Belizo (angle: Belize /bəˈliːz/) estas karibia lando, kiu situas ĉe la nordorienta marbordo de Centra Ameriko. Belizo havas landlimon kun Meksiko je la nordo, kun la Kariba Maro je la oriento, kaj Gvatemalo je la okcidento kaj sudo. Ĝi havas areon de 22 970 kvadrataj kilometroj kaj loĝantaro de 419 199 (2020).[1] Ĝia ĉeftero longas je proksimume 290 km kaj larĝas je proksimume 110 km. Ĝi havas la plej malgrandan loĝantaron kaj loĝdenson en Centra Ameriko. La loĝantaro de la lando kreskas po 1.87% jare (takso de 2018), kaj tio estas la dua plej rapida en la regiono kaj unu el la plej rapidaj en la Okcidenta Duonsfero. Ĝia ĉefurbo estas Belmopano (Belmopan) kaj ĝia plej granda urbo estas Belizurbo (Belize City).
La majaa civilizacio disvastiĝis en la areo de Belizo inter 1500 A.K.E. kaj 300 K.E. kaj viglis ĝis proksimume 1200.[3] Eŭropa kontakto komenciĝis en 1492 kiam Kristoforo Kolumbo vojaĝis laŭ Golfo de Honduro.[4] Anglaj setlantoj komencis eŭropan esploradon je 1638. Dum ĉi tiu periodo, Hispanio kaj Britio ambaŭ asertis posedon al la tero ĝis kiam Britio venkis Hispanion ĉe la Batalo de Rifinsulo de Sankta Georgo (1798).[5] Ĝi fariĝis brita kolonio en 1840, kun la nomo Brita Honduraso (British Honduras), kaj kronkolonio en 1862. Ĝi sendependiĝis de Britio je la 21-a de septembro 1981.
Belize havas diversan socion, kiu konsistas el multaj kulturoj, kaj lingvoj kiu rezultas de ĝia multhava historio. Ĝi estas la sola lando en centra ameriko, kie la angla lingvo estas la oficiala lingvo. La plej ĝenerale parolata dialekton estas la beliza kreolo. La hispana estas la dua plej ofte parolata lingvo, sekvita de Majaaj lingvoj, germanaj dialektoj, kaj la garifuna. Pli ol duono de la loĝantaro estas plurlingva, pro la diversaj lingvaj fonoj de la loĝantaro. Ĝi estas konata pro ĝiaj Septembraj Festoj, ĝiaj vastaj koralaj barilrifoj, kaj muziko "punta".[6][7]
La abundo de surteraj kaj maraj specioj en Belizo kaj la diverseco de ĝiaj ekologiaj sistemoj donas al ĝi gravan rolon en la tutmonde grava Mezamerik Biologia Koridoro.[8] Oni konsideras ĝin lando de centra ameriko kaj lando de Karibio kun fortaj ligoj al kaj la amerika kaj kariba regionoj.[9] Ĝi estas membro de la Karibia Komunumo (CARICOM), la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (CELAC) kaj la Kuniĝa Sistemo de Centra Ameriko (SICA), la sola lando, kiu havas plenan membrecon en ĉiuj tri regionaj organizaĵoj. Belizo estas la sola ĉeftera centra amerika lando, kiu estas komunuma reĝlando, kun Reĝo Karlo la 3-a kiel ĝia monarko kaj ŝtatestro, reprezentita de Ĝenerala Guberniestra (nuntempe, Froyla Tzalam).
Datumoj
Landokodo: BZ.
E-nomo: Belizo.
Nacia nomo: [o] Belize; inter la jaroj 1871 kaj 1981 British Honduras.
Etnaj Grupoj:Mestizoj (indiana-eŭropa) ĉa. 45%, Kreoloj (afrikana-eŭropa) ĉa. 30%, Majaoj 10%, Garifunoj (indian-afrika) ĉ. 7%, germanidaj Menonitoj ĉ. 4%, Hindoj ĉa. 2%, aliaj kiel ĉinoj kaj aliaj ĉ. 2,0%.
Ĉi tiuj distriktoj plu dividiĝas en 31 subdistriktoj nomataj "constituencies". Loka registaro en Belizo konsistas el kvar tipoj de lokaj aŭtoritatoj: urbaj konsilioj, urbetaj konsilioj, vilaĝaj konsilioj, kaj komunumaj konsilioj. La du urbaj konsilioj (Belizurbo kaj Belmopano) kaj sep urbetaj konsilioj regas la urban loĝantaron de la lando, kaj vilaĝaj kaj komunumaj konsilioj regas la kamparan loĝantaron.[10]
Loĝantaro
la loĝantaro de Belizo estas taksita je 419 199 en 2020. Entuta fekundecindico de Belizo en 2009 estis 3,6 infanoj por ĉiu virino. La naskindico estis 22.9 naskoj por ĉiuj 1000 loĝantoj (takso de 2018) kaj la mortindico estis 4.2 mortoj por ĉiuj 1000 loĝantoj (takso de 2018). Granda etna-demografia ŝanĝiĝo okazas ekde 1980 kiam la proporcio de kreoloj/mestizoj ŝanĝiĝis de 58/38 al la nuntempa 26/53, pro tio, ke multaj kreoloj translokiĝas al Usono kaj pro altiĝanta mestiza naskindico kaj migrado de Salvadoro.[11]
Etnoj
Majaoj
Oni kredas, ke la mayaoj en Belizo kaj la Jukatana regiono ekde la dua jarmilo A.K.E.; tamen, multe da la originala loĝantaro majaa mortis pro konfliktoj inter konstante militantaj triboj. Multaj mortis pro malsano post kontakto kaj atako de eŭropanoj. Tri majaaj grupoj nun loĝas en la lando: la Yucatec (Jukatekoj) (kiu venis de Jukatano, Meksiko, por eviti la sovaĝan Kastan Militon de la 1840aj jaroj), la Mopan-oj (indiĝenaj al Belizo sed estis perforte eligitaj al Gvatemalo de la britoj pro tio, ke ili atakis setlejojn; ili revenis al Belizo por eviti enslavkiĝo de la gvatemalanoj en la 1800aj jaroj), kaj Q'eqchi' (Keĉioj) (ankaŭ fuĝintaj de sklaveco en Gvatemalo en la 1800aj jaroj).[12] La lastaj du grupoj ĉefe troviĝas en la Distrikto Toledo. La majaoj parolas siajn indiĝenajn lingvojn kaj la hispanan kaj ankaŭ flue scipovas la anglan kaj belizkreolon.
Kreoloj
Kreoloj estas proksimume 21% de la beliza loĝantaro kaj proksimume 75% de la diasporo. Ili estas posteuloj de la Baymen-aj sklavposedantoj, kaj sklavoj alportitaj al Belizo por la arbohaka industrio.[13] Ĉi tiuj sklavoj estis de okcidenta kaj centrafrika deveno (multaj ankaŭ de Miskita genealogio de Nikaragvo) kaj denaskaj afrikanoj kiuj pasigis tre nelongan tempon en Jamajko kaj Bermudo.[14] Golfinsulanoj kaj etnaj jamajkanoj eniris la malfruaj 1800aj jaroj, plu aldonante al ĉi tiu jam diversa loĝantaro, kreante ĉi tiun etnon.
Laŭ uzado, kreolo estas etna kaj lingva grupo. Kelkaj indiĝenoj, eĉ kun blonda hararo kaj bluaj okuloj, estas konsiderataj kreoloj.[14]
La belizkreola angla lingvo, aŭ Kriol, kreiĝis dum la tempo de sklaveco, kaj historie estis nur eksaj sklavoj parolis ĝin. Tamen, ĉi tiu etno fariĝis grava parto de la beliza identeco kaj rezulte ĝi estas nun parolata de proksimume 45% de belizanoj.[14] La belizkreola devenas ĉefe de la angla. Influas ĝin la indiĝena amerika lingvo Miskito kaj la diversaj okcidentafrikaj kaj Bantuaj lingvoj alportita al la lando de sklavoj. Kreoloj troviĝas en ĉiu parto de Belizo, sed plejparte en urbaj areoj kiel Belizurbo, marbordaj urbetoj kaj vilaĝoj, kaj en la valo de la Beliza Rivero.[15]
Garinagu (Garifunoj)
La Garinagu (singulare Garifuna), je proksimume 4.5% de la loĝantaro, estas miksaĵo de okcidenta/centra afrika, aravaka, kaj kariba genealogioj. Kvankam ili estis forkaptitoj forigitaj el siaj hejmlandoj, ĉi tiuj homoj estis neniam dokumentita kiel sklavoj. La du ĉefaj teorioj estas ke, en 1635, ili estis aŭ la travivintoj de du konataj ŝippereoj aŭ iel tenis direkton de la ŝipo per kiu ili vojaĝis.[16]
La kulturo de mestizoj estas homoj de miksita hispana kaj majaa geneologio. Ili originale venis al Belizo en 1847, por eviti la Kastan Militon, kiu okazis kiam milojn da majaoj kontraŭis la ŝtaton en Jukatano kaj amasmortigis pli ol triono de la loĝantaro. La travivantoj fuĝis trans la landlimoj en brita teritorio. La mestizoj troviĝas ĉie en Belizo sed plejparte en la nordaj distriktoj Corozal kaj Orange Walk. Iuj aliaj mestizoj venis de Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, kaj Nikaragvo. La mestizoj estas la plej granda etno en Belizo kaj konsistigas proksimume duonon de la loĝantaro. La centro de mestizaj urboj havas ĉefan placon, kaj socia vivo centras je la katolika preĝejo konstruita ĉe unu flanko de la placo. La hispana estas la ĉefa lingvo de la plejparto de mestizoj kaj hispanaj posteuloj, sed multaj parolas la anglan kaj belizkreolan flue.[17]
Menonitoj
Pli ol 12 000 plaŭtdiĉlingvaj menonitoj loĝas en Belizo, farmante la teron kaj vivante laŭ siaj religiaj kredoj.[18] La plimulto da menonita loĝantaro estas laŭdire rusaj menonitoj de germana deveno, kiuj setlis en la rusa imperio dum la 1700aj kaj 1800aj jaroj. La plejparto da rusaj menonitoj loĝas en menonitaj setlejoj ekzemple Spanish Lookout (Hispana Rigardejo), Shipyard (Ŝipkonstruejo), Little Belize (Malgranda Belizo), kaj Blue Creek (Blua Rivereto). Ĉi tiuj menonitoj parolas la plaŭtdiĉan (dialekton de la malalta germana) en la ĉiutaga vivo, sed uzas plejparte la norman germanan por legi (la Biblion) kaj skribi. La plaŭtdiĉlingvaj menonitoj venis plejparte de Meksiko dum la jaroj post 1958, kaj ili estas parolas ankău la hispanan. Ankaŭ estas kelkaj plejparte Pensilvanigerman-lingvaj memonitoj de la Malnova Ordo, kiu venis de Usono kaj Kanado en la finaj 1960aj jaroj. Ili loĝas plejparte en Upper Barton Creek kaj rilataj setlejoj.
Aliaj
La cetera 5% de la loĝantaro konsistas el mikso de baratanoj, ĉinoj, blankuloj de Britio, Usono, kaj Kanado, kaj multaj aliaj fremdaj grupoj venigitaj por helpi la evoluadon de la lando. Dum la 1860aj jaroj, granda enfluo de baratanoj, kiuj pasigis nelongan tempon en Jamajko, kaj ekssoldatoj de la Usona Enlanda Milito el Luiziano kaj aliaj sudaj ŝtatoj establis Konfederaciajn koloniojn en Brita Honduro, kaj enkondukis komercan sukerproduktadon al la kolonio, establante 11 koloniojn en la interno. Dum la 2000aj jaroj alvenis pli da aziaj setlantoj de ĉeftera Ĉinujo, Sud-Koreujo, Barato, Sirio, kaj Libano. Said Musa, la filo de enmigrinto de Palestino, estis la Ĉefministro de Belizo de 1998 ĝis 2008. Enmigrintoj de Centramerikaj landoj Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, kaj Nikaragvo, kaj Usonanoj kaj Afrikanoj ankaŭ komencis setli en la lando.[19]
Belizo havas relative altajn indicojn de perforta krimo.[21] La plimulto da perforto en Belizo rilatas al bandaĉoj, kio inkluzivas komercadon pri drogoj kaj homoj, protektadon de drogportaj vojoj, kaj sekurigado de teritorio por vendi drogoojn.[22]
En 2018, 143 murdoj estis registritaj en Belizo, donante al la lando murdindico de 36 murdoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj, unu el la plej altaj en la mondo, sed pli malalta ol tiuj de la najbaraj landoj Honduro kaj Salvadoro.[23][24] Distrikto Belize (kiu enhavas Belizurbon) havis ja la plej multajn murdojn kompare kun ĉiuj la aliaj distriktoj. En 2018, 66% de la murdoj okazis en Distrikto Belize.[24] La perforto en Belizurbo (precipe la suda parto de la urbo) estas plejparte pro bandaĉa interbatalado.[21]
En 2015, estis 40 raportitaj kazoj de seksperforto, 214 raboj, kaj 1027 kazoj de ŝtelo.[25]
Landaj simboloj
La landa floro de Belizo estas la nigra orkideo (Prosthechea cochleata, ankaŭ nomita Encyclia cochleata). La landa arbo estas la mahagona arbo (Swietenia macrophylla), kiu inspiris la landan latinan devizon Sub Umbra Floreo, kiu signifas "Sub la ombro mi viglas". La landa besto estas la tapiro de Baird, kaj la landa birdo estas la sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulphuratus).[26]
Politiko
La politika sistemo estas konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝino.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Belizo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Belizo.
Ekstera politiko
Belizo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Ekonomio
La centra mona aŭtoritato en Belizo estas la Centra Banko de Belizo.
La loka industrio en Belizo estas bazita plejparte sur privataj entreprenoj en la kampo de agrikulturo, agrikultur-bazita industrio, kaj komerco. Turismo kaj konstruado lastatempe akiris kreskantan gravecon.
La ĉefa kultivaĵo estas sukero, kaj ĝi konsistigas preskaŭ duonon de la eksporto; La plej granda kampo de dungado estas la bananindustrio. Lastatempe, citruskultivado ankaŭ fariĝis granda industrio laŭ la Hemmingbard-vojo (unu el la kvar ĉefŝoseoj en la lando).
Ekde septembro 1998, la registaro adoptis ekonomian politikon por instigi evoluon, kaj la rezulto estis pliigo de la malneta nacia produkto je 6,4% en 1999, kaj 10,5% en 2000. En 2001, kresko falis al 3% pro la malrapidiĝo de la tutmonda ekonomio kaj pro la severa damaĝo de uraganoj al agrikulturo, fiŝkaptado kaj turismo. La ĉefaj problemoj ankoraŭ estas kreskanta negativa komerca bilanco kaj ekstera ŝuldo. Grava celo por baldaŭa estas la redukto de malriĉeco kun la helpo de internaciaj donacantoj.
Hodiaŭ, pli da Belizeanoj vivas ekster la lando (ĉefe en Usono) ol en Belizo mem. Pro tio, granda parto de la malneta nacia produkto venas de mono sendita al Belizo de parencoj loĝantaj eksterlande.
↑Ryan, Jennifer. (1995) “The Garifuna and Creole culture of Belize explosion of punta rock”, Will Straw: Popular Music: Style and Identity, p. 243–248. ISBN 978-0771704598.