Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 1 705 km² kaj loĝantaron de 3 384 671 (je 1-a de januaro2005) kaj estas la dua plej granda urbo de Aŭstralio (post Sidnejo). Ĝi situas en la ekstrema sudo de kontinenta Aŭstralio. Pro la marborda situo (ĉe la golfo Port Phillip) ĝia meza alto super maro estas nur 14 metroj.
Historio
Iama malliberulo fondis la urbon. En 1835 la loknomo estis Port Phillip, la loĝantoj estis arestitoj aŭ iamaj arestitoj. En 1851 la urbo iĝis subŝtata ĉefurbo. Tiam alvenis la unuaj familioj, kiuj ne estis arestitaj. Baldaŭe oni trovis oron, sekve multe da homoj alvenis. En 1956 la urbo gastigis la 16-an modernan Someran Olimpikon.
Johnny Logan (1954), naskonome Seán Patrick Michael Sherrard O'Hagan, laŭ familia deveno irlanda kantisto, naskiĝis en la urbeto Frankston en la metropola teritorio Melburno
Estas ankaŭ Esperanta societo tie. Laŭ ilia retpaĝo:
La definitiva manlibro pri gramatiko "Lingvaj Respondoj" haveblas el Melburno Esperanto Asocio, Aŭstralio Esperanto Asocio kaj Universala Esperanto Asocio aŭ el nia retejo.