Pluraj internaciaj organizaĵoj estas starigintaj listojn de ekoregionoj, ekzemple la Monda Natur-Fonduso (WWF). La areoj difinitaj de ĉiu el tiuj organizaĵoj ne estu konfuzitaj ĉar ili ne uzas la samajn kriteriojn de indiko.
Difino/limigo
La ekoregiono estas modelo de ekosistemoj kiu ĉiam revenas, asociata kun distingigaj kombinaĵoj de grundo kaj pejzaĝo kiuj karakterizas tiun regionon [1]. Omernik (2004) difinas ekoregionojn kiel : " areoj en kiuj oni trovas spacan analogion je karakterizoj de geografiaj fenomenoj asociataj kun diferencoj de kvalito, sano kaj integreco de ekosistemoj" [2]. Karakterizoj de geografiaj fenomenoj povas inkluzivi geologion, fizikan geografion, vegetaĵaron, klimaton, hidrologion, tersupraĵan kaj akvan faŭnon, kaj grundon, kaj povas ĉu jes, ĉu ne inkluzivi la influon de homa agado (ekzemple: modeloj de teruzado, ŝanĝoj de vegetaĵaro).
Graveco
La uzo de la termino ekoregiono rezultas el impulso de intereso pri ekosistemoj kaj ilia funkcionado. Precipe, oni konscias pri malkonsentaĵoj rilate al spaca skalo je la studado kaj aranĝado de pejzaĝekologio. Estas ĝenerale agnoskita ke interligitaj ekosistemoj kombiniĝas por konstitui tutaĵon kiu estas "pli granda ol la sumo de siaj partoj". Estas multaj klopodoj por respondi al ekosistemoj en entegrita maniero por realigi "multfunkciajn" pejzaĝojn, kaj diversaj cel-grupigoj ekde agrikulturaj esploristoj ĝis naturprotektistoj uzas la "ekoregionon" kiel unuo de analizo.
La tutmondaj 200 estas la listo de regionoj (aŭ "kunigitaj ekoregionoj") identigitaj de la WWF kiel prioritataj por la naturprotekto.
Ekologio-bazitaj movadoj kiel bioregionismo certigas ke ekoregionoj, prefere al arbitre difinitaj politikaj limoj, provizas je pli solida fundamento por la fondo kaj estrado de homaj komunumoj, kaj estas proponintaj ekoregionojn kaj akvokolejtajn areojn kiel bazo por bioregionismaj iniciatoj.
Tersupraĵo
Tersupraĵaj ekoregionoj estas distingendaj de dolĉakvaj kaj de maraj ekoregionoj. En tiu kunteksto tersupraĵa estas uzata signifante "el grundo aŭ el roko", prefere al la pli ĝenerala terminotera (kiu ankaŭ inkludas oceanojn).
Ekologoj de la WWF nuntempe dividas la tersupraĵon en ok ekozonojn entenante 867 pli malgrandajn ekoregionojn. 238 el ili estas klasifikataj en la tiel nomata Tutmondaj 200 kiel la plej karakterizaj por la diversaj tipoj de habitatoj de nia planedo. La kreaĵo de la WWF estas sintezo de multaj antaŭaj klopodoj al la difino kaj la klasifiko de ekoregionoj. Multaro akceptas tiun klasifikon kiel tre definitivan, kaj iuj proponas ĝin konsidere iniciatoj de regiona ekologiademokrateco[3].
La WWF arigas certajn ekoregionojn al ekoprovinco (aŭ biolando), kiun ĝi difinas kiel "geografia grupo de ekoregionoj kiu povas enteni diverstipajn biomojn, sed kiu prezentas fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, biologio)."
Nesal-akvaj ekoregionoj [5]
kovras la biotopojn de aparta geografia areo, inkluzive riverojn, lagojn, kaj malsekejojn. Nesal-akvaj ekoregionoj malsimilas tersupraĵajn ekoregionojn, kiuj identiĝis kun teraj vivkomunumoj, kaj marajn ekoregionojn, kiuj estas vivkomunumoj de oceanoj.
La Monda Natur-Fonduso (WWF) identigis 426 nesal-akvajn ekoregionojn. Tiuj ĉi enhavas sep ĉefajn tipojn de biotopojn : riverojn, riverajnfontejojn , riverdeltojn, riveretojn, lagegojn, lagojn, kaj sekajn fluejojn.
Pluraj nesal-akvaj ekoregionoj estas listigitaj en la Tutmondaj 200, la prioritataj ekoregionoj por la konservado de la biodiverseco. El tiuj ĉi troviĝas Lago Biŭa en Japanujo.
En 2008 nova mapo kaj listo pri la nesal-akvaj ekoregionoj, kovrante la tutan tersupraĵon, estis publikigitaj.
[6]
↑angle Abell RA et al. 2008 : Freshwater Ecoregions of the World : A New Map of Biogeographic Units for Freshwater Biodiversity Conservation, BioScience 58 No. 5: 403-414