Ugando (Uganda) formale la Respubliko de Ugando[1][2], estas senhavena ŝtato en orientafriko . La lando limas okcidente al Demokratia Respubliko Kongo (Kongo-Kinŝaso), norde al Sudano, oriente al Kenjo, sude al Tanzanio kaj sudokcidente al Ruando. La limo kun Kenjo kaj Tanzanio parte kuras tra Viktoria lago, la tria plej granda lago de la mondo [3].
Historio
La Brita Protektorato Ugando estis protektorato de la Brita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando [4][5][6][7].
Informo
Landkodo: UG.
Nomo en Esperanto: Uganda Respubliko.
Nacia nomo: Republic of Uganda (en), Jamhuri wa Uganda (sw).
Historio: sendependiĝis en 1962 de Britio. Dum la 1970-aj jaroj la landon regis milita diktatoro sub Idi Amin, kiun renversis la armeo de Tanzanio. Post tio multfoje ŝanĝiĝis civilaj kaj militaj registaroj.
Administra divido
Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo[8][9].
Politiko
La interna politika vivo estas relative stabila, sed ĝin influas malstabileco en najbaraj landoj, ĉefe en Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto de la lando dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019, pro kio la registaro diris, ke gastigaj kapabloj de la lando elĉerpiĝis kaj necesas urĝa internacia helpo[10].
Ugando estas konata pro siaj grandaj naciaj parkoj kaj la protektado de la faŭno pere de rezervejoj. La montaj goriloj en la nebulkovritaj montarmasivoj de suda Ugando estis la temo de televidserioj [15][16].
↑Pulford, Cedric. (2011) Two Kingdoms of Uganda: Snakes and Ladders in the Scramble for Africa. Daventry: Ituri Publications.
↑Gordon Martel, "Cabinet politics and African partition: The Uganda debate reconsidered." Journal of Imperial and Commonwealth History 13.1 (1984): 5-24.