Decembro (latineDecember) estas la dekdua kaj lasta monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo (de latina decem = 10) devenas de la fakto, ke ĝi estis la deka monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.