Canada–Soviet Union relations • rilatoj inter Sovetio kaj Usono • rilatoj inter Ĉeĥio kaj Rusio • Soviet Union and the Arab–Israeli conflict • Angola–Soviet Union relations • rilatoj inter Orient-Germanio kaj Sovetio • Denmark–Soviet Union relations • Grenada–Soviet Union relations • Cuba–Soviet Union relations • Holy See–Soviet Union relations • Laos–Russia relations • Norway–Soviet Union relations • Pakistan–Soviet Union relations • Soviet Union–Turkey relations • Philippines–Soviet Union relations • Ivory Coast–Soviet Union relations • Malaysia–Soviet Union relations • rilatoj inter Sovetio kaj Tongo • Soviet Union–Vanuatu relations • rilatoj inter Japanio kaj Sovetio • Germany–Soviet Union relations • Rilatoj de Ĉinio kaj Sovetunio • Q130399843
La Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj aŭ Sovetunio aŭ, pli fidele laŭsence kaj laŭstrukture, Soveta Unio, mallonge USSR, (ruseСоюз Советских Социалистических Республик [ Sajuz Savetskiĥ Sacialistiĉeskiĥ Respublik], СССР, Сове́тский Сою́з [ Savetskij Sajuz]) estis ŝtato ekzistanta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon (17%) de la monda loĝata sekaĵo, inkluzive de Orienta kaj Norda Eŭropo, Meza, kaj Norda Azio, kaj pro tio siatempe estis la plej granda ŝtato de la mondo.
En 1917, la Rusia Imperio, kies ŝtatestro estis caro, militis interalie kontraŭ la Germana Imperiestra Regno en la Unua Mondmilito komenciĝinta en 1914. Post kiam la militestroj gajnis pli kaj pli da potenco kaj en Rusio kaj en Germanio, kaj post akra batalado en la granda milito, okazis finfine la Februara Revolucio 1917 en Rusio, kiu devigis la caron eksiĝi. La rezulto de la revolucio estis demokratia respubliko, sed ĝi estis tre disfalema pro la ankoraŭa milito kaj malbona stato de la popolo.
En oktobro (laŭ la rus-ortodoksa kalendaro) de la sama jaro, la registaro kreiĝinta fine de la Februara Revolucio fiaskis pro la okazo de denova revolucio, la tiel nomata Oktobra Revolucio. Temis pri socialisma revolucio iniciatita de la Bolŝevikoj, radikala komunisma grupo, kies ideologio fontis el la verkoj kaj pensoj de la germana filozofo Karl Marx. La Revolucio superis la jam ekzistintan registaron kaj estigis la unuan ŝtaton de la mondo bazitan sur tiuj komunismaj ideoj. La nova lando nomiĝis Rusuja Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR) aŭ pli mallonge Rusuja Soveta Respubliko.
Unu el la promesoj, kiujn donis Lenin, la estro de la revolucio, al la rusa popolo, estis paco kaj finigo de la Mondmilito. Kiam la nova soveta Rusio faris armisticon kun Germanio kiel verigon de la promeso decembre de 1917, la orienta fronto (inter Germanio kaj Rusio) de la milito ekmalekzistis, kio signifis perdon de strategia sekureco por la aliaj nacioj militantaj kontraŭ Germanio. Usono, Francio kaj Britio, kune kun aliaj malgrandaj ŝtatoj, provis re-krei la orientan fronton per halti la Rusan Revolucion. Pro tio ili subtenis tiujn movadojn, kiuj jam kontraŭis la revolucion, i.a. defendantojn de la carismo kaj de la provizora registaro kreiĝinta kaŭze de la februara revolucio. Tiel estiĝis la Rusuja Enlanda Milito.
En proksimaj regionoj ankaŭ estiĝis sovetaj respublikoj, kiuj kune batalis en la enlanda milito kontraŭ la kontraŭantoj de la Socialisma Revolucio. La celo de Usono, Francio kaj Britio, rekrei orientan fronton, estis realigita, kiam la armistico kun Germanio finiĝis marte de 1918 pro la manko de antaŭe farita fina paca traktato. Do Germanio ekis la tiel nomatan “Operacon Faustschlag”.
En marto 1918, Germanio kaj Rusio faris finan pacigon per la Traktato de Brest-Litovsk. Malgraŭ tio kaj la malmulte poste okazinta finiĝo de la entuta mondmilito, la enlanda milito pluiĝis ĝis junio 1923, kiam venkis la bolŝevikoj. Kelke da tempo antaŭ la venko, la 30-an de decembro1922, la RSFSR kunfondis kun la aliaj socialismaj ŝtatoj – Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj TSFSR – la Sovetunion, kiu baldaŭ montriĝis kiel totalisma reĝimo pleje misuzanta la ideologion de la komunismo.
La Traktato pri kreado de Sovetunio estas dokumento kiu leĝigis la kreadon de la unuiĝo de pluraj sovetuniaj respublikoj por la estigo de Sovetio. Tiel estis subskribita la Deklaro pri Kreado de Sovetunio, kiu estis konsiderata kiel politika enkonduko al la traktato.
Falo de la komunismaj reĝimoj kaj Germania reunuiĝo efikis al la politika situacio en Sovetunio. En multaj sovetaj respublikoj naciismaj movadoj kreskis, plendoj por sendependiĝo multiĝis. En marto kaj majo 1990, la baltaj respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio) proklamis sendependiĝon de Sovetunio. En aŭgusto Kartvelio proklamis foriron el Sovetunio. Pro tiuj okazaĵoj konservativaj politikistoj publike kondamnis Gorbaĉov.
En 1990 Kongreso de Popolaj Deputitoj de USSR abolis unupartiismon kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 17-an de marto 1991 okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) rifuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto 1991.
Tamen la 19-an de aŭgusto en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto Komunista Partio de Sovetunio perdis politikan potencon.
La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ankaŭ konata kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu interkonsento la tri ŝtatestroj jesis disfalon de Sovetunio[1] kaj proklamis kreon de KSŜ.
La 25-an de decembro 1991 sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov anoncis sian eksiĝon. La flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kiu faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (interalie Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.
La Ĉefministro de Sovetunio (en rusa: Глава Правительства СССР) estis registarestro de Sovetunio. Tiu posteno havis kvar diferencajn nomojn tra ties ekzistado: Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj (1923–1946), Prezidanto de la Konsilio de Ministroj (1946–1991), Ĉefministro de Sovetunio (Januaro - Aŭgusto 1991) kaj Prezidanto de la Komitato pri Operacia Administrado de la Soveta Ekonomio (Aŭgusto - Decembro 1991).
La Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio (ruseСъезд Советов СССР) estis la supera regorgano de Sovetunio ekde ĝia formado la 30an de decembro1922, ĝis la sankciado de la Soveta konstitucio de 1936. La Kongreso de la Sovetoj estis integrita de reprezentantoj de la sovetoj de ĉiuj sovetuniaj respublikoj sub la sekvaj normoj: en la municipo- 1 membro el 25 mil voĉdonantoj, el la provincaj sovetoj (teritoriaj, regionaj) kaj respublikaj - 1 membro el 125 mil loĝantoj. La delegitoj de la Kongreso de la Unio estis elektitaj en la Kongresoj de la Sovetoj provincaj, aŭtonomaj aŭ respublikaj.
USSR konsistis el uniaj respublikoj, tiuj laŭ la konstitucio estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan rajton eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis rajton interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejojn, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membris dum pluraj jaroj en UN, samrajte kun Sovetunio.
Simboloj
Konata simbolo de Sovetunio (kaj entute de la komunismo) estas la rikoltilo kaj martelo, kiuj ankaŭ troviĝas sur la sovetaj blazono kaj flago (vd. supre). Krome, la ruĝa koloro ankaŭ estas simbola por la maldekstra ideologio kaj per tio ankaŭ por Sovetunio.
Popola artisto de Sovetunio estis honora titolo atribuita al civitanoj de Sovetunio. Titolo Heroo de Sovetunio estis atribuitaj al unuopuloj, urboj kaj eksterlandanoj kiuj speciale servis al Sovetunio. La Ordeno de la Honora Insigno (ruse Орден «Знак Почёта») estis grava civila premio de Sovetunio.
Himno
Alia simbolaĵo pri Sovetunio estas ĝia himno. Sovetunio havis dum sia ekzisto du himnojn entute:
Socialisma realismo estas stilo de realisma arto kiu estis evoluigita ĉefe en Sovetunio kaj iĝis domina stilo en diversaj aliaj socialismaj landoj. Socialisma realismo estas karakterizita per la klarigita bildigo de komunistaj valoroj, kiaj ekzemple la emancipiĝo de la proletaro, en realisma maniero. Kvankam ligita, ĝi ne devus esti konfuzita kun socia realismo, pli larĝa speco de arto kiu realisme prezentas temojn de socia temo. Socialisma realismo estis la hegemonia formo de arto en Sovetunio de sia evoluo en la komenco de la 1920-aj jaroj ĝis sia fina falo de populareco en la fino de la 1960-aj jaroj. Anatolo Lunaĉarskij kreis sistemon de estetiko bazita sur la homa korpo kiu iĝus la ĉefa komponento de socialisma realismo dum la venontaj jardekoj. Li kredis ke "la vido de sana korpo, inteligenta vizaĝo aŭ ĝentila rideto estis esence viv-plifortiga."[2] Li konkludis ke arto havis rektan efikon al la homa organismo kaj sub la ĝustaj cirkonstancoj tiu efiko povis esti pozitiva. Prezentante "la perfektan personon" (nova soveta homo), Lunaĉarskij kredis ke arto povas eduki al civitanoj pri kiel esti la perfektaj sovetianoj.[3]
La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovetunio, kiu funkciis ekde 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev. La Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) estis junulara Esperanto-organizaĵo, kiu agis en Sovetunio ekde 1966.
Vladimir Samodaj, en sia artikolo Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj,[4] detaligas siajn personajn demarŝojn por krei esperantlingvan specifan gazeton aŭ suplementon de la fremdlingva bulteno "Moskvaj Novaĵoj", por kiu li laboris ekde 1971. Spite la enkalkulon de esperantistoj Anatolo Gonĉarov kaj Boris Kolker, el 1973 al 1977, tio ne okazis pro financaj malhelpoj kaj lastmomente pro specifa tipografio. Finfine aperis en marto 1978 suplementoj al la anglalingva "Moscow News" ĝis marto 1983. En aprilo 1989 aperis ununura numero de memstara "Moskvaj Novaĵoj". En tiu epoko jam aperis esperantlingvaj dokumentoj en "Novosto" organizita de Dmitrij Perevalov.
Post jaroj de malpermeso pri organizita Esperanto-movado en Sovetunio, la 4-an de marto 1979 en Moskvo rajtis fondiĝi Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kiu kunordigis la Esperanto-movadon en Sovetunio ĝis 1989. De la komenco en ĝi aktivis multaj ukrainaj esperantistoj. La 29-an de januaro 1980 en Kievo okazis fonda kunveno de suborganizaĵo en Ukraina SSR, en kiu 47 partoprenantoj. reprezentantoj de la ukraina Esperanto-movado, sukcese decidis pri fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE).
Devizoj kaj frazoj en Sovetunio: babilanto estas trovaĵo por spiono, en Sovetunio ne estas sekso, pioniro estas ĉiam preta, preta por laboro kaj defendo, tuta potenco al Sovetoj, Lenin vivis, Lenin vivas, Lenin vivos, la partio estas nia stiristo, la partio diris: "Estas necese! ", Komsomol respondis: "Jes!" kaj aliaj.