1908
Montraĵo de okazaĵoj en la jaro.
1908 estis superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1908 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Esperantujo
4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno .
28-a de junio : fondo de la Nordfrancia Esperanto-Federacio .
20-a de julio : Unua kunveno de usonaj esperantistoj en Chautauqua .
La 26-an de septembro okaziĝis kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto.
Fondo de UEA , Federacio Esperantista Rodana , la Ligo de Germanlingvaj Esperanto-Grupoj [mankas fonto ] , Dia Regno kaj Esperanto-Grupo de Palermo .
La esperantistoj ĉesigas kunlaboron kun Delegacio por alpreno de la lingvo internacia .
Ekaperas la Oficiala Gazeto Esperantista .
La Paro Megahy , Georgo Deŝkin , William Frank Westmancote , Augusts Kazoks , Herbert Moy Thomas , Wilhelm Ernst Dietl , Leo Blaas , John H. Fazel kaj Ernest Archdeacon eklernis Esperanton .
Ido -skismo.
Kreo de Tri Urboj Esperanto-Grupo [mankas fonto ] .
Starigo de Delegita reto de UEA .
Aperas supera komisiono de la Lingva Komitato .
Fondo de "mikroŝtato " Amikejo , unua "Esperanta regno " en la mondo.
Theodor Ĉeika publikigis vortaron Esperanto-Ĉeĥan.
P. Jovan Jovanoviĉ publikigis unuan lernolibron al serboj .
Skismo en Ĉeĥa Esperanta movado.
Doktoriga tezo Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo por la Medicino prezentita de Pierre Corret .
Publikitaj Interpreso kaj Panariŝo .
Svisa Bankunio enkondukis ĉekojn internaciajn kun spesmilaj valoroj.
Mondo
Naskiĝoj
1-a de januaro : Edward Teller , usona fizikisto (m. 2003 )
9-a de januaro : Simone de Beauvoir , franca filozofino (m. 1986 )
9-a de januaro: Albert Wass , hungara verkisto (m. 1998 )
22-a de januaro : Lev Landau , soveta fizikisto (m. 1968 )
22-a de februaro : John Mills , brita aktoro (m. 2005 )
5-a de marto : Rex Harrison , brita aktoro (m. 1990 )
7-a de marto : Anna Magnani , itala aktorino (m. 1973 )
14-a de marto : Maurice Merleau-Ponty , franca filozofo (m. 1961 )
5-a de aprilo : Bette Davis , usona aktorino (m. 1989 )
24-a de aprilo : Józef Gosławski , pola skulptisto kaj medalfaristo (m. 1963 )
28-a de aprilo : Oskar Schindler , germana komercisto kaj savinto de multaj judoj dum la Dua Mondmilito (m. 1974 )
1-a de majo : Krystyna Skarbek , brita-pola spiono dum la Dua Mondmilito (m. 1952 )
28-a de majo : Ian Fleming , angla verkisto (m. 1964 )
30-a de majo : Hannes Alfvén , sveda fizikisto (m. 1995 )
26-a de junio : Salvador Allende , prezidento de Ĉilio 1970-73 (m. 1973 )
26-a de junio : Willy Burgemeister , ĉeĥa esperantisto (m. nekonata)
16-a de julio : Vasil Barka , ukraina verkisto (m. 2005 )
3-a de aŭgusto : Ernesto Geisel , brazila diktatoro (m. 1996 )
8-a de aŭgusto : Chivu Stoica , rumana politikisto (m. 1975 )
22-a de aŭgusto : Henri Cartier-Bresson , franca fotisto (m. 2004 )
28-a de aŭgusto : Robert Merle , franca verkisto (m. 2004 )
28-a de aŭgusto: Abelardo Rodrigues , brazila art-kolektanto (m. 1971 )
9-a de septembro : Cesare Pavese , itala verkisto (m. 1950 )
19-a de septembro : Mika Waltari , finna verkisto (m. 1979 )
3-a de novembro : Tomáš Balda , ĉeĥa esperantisto (m. 1973 )
4-a de novembro : Joseph Rotblat , pola-brita nuklea fizikisto (m. 2005 )
12-a de novembro : Hans Werner Richter , germana verkisto (m. 1993 )
28-a de novembro : Claude Lévi-Strauss , franca antropologo (m. 2009 )
13-a de decembro : Rostislav Platt , rusa aktoro (m. 1989 )
31-a de decembro : Simon Wiesenthal , travivinto de la naziaj koncentrejoj (m. 2005 )
Henri Paul Vatré , svisa esperantisto (m. 1998 )
Li Naixi , ĉina esperantisto (m. 2003 )
Mortoj