperiestro de la tuta Romia Imperio kaj de la Bizanca Imperio (n. 347)
- 647: (festotago) Sulpicio la Pia, franca episkopo de Bourges, sanktulo (n. 576)
- 1468: Gjergj Kastrioti Skanderbeg, nacia heroo de Albanio (n. 1405)
- 1598: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ, caro de Rusio (n. 1557)
- 1634: Albert Szenci Molnár, hungara reformita pastro, lingvosciencisto, filozofo, psalmpoeto, eklezia verkisto, tradukisto (n. 1574)
- 1699: Thomas Pichler, aŭstra ermito (n. 1629)
- 1705: John Ray, anglikana kleriko, patro de angla naturhistorio (n. 1627)
- 1740: Matthias Buchinger, germana muzikisto kaj prezentisto (n. 1674)
- 1751: Tomaso Albinoni, itala komponisto kaj violonisto (n. 1671)
- 1775: Giovanni Battista Sammartini, itala komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1700)
- 1784: Yosa Buson, japana pentristo, aŭtoro de hajkoj (n. 1716)
- 1823: Zacharias Werner, germana poeto, teologo kaj predikisto (n. 1768)
- 1826: Juan Crisóstomo de Arriaga, hispana mirinfano, komponisto (n. 1806)
- 1829: Adam Heinrich Müller, germana ekonomikisto, publicisto, literaturrecenzisto, teoriulo de la ŝtato kaj pioniro de ekonomia romantismo (n. 1779)
- 1830: Wilhelm Waiblinger, germana poeto (n. 1804)
- 1861: Lola Montez, amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario (n. 1821)
- 1863: Horace Vernet, franca pentristo (n. 1789)
- 1868: Mihály Gyenes, hungara arkitekto kaj juristo (n. 1800)
- 1874: Chang kaj Eng Bunker, fratoj-ĝemeloj de Tajlando, konataj kiel Siamaj dunaskitoj (n. 1811)
- 1890: Władysław Taczanowski, pola ornitologo kaj zoologo (n. 1819)
- 1893: Rutherford B. Hayes, prezidento de Usono 1877-1881 (n. 1822)
- 1897: János Vajda, hungara poeto kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1827)
- 1905: Karolino (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana dukino (n. 1884)
- 1910: Joaquim Nabuco, brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto (n. 1849)
- 1913: Zsigmond Várady, hungara ĵurnalisto kaj advokato (n. 1865)
- 1918: Dénes Szabó, hungara ginekologo, medicinhistoriisto (m. 1856)
- 1922: Carl Robert, germana arkeologo kaj filologo klasika (n. 1850)
- 1945: István Réti, hungara pentristo (n. 1872)
- 1947: Eŭgeno Lanti (Eugène Adam), franca instruisto, esperantisto kaj komunisto, kunfondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda, redaktoro de "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo" (n. 1879)
- 1961: Patrice Lumumba, unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo, murdita (n. 1925)
- 1962: Sándor Puhala, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto pri pedagogio (n. 1882)
- 1964: Terence White, angla verkisto (n. 1906)
- 1969: Grażyna Bacewicz, pola-litova komponistino kaj violonistino, muzikpedagogo (n. 1909)
- 1973: Tarsila do Amaral, brazila pentristino (n. 1886)
- 1977: Henryk Herbert Paruzel, pola pastro, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, estrarano de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, membro de la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj, aŭtoro de Biblia Vortaro, gvidanto de pilgrimadoj de esperantistoj al Jasna Góra, organizanto de 36-a IKUE-Kongreso en Romo, fondinto de Esperanto-librejo ĉe Katolika Universitato de Lublin, mortinta en misteraj cirkonstancoj (n. 1912)
- 1979: István Bartha, hungara instruisto, verkisto (n. 1889)
- 1979: Einar Dahl, sveda parlamentano, sekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, estrarano de Sveda Instruista Esperanto-Federacio, prezidanto de Universala Esperantista Pacifista Ligo, honora membro de UEA (n. 1904)
- 1981: Hugo Aufderbeck, germana romkatolika episkopo (n. 1909)
- 1986: János Máthé, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (n. 1898)
- 1991: Olavo la 5-a, reĝo de Norvegio (n. 1903)
- 1994: György Cziffra, hungara pianisto (n. 1921)
- 1997: Clyde Tombaugh, usona astronomo, malkovrinto de Plutono (n. 1906)
- 2002: Camilo José Cela, hispana Nobelpremiita verkisto (n. 1916)
- 2004: Czesław Niemen, pola komponisto, rokmuzikisto, instrumentisto, kantisto kaj kantaŭtoro (n. 1939)
- 2008: Bobby Fischer, usona-islanda ŝakisto, mondĉampiono (n. 1943)
- 2010: Béla Köpeczi, hungara historiisto kaj literaturhistoriisto (n. 1921)
- 2011: Loránd Benkő, hungara lingvisto, akademiano (n. 1921)
- 2011: Jean Dutourd, franca verkisto kaj tradukisto (n. 1920)
- 2012: Phil Bosmans, flandra verkisto, sacerdoto kaj monaĥo (n. 1922)
- 2013: Jadwiga Kaczyńska, pola filologino (n. 1926)
- 2013: Louise Martini, aŭstra aktorino kaj radimoderigistino (n. 1931)
- 2016: Duci Szabó, rumania hungara aktorino (n. 1920)
- 2016: Roland Lindblom, sveda esperantisto, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj, kunfondinto kaj vicprezidanto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, kunorganizanto de UK 1980 kaj UK 2003, komitatano de UEA kaj estrarano de UEA, Honora Membro de UEA (n. 1931)
- 2016: Dietmar Guggenbichler, aŭstra privata detektivo (n. 1942)
- 2016: Jenő Váncsa, hungara agronomo, ministro (n. 1928)
- 2017: Gil Carlos Rodríguez Iglesias, hispana juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1946)
- 2018: Konisi Gaku, japana profesoro pri fiziko, aktivulo de SAT kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, membro de la Akademio de Esperanto, ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto, tradukisto i.a. de Mijazaŭa Kenĝi, kontribuinta al Serio Oriento-Okcidento (n. 1934)
- 2019: Karl-Heinz von Rothenburg, germana filologo (n. 1934)
- 2021: József Sas, hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, komikisto (m. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 17-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|