Tero, konsiderata laŭ sia kemia konsisto, sia kvalito por kulturo, sia firmeco por konstruo aŭ alia uzado: sabla, malseka grundo; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de la iliaj piedoj [1]; tiu grundo ne taŭgas por greno, por dancado; la geologo esploris la konsiston de la grundo; (figure) ; prepari favoran grundon por la propagando; (figure) ; ni do restu sur la firma grundo de la konstatitaj faktoj. Vidu ankaŭ: fundo, tereno
Konsisto
Ĝi konsistas el mineraloj kaj organika materio kaj estas influata de infiltranta pluvakvo. Kelkaj grundotipoj estas influataj ankaŭ per akvo de riveraj inundoj kaj aliaj tipoj de akvo. La organika materio havas vivantan parton, tiel nomatan edafon kaj rizomason, do plantradikojn. Krome, por la fekundeco tre gravas ne vivanta organika materialo, kiu nomiĝas humo. Ne organika parto estas en ĉiuj tri agregostatoj - gaza, solida kaj likva. Enhavo de likvoj kaj gazo ŝanĝiĝas dum jaro, alia estas ekzemple printempe kaj somere, k.s. La solida, ne organika parto konsistas de partikuloj diverse grandaj, enhavo de diverse grandaj partikloj (ĉu la plej multaj estas sableroj, aŭ estas multe da ŝtonetoj kaj ŝtonoj en grundo k.s.) tre influas la plej diversajn kvalitojn de grundo. Krome, tre grava estas ankaŭ kemia kvalito de la elira materialo.
Grundofirmigo aŭ Grundofirmiĝo (depende ĉu oni aludas al faktoroj kiuj okazigas ĝin aŭ ne) estas procezo per kiu grundoj malpliiĝas en volumeno. Laŭ Karl von Terzaghi "Grundofirmiĝo estas ajna procezo kiu inkludas malpliigon en akvoenhavo de saturata grundo sen anstataŭo de akvo fare de aero." Ĝenerale ĝi estas la procezo en kiu malpliiĝo de volumeno okazas per forigo de akvo laŭ longdaŭraj stataj ŝarĝoj.