Antarkto (alinome Antarktio aŭ Antarktido aŭ Aŭstralo[2]) estas kontinento, kiu situas en la plej suda parto de la Tero, nome en la Antarkta regiono de la Suda Hemisfero, plejparte sude de la Antarkta Cirklo, ĉirkaŭata de la Suda Oceano kaj ĉirkaŭ la Suda Poluso. Ĝi estas la kvina plej granda kontinento (kompare, Antarkto estas preskaŭ dufoje la grando de Aŭstralio), kaj la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas tie, ĉar la malaltegaj temperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj ŝtatoj ĉu teorie aŭ praktike alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14 425 000 km², 13 720 000 estas ĉiam kovrita de glacio, kio estas ĉirkaŭ 98 %; tiu glacio estas averaĝe 1.9 km dika,[3] kaj etendas al la tuto escepte la plej nordorientaj pintoj de la Antarkta Duoninsulo.
Antarkto, averaĝe, estas la plej malvarma, plej seka, kaj plej venta kontinento, kaj havas la plej altan averaĝan alton el ĉiuj kontinentoj.[4] Antarkto estas dezerto, kun jara precipitkvanto de nur 200 mm laŭlonge de la marbordo kaj multe malpli interne.[5] La temperaturo en Antarkto atingis −89.2 °C, kvankam la averaĝo por la tria kvarono (la plej malvarma parto de la jaro) estas −63 °C. Tamen el 1 000 al 5 000 perosnoj loĝas la tutan jaron ĉe la esploraj stacioj disaj tra la kontinento. Organismoj indiĝenaj de Antarkto estas multaj tipoj de algoj, bakterioj, fungoj, plantoj, protistoj, kaj kelkaj animaloj, kiaj akaroj, nematodoj, pingvenoj, fokoj kaj tardigradoj. Vegetaĵaro, kie ĝi ekzistas, estas tundro.
Kvankam mitoj kaj spekulativaĵoj pri ia Terra Australis ("Suda Tero") datas el la antikveco, Antarkto estas notita kie la lasta regiono en la Tero en la registrita historio kiu estis malkovrita kaj koloniigita de homoj, estante la unuafoje vidata nure en 1820 fare de la rusajesploristojFabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni, kiuj vidis la Fimbulan Glacikampon. La kontinento, tamen, restis dumlonge forgesita dum la cetero de la 19a jarcento pro sia malfacila medio, manko de facile alireblaj rimedoj, kaj izoleco. En 1895, la unua konfirmita surteriĝo estis estrita de teamo de norvegoj.
Antarkto estas de factokunposedaĵo, regata fare de la koncernaj partoj kiuj havas konsultan statuson ĉe la Antarkttraktata Sistemo. Dekdu landoj subskribis la Antarkta Traktaton en 1959, kaj 38 subskribis ĝin ekde tiam. Tiu traktato malpermesas militajn aktivaĵojn kaj mineralminadon, malpermesas atomeksplodojn kaj atomruban disponon, subtenas sciencan esploradon, kaj protektas la kontinentan ekozonon. Pliiĝantaj eksperimentoj estas faritaj de pli ol 4 000 sciencistoj el multaj landoj.
La nomo Antarkto estas la latinigita versio de la greka kunmetaĵo ἀνταρκτική (ántarktiké), femenino de ἀνταρκτικός (ántarktikós),[6] signife "Malarkton", "malnordon".[7] En la helena lingvo árktos signifas urson. Pro tio, Arkto estas la lando sub la konstelacio de la Granda Ursino. La helena anti signifas kontraŭ, do Antarkto (greke: Ανταρκτική) signifas "Malarkton".
Aristotelo skribis en sia libro Meteologio pri antarkta regiono en ĉ. 350 a.K[8]. Marino de Tiro laŭdire utiligis la nomon en sia nekonservita mondomapo de la dua jarcento a.K. La romiaj verkintoj Higeno kaj Apuleo (1-2 jarcentoj a.K.) uzis por la suda poluso la latinigitan grekan nomon polus antarcticus[9][10], de kio derivis la malnovfrancapole antartike (moderne pôle antarctique) atestita en 1270, kaj de tie la mezanglapol antartik en teknika disertaĵo el 1391 de Geoffrey Chaucer (moderne Antarctic Pole)[11].
Antaŭ akirado de ĝiaj nunaj geografiaj implicoj, la esprimo estis uzita por aliaj lokoj kiuj povus esti difinitaj kiel "kontraŭoj en la nordo". Ekzemple, la mallongdaŭra franca kolonio establita en Brazilo en la 16-a jarcento estis nomita "France Antarctique".
La unua formala uzo de la nomo "Antarctica" kiel kontinenta nomo en la 1890-aj jaroj estas atribuita al la skota kartografo John George Bartholomew.[12]
Geografio
Ĉirkaŭ 98 % el tiu kontinenta tero konsistas el glaĉeroj aŭ bankizo, kun alto inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90 % de la monda glacio, tio estas 29 000 000 km3, troviĝas sur Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli da dolĉa akvo ol la cetero de la tuta tero. Sed malgraŭ tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La suda poluso, ekzemple, ricevas nur po 2 centimetrojn da nova neĝo ĉiujare. Sed la neĝo neniam degelas...
En la "sekaj valoj" de Antarkto, pluvo lastfoje falis nur antaŭ 2 milionoj da jaroj.
La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 °C (218 K).
Se la neĝo kaj glacio iam degelus:
Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kiel insularo.
La tero de Antarkto, kiu nun estas subpremita de la glacio, leviĝus 500 metrojn (dum 10 000 jaroj).
La maroj leviĝus je 73 m tutmonde.
Orienta Antarkto, ankaŭ nomata Granda Antarkto, konstituas la plimulton (pli-malpli du trionojn) de la Antarkta kontinento. Ĝi situas oriente de la transantarkta montaro, direkte al la Hinda Oceano. La teritorio estas la plej malvarma, plej alta, plej venta, plej seka kaj plej izolitaj termaso de la planedo Tero kaj inkludas kelkajn altegajn montojn, krom la Antarktan Altebenaĵon.
Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento iam estis varma kaj marĉa. En Antarkto troveblas la plej multaj rokoj alvenintaj de la Marso al la Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.
Monto Pierre estas masivo (2200 m) situanta tuj norde al Monto Goossens en la Montaro Reĝino Fabiola, en Antarkto.
Monto Amundsen estas nunatako kiu kuŝas oriente de la Glaĉero Denman, je ĉirkaŭ 20 km nordoriente de Monto Sandow.
Aliaj geografiaj elementoj
Lando Reĝo Eduardo la 7-a aŭ Duoninsulo Reĝo Eduardo la 7-a estas granda, glacio-kovrita duoninsulo kiun formas la nordokcidenta pinto de la Lando de Marie Byrd. La duoninsulo projekcias sin en la Ross Maro inter Golfeto Sulzberger kaj la nordorienta angulo de la Ross Glacitavolo, kaj formas parton de la Ross Dependaĵo. La Duoninsulo Eduardo la 7-a estas limigita de la Ross Glacitavolo sudokcidente, la Okuma Golfeto okcidente, kaj oriente de la Golfeto Sulzberger kaj la Marbordo Saunders, ĉiuj gravaj elementoj de la Ross Maro / Suda Oceano. La nordokcidenta pinto de la duoninsulo estas la Kabo Colbeck. La Duoninsulo Eduardo la 7-a situas je 77° 40′ S155° 00′ U / 77.667 °S, 155.000 °U / -77.667; -155.000(mapo).
La Maro Amundsen, branĉo de la Suda Oceano ĉe la Lando de Marie Byrd en okcidenta Antarkto, kuŝas inter la Kabo Flugofiŝo (nome nordokcidenta pinto de la insulo Thurston) oriente kaj la Kabo Dart en insulo Siple okcidente.
La Glaĉero Axel Heiberg estas vala glaĉero, 48 km longa, descendanta el altaj altaĵoj de la Antarkta Altebenaĵo al la Ross Glacitavolo (preskaŭ je marnivelo) inter la Montaro Herbert kaj la Monto Don Pedro Christophersen en la Montaro Reĝino Maud.
Ferrigno Rifto estas rifto kiu estas profunde kaj longe situanta sub glacia fluo Ferrigno en la Lando Ellsworth.
La Valo Wright estas la plej granda laŭ areo de la tri proksimume paralelaj antarktaj sekaj valoj kiuj situas sur la okcidenta marbordo de McMurdo Sound kontraŭ Insulo de Ross. Ĝi kuŝas inter la Valo Viktoria en la nordo kaj la Valo Taylor en la sudo. La malgranda Lago Don Juan estas malgranda akvoareo situanta en la valo Wright sur Viktoria Lando. Tiu estas konsiderita la plej saleca akvo sur la Tero. Lago Vanda estas lago en la Valo Wright, en kiun fluas la rivero Onikso. La longo de la lago estas 5 km, kaj la maksimuma profundo estas 69 metroj.
Terhistoria evoluo
La terareoj de Antarkto estis antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj parto de la grandkontinento Gondvano kaj situis sude de la nuntempa pozicio de Afriko. Post la disiĝo de Gondvano pro la kontinenta drivo Antarkto malrapide moviĝis suden. Komence de la paleogeno, tio estas antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, kiam la kontinento estis ankoraŭ ligita al la aŭstralia kontinento, ĝia klimato estis ankoraŭ tropika ĝis subtropika. Pro la kontinenta drivo suden la klimato tamen pli kaj pli malvarmiĝis. Antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj estiĝis la unuaj grandaj glaciejoj. Antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, dum la ŝanĝo de la oligoceno al la mioceno malfermiĝis inter Antarkto kaj Sudameriko la Drake-pasejo. La rezultinta antarkta ĉirkaŭpolusa marfluo rapidigis la procedon de glaciiĝo kaj la arbaroj kovrintaj ĝis tiam la kontinenton estis neniigitaj. Nur ekde ĉirkaŭ kvin milionoj da jaroj la kontinento estas tute kovrita de dikega glacitavolo.
Historio
Supozoj kaj alproksimiĝo
Jam longe antaŭ la malkovro de Antarkto en la jaro 1820 oni supozis la ekziston de grandega suda kontinento, kiu estus kontraŭpezo al la termasoj sur la norda duonsfero. Tiu kontinento, nomata Terra australis troviĝas sur multaj mondomapoj de la komenco de la moderna epoko. Iuj el tiuj bildigoj, kiel ekzemple la mapo de Piri Reis el la jaro 1513, la mapo de Orontius Finaeus el la jaro 1531, la mapo de Gerhard Mercator el la jaro 1569 aŭ la mapo de Philippe Buache el la jaro 1754, montras similecojn kun la reala situo kaj formo de Antarkto; tial iuj aŭtoroj supozas, ke Antarkto malkovriĝis jam longe antaŭ la oficiala jaro 1820. Ĉefe pri la mapo de Piri Reis temas tamen nek pri la ununura, nek pri la plej logika klarigo.
La unua alteriĝo okazis la postan jaron fare de la usona fokisto John Davis, la 7-an de februaro1821. Pro bonaj veterkondiĉoj la angla maristo James Weddell atingis la de li nomatan maron de Weddell je 74° 15′ sudo.
Sekve la franca reĝo postulis de Jules Dumont d'Urville, ke li plibonigu tian rekordon, sed tio sukcesis nur dum la dua provo de la vojaĝo (1837-1838), kiam li ekvidis la teron de Adelio.
Post kiam oni trovis la ekzaktan lokon de la magneta norda poluso en 1831, James Clark Ross ekvojaĝis en 1839 per siaj ŝipoj HMS Erebus kaj HMS Terror al la magneta suda poluso. Serĉante ĝin, Ross ja povis lokigi proksiman pozicion, sed ne atingi ĝin. Li mapigis ankaŭ la maron de Ross, kiu poste estis nomata laŭ li.
La vera konkero de Antarktio tamen komenciĝis en 1895 el la klopodoj de la 6-a internacia geografia kongreso, kiu okazis en la londona Imperial Institute. La 3-an de aŭgusto oni decidis dum tiu kongreso, ke "tiu kongreso notas sian opinion, ke la esploro de Antarktaj regionoj estas la plej granda parto de geografia esplorado ankoraŭ farota"[13] kaj proponis al la sciencistoj de la tuta mondo plani ekspediciojn tien.
35 tagojn poste ankaŭ la britoRobert Falcon Scott atingis la poluson, sed li kaj lia grupo pereis tie.
Tiutempe, kiam la tuta mondo ŝajnis jam esplorita, la Antarkto similis al la lasta nekonata loko surtere kaj la konkero de tiu parto de la tero iĝis metaforo de la triumfo de imperiismo. Tiel diris Leonard Darwin, le prezidanto de la Royal Geographical Society dum adiaŭa vespermanĝo por Robert Falcon Scott, antaŭ ties ekvojaĝo:
„Scott pruvos denove, ke la vireco de nia nacio ne mortas kaj ke la ecoj de niaj prauloj, kiuj gajnis la imperion, daŭre floras inter ni.[14]”
— Leonard Darwin
Nuntempa loĝantaro
Nuntempe, inter 1 000 kaj 4 000 sciencistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantan loĝantaron. Ĉiujare, pli ol 10 000 turistoj vizitas Antarkton.
Marsupiuloj iam loĝis en Antarkto. Ili alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinentoj estis ankoraŭ kunligitaj. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio antaŭ la Mioceno. La kontinento nun estas plejparte loĝejo de balenoj, fokoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Sciencistoj, do homoj, estas la nuraj grandaj animaloj, kiuj nun loĝas en la kerno de la kontinento.
Censo de marvivo farita dum la Internacia Polusjaro kaj kiu engaĝigis ĉirkaŭ 500 esploristojn estis publikigita en 2010. La esplorado estas parto de la tutmonda Censo de Marvivo kaj ĝi malkovris kelkajn rimarkindajn trovitaĵojn. Pli ol 235 maraj organismoj vivas en ambaŭ polusaj regionoj, kaj por tio ili pontis super la spaco de 12 000 km. Grandaj animaloj kiaj kelkaj cetacoj kaj birdoj faras tiun veturadon ĉiujare. Pli surpriza estas la fakto ke oni trovis malgrandajn formojn de vivo kia markukumoj, kaj marhelikoj en ambaŭ polusaj oceanoj. Variaj faktoroj povas helpi en ties distribuado – tre uniformaj temperaturoj en la profunda oceano ĉe la polusoj kaj en la ekvatoro kiuj diferencas laŭ ne pli ol 5 °C, kaj la ĉefaj marfluaj sistemoj aŭ maraj transportaj bendoj kiuj transportas ovojn kaj larvajn stadiojn.[19]
Fungoj
Ĉirkaŭ 1 150 specioj de fungoj estis registritaj el Antarkto, el kiuj ĉirkaŭ 750 estas ne-liken-formanta kaj 400 estas liken-formantaj.[20][21] Kelkaj el tiuj specioj estas kriptoendolitoj kiel rezulto de evolucio en tre ekstremaj kondiĉoj, kaj estis grave kontribuintaj al ŝanĝo de la impresaj rok-formacioj de la Sekaj Valoj McMurdo kaj ĉirkaŭaj montaroj. La ŝajne simpla morfologio, malmulte diferencaj strukturoj, metabolaj sistemoj kaj enzimoj ankoraŭ aktivaj je tre malaltaj temperaturoj, kaj limigitaj vivocikloj montritaj de tiaj fungoj faras ilin partikulare taŭgaj por akraj medioj kiaj la Sekaj Valoj McMurdo. Partikulare, ties dik-muraj kaj forte melanigitaj ĉeloj faras ilin rezistaj al la ultraviola radiado. Tiuj trajtoj povas ankaŭ esti observataj en algoj kaj cianobakterioj, kio sugestas ke tiuj estas adaptaĵoj al la kondiĉoj kiuj hegemonias en Antarkto. Tio estis kondukinta al la spekulado ke, se vivo iam estis sur Marso, ĝi povus aspekti simila al la Antarktaj fungoj kiaj Cryomyces antarcticus, kaj Cryomyces minteri.[22] Kelkaj el tiuj fungoj estas ankaŭ ŝajne endemiaj el Antarkto. Endemiaj Antarktaj fungoj inkludas ankaŭ kelkajn sterko-loĝantaj specioj kiuj devis evolui kiel reago al la duobla defio de ekstrema malvarmo dum kreskas en sterko, kaj la neceso survivi pasadon tra la intesto de varm-sangaj animaloj.[23]
Plantoj
La klimato de Antarkto ne permesas la formadon de etenda vegetaĵaro. Kombino de frostigaj temperaturoj, malriĉa grundo-kvalito, manko de humideco, kaj manko de sunlumo malhelpas la plantokreskon. Kiel rezulto, la diverseco de plantavivo estas tre malalta kaj limigita en distribuado. La flaŭro de la kontinento ege konsistas el briofitoj. Estas ĉirkaŭ 100 specioj de muskoj kaj 25 specioj de hepatikoj, sed nur tri specioj de angiospermajplantoj, ĉiuj el kiuj troviĝas en la Antarkta Duoninsulo: Deschampsia antarctica (Antarkta hararherbo), Colobanthus quitensis (Antarkta perloherbo) kaj la ne-indiĝena Poa annua (unujara bluherbo).[24] La kresko estas limigita al malmultaj semajnoj en la somero.[20][25]
Politika situacio
En la 20-a jarcento sep ŝtatoj postulis teritoriojn en Antarktio, ĉu pro malkovro, ĉu pro posedo de lando pli norde de la suda poluso. Tiuj landoj estis:
Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno rajtas posedi areojn tie - Antarktio estu la ununura kontinento virga, apartenanta al la naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptis tiujn postulojn.
Terenopostuloj
Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.
Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):
Argentino (25°U ĝis 74°U, anoncita en 1943, parte postulita ankaŭ de Britio, Ĉilio kaj Brazilo) kiel parto de la provincoFajrolando
Britio (20°U ĝis 80°U, 1908, parte postulita ankaŭ de Argentino, Brazilo kaj Ĉilio)
Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.
Ross Dependaĵo estas regiono de Antarkto difinita de sektoro originanta en la Suda Poluso, pasante laŭlonge de longitudoj 160° oriente al 150° okcidente, kaj fine ĉe latitudo 60° suda. Ĝi estas postulita de Novzelando. Ĉar la Antarkta Traktato ekvalidiĝis en 1961, kies Artikolo IV asertas: "Neniu ago aŭ aktiveco okazanta dum ĉi Traktato validos konstitutos bazon por aserti, subteni aŭ malakcepti postulon al teritoria suvereneco en Antarkto aŭ krej ajnan rajton de suvereneco en Antarkto," plej landoj ne agnoskas teritorian postulon en Antarkto.
Flagoj
Pro la eksterordinara karaktero de la teritorio - nura kiu laŭ internacia juro kaj la Antarkta Traktato apartenas al neniu ŝtato, ankaŭ neniu flago oficiale estas hisita en la kontinento, kvankam estis almenaŭ ok flagoproponoj, inklude tiun kiu reprezentas la Antarktan Traktaton, krom kvin por la postulitaj teritorioj.[32]
↑British Antarctic Survey. "Bedmap2: improved ice bed, surface and thickness datasets for Antarctica" (PDF). The Cryosphere journal: 390. [2] Alirita la 4an de Marto 2017.
↑Liddell, Henry George; Scott, Robert. "Antarktikos". In Crane, Gregory R. A Greek–English Lexicon. Perseus Digital Library. Tufts University. Alirita la 18an de Novembro 2011.
↑Hince, Bernadette (2000). The Antarctic Dictionary. CSIRO Publishing. p. 6. ISBN 978-0-9577471-1-1.
↑Aristotelo. Meteorologica.Arkivigite je 2015-06-27 per la retarkivo Wayback Machine Book II, Part 5. 350 BC. Angla traduko de E. Webster. Oxford: Clarendon Press, 1923. 140 pp.
↑Hyginus. De astronomia. Ed. G. Viré. Stuttgart: Teubner, 1992. 176 pp.
↑Apuleii. Opera omnia. Volumen tertium. London: Valpy, 1825. 544 pp.
↑John George Bartholomew and the naming of Antarctica, CAIRT Issue 13, National Library of Scotland, Julio 2008, ISSN 1477-4186, kaj ankaŭ "The Bartholomew Archive". [3] Alirita la 4an de Marto 2017.
↑Angle: „that this Congress record its opinion that the exploration of the Antarctic regions is the greatest piece of geographical exploration still to be undertaken“
↑Angle: „Scott is going to prove once again that the manhood of our nation is not dead and that the characteristics of our ancestors who won the Empire still flourish among us.“
↑Kinver, Mark, "Ice oceans 'are not poles apart'", British Broadcasting Corporation, 15a de Februaro 2009. Kontrolita 22a de Oktobro 2011.
↑ 20,020,1British Antarctic Survey Plants of Antarctica. Natural Environment Research Council. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2011. Alirita 12a de Julio 2011 .
↑Australian Antarctic Division Antarctic Wildlife. Government of Australia. Arkivita el la originalo je 28a de Aŭgusto 2010. Alirita 27a de Septembro 2010 .
Seorang lelaki yang mandi di atas selokan. Selokan yang dipenuhi sampah Jembatan selokan gorong gorong beton pracetak (box culvert). Selokan adalah saluran untuk menyalurkan air pembuangan dan/atau air hujan untuk dibawa ke suatu tempat agar tidak menjadi masalah bagi lingkungan dan kesehatan. Selokan umumnya terdapat di pinggir jalan, didesain untuk mengalirkan kelebihan air hujan dan air permukaan dari jalan raya, tempat parkir, sisi jalan, dan atap. Besarnya selokan dihitung atas dasar cur...
España23.º puesto Titular Alternativo Tercero Datos generales Asociación RFEF Confederación UEFA Seudónimo La roja Ranking FIFA 1.º lugar (junio de 2014) Participación 14.ª Mejor resultado Campeón (2010) Entrenador Vicente del Bosque Estadísticas Partidos 3 Goles anotados 4 (1.33 por partido) Goles recibidos 7 (2.33 por partido) Goleador Xabi Alonso David Villa Fernando Torres Juan Mata (Un gol) Cronología Anterior Sudáfrica 2010 Siguiente Rusia 2018 La selección de fútbol de E...
Peta lokasi Kabupaten Gresik di Jawa Timur Berikut adalah daftar kecamatan dan kelurahan/desa di Kabupaten Gresik, Provinsi Jawa Timur, Indonesia. Kabupaten Gresik terdiri dari 18 kecamatan, 26 kelurahan, dan 330 desa (dari total 666 kecamatan, 777 kelurahan, dan 7.724 desa di Jawa Timur). Pada tahun 2017, jumlah penduduknya mencapai 1.251.754 jiwa dengan luas wilayah 1.191,25 km² dan sebaran penduduk 1.050 jiwa/km².[1][2] Daftar kecamatan dan kelurahan di Kabupaten Gresik, ...
OC-12 Jenis Senapan serbu Negara asal Russia Sejarah pemakaian Digunakan oleh Pasukan Internal Rusia Sejarah produksi Perancang V. N. Telesh dan U. V. Lebedev Tahun Awal 1990-an Produsen CKIB SOO (Biro Pusat Desain Senjata api Berburu dan Olahraga) Diproduksi 1993 Jumlah produksi Beberapa ratus Spesifikasi Berat 2,5 kg (tanpa peluru) Panjang 730 mm Panjang laras 206,5 mm Peluru 9 x 39 mm Rata² tembakan 800 peluru/min Kecepatan peluru 270 m/s Jarak ef...
Not to be confused with WKXJ, a Chattanooga, Tennessee–area sister station with the same branding and frequency. Radio station in Wauwatosa, WisconsinWXSSWauwatosa, WisconsinBroadcast areaGreater MilwaukeeFrequency103.7 MHz (HD Radio)Branding103-7 Kiss-FMProgrammingFormatTop 40 (CHR)SubchannelsHD2: Urban contemporary Hot 105.7HD3: Channel Q LGBTQ dance musicAffiliationsPremiere NetworksOwnershipOwnerAudacy, Inc.(Audacy License, LLC, as Debtor-in-Possession)Sister stationsWMYX-FMWSSPHistoryF...
Resolusi 1017Dewan Keamanan PBBPerbatasan antara Sahara Barat dan MauritaniaTanggal22 September 1995Sidang no.3.582KodeS/RES/1017 (Dokumen)TopikSahara BaratRingkasan hasil15 mendukungTidak ada menentangTidak ada abstainHasilDiadopsiKomposisi Dewan KeamananAnggota tetap Tiongkok Prancis Rusia Britania Raya Amerika SerikatAnggota tidak tetap Argentina Botswana Republik Ceko Jerman Honduras Indonesia Italia Nigeria O...
Head of Libyan Military Intelligence This article may need to be rewritten to comply with Wikipedia's quality standards. You can help. The talk page may contain suggestions. (February 2013) Abdullah SenussiPersonal detailsBornLibyaSpouse Fatima Farkash (m. 1980)RelativesMohammed Abdullah al-Senussi (son), Safia Farkash (sister-in-law)OccupationHead of Libyan Military IntelligenceMilitary serviceAllegiance Libyan Arab JamahiriyaBranch/serviceLibyan ArmyRankMajor ...
Un écosystème associé au cours d’eau : la bande rivulaire. Le terme de régime hydrologique désigne l’ensemble des variations de l'état (débit mensuel, hauteur d'eau) et des caractéristiques d'un cours d'eau, qui se répètent régulièrement dans le temps et dans l'espace et passent par des variations cycliques, par exemple, saisonnières (définition du Glossaire International d’Hydrologie[1]). Les régimes hydrologiques de base des cours d’eau sont le régime glaciaire,...
Part of a series onAnthropology OutlineHistory Types Archaeological Biological Cultural Linguistic Social Archaeological Aerial Aviation Battlefield Biblical Bioarchaeological Environmental Ethnoarchaeological Experiential Feminist Forensic Maritime Paleoethnobotanical Zooarchaeological Biological Anthrozoological Biocultural Evolutionary Forensic Molecular Neurological Nutritional Paleoanthropological Primatological SocialCultural Applied Art Cognitive Cyborg Development Digital Ecological E...
BasentoLokasiNegaraItaliaCiri-ciri fisikHulu sungai - lokasiMonte Arioso, Basilicata - elevasi1.722 m (5.650 ft) Muara sungai - lokasiLaut IoniaPanjang149 km (93 mi)Debit air - rata-rata122 m3/s (4.300 cu ft/s) Daerah Aliran SungaiLuas DAS1.537 km2 (593 sq mi) Basento (Latin Casuentus) adalah sebuah sungai di kawasan Basilicata, Italia bagian selatan.[1] Sungai tersebut bermuara...
American baseball player Baseball player Rocky GaleGale with the Portland Beavers in 2010CatcherBorn: (1988-02-22) February 22, 1988 (age 36)Portland, OregonBatted: RightThrew: RightMLB debutSeptember 6, 2015, for the San Diego PadresLast MLB appearanceMay 12, 2019, for the Los Angeles DodgersMLB statisticsBatting average.108Home runs1Runs batted in2 Teams San Diego Padres (2015, 2017) Los Angeles Dodgers (2018–2019) Rocky Michael Gale (born February 22, 1...
2023 video game 2023 video gameThe InvincibleDeveloper(s)Starward IndustriesPublisher(s)11 Bit StudiosDirector(s)Marek MarkuszewskiComposer(s)Brunon LubasEngineUnreal Engine 4Platform(s)Microsoft WindowsPlayStation 5Xbox Series X/SReleaseNovember 6, 2023Genre(s)AdventureMode(s)Single-player The Invincible is an adventure video game developed by Starward Industries and published by 11 Bit Studios. It is an adaptation of the 1964 Polish novel The Invincible. The game was released for Microsoft ...
Action of 8 May 1941Part of the Second World WarLocation map of the SeychellesDate8 May 1941Locationoff the Seychelles, Indian Ocean3°30′N 57°48′E / 3.5°N 57.8°E / 3.5; 57.8Result British victoryBelligerents United Kingdom GermanyCommanders and leaders P. C. W. Manwaring Ernst-Felix Krüder †Strength Heavy cruiser Cornwall Auxiliary cruiser PinguinCasualties and losses 1 killedc. 200 imprisoned sailors killed22 liberatedCornwall slightly dama...
У Вікіпедії є статті про інших людей із прізвищем Вишеславський. Леонід Миколайович Вишеславський Портрет Леоніда Вишеславського, зроблений його донькою Іриною, 1984 рікНародився 5 (18) березня 1914Миколаїв, Російська імперіяПомер 27 грудня 2002(2002-12-27)[1] (88 років)Київ, Украї...
Basilika Santo Paulus MayorBasilika Minor Santo Paulus Mayorbahasa Italia: Basilica di San Paolo MaggioreBasilika Santo Paulus MayorLokasiNapoliNegara ItaliaDenominasiGereja Katolik RomaArsitekturStatusBasilika minorStatus fungsionalAktifAdministrasiKeuskupan AgungKeuskupan Agung Napoli Basilika Santo Paulus Mayor (bahasa Italia: Basilica di San Paolo Maggiore) adalah sebuah gereja basilika minor Katolik yang terletak di Napoli, Italia. Basilika ini ditetapkan statusnya pada 1951...
For Milton, near Peterborough, see Milton Hall. Human settlement in EnglandMiltonMiltonLocation within CambridgeshirePopulation4,400 [1][2]DistrictSouth CambridgeshireShire countyCambridgeshireRegionEastCountryEnglandSovereign stateUnited KingdomPost townCAMBRIDGEPostcode districtCB24Dialling code01223PoliceCambridgeshireFireCambridgeshireAmbulanceEast of England UK ParliamentSouth East Cambridgeshire List of places UK England Cambridgeshire 52°1...