Ebur-Bordo konsistas el dek naŭ regionoj. La regionoj estas plue subdividataj en 109 departementoj. Vidu artikolon Departementoj de Ebur-Bordo.
Etnoj kaj lingvoj
La oficiala lingvo estas la franca, sed ekzistas ankaŭ aliaj lingvoj kaj dialektoj. Inter ili la ĝula, la abia, la abiĝia, la abrona, la bambara kaj la malinka lingvoj.
Ekonomio
Ebur-Bordo estas la plej grandamasa produktanto de kakao en la mondo, Krom tio ĝi eksportas kafon, naftoproduktojn kaj konstruajn lignaĵojn.
En 2020 Ebur-Bordo la prezidanto Laurent Gbagbo rifuzis agnoski sian malvenkon en la baloto kaj de la 4-a de decembro 2010 ĝis la 11-a de aprilo 2011 li kaj lia rivalo Alassane Ouattara konfliktis pri la prezidanta posteno, inkluzive forme de armitaj interpuŝiĝoj, pro kio pereis 3000 homoj. Alassane Ouattara gajnis kaj servis du oficperiodojn ĝis 2020. Laurent Gbagbo estis akuzita pri la krimoj kontraŭ la homaro ĉe la Internacia puna kortumo, sed estis pravigita en januaro 2019, kontraŭ kio la kortumo planas apelacii.
En oktobro 2020 devos okazi prezidanta baloto. Ĝis antaŭnelonge la plej promesplena kandidato estis konsiderata la ĉefministro Amadou Gon Coulibaly, kiu kandidatiĝis de la Unuiĝo de Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco (UHDP), kies nomo aludas al la unua prezidanto Félix Houphouët-Boigny, konsiderata fondinto de Ebur-Bordo. UHDP konsistas el la Unuiĝo de la Respublikanoj, la Demokratia Partio de Ebur-Bordo, la Unuiĝo por Demokratio kaj Paco en Ebur-Bordo, la Movado de la Fortoj de la Futuro kaj la Unuiĝo por Ebur-Bordo. Post lia subita forpaso la 8-an de julio2020 la situacio iĝis malklara kaj ekcirkulis onidiroj, laŭ kiuj estraro de la reganta partio persiste postulas ke Alassane Ouattara plu regu la landon por ne malstabiligi la situacion. El aliaj kandidatoj elstaras la 86-jara eks-prezidanto Henri Konan Bédié. La eksa ĉefministro kaj ribelestro Guillaume Soro ankaŭ planis kandidatiĝi, sed en aprilo li estis malĉeeste kondamnita al 20-jara malliberigo pro monŝtelado.