Oceanio estas termaso, nome geografia mondoregiono, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri etendareajn grupojn: Melanezio, Mikronezio, kaj Polinezio.[1] Etenda al la Orienta kaj al la Okcidenta hemisferoj, Oceanio havas terareon de 8 525 989 km² kaj populacion de ĉirkaŭ 41 milionoj. Kompare kun la kontinentoj, la regiono de Oceanio estas la plej malgranda en terareo kaj la dua plej malgranda pri loĝantaro post nur Antarkto.
La alveno de eŭropaj setlantoj en postaj jarcentoj rezultis en gravaj ŝanĝoj en la socia kaj politika pejzaĝo de Oceanio. En pli nuntempaj tempoj estis pliiĝanta diskuto pri naciaj flagoj kaj deziro de kelkaj oceanianoj montri sian distingeblan kaj unuopecan identecon.[9] La roka arto de Aborigenaj Aŭstralianoj estas la plej longdaŭra kontinue praktikata arta tradicio en la mondo.[10]Puncak Jaya en Papuo estas la plej alta montopinto en Oceanio kun 4 884 metroj.[11] Plej Oceaniaj landoj estas mult-partiajreprezentajparlamentaj demokratioj, kaj turismo estas granda enspezofonto por la landoj de la Pacifikaj Insuloj.[12] Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil diversajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.
La prahistorio de Oceanio estas kutime dividita en la prahistorio de ĉiuj el ties ĉefaj areoj: nome Polinezio, Mikronezio, Melanezio, kaj Aŭstralazio, kaj tiuj ege varias pri kiam ili estis por la unua fojo loĝataj de homoj — el antaŭ 70 000 jaroj (Aŭstralazio) ĝis antaŭ 3 000 jaroj (Polinezio).
La apero de certaj skribaj dokumentoj koincidas kun la alveno de esploristoj el Eŭropo, kio kondukas la konstruadon de la historio de Oceanio en la sekvo de la itineroj kaj agado de esploristoj, kio certe estas negativa eŭropcentrisma rigardo al la historio de la kontinento. Post la epoko de la esplorado venis la tempo de koloniismo fare de diversaj potencoj kaj ĉefe de britoj, kiuj markis la kulturan heredon, kaj ekde tiam la historio estis la luktado inter ambaŭ tendencoj, nome koloniisma kaj kontraŭkoloniisma. Grava momento por la historio de la kontinento estis la alveno al tiuj lokoj, tiom for de aliaj centroj de la homaj civilizacioj, kiaj estas Eŭropo kaj Norda Atlantiko, de du gravaj okazaĵoj de la Historio de la mondo, nome la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito.
La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42 000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento.
La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350 000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj.
Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[13] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[14] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.[15]
La historio de Nov-Zelando datiĝas de antaŭ almenaŭ 700 jaroj, kiam ĝi estis eltrovita kaj eksetlita de polinezianoj, kiuj evoluigis klaran maorian kulturon centritan sur parencecaj ligoj kaj lando. La unua eŭropa esploristo eltrovinta Nov-Zelandon estis Abel Janszoon Tasman la 13-an de decembro 1642. Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj. En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.
Historio de Nov-Gvineo
La insulo Nov-Gvineo estis loĝata de diversaj papuaj popoloj ekde antaŭ almenaŭ 20 000 jaroj.[16] Nov-Gvineo formis grandan kontinuan teramason, nome Sahul, kiam ĝi estis origine koloniigita, kiu enhavis kaj Aŭstralian kaj Tasmanion kaj Nov-Gvineon. Antaŭ inter 7000 kaj 13 000 jaroj, pro la plialtiĝo de la marnivelo, tiu teramaso dividiĝis en tri partoj: Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Tasmanio. La granda etna kaj lingva diverseco de Papuo estas la rezulto de diversigo de ĉirkaŭ 40 000 jaroj de seninterrompa homa estado, kun nur malmultaj kontaktoj en la marbordo proksime de Aŭstralio aŭ kun aliaj insulaj popoloj.
Ekde la 16a jarcento eŭropaj maristoj kaj esploristoj venis al la insulo kaj poste koloniaj potencoj disdividis la insulon inter nederlandanoj, britoj kaj germanoj. Dum procezo de malkoloniigo la orienta duono ja sendependiĝis, dum la okcidenta restis sub okupacio kaj kontrolo de Indonezio.
La historio de Havajo inkludas fazojn de la unua setlado de polinezianoj en la Arkipelago Havaja, la malkovron fare de eŭropanoj en la Moderna epoko, la enmigradon fare de eŭropanoj, usonanoj kaj azianoj, la elpovigon de la havaja monarkio, mallongan periodon de ekzistadon kiel respubliko kaj la aneksadon fare de Usono unue kiel teritorio kaj poste kiel usona ŝtato.
Geografio
Oceanio estis origine konceptita kiel la teroj de la Pacifika Oceano, etende el la Malaka Markolo ĝis la marbordo de Ameriko. Ĝi enhavas kvar regionojn: Polinezio, Mikronezio, Malajzio (nune nomata Malaja insularo), kaj Melanezio.[17] Nuntempe, partoj de tri geologiaj kontinentoj estas inkluditaj en la termino "Oceanio": nome Eŭrazio, Aŭstralio, kaj Zelandio, same kiel la ne-kontinentajn vulkanajn insulojn de Filipinoj, Wallacea, kaj la malferman Pacifikon.
Oceaniaj insuloj estas el kvar bazaj tipoj: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralrifoj kaj elstaraj koralplatformoj. Altaj insuloj estas el vulkana origino, kaj multaj enhavas aktivajn vulkanojn. Inter tiuj estas la insuloj Bougainville, Havajoj, kaj Salomonoj.[19]
Oceanio estas unu el ok surteraj biogeografiaj regnoj, kiu formas la gravajn ekologiajn regionojn de la planedo. Rilate al tiuj konceptoj estas "Preskaŭ Oceanio", nome tiu parto de okcidenta Insulo Melanezio, kiu estis loĝataj dum dekoj da jarmiloj, kaj "Malproksima Oceanio", kiu estis pli ĵuse setlita. Kvankam la majoritato de la Oceaniaj insuloj kuŝas en Suda Pacifiko, kelkaj el ili ne estas limigitaj al la Pacifika Oceano – nome Kanguru-Insulo kaj Aŝmora kaj Kartia Insuloj, por ekzemplo, estas en la Suda Oceano kaj Hinda Oceano, respektive, kaj la okcidenta marbordo de Tasmanio frontas al la Suda Oceano.[20]
La koralrifoj de Suda Pacifiko estas malaltaj strukturoj kiuj estis konstruitaj el bazalta lafo fluanta sub la oceana surfaco. Unu el la plej spektaklaj estas la Granda Barilrifo ĉe nordorienta Aŭstralio kun ĉenoj el rifareoj. Dua insultipo formita el koralo estas la elstaraj koralplatformoj, kiuj estas kutime iomete pli grandaj ol la malaltaj koralinsuloj. Ekzemploj estas Banaba (iam Oceana Insulo) kaj Makatea en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.[21][22]
Aŭstralazio siaflanke estas koncepto kiu enhavas Aŭstralion, Nov-Zelandon, la insulon Nov-Gvineo, kaj najbarajn insuloj en la Pacifika Oceano. Kun Hindio plej el Aŭstralazio kuŝas sur la Hind-Aŭstralia Plato el kiu tiu lasta okupas la sudan areon. Ĝi estas flankigita de la Hinda Oceano okcidente kaj de la Suda Oceano sude.[27][28]
La Pacifika plato, kiu formas plej el Oceanio, estas oceana tektona plato kiu kuŝas sub la Pacifika Oceano. Kun 103 milionoj da kvadrataj kilometroj, ĝi estas la plej granda tektona plato. Tiu plato enhavas interne varmajn punktojn kiuj formas ekzemple la Havajajn Insulojn.[29] Ĝi estas preskaŭ tute oceankrusto.[30] La plej antikva membro kiu malaperis pere de la ciklo de platotektoniko okazis komence de la Kretaceo (antaŭ 145 ĝis 137 milionoj da jaroj).[31]
Aŭstralio, estante parto de la Hind-Aŭstralia Plato, estas la plej malalta, plej ebena, kaj plej antikva teramaso sur la Tero[32] kaj ĝi estis havinta relative stabilan geologian historion. Geologiaj fortoj kiaj la tektona levo de montaroj aŭ kolizioj inter tektonaj platoj okazis ĉefe en la plej frua historio de Aŭstralio, kiam gi estis ankoraŭ parto de Gondvano. Aŭstralio estas situa en la mezo de tektona plato, kaj tiel nuntempe ne havas aktivan vulkanismon.[33]
La geologio de Nov-Zelando male famas pro sia vulkana aktiveco, tertremoj kaj geotermaj areoj pro ties loko sur la limo inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj. Multo de la baza rokaro de Nov-Zelando estis iam parto de la kontinentego Gondvano, kun Sudameriko, Afriko, Madagaskaro, Hindio, Antarkto kaj Aŭstralio. La rokoj kiuj nuntempe formas la kontinenton Zelandion estis inter Orienta Aŭstralio kaj Okcidenta Antarkto.[34]
La Aŭstrali-Novzelanda kontinenta fragmento de Gondvano disiĝis el la cetero de Gondvano fine de la Kretaceo (95–90 Ma). Ĉirkaŭ 75 Ma, Zelandio estis esence separata el Aŭstralio kaj Antarkto, kvankam eble nur malprofundaj maroj separis Zelandion kaj Aŭstralion en la nordo. La Tasmana maro, kaj parto de Zelandio poste kuniĝis kun Aŭstralio por formi la Aŭstralian platon (40 Ma), kaj nova platolimo aperis inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj.
La plej diversa lando de Oceanio kiam temas pri medio estas Aŭstralio, kun tropikaj pluvarbaroj en nordoriento, montaroj en sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj seka dezerto centre.[38]Dezertoj aŭ duon-arida tereno ofte konata kiel "outback" formas pro multo la plej grandan parton de la lando.[39] La marbordaj supraj teroj kaj la Zono Brigalow kuŝas inter la marbordo kaj la montoj, dum interne de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj.[40] La plej norda punkto de la orienta marbodo estas la tropika pluvarbara Kabjorka Duoninsulo.[41][42][43][44][45]
La Novzelanda pejzaĝo gamas el la fjordecaj riaroj de la sudokcidento ĝis la tropikaj strandoj de la plej malproksima nordo. La Suda Insulo estas dominata de la Sudaj Alpoj. Estas 18 pintoj de pli ol 3000 metroj en la Suda Insulo. Ĉiuj pintoj super 2 900 m estas en la Sudaj Alpoj, ĉeno kiu formas la spinon de la Suda Insulo; la plej alta montopinto el tiuj estas Aoraki/Monto Cook, kun 3 754 metroj. Tertremoj estas oftaj, kvankam kutime ne fortaj, averaĝe 3 000 jare.[47] Estas granda vario de indiĝenaj arboj, adaptitaj al ĉiuj variaj mikro-klimatoj en Nov-Zelando.[48]
En Havajo, unu endemia plantogenro, Brighamia, nuntempe postulas man-polenigon ĉar oni supozas, ke ĝia natura poleniginto estas formortinta.[49] La du specioj de Brighamia – nome B. rockii kaj B. insignis – estas reprezentataj en la naturo per ĉirkaŭ nur 120 individuaj plantoj. Por certigi, ke tiuj plantoj elsendas semojn, biologoj malsupreniras 910-metrojn altajn klifojn por surbrosi polenon sur iliajn stigmojn.[50]
La birdoj de Nov-Zelando evoluis en birdospecaro kiu inkludis grandan nombron de endemiaj specioj. Logike en izolan arkipelago Nov-Zelando akumulis birdodiversecon kaj kiam la kapitano James Cook alvenis en la 1770-aj jaroj li notis, ke la birdkantoj estis surdigaj. La mikso inkludas speciojn kun nekutima biologio kiel la kakapo kiu estas la nura birdo en la mondo nefluga, noktema, papaga kaj reproduktanta uzante masklarojn, sed ankaŭ multaj specioj kiuj estas similaj al la najbaraj terareoj. Kelkaj el la plej bone konataj kaj distingaj birdospecioj en Nov-Zelando estas la kivio, la keao, la takaheo, la menciita kakapo, la flavkapulo (Mohoua ochrocephala), tui kaj la nigravosta antorno (Anthornis melanura) aŭ en maoria korimako aŭ makomako.[68] La tuataro estas notinda reptilio endemia de Nov-Zelando.[69]
La plej grandaj urbaj aglomeraĵoj de Oceanio troviĝas ĉefe en Aŭstralio, la plej loĝata lando de la kontinento, kaj Novzelando estus la dua. Jen la klasigo:
Sidnejo kun 4,6 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
Melburno kun 4,2 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
Brisbano kun 2,1 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
Perto kun 1,8 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
Aŭklando kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
Adelajdo kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
Honolulu kun 976,372 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
La Arto de Oceanio estas markita de la multeco de insulaj teritorioj kiuj bordas la Pacifikan Oceanon, elstare la insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando, kaj tri ĉefaj areoj de insuloj kaj insularoj: Polinezio, Melanezio kaj Mikronezio.
En Aŭstralio elstaras la rokpentraĵoj, kiuj estas ege skemecaj, alvenante ĝi la geometria simpligo. Poste okazis la etendo al la pacifika periferio kaj oni produktis grandan kulturan diversecon. La majoritato de artaj montroj estis de rita karaktero, rilataj kun dancoj kaj ceremonioj de religia tipo: en Mikronezio oni produktis prilaboritajn arkitekturajn kompleksojn kun skulptaĵoj el ŝtono kaj megalitoj; en Guamo kaj la Marianaj Insuloj elstaras la domoj konstruitaj sur kolonoj el ŝtono (latte); en Havajo oni konstruis grandajn templojn (heiau), kun skulptaĵoj el ligno de ĝis tri metroj kiuj reprezentis diojn; en Novzelando, la maorioj disvolvigis tipon de lignoĉizado kun figuroj de politikaj kaj religiaj estroj; en Paskinsulo oni konstruis la famajn unuŝtonajn kapojn (Moai) inter la jaroj 900 kaj 1600; en Melanezio elstaras la grandaj kunsidejoj aŭ «domoj de la spiritoj», dediĉitaj al ceremonioj rilataj kun la kulto al la prauloj; la maskoj estis karakteraj de Nov-Gvineo (mai), Nova Irlando (malanggan) kaj Nov-Kaledonio (apuema); la Asmatoj de Irian Jaya (Okcidenta Nov-Gvineo) konstruis memorfostojn (bisj) de 5 al 10 metroj altajn, ĉizitaj kun figuroj antropomorfaj; en la insuloj Salomonoj oni produktis statuojn el ligno (indalo) de figuroj ĉu homaj ĉu bestaj, kun inkrustaĵoj el konkoj.[78]
Aŭstralio kaj Nov-Zelando estas la nuraj tre disvolviĝintaj sendependa landoj en la regiono, kvankam la ekonomio de Aŭstralio estas pro multo la plej granda kaj plej hegemonia en la regiono kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Nov-Kaledonio, Havajo kaj Franca Polinezio estas tre disvolviĝintaj sed ili ne estas suverenaj ŝtatoj.
Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $. Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj.[79][80][81] Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013.[82][83] Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.[82]
La majoritato de homoj loĝantaj en la Pacifikaj insuloj laboras en la serva sektoro kiu inkludas turismon, edukon kaj financajn servojn. La plej grandaj eksportaj merkataj celoj de Oceanio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Sud-Koreio kaj Eŭropa Unio. La pli malgrandaj Pacifikaj landoj dependas el komerco kun Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono por eksporti varojn kaj ricevi aliajn produktojn. Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kun aliaj landoj, estas membroj de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK).
La ĉefa produkto el Pacifiko estas kopro aŭ kokoso, sed ankaŭ ligno, bovoj, palmoleo, kakao, sukero kaj zingibro estas produktata ofte tra la tropikoj de Pacifiko. Fiŝkaptado havigas gravan sektoron por multaj el la plej malgrandan landoj en Pacifiko, kvankam multaj fiŝkaptaj areoj estas fakte ekspluatataj de aliaj grandaj landoj, ĉefe Japanio. Naturaj resursoj, kiel plumbo, zinko, nikelo kaj oro, estas minataj en Aŭstralio kaj Salomonoj.
↑↑ Davison, Graeme; Hirst, John; Macintyre, Stuart (1999). The Oxford Companion to Australian History. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553597-9, pp. 338–39, 681–82.
↑Australia Act 1986. Australasian Legal Information Institute. Alirita 17a de Junio 2010.
↑Foley, William A (1986). The Papuan languages. Cambridge University Press. ISBN 0-521-24355-6. p. 4.
↑Dumont D'Urville, Jules-Sébastien-César (2003). Traduko de Ollivier, Isabel; Biran, Antoine de; Clark, Geoffrey. "On the Islands of the Great Ocean". Journal of Pacific History. 38 (2): 163–174. doi:10.1080/0022334032000120512. JSTOR 25169637. S2CID 162374626.
↑Douglas & Ballard (2008) Foreign bodies: Oceania and the science of race 1750–1940
↑Pain, C.F., Villans, B.J., Roach, I.C., Worrall, L. & Wilford, J.R. (2012): Old, flat and red – Australia's distinctive landscape. En: Shaping a Nation: A Geology of Australia. Blewitt, R.S. (Eld.) Geoscience Australia and ANU E Press, Canberra. pp. 227–275 ISBN 978-1-922103-43-7
↑Kevin Mccue (26a de Februaro 2010). "Land of earthquakes and volcanoes?". Australian Geographic. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2010. Alirita la 28an de Decembro 2021.
↑"Fiji". CIA World Factbook. Alirita la 28an de Decembro 2021.
↑Clague, D.A. kaj Dalrymple, G.B. (1989) Tectonics, geochronology, and origin of the Hawaiian-Emperor Chain en Winterer, E.L. et al. (editors) (1989) The Eastern Pacific Ocean and Hawaii, Boulder, Geological Society of America.
↑Loffler, Ernst; Anneliese Loffler; A.J. Rose; Denis Warner (1983). Australia: Portrait of a continent. Richmond, Victoria: Hutchinson Group (Australia). pp. 37–39. ISBN 978-0-09-130460-7.
↑Seabrooka, Leonie; McAlpinea, Clive; Fenshamb, Rod (2006). "Cattle, crops and clearing: Regional drivers of landscape change in the Brigalow Belt, Queensland, Australia, 1840–2004". Landscape and Urban Planning. 78 (4): 375–376. doi:10.1016/j.landurbplan.2005.11.007.
↑Pratt, H. Douglas; et al. (1987). The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02399-1.
↑"Brown Goshawk | Birds in Backyards". www.birdsinbackyards.net. Birdlife Australia. Arkivita el la originalo la 17an de Aŭgusto 2016. Alirita la 28an de Decembro 2021.
↑Christidis, L., Boles, W., 2008. Systematics and Taxonomy of Australian birds, Collingwood, Victoria, Australia. CSIRO Publishing.
↑Steadman. 2006. Extinction & biogeography of tropical Pacific birds
↑Gill, Frank; Donsker, David, elds. (2016). "Rollers, ground rollers & kingfishers". World Bird List Version 6.3. International Ornithologists' Union. Alirita la 28an de Decembro 2021.
↑Egerton, L. ed. 2005. Encyclopedia of Australian wildlife. Reader's Digest
↑Underhill D (1993) Australia's Dangerous Creatures, Reader's Digest, Sydney, New South Wales, ISBN 0-86438-018-6
↑Trewick SA, Gibb G. 2010. Assembly of the New Zealand avifauna – a review of molecular evidence. IBIS 152: 226–253.
↑Trewick SA. 2011. Vicars and vagrants: Assembly of the New Zealand avifauna. Australasian Science 32: 24–27.
↑Regionoj laŭ la kategoriiga mapo de UNO, escepte de tio ke iuj regionoj donitaj ĉi tie povas esti konsiderataj kiel estantaj en ambaŭ kaj en Oceanio kaj en Azio aŭ en Norda Ameriko
↑Uzado de ĉi tiu termino povas esti malsama. UNO nomas ĉi tiun regionon kiel "Aŭstralio kaj Novzelando."
↑La 7-an de oktobro de 2006, registaro moviĝis el la antaŭa ĉefurbo Koror al Melekeoko, kiu estas je 20 km al nordoriento de Koror sur insulo Babeldaob, kaj poste al Ngerulmudo.