15-a de decembro
La 15-a de decembro estas la 349-a tago de la jaro (la 350-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 16 tagoj restas.
Je la 15-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 533: Bizanca armeo venkis vandalojn en batalo de Trikamarum (en la regiono de Kartageno) - falis ilia afrika ŝtato, ekzistanta de 435
- 687: Serĝo la 1-a iĝis papo
- 1256: Mongoloj komandataj de Hulagu konkeris montaran fortreson Alamut apartenantan al asasinoj en la hodiaŭa Irano
- 1467: Moldava princo Stefano la 3-a venkis en batalo de Baia hungarajn invadintojn de la reĝo Matiaso la 1-a
- 1612: Germana astronomo Simon Marius prilaboris la unuan priskribon de Andromeda galaksio, baziĝantan sur teleskopaj observadoj
- 1745: Reĝo de Prusio Frederiko la 2-a invadis Saksion kaj venkis Aŭguston la 3-an en la batalo apud Kesseldorf
- 1791: Unuaj 10 amendoj al la Usona Konstitucio ekvalidis
- 1809: Napoleono Bonaparte kaj Jozefino de Beauharnais divorciĝis
- 1852: Angla astronomo John Russell Hind malkovris asteroidon Talio
- 1868: Sur la insulo Hokajdo kreiĝis la unua en Azio respubliko en la moderna epoko, kreita de klano Tokugawa
- 1879: Kadre de la dua brita-afgana milito komenciĝis batalo de Kabulo
- 1891: Masaĉuseco: en Springfield okazis la unua matĉo de korbopilkado
- 1895: Kadre de la unua itala-etiopia milito la etiopia armeo komencis sieĝon de Mekele
- 1895: Germana sporta klubo Eintracht Braunschweig fondita en Brunsvigo; Joaquim Maria Machado de Assis estis proklamita prezidanto de Brazila Beletristika Akademio
- 1900: Nacia Artgalerio Zachęta malfermiĝis en Varsovio
- 1914: Unua Mondmilito: Aŭstraj unuoj post kvartaga batalo pri Krosno forĵetis la rusan armeon de la urbo
- 1916:Unua Mondmilito: Militaj operacoj en la batalo apud Verdun finiĝis
- 1917: Bolŝevisma registaro subskribis armisticon kun Centraj Potencoj; en Kiŝinevo fondiĝis Moldava Demokratia Respubliko; Ukraina Centra Konsilio aprobis leĝon starigantan Ĝeneralan Tribunalon
- 1918: Unua distinga signo - la ruĝa stelo - estis enkondukita en Ruĝa Armeo; en Grodna Gubernio de Belorusa Popola Respubliko okazis kamparana kongreso; pro la ribelo de Grandpollando la pola registaro rompis diplomatiajn rilatojn kun Germanio – samtempe oni decidis pri nepreco elekti polajn reprezentantojn el la teritorio de prusa aneksaĵo al Sejmo
- 1923: Traktato pri amikeco inter Turkio kaj Hungario estis subskribita en Istanbulo
- 1925: Reza Ŝaho Pahlavi iĝis ŝaho de Irano
- 1932: Ĉeso de ukrainigo en Fora Oriento, Kazaĥio, Centra Azio, Centra Ĉernozjoma Regiono — komenco de la tradukado de ukrainaj publikaĵoj en la rusan lingvon
- 1934: En Kievo NKVD pafmortigis 28 "membrojn" de fikcia "Unio de Ukrainaj Naciistoj"
- 1936: Dua Pola Respubliko: unua elektra fervojlinio ekfunkciis inter Varsovio-Otwock kaj Varsovio-Pruszków
- 1937: Hispana Enlanda Milito: batalo de Teruelo komenciĝis
- 1938: Enkonduko de plibonigita germana ĉifrilo Enigma; Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio: nacia asembleo aprobis leĝon, kiu ebligis al registraro anstataŭigi leĝojn per registraraj direktivoj kaj ŝanĝi la konstitucion, kio signifis pereon de demokratio en Ĉeĥoslovakio.
- 1939: Okupado de Pollando: en Ĝenerala Gubernio fondiĝis Emisia Banko de Pollando - unusola kredita institucio kun la nomo Pollando por instigi konfidon de la pola socio; regopovoj de ĜG konfiskis radioaparatojn, kiujn ankoraŭ posedis poloj kaj judoj; konspira gazeto "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj) aperis; litovaj okupaciaj regopovoj fermis Vilnan Universitaton; de Latvio al enkorpigitaj al Tria Regno polaj teritorioj alvenis ĉirkaŭ 50 mil baltaj germanoj, setligitaj dum la lastaj 45 tagoj; pola ekzila ministro pri eksteraj aferoj August Zaleski dissendis telegramojn al diplomatiejoj en Londono, Vaŝingtono, Parizo kaj Ankaro pri tragika situo de polaj militkaptitoj en Sovetunio, kun helpo-peto pri ilia sorto; premiero de la usona filmo Forigita per la vento
- 1940: Sur polaj teritorioj enkorpigitaj al Belorusa SSR kaj Ukraina SSR okazis lokaj balotoj; germanoj kreis en Tomaszów Mazowiecki judan geton, gardatan de kunlaborisma juda polico — marte 1941 loĝis tie pli ol 15 mil judojn, el kiuj 14 000 estis poste murditaj en koncentrejo Teblinka; Ministerio pri klerigado kaj propagando de Nazia Germanio laŭ propono de Gestapo en Poznano malpermesis distribuon de polaj kaj germanaj publikaĵoj pri Pollando; marŝalo de Pollando Edward Rydz-Śmigły fuĝis de internigejo en Rumanio kaj iris kaŝnome al Hungario
- 1941: Hans Frank akceptis estintan polan ambasadoron en Berlino, kiu petis amnestion okaze de alproksimiĝanta Kristnasko por parto de poloj antaŭ ĉio tenataj en koncentrejo en Aŭŝvico kaj petis mildigon de traktado de poloj en Galicio (la vizito kritikita de konspira "Biuletyn Informacyjny"); estro de distrikto Grójec promesis premion de tundekono da greno pro indiko de ĉiu kaŝiĝanta judo; en Poznano prokuroro akuzis 213 polojn pro apartaneco al konspira politik-literatura organizaĵo en Kujavio; en Londono aperis serio da polaj poŝtmarkoj - reapero de poŝtista servo sur polaj ŝipoj (5 el 8 poŝtmarkoj estis kopiitaj de Pola Subtera Ŝtato), la unua iniciato inter ekzilaj registaroj; Holokaŭsto: Wehrmacht komencis mortigi pli ol 16 000 judojn kaj ciganojn en kvazaŭnomo Drobickij Jar, proksime al Ĥarkivo (Ukrainio)
- 1942: Militkrimoj: SS-anoj kaj ĝendarmoj ekzekutis en okupita Pollando ĉ. 740 personojn; Fritz Sauckel malpermesis revenon Pollanden al gravedaj polinoj, kiuj de tiam estis devintaj naski infanojn en primitivaj cirkonstancoj en Nazia Germanio
- 1944: Winston Churchill dum longa parolado en brita parlamento kritike pritaksis polan malakcepton de Curzon-linio kiel polan-sovetan landlimon; pola registaro en ekzilo voĉdonis por ke la Pola Enlanda Armeo ne malkaŝu sin koncerne la Ruĝan Armeon kaj sovetan regopovon
- 1945: Usona generalo Douglas MacArthur, Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, en okupita Japanio eldonis direktivon laŭ kiu ŝintoo perdis sian statuson kiel ŝtata religio
- 1946: Socialisma federacia respubliko Jugoslavio: unuaj lekcioj de Filozofia Fakultato komenciĝis en Skopjo
- 1948: Stalinismo: en Varsovio komenciĝis la Unuiga Kongreso de la Pola Partio Laborista kaj transprenita de komunistoj Pola Partio Socialista — rezulte la 21-an de decembro kreiĝis la Pola Unuiĝinta Laborista Partio; Francio eklaboris pri starigo de la unua nuklea reakciujo
- 1955: Aŭstrio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1956: Pola Popola Respubliko: unua renkonto de la Klubo de Kurba Rondo en Varsovio; unua programo de Pola Radio komencis disaŭdigi radiodramon Matysiakowie (familio)
- 1957: Nombro de la loĝantoj de Munkeno atingis milionon
- 1961: Aŭstra-germana naziista militkrimulo Adolf Eichmann estis kondamnita al mortpuno fare de Supera Tribunalo de Israelo
- 1966: Franca astronomo Audouin Dollfus malkovris la lunon de Saturno - Jano
- 1969: Itala anarkiisto kaj esperantisto Giuseppe Pinelli mortis "falante" de fenestro de la polica ĉefsidejo en Milano
- 1970: Pola ribelo de Decembro: Grupo de laboristoj bruligis en Gdansko la sidejon de Pola Unuiĝinta Laborista Partio - laŭ ordono de Władysław Gomułka estis pripafitaj de soldataro, vespere oni oficiale informis pri 5 mortigitoj (neoficiale estis multe pli); en la tuta marbordo eksplodis strikoj
- 1972: En Okcidenta Germanio ekfunkciis la dua registaro de Willy Brandt
- 1976: Samoo aniĝis al UN; Hispanio: leĝo pri politika reformo estas aprobita per referendumo en Hispanio - ĝi implicis malfondon de la faŝisma reĝimo kaj faciligis vojon por demokratia transiro
- 1978: Prezidanto de Usono Jimmy Carter anoncis, ke Usono agnoskos Ĉinan Popolan Respublikon kaj rompos rilatojn kun Tajvano
- 1981: Aprobita la leĝo per kiu Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo; Milita stato en Pollando: ZOMO (Motorigita Rezervo de Civitana Milico) komencis subpremon de Karba Minejo en Jastrzębie-Zdrój - la unuaj pafoj al ministoj
- 1985: 10 miliona loĝanto naskiĝis en Belorusa SSR
- 1989: Komunista partio de Litovio anoncis sian apartigon de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1990: Kirgizio anoncis sendependecon
- 1992: Subskribo de interkonsento pri nuligo de vizoj inter Litovio kaj Norvegio
- 1993: Deklaro pri la konflikto en Nord-Irlando estis eldonita de la brita ĉefministro John Major kaj la irlanda taoiseach Albert Reynolds
- 1994: Palaŭo aniĝis al UN
- 1999: Germanio konsentis pagi 10 milionojn da germanaj markoj kiel kompenson al rumanoj, kiuj estis devigitaj trudlabori en Tria Regno; Boris Trajkovski enoficiĝis kiel Prezidento de la Respubliko de Makedonio
- 2000: Ukrainio: Ĉernobilo: Nuklea centralo de Ĉernobilo fermiĝis; Unuaj tendoj de partoprenantoj de la kampanjo "Ukrainio sen Kuĉma", komencita post la kaseda skandalo, ekstaris sur la ĉefa placo de Kievo
- 2001: Oblikva turo de Pizo denove ekfunkciis por turistoj post 11 jara paŭzo
- 2005: Lockheed Martin F-22 Raptor, kaŝa ĉasaviadilo konfirmita de Usona Aerarmeo, ekfunkciis malgraŭ longedaŭra kaj multekosta disvolva periodo
- 2006: Pola nafta konzerno PKN Orlen aĉetis litovan naftorafinejon Mažeikių Nafta; Kataro: la 14-aj Aziaj Ludoj finiĝis en Doho
- 2008: Abhisit Vejjajiva iĝis ĉefministro de Tajlando
- 2009: Vaŝingtonio: en Seattle okazis testoflugo de Boeing 787, kies fuzelaĝo estis farita el kompozita materialo
- 2013: Funebraj solenaĵoj post la morto de Nelson Mandela
- 2014: En Japanio enmerkatiĝis Toyota Mirai, la unua serie produktata aŭtomobilo subtenata de hidrogenaj fuelpiloj
- 2018: En Ukrainio fondiĝis Aŭtokefalia Ortodoksa Kristana Eklezio
Naskiĝoj
- 37: Nerono, romia imperiestro (m. 68)
- 1567: Christoph Demantius, germana komponisto, muzikteoriisto, verkisto kaj poeto (m. 1643)
- 1634: Thomas Kingo, dana episkopo, poeto, verkisto (m. 1703)
- 1657: Michel-Richard Delalande, franca komponisto kaj orgenisto (m. 1726)
- 1754: Dominique Cuny, germana-hungara ceramikisto, entreprenisto, inventisto (m. 1822)
- 1778: Christiane Becker-Neumann, germana aktorino (m. 1797)
- 1784: Wacław Seweryn Rzewuski, pola vojaĝisto, orientalisto, poeto (m. 1831)
- 1784: Ludwig Devrient, germana aktoro (m. 1832)
- 1802: János Bolyai, hungara matematikisto, ellaboristo de neeŭklida geometrio (m. 1860)
- 1815: Mózes Berde, hungara advokato, politikisto kaj adepto de unitariismo (m. 1893)
- 1819: János Hajós, hungara advokato, politikisto, redaktoro de literatura poŝlibro "Remény" (m. 1899)
- 1832: Gustave Eiffel, franca inĝeniero, konstruinto de la Eiffel-Turo kaj la Statuo de Libereco (m. 1923)
- 1848: Zoltán Petőfi, hungara poeto (m. 1870)
- 1852: Antoine Henri Becquerel, franca Nobelpremiita fizikisto malkovrinta radioaktivecon, patrona komitatano de la ISAE (n. 1908)
- 1858: János Karácsonyi, hungara historiisto, episkopo kaj profesoro (m. 1929)
- 1859: Ludwik Lejzer Zamenhof, juda okulkuracisto, iniciatinto de Esperanto kaj tradukisto, aŭtoro de propra idearo Homaranismo (m. 1917)
- 1861: Pehr Evind Svinhufvud, ĉefministro kaj prezidento de sendependiĝinta Finnlando (m. 1944)
- 1870: Alexander Lion, germana kuracisto kaj skolto (m. 1962)
- 1870: Josef Hoffmann, aŭstra arkitekto kaj desegnisto, kunfondinto de Viena secesio (m. 1956)
- 1873: Károly Gulyás, hungara bibliotekisto, pentristo, pedagogo (m. 1948)
- 1873: Pongrác Kacsóh, hungara fizikisto, komponisto, muzikpedagogo (m. 1923)
- 1884: Ferenc Márton, hungara grafikisto, pentristo (m. 1940)
- 1886: Amál Dóczy Berde, hungara pentristino (m. 1976)
- 1887: Samu Konsza, rumania hungara folkloristo (m. 1971)
- 1888: Béla Apáti Abkarovics, hungara pentristo, grafikisto (m. 1957)
- 1888: Benedetto Rudolf Peters, germana juristo kaj politikisto (m. 1979)
- 1891: Hans Jakob, svisa librotenisto kaj revizoro, Ĝenerala Direktoro en la Centra Oficejo de UEA, dummilita helpservo de UEA (m. 1967)
- 1897: Dezső Jász, hungara milithistoriisto (m. 1981)
- 1899: Honoré Bourguignon, franca instruisto, reaktiviginto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, partoprenanto de la franca rezistado, mortinta en koncentrejo Dachau (m. 1944)
- 1899: Vaso Abajev, lingvisto pri irana lingvaro (m. 2001)
- 1900: Árpád Halmay, hungara ĵurnalisto (m. 1945)
- 1905: Ferenc Farkas, hungara komponisto (m. 2000)
- 1907: Oscar Niemeyer, brazila arkitekto (m. 2012)
- 1910: John Hammond, usona muzikproduktisto (m. 1987)
- 1911: Stan Kenton, usona ĵaz-muzikisto kaj komponisto (m. 1979)
- 1917: János Szloboda, rumania hungara poeto, rakontisto (m. nekonata)
- 1920: Vlastimil Brodský, ĉeĥa aktoro (m. 2002)
- 1921: Nadija Hordijenko Andrianova, ukraina E-verkistino, poetino kaj tradukistino, kunlaborantino de "PACO", "Hungara Vivo" kaj aliaj E-gazetoj, tradukistino por ukrainlingva revuo "Vsesvit" (m. 1998)
- 1922: Henryk Mandelbaum, pola judo, travivinto de holokaŭsto en la koncentrejo Aŭŝvico, kie li estis devigita labori en Sonderkommando, senpera atestanto de la morto de 400 mil hungaraj judoj en gas-kameroj, eskapinta marŝon de morto (m. 2008)
- 1923: Dao Anh Kha, vjetnama esperantisto, poeto, tradukisto, ĝenerala sekretario de Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio, ĉefredaktoro de la Vortaro de komparataj proverboj vjetnama - angla - franca - Esperanto, iniciatinto de la Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (m. 2012)
- 1925: János Kristófi, rumania hungara pentristo (m. 2014)
- 1928: Friedensreich Hundertwasser, aŭstra artisto, pentristo, arkitekto (m. 2000)
- 1929: Barry Harris, usona ĵaz-pianisto (m. 2021)
- 1934: Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ, belorusa sciencisto, unua prezidento de Belorusio (m. 2022)
- 1940: Ilona Boér Lenk, rumania hungara pentristino
- 1942: Tamás Vass, rumania hungara grafikisto (m. 1988)
- 1947: Miklós Elekes, hungara kuracisto, histologo, neŭrologo (n. 1897)
- 1949: Sergio Pokrovskij, sovetia, rusia komputikisto, Esperanto-tradukisto, gramatikisto, terminologo kaj membro de AdE, kunlaboranto de "Monato" kaj "La Ondo de Esperanto", aŭtoro de Komputika Leksikono
- 1953: Éva Simonfi, rumania hungara pentristino kaj grafikistino
- 1958: Alfredo Ormando, itala teologo, verkisto kaj samseksema aktivulo, sinbruliĝinto (m. 1998)
- 1958: Stephan Weil, germana juristo kaj politikisto
- 1959: Farkas-Zoltán Hajdú, rumania hungara verkisto, tradukisto
- 1970: Michael Shanks, kanada aktoro kaj reĝisoro
- 1971: Milena Miconi, itala aktorino kaj subreto
- 1974: Noémi Jankó Szép, rumania hungara ceramikistino
- 1975: Levente Csatlós, rumania hungara pentristo
- 1980: Annalena Baerbock, germana ministrino
- 1981: Najoua Belyzel, franca kantistino
- 1997: Eric Lu, ĉina-usona pianisto
Mortoj
- 1025: Basilo la 2-a, orient-romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 958)
- 1072: Alp Arslan, selĝuka sultano (n. 1029)
- 1230: Přemysl Otakar la 1-a, reĝo de Bohemio (n. 1155)
- 1489: Johann Beckenschlager arkiepiskopo de Esztergom kaj de Salzburg (n. ĉ. 1428)
- 1500: Pero Vaz de Caminha, portugala esploristo (n. 1450)
- 1634: Eugenio Cajés, hispana pentristo (n. 1575)
- 1653: Paris von Lodron, salcburga princĉefepiskopo (n. 1586)
- 1675: Johannes Vermeer, nederlanda pentristo (n. 1632)
- 1772: Dov Ber, pola rabeno kaj kabalisto, disĉiplo de Baal Ŝem Tov, reprezentanto de ĥasidismo (n. 1704)
- 1819: Daniel Rutherford, skota kuracisto, kemiisto, botanikisto, malkovrinto de nitrogeno (n. 1749)
- 1822: Ferenc Verseghy, hungara poeto, lingvisto, harpisto, jakobeno (n. 1757)
- 1827: Dániel Pánczél, hungara ĵurnalisto (n. 1759)
- 1829: Ivan Paskvić, kroata hungarlandana pastro, profesoro, astronomo, matematikisto (n. 1754)
- 1853: Georg Friedrich Grotefend, germana filologo kaj esploristo de antikveco, deĉifristo de malnovpersa kojnoskribo (n. 1775)
- 1854: Kamehameha la 3-a, reĝo de Havajo (n. 1813)
- 1854: Léon Faucher, ĉefministro de Francio, ekonomikisto (n. 1803)
- 1857: George Cayley, angla inventisto kaj inĝeniero (n. 1773)
- 1885: Fernando la 2-a, reĝo de Portugalio (n. 1816)
- 1890: Sidanta Taŭro, tetona dakota indianestro, ŝamano (n. 1831)
- 1900: Valentin Oswald Ottendorfer, usona ĵurnalisto, mecenato de arto en Ĉeĥio (n. 1826)
- 1909: Francisco Tárrega, hispana komponisto kaj gitaristo (n. 1852)
- 1929: Marie Hankel, germana poetino, unua Esperanto-poetino, kunorganizantino de UK 1908, partoprenantino de Internaciaj Floraj Ludoj (n. 1844)
- 1933: Henri Sentis, franca instruisto, Esperanto-vortaristo (n. 1850)
- 1937: Gustav Burchard, germana aktoro kaj intendanto (n. 1859)
- 1943: Fats Waller, usona ĵazpianisto, -komponisto kaj -kantisto (n. 1904)
- 1944: Glenn Miller, usona ĵaztrombonisto, bandestro kaj komponisto (n. 1904)
- 1950: Vallabhbhai Patel, barata politikisto (n. 1875)
- 1958: Wolfgang Pauli, svisa Nobelpremiita fizikisto, difininta la principon de ekskludo en kvantuma mekaniko (n. 1900)
- 1966: Walt Disney, usona produktisto kaj filmisto (n. 1901)
- 1968: Orest Kuzma, ukraina biologo kaj gimnazia instruisto, fondinto de Esperanto-societo "Progreso" en Kolomeo, eldonisto de "Ukraina Stelo", tradukisto por "Literatura Mondo", UEA-delegito (n. 1893)
- 1974: Hermanus Jacob Blokker, nederlanda vendorganizanto kaj esperantisto (n. 1900)
- 1987: Bohumil Říha, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de "Infana enciklopedio" (n. 1907)
- 1987: Ivo Lapenna, jugoslava esperantisto, profesoro pri juro, oratoro, prezidanto de UEA ĝis 1974 kaj poste de Neŭtrala E.-Movado, kunfondinto de AIS, aŭtoro de Retoriko kaj kunaŭtoro de E. en Perspektivo, ĉefaginto de la UNESKO-rezolucio de 1954 pri Esperanto (n. 1909)
- 1991: Vasilij Zajcev, soveta kaŝpafisto (n. 1915)
- 1998: Henri Paul Vatré, svisa esperantisto, tradukisto, vortaristo (n. 1908)
- 2002: Jaroslav David, ĉeĥa fervojisto, esperantisto, fakverkisto kaj tradukisto, kunlaboranto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (n. 1919)
- 2004: Józef Waczków, pola poeto, tradukisto, kunredaktoro de "Literatura na Świecie" (Monda literaturo) (n. 1933)
- 2011: Bob Brookmeyer, usona ĵaza trombonisto, pianisto kaj komponisto (n. 1929)
- 2011: Christopher Hitchens, brit-usona verkisto, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto (n. 1949)
- 2011: Dezső Prágay, hungara/usona kemiisto, biokemiisto (n. 1911)
- 2013: Joan Fontaine, brita-usona aktorino kaj kantistino (n. 1917)
- 2013: Zoran Žiletić, serba filologo (n. 1933)
- 2013: Helmar Frank, germana matematikisto kaj pedagogo okupiĝanta pri propedeŭtika valoro de Esperanto, profesoro pri kibernetiko, kunfondinto kaj rektoro de Akademio Internacia de la Sciencoj, Esperantisto de la Jaro 2004 (n. 1933)
- 2018: Girma Wolde-Giorgis, prezidento de Etiopio (n. 1924)
- 2020: Zoltan Sabo, serba futbalisto (n. 1972)
- 2021: bell hooks, usona verkistino kaj poetino, reprezentantino de nigra feminismo (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 15-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|