Liberio

Liberio
Republic of Liberia

Detaloj Detaloj
Nacia himno: All Hail, Liberia, Hail!
respubliko
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Monrovio (426 mil). Ĝi estis fondita en 1822, kiam usonanoj komencis konstrui urbojn por liberigitaj sklavoj.
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, Liberia Kpelle, Southern Kissi, mendea lingvo, Dan, liberia angla lingvo, Western Krahn, Mano, Klao, Dewoin, Gbii, Tajuasohn, Konobo, Glaro-Twabo, Glio-Ubi, Sapo, Liberia kreola lingvo, Kuwaa, Gola, kpelea lingvo, Grebo, Loma, vaja lingvo, Southern Grebo, Northern Grebo, Grebo-Gboloo, Manya, Grebo-Barclayville, Central Grebo, Bassa, bandia lingvo
Areo 111 369 km²
Loĝantaro 2733 mil (1995), inter ili kpeloj 21 %, bakvoj 13%. (2021)
Loĝantoj nomo de loĝantoj
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .lr
Landokodo LR
Telefona kodo +231
Plej alta punkto Mount Wuteve
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Prezidento Ellen Johnson-Sirleaf (ekde la 8-a de novembro 2005).
Ĉefministro George Weah
Ekonomio
Valuto Liberia dolaro
vdr

LiberioLiberia (signifas "libera lando"; Liberia Respubliko) estas lando en Okcidentafriko ĉe la atlantika marbordo. La najbaraj landoj de Liberio estas nordokcidente Sieraleono, nordoriente Gvineo kaj oriente Ebur-Bordo.

Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post Etiopio.

Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la cent-dua plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas senlaborecon de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo. Liberio ankaŭ estas konata pro siaj 'sangaj diamantoj': ribelantoj okupis diamantajn minejojn kaj uzas la diamantojn por pagi siajn armilojn.

  • Kredantoj: kristanoj, muzulmanoj.
  • Eksporto: fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Landa kodo: LR, LBR
  • Nombro de loĝantoj: 3.786.764 loĝantoj (2011)
  • Registaro: Respubliko
  • Plej alta punkto: 1.440 m (Wuteve)
  • Fluga tempo el Eŭropo al Manrovio: ĉirkaŭ 7 horoj

Historio

La lando estas lando fondita de ekssklavoj el Usono. En 1822 la Usona Societo pri Koloniigado aranĝis teritorion en Afriko por revenigi liberigitajn usondevenajn sklavojn. Fakte tiuj eks-sklavoj neniam integriĝis en la afrikajn teritoriojn kaj sociojn: ili estis konataj de la najbaraj popoloj kiel “la amerikanoj”. En 1847 tiuj usonaj kolonoj sendependiĝis kaj kreis novan ŝtaton, nome: Liberio. La nomo mem jam memorigas pri la origino de la lando. La politika sistemo kaj multaj aliaj karakteroj de Liberio estis tute similaj al tiuj de Usono, ekzemple, la ĉefurbo de Liberio ricevis la nomon Monrovio, omaĝe al usona prezidento James Monroe (1758-1831). Same, rilate la flagon de la nova afrika ŝtato, tie aperis dek unu alternaj ruĝaj kaj blankaj strioj kaj sola blanka stelo sur blua fono, je la sama pozicio ol la usona flago. Sur la liberia flago aperas dek unu strioj anstataŭ dek tri pro la fakto, ke dek unu estis la subskribintoj de la Liberia Deklaracio de Sendependenco.[1]

Marcus Garvey engaĝiĝis en la Movadon Reen al Afriko, argumentante, ke parto de la diasporo migru tien. En 1919, li iĝis Prezidanto de la kompanio Black Star Line (Nigra Stelo) por navigado kaj pasaĝeroj, planita por forĝi ligilon inter Nordameriko kaj Afriko kaj faciligi afrik-usonan migradon al Liberio.

Puĉo de Samuel Doe kaj interna milito

Post milita puĉo la 12-an de aprilo 1980 Samuel K. Doe ekregis inter 1980 kaj 1989. Ĉi tio markis la komencon de 20-jara fazo de politika malstabileco. Doe estis senpovigita, torturita kaj mortigita en 1990. Sekvis ekstreme kruela interna milito, kiu daŭris 14 jarojn. Post kiam la batalhalto inter la civitmilitaj partioj estis sigelita en 2003, prezidanto Charles Taylor, kiu regis ekde 1997, forlasis la landon. Samjare (1997) estis subskribita packontrakto kaj okazis baloto por la Respublika prezidenteco, kiun gajnis Charles Taylor. Tamen la internacia komunumo elektis ignori la balotan fraŭdon kaj amasan perforton kontraŭ la opozicio.

Post la elektoj kontraŭuloj de Charles Taylor organizis etskalan ribelan militon, plurfoje invadis la teritorion de Liberio el najbaraj landoj. En 2002, kun la aktiva helpo kaj subteno de gvinea prezidanto Lansana Conte, kreiĝis granda opozicia movado (LURD), kiu post tutlanda kampanjo sukcesis eksigi Taylor. Dum tiu interna milito, 200.000 liberianoj estis mortigitaj, okazis severaj misuzoj de la civila loĝantaro kaj pli ol duono de la loĝantaro devis fuĝi al najbaraj landoj. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 15.000 infanaj soldatoj partoprenis en la milito.

Ellen Johnson-Sirleaf, prezidanto ĝis la 22-a de januaro 2018
Ellen Johnson-Sirleaf, prezidento ĝis la 22-a de januaro 2018

Prezidenteco de Ellen Johnson Sirleaf

En la prezidenta elekto de 2005, Ellen Johnson Sirleaf gajnis.

Taylor antaŭ la Speciala Kortumo por Sieraleono

Post la elekto, Taylor estis arestita kaj kondukita unue al Fritaŭno, la ĉefurbo, kaj poste al Hago, kie antaŭ la Speciala Kortumo por Sieraleono li estis akuzita kaj tiam juĝita pro malobservoj de homaj rajtoj.

Geografio

Urboj

Kelkaj grandaj urboj en Liberio estas:

Klimato

La klimato en Liberio estas tropika. Vintroj estas sekaj kun varmaj tagoj kaj pli malvarmetaj noktoj. De decembro ĝis marto, la seka kaj sabloplena harmatana vento povas blovi el la Saharo. La someroj estas pluvemaj kaj nubemaj. Dum la periodo majo-oktobro daŭras la pluvsezono. Sur la marborda ebenaĵo, pluveblas ĝis 5000 milimetrojn jare.

Mediprotektaj problemoj

Kelkaj el la mediaj problemoj de Liberio estas senarbarigo de la tropika pluvarbaro kun rilata grunderozio kaj reduktita biodiverseco, same kiel poluado de la akvo per naftoverŝadoj kaj elfluoj de netraktitaj kloakaĵoj. Liberio subskribis, sed ne ratifis, plurajn internaciajn mediprotektajn interkonsentojn. Elektro estas ankoraŭ grandskale produktita el fosiliaj brulaĵoj.

Administra divido

Liberio estas dividita en 15 regionojn (distriktoj): Bomi, Bong, Gbarpolu, Grand Bassa, Grand Cape Cape Mount, Grand Gedeh, Grand Kru, Lofa, Margibi, Marilando, Montserrado, Nimba , River Cess, River Gee kaj Sinoe.

Demografio

Etna mapo de Liberio
Etna mapo de Liberio

Nombro: 5,1 milionoj (takso por julio 2020).

Etnoj

Posteuloj de liberigitaj usonaj kaj karibiaj sklavoj 5%, la resto de la loĝantaro apartenas al diversaj afrikaj triboj (inkluzive de kisioj, mendeoj, lomaoj, bandioj, gola (popolo), bella (popolo), vajoj, dei (popolo), kpeleoj, mano, jakuboj (gio, dan), bassa, kranoj, kruoj, grebo, malinkeoj (mandingoj, maningoj).

La 16 indiĝenaj etnoj de Liberio estas dividitaj en du malsamajn kulturajn kaj lingvajn grupojn.

La unua grupo apartenas al la mandeoj: la kpeleoj, kiuj tradicie loĝas kiel hakistoj en la centro de la lando, konsistigas 20,3% de la loĝantaro. En la nordo loĝas la jakuboj (gio, dan) kun 8% kaj la popolo mano kun 7.9%. Aliaj gravaj mandeoj estas la lomaoj kun 5,1% kaj la vaoj kun 3% de la loĝantaro.

La dua grupo konsistas el homoj, kiuj parolas la kvaajn lingvojn: la plej grandaj estas la basaj ĉirkaŭ la urbo Buchanan, kiuj konsistigas 13,4% de la landa loĝantaro kaj ofte laboras en la mineja industrio kaj kiel hejmaj servistoj. Je la marbordo oriente de Greenville, la kruoj, kun loĝantaro de 6%, ludas gravan rolon en naŭtikaj kaj teknikaj profesioj; Dum pli ol 400 jaroj ili estis taksataj kiel maristoj sur la okcidentafrika itinero.  Aliaj Kwa-popoloj estas la grebo kun 10% kaj la kranoj kun 5%.  Krome estas la etnoj de gola (popolo) kun 4.4%, la kisioj, malinkeoj (mandingoj, maningoj) kaj bella (popolo) [3].

Lingvoj

La angla estas parolata de 20% de la loĝantaro. La plimulto parolas unu el la ĉirkaŭ 20 aliaj lokaj lingvoj i.a.tiuj apartenantaj al la mandinga lingvaro (malinkea lingvaro parolata de la malinkeoj) [4].

Analfabeteco

En 2015 oni kalkulis ke 52,4% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj.

  • Analfabeteco en viroj: 37,6% (2015)
  • Analfabeteco en virinoj: 67,2% (2015)[4]

Sano

En 2015, 1,17% de la plenkreska loĝantaro vivis kun HIV aŭ aidoso[4].  Seksperforto ne fariĝis kontraŭleĝa en la lando ĝis 2006.

  • Mediana aĝo de la loĝantaro: 18,1 jaroj (2015)[4]
  • Infana morteco: 6,75% (2015)
  • Meza vivdaŭro de loĝantaro: 58,6 jaroj (2015).
  • Meza vivdaŭro estas 55 jaroj por viroj, 58 jaroj por virinoj.

Religio

Kristanoj konsistigas 85,5% de la loĝantaro. La cetera parto konsistas el islamanoj 12,2%, indiĝenaj religioj 0,5%, nealiĝintaj 2,5% kaj Aliaj religioj 0,1%.

Politiko

Interna politiko

Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l'enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj.

Je Aprilo 1980, armea serĝento Samuel Doe prenis potencon murde de tiama ŝtatestro William Tolbert. Multe de la popolo esperis ke sub Doe la potenco iomete pli bone disdividiĝus inter la malsamaj gentoj de la lando, sed Doe rapide montriĝis kiel kruela diktatoro.

Je Decembro 1989, Charles Taylor, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, komencis sanga revolto kontraŭ Doe. Tiu milito daŭris pli malsimple ĝis 1997, kiam Charles Taylor elektiĝis kiel prezidento. Taylor estis la plej potenca militestro dum la milito, kaj ŝtelis multe de la naturajn rimedojn de la lando.

George Weah, aktuala prezidento de Liberio ekde la 22-a de januaro 2018.
George Weah, aktuala prezidento de Liberio ekde la 22-a de januaro 2018.

Tamen perforto daŭras ĝis 2003, kiam Taylor, kulpiĝita per UN-tribunalo de Sieraleono kaj Usono, fuĝis al Niĝerio, de kie li baldaŭ provaĵiĝos per speciala juĝejo en Hago, Nederlando.

Sub la UN, Ellen Johnson-Sirleaf elektiĝis je novembro 2005, kaj kune kun la UN ŝia registaro laboras por rekonstrui la administradon de la lando, kaj en la lastaj jaroj la politika klimato signife pliboniĝis. Oni hodiaŭ taksas la landon bone survoje al pli bone funkcianta demokratio. Ellen Johnson-Sirleaf estis reelektita en 2011.

La nuna prezidento estas George Weah.

Ekstera politiko

Liberio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La 28-an de januaro 2016, la Eŭropa Komisiono prezentis pakaĵon da rimedoj por kontraŭbatali impostfraŭdon, en kiu interalie Liberio aperas en la nigra listo de impostaj rifuĝejoj[5].

Internacia rangotabelo

Organizo Esploro Takso Rangotabelo
Heritage Foundation / The Wall Street Journal Indekso de Ekonomia Libereco 2019 52.2 ( Subpremita ) 160 el 180
Raportistoj sen limoj Monda Gazetara Libereca Indekso 2019 31.49 (0 estas plej bona) 93 el 180
Internacia Travidebleco Korupta Indekso 2018 32 (0 estas tre korupta, 100 tre pura) 120 el 180
Programo pri Disvolvo de UN Indekso pri homa disvolviĝo 2018 0.465 - Malalta homa disvolviĝo 176 el 189
La Ekonomikisto Indekso de Demokratio 2018 5.35 - Hibrida reĝimo (10 plej bonas) 93 el 167

Ekonomio

Proporcia reprezentado de liberiaj eksportaĵoj, 2012. La ŝiprilataj kategorioj reflektas la statuson de Liberio kiel internacia flago de oportuno - ekzistas 3,500 ŝipoj registritaj sub la flago de Liberio respondecante pri 11% de ŝipoj tutmonde.

La interna milito kaj malbona enlanda politiko detruis grandan parton de la ekonomio de Liberio, precipe la infrastrukturon en kaj ĉirkaŭ Monrovio. Multaj komercistoj fuĝis la landon, kunportante kapitalon kaj teknikan kompetentecon. Iuj revenis, sed multaj ne. La liberianoj, kiuj revenis post la interna milito, revenas al lando al kiu mankas infrastrukturo, sanservo, akvo, ŝancoj por edukado kaj laboro. Aernaŭtika programo sponsorita de Usono aperis en la 1990-aj jaroj kaj celis krei novajn laborpostenojn, sed baldaŭ ĉesis kiam Usono citis civilajn agitadojn kiel la kaŭzon. Alie, Liberio estas bonega loko, geografie kaj meteologie, por havi aernaŭtikajn bazojn.

Antaŭe Liberio produktis kaj eksportis lignon, kaŭĉukon, ferercon kaj diamantojn kaj estis lando kun granda komerca floto, kiam eblis tie registri ŝipojn je malalta prezo kiuj navigas sub tiel nomataj oportunaj flagoj.

Almenaŭ 80% de la loĝantaro estas tre malriĉa. Tamen la 2010-aj jaroj la ekonomio konstante resaniĝis, ĉar la politika situacio stabiliĝis. Dum la periodo de Ellen Johnson-Sirleaf kiel prezidanto, la rekonstruo de la landa infrastrukturo komenciĝis serioze, senlaboreco kaj centra registara ŝuldo ankaŭ iom post iom falis.

Turismo

Ankoraŭ multaj ribelantoj aktivas en la lando kaj tial ne ekzistas turismo en la lando. Liberio havas ampleksan flaŭron kaj faŭnon. Liberio havas multajn sablajn plaĝojn, montregionojn, marĉojn kaj pluvarbarojn (44% de la lando),elefantojn, hipopotamojn, ĉimpanzojn, arbarajn bubalojn kaj antilopojn.

Referencoj

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 5.
  2. (en) Finaj rezultoj de popolcenso el la jaro 2008 NPHC 2008 Report Final. (PDF; 676 kB) En: Liberian Institut of Statistics and Geo-Information-Systems (LISGIS).
  3. (en) Liberia – Population and Tribal Groups. En: Mapokolekto de la Universitato de Teksaso.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Liberia Arkivigite je 2020-08-31 per la retarkivo Wayback Machine”. The World Factbook. CIA. la 11-an de februaro 2016
  5. (de) Trend: EU will neue schwarze Liste von Steueroasen Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Read other articles:

Perahu meriam sungai angkatan laut perairan cokelat Angkatan Laut Amerika Serikat, meluncurkan napalm, pada Perang Vietnam. Istilah angkatan laut perairan cokelat atau perang rungai merujuk dalam esensi terluasnya kepada angkatan laut yang dapat melakukan operasi-operasi militer di sungai atau lingkungan litoral, khususnya operasi-operasi mengangkut bahan-bahan berat dari darat atau banjir.[1] Istilah tersebut bermula dalam Angkatan Laut Amerika Serikat pada Perang Saudara Amerika, sa...

 

Al-BayanSampul versi Latin dari Al-Bayan edisi 19 Agustus 1920FrekuensiDua minggu sekaliPendiriDjamain Abdul Moerad, Labai Sain Al-Maliki,Terbitan pertama25 September 1919Terbitan terakhirAngka1921NegaraHindia BelandaBerpusat diBukittinggiBahasaMelayu Wikimedia Commons memiliki media mengenai Majalah Al Bajan. Al-Bayan (ejaan asli: Al-Bajan, Arab: البيانcode: ar is deprecated ) adalah majalah Islam dwi-mingguan berbahasa Melayu berabad Jawi yang dikelola oleh murid-murid Sumatera Thawal...

 

1924 film by Sidney Olcott Monsieur BeaucaireBebe Daniels and Rudolph ValentinoDirected bySidney OlcottScreenplay byForrest Halsey (Scenario)Based onMonsieur Beaucaireby Booth Tarkington Monsieur Beaucaireby Booth Tarkington and Evelyn Greenleaf SutherlandProduced bySidney OlcottStarringRudolph ValentinoBebe DanielsLois WilsonCinematographyHarry FischbeckEdited byPatricia RooneyProductioncompanyFamous Players–LaskyDistributed byParamount PicturesRelease date August 11, 1924 (...

Mountain in Colorado, United States Mount GuyotMount Guyot viewed from Dillon ReservoirHighest pointElevation13,376 ft (4,077 m)[1][2]Prominence1,324 ft (404 m)[2]Isolation1.99 mi (3.20 km)[2]Coordinates39°27′32″N 105°56′15″W / 39.4588762°N 105.9375148°W / 39.4588762; -105.9375148[3]NamingEtymologyArnold Henry GuyotGeographyMount GuyotColorado LocationContinental Divide betweenPark a...

 

Canadian marathon runner Lioudmila KortchaguinaKortchaguina during 2006 Commonwealth Games in MelbournePersonal informationNationalityCanadianBorn (1971-07-26) 26 July 1971 (age 52)Yekaterinburg, Soviet UnionHome townToronto, Ontario, CanadaSportCountry CanadaSportTrack and fieldEventMarathon Lioudmila Kortchaguina (Russian: Людмила Корчагина, romanized: Lyudmila Korchagina, born 26 July 1971) is a Canadian marathon runner of Russian descent. Kortchaguina w...

 

Storming of prisons in Haiti by armed gangs Battle of Port-Au-Prince (2024)[1]Part of the Gang war in Haiti and the Haitian crisis (2018–present)Map of HaitiDate28 February 2024 – present[2]LocationMainly Port-au-Prince, HaitiResult Ongoing Ariel Henry resigns from the post of Prime Minister of HaitiBelligerents Revolutionary Forces of the G9 Family and Allies Haitian security forces Haitian National Police Haitian Armed Forces Armed civiliansCommanders and leaders Jimmy C...

Japanese meat and potato dish This article possibly contains original research. Please improve it by verifying the claims made and adding inline citations. Statements consisting only of original research should be removed. (November 2012) (Learn how and when to remove this message) NikujagaPlace of originJapanMain ingredientsMeat (sliced or ground beef, or pork), potatoes, onion, sweetened soy sauce and mirin  Media: Nikujaga Nikujaga (肉じゃが, lit. 'meat [and] potatoes'[a&#...

 

2e Régiment de Spahis Marocains Insigne du 2e RSM sur un monument de La Horgne Création 1920 Dissolution 1963 Pays France Branche Armée de Terre Type Régiment de Spahis Rôle Cavalerie Ancienne dénomination 22e régiment de spahis marocains Inscriptionssur l’emblème Maroc 1912-1923-1929-1934La Horgne 1940Indochine 1947-1954 Guerres Campagne du MarocSeconde Guerre mondialeGuerre d'Indochine Fourragères Croix de guerre des TOE Décorations Croix de guerre 1939-1945Croix de G...

 

Questa voce o sezione sull'argomento sindacati non cita le fonti necessarie o quelle presenti sono insufficienti. Puoi migliorare questa voce aggiungendo citazioni da fonti attendibili secondo le linee guida sull'uso delle fonti. Federazione Italiana MetalmeccaniciLa sede della FIM a Roma SegretarioRoberto Benaglia Stato Italia Fondazione30 marzo 1950 IdeologiaSindacalismo moderato centrista Iscritti209.418 (2018) Sito webwww.fim-cisl.it Modifica dati su Wikidata · Manuale La...

Operating system kernel This article relies excessively on references to primary sources. Please improve this article by adding secondary or tertiary sources. Find sources: GNU Mach – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (October 2013) (Learn how and when to remove this message) GNU MachDeveloper(s)GNU ProjectStable release1.8[1]  / 18 December 2016 Repositorygit.savannah.gnu.org/cgit/hurd/gnumach.git Operating systemUnix-likeTypeKe...

 

French composer (1799–1862) Fromental Halévy (c. 1860–62), by Étienne Carjat Jacques-François-Fromental-Élie Halévy, usually known as Fromental Halévy (French: [fʁɔmɑ̃tal alevi]; 27 May 1799 – 17 March 1862), was a French composer. He is known today largely for his opera La Juive. Early career Halévy was born in Paris, son of the cantor Élie Halfon Halévy, who was the secretary of the Jewish community of Paris and a writer and teacher of Hebrew, and a F...

 

Jacob AppelbaumJacob Appelbaum 2013Lahir1983Warga negaraAmerika SerikatDikenal atasKeamanan komputerMantan juru bicara WikiLeaksCult of the Dead CowJuru bicara dan pengembang[1]The Tor Project[2]Karier ilmiahBidangKeamanan komputerInstitusiUniversity of Washington,[3]The Tor Project,[1]Noisebridge,[4]WikiLeaks Jacob Appelbaum adalah peneliti keamanan komputer dan peretas independen. Ia dipekerjakan oleh University of Washington[3] dan merupakan...

Clade of marsupials and close relatives MetatheriaTemporal range: Early Cretaceous–recent[1][2][3] PreꞒ Ꞓ O S D C P T J K Pg N Lycopsis longirostris, an extinct sparassodont, a relative of the marsupials A mouse opossum (Marmosa) Scientific classification Domain: Eukaryota Kingdom: Animalia Phylum: Chordata Class: Mammalia Subclass: Theria Clade: MetatheriaHuxley, 1880 Subgroups †?Sinodelphys †Holoclemensia †Adinodon †Deltatheroida Marsupialiformes †Ade...

 

Sir Thomas TriggeThe Great Siege of Gibraltar, Trigge centre foregroundBornc. 1742Died11 January 1814Savile Row, LondonBuriedWestminster Abbey[1]Allegiance Kingdom of Great BritainService/branch British ArmyYears of service1759–1809RankGeneralUnit68th Foot, 1795-1809; 44th Foot, 1809-1814Commands heldLieutenant Governor of Gibraltar, May 1803 to December 1804Battles/warsSeven Years' War Minden Villinghausen Wilhelmsthal American War of Independence Great Siege of Gib...

 

Bobsleighat the IX Olympic Winter GamesVenueInnsbruck, AustriaDates31 January – 7 FebruaryCompetitors81 from 11 nations← 19561968 → Bobsleigh at the1964 Winter OlympicsTwomenFourmenvte The Bobsleigh 1964 Winter Olympics events took place between 31 January and 7 February 1964 at Bob und Rodelbahn Igls, Innsbruck, Austria. This marked the return of Bobsleigh to the Winter Olympics as no bob events took place at the 1960 Winter Olympics.[1] Events Even...

1847–1848 novel by William Makepeace Thackeray Vanity Fair Title page to the first issue of the Vanity Fair 1847–1848 serial, whose canary-yellow colour became a Thackeray hallmark. Thackeray was also responsible for its illustrations.AuthorWilliam Makepeace ThackerayWorking titlePen and Pencil Sketches of English SocietyIllustratorWilliam Makepeace ThackerayCountryUnited KingdomLanguageEnglishGenresatire, social criticism, deconstructionSet inEngland, Low Countries, Madras...

 

Shunkichiro Miyoshi adalah seorang penerjemah dan penasehat politik Pemerintahan Militer Kekaisaran Jepang yang menjalankan penugasan diplomatik Jepang di Jawa selama beberapa tahun pada masa sebelum Perang Dunia II.[1] Pada 17 Agustus 1945, ia menjadi salah satu perwakilan Jepang bersama dengan Tomegorō Yoshizumi dan Shigetada Nishijima dan Sukarno, Mohammad Hatta dan Ahmad Subardjo yang berkumpul di rumah Tadashi Maeda untuk mengkomposisikan Proklamasi Kemerdekaan Indonesia.[2&...

 

Mountain in Colorado, United States Green MountainGreen Mountain (left) and Thunder Butte viewed from Pikes PeakHighest pointElevation10,427 ft (3,178 m)[1][2]Prominence1,859 ft (567 m)[3]Isolation4.18 mi (6.73 km)[3]ListingColorado prominent summitsCoordinates39°18′19″N 105°18′01″W / 39.3053404°N 105.3001486°W / 39.3053404; -105.3001486[1]GeographyGreen MountainColorado LocationJeff...

Ця стаття висвітлює поточну подію. Інформація може швидко змінюватися через розвиток подій, початкові відомості можуть виявитися ненадійними. Останні оновлення цієї статті можуть не відображати найсвіжішу інформацію. Бої в Бєлгородській та Курській областях Росії (2024...

 

第三十二届夏季奥林匹克运动会女子輕量級拳擊比賽奖牌得主比賽場館兩國國技館日期2021年7月27日至8月8日参赛选手21位選手,來自21個國家和地區奖牌获得者01 ! 凯莉·哈林顿  爱尔兰02 ! Beatriz Ferreira(英语:Beatriz Ferreira)  巴西03 ! 素达蓬·西颂迪  泰国03 ! 米拉·波特科宁  芬兰← 20162024 → 2020年夏季奥林匹克运动会拳击比赛男子女子...