30-a de aŭgusto
La 30-a de aŭgusto estas la 242-a tago de la jaro (la 243-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 123 tagoj restas.
Je la 30-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 70: Unua Juda-Romia Milito: sieĝo de Jerusalemo finiĝis kiam romianoj eniris kaj prirabis la Malsupran Urbon, detruante dum sturmo la Duan Templon
- 257: Siksto la 2-a fariĝis papo
- 1282: Sicilia vespro: reĝo de Aragono kaj Valencio Petro kroniĝis kiel reĝo de Sicilio
- 1464: Paŭlo la 2-a iĝis papo
- 1483: Karolo la 8-a fariĝis reĝo de Francio
- 1546: En kalvina Ĝenevo aperis dekreto malpermesanta doni al infanoj personajn nomojn aliajn ol la bibliaj
- 1579: Komence de la unua pola-rusa milito pola armeo gvidata de la reĝo Stefan Batory rekonkeris Polock, aneksitan de Ivano la Terura, interalie kune kun Latgalio
- 1704: Granda Nordia Milito: en Narva Respubliko de Ambaŭ Nacioj subskribis aliancon kun Rusa carlando - oficiale konsentis ekmiliti nur kun Svedio
- 1757: Sepjara milito: venko de rusa armeo super la prusa en batalo de Groß-Jägersdorf en Orienta Prusio
- 1799: Anglo-rusa invado al Norda Holando: eskadro de la mararmeo de Batava Respubliko kapitulacis sen batalo antaŭ Reĝa mararmeo
- 1813: Napoleonaj Militoj: en la dutaga Batalo ĉe Chlumec rusaj, aŭstraj kaj prusaj trupoj venkis la francan armeon - generalo Dominique Joseph Vandamme estis kaptita de rusoj
- 1835: Viktorio: Melburno fondiĝis
- 1850: Havajo: Honolulu iĝis urbo
- 1854: Krimea milito: defendo de Petropavlovsk-Kamĉatskij komenciĝis
- 1873: Aŭstro-hungara ekspedicio malkovris la Landon de Francisko Jozefo en la Barenca Maro
- 1877: Franca inventisto Charles-Émile Reynaud patentigis animaci-aparaton - praksinoskopo
- 1891: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Ĥaldeo
- 1901: Brita inĝeniero Hubert Cecil Booth patentigis polvosuĉilon
- 1906: Norvega esploristo Roald Amundsen navigis tra Nordokcidenta Pasejo
- Unua Mondmilito
- 1919: El Kievo oni evakuis instituciojn de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1920: En Parizo estis kreita Ukrainia Milita Organizo kun Jevhen Konovalec surpinte
- Soveta-Pola Milito:
- 1922: Greka-turka milito (1919-1922): decida venko de turkoj en batalo de Dumlupınar (proksime al Kütahya)
- 1924: Ortodoksa katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio estas konsekrita en Bulgario
- 1929: Dua Pola Respubliko akceptis principojn de la Young-plano
- 1932: Hermann Göring iĝis prezidento de Reichstag
- 1938: Prezidanto de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš transdonis al reprezentantoj de Sudetgermana partio pluan proponon por solvi la demandon de sudetaj germanoj - la tiel nomata kvara plano
- 1939: Nobuyuki Abe iĝis ĉefministro de Japanio
- 1939: Svislando: Federacia Asembleo elektis Korpusestron Henri Guisan generalo de la Svisa Armeo - rango kiu ne ekzistas en tempo de paco
- 1939: Polaj destrojeroj Błyskawica (Fulmo), Grom (Tondro) kaj Burza (Tempesto) ricevis ordonon tuj eknavigi al Britio por saviĝi de eksplodonta mondmilito
- 1939: Per dekreto de prezidento de Pollando Ignacy Mościcki komenciĝis ĝenerala mobilizo - haltigita por 24 horoj pro interveno de la franca kaj brita ambasadoj
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Palmiry 87 malliberulojn de varsovia enketa malliberejo Pawiak, en Maków Podhalański 20 polojn kaj judojn, en Sierpc 42 personojn, en Częstochowa 10 membrojn de subtera organizo "Polaj Socialistoj"; al koncentrejo Aŭŝvico venis transporto de 438 personoj de malliberejo en Tarnów kaj de la krakova - 25; Dua Viena Arbitracio - laŭ germana decido, apogita de Italio, Hungario ricevas nordan Transilvanion kaj Sikullandon, hungaraj trupoj komencis la okupadon ekde la 5-a de septembro; Libera Francio: administracio de Tahitio transiris al la flanko de generalo Charles de Gaulle; nokte RAF la 3-an fojon atakis Berlinon; Mediteraneo: de Britio fornavigis helpofortoj al Egiptio kaj Malto; Atlantiko: batalo de konvojo SC, ĝis la 9-a de septembro, komencita (53 unuoj) - unua sukcesa kolektiva atako de germanaj submarŝipoj kun sinkigo de 5 ŝipoj
- 1941: Ĉirkaŭ 120 personoj, konsideritaj de okupantoj kiel komunistoj, estis pafmortigitaj de germanoj en Grajewo; germana polico pafmortigis 53 judojn en Ossowa (distrikto Lublin); de militprizono en Siedlce fuĝis pli ol 100 sovetaj soldatoj; en Lvovo rekreiĝis Ukraina Ruĝa Kruco
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Nowy Targ - kie estis ĉirkaŭ 2 500 judoj, 1 500 estis murditaj sur loka juda tombejo, 100 estis lokitaj en trudlaborejo kaj la ceteraj forveturigitaj al ekstermejo Bełżec; germanaj juĝejoj ĝis nun verdiktis 1 675 mortpunojn
- 1943: Volinia masakro: en Ostrówki (Volina provinco) Ukraina Ribela Armeo murdis 438 personojn kaj en aliaj lokoj, kun helpo de banderanoj kaj lokaj kamparanoj: Jankowce (79 personoj), Kąty (138), Wola Ostrowska (529 personoj), Borki (55 personoj), Gaj (300-600 personoj), Budy Ossowskie (270 personoj) — sume aŭguste ukrainoj atakis 301 vilaĝojn murdante pli ol 8 mil polojn (en ĉiu taĉmento estis ukraina policano, kiu transdonis ordonon de la germana okupanto pri celoj de la atakoj); de militprizono en Stryj fuĝis 17 jugoslavaj oficiroj; Pola ekzila registaro protestis kontraŭ kreo de Infanteria Divizio en Sovetunio je la nomo al Tadeusz Kosciuszko
- 1944: Ribelo de Varsovio: parta evakuo de pola soldataro tra kanaloj de Malnova Urbo ĝis la Mezurbo; germanoj murdis en varsovia malsanulejo Johano de Dio ĉirkaŭ 300 pacientojn kaj kuracistojn; 300 vunditoj pereis dum bombado de malsanulejo en kvartalo Mokotów; dum defendo de Malnova Urbo mortfalis Roger Barlet – franca fuĝinto de Wehrmacht batalanta en skolta bataliono "Zośka"; Gestapo arestis en Provinco Vartlando pro rompo de laboro de la 13-a de januaro ĝis tiu ĉi tago 1 692 polojn
- 1945: Britoj eniris Honkongon, okupatan de japanoj ekde 1941; usona armeo dislokiĝis en Jokohamo kaj ĉirkaŭ Tokio - generalo Douglas MacArthur alflugis al Jokohamo kie li fondis sian sidejon; vjetnama imperiestro Bảo Đại abdikis - fino de la Nguyễn-dinastio
- 1945: Aliancita Kontrolkonsilantaro fondiĝis en Berlino por kontroli Germanion; Belgio: reĝo Leopoldo la 3-a ricevis permeson restadi en Svislando
- 1945: Pollando: unua sindikat-kunveno de komunistaj polaj literaturistoj - Jarosław Iwaszkiewicz iĝis unua prezidanto
- Stalinismo
- 1953: Malfermo de Zoologia ĝardeno Brno
- 1956: En Luiziano oni parte malfermis la Digvojon Lago Pontchartrain (ĝis 2011 la plej longa ponto en la mondo)
- 1963: Malvarma milito: Pentagono (Usono) kaj Moskva Kremlo ligiĝis per "varmega linio"
- 1974: En Zagrebo elreliĝis trajno Beogrado-Dortmund - 153 personoj pereis
- 1974: En farita de maldekstrulaj ekstremistoj bomba atenco kontraŭ sidejo de Mitsubishi en Tokio 8 personoj pereis, 378 vundiĝis
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: subskribo de interkonsentoj de Szczecin (33 postuloj kun ebleco fondi sindikaton)
- 1981: Prezidento de Irano Mohamed Ali Raĝai kun ĉefministro kaj tri aliaj personoj pereis en bomba atenco en Teherano
- 1982: Gvidanto de Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat kaj palestinaj batalantoj estis devigitaj forlasi Libanon
- 1984: Bulgario: bombatenco kontraŭ stacidomo en Plovdiv mortigis unu virinon kaj vundis 42 homojn
- 1984: Unua misio de Kosmopramo Discovery komenciĝis
- 1989: Nupto: pola reĝisoro Roman Polański edziĝis al franca aktorino Emmanuelle Seigner
- 1991: Dissolvo de Sovetunio
- 1992: Germana aŭtosportisto Michael Schumacher gajnis sian unua vetkuron en Formulo 1
- 1993: Maroko: en Kazablanko ekfunkciis unu el la plej grandaj moskeoj - la Moskeo Hasano la 2-a
- 1995: Kazaĥio adoptis novan konstitucion
- 1995: Kadre de paca operaco de UN, NATO komencis bombadi Serban Respublikon
- 1999: Referendumo en Orienta Timoro - plimulto voĉdonis por sendependeco
- 2008: 12 barataj policanoj pereis rezulte de mineksplodo en Ĝharkhando
- 2009: Ali Bongo Ondimba proklamis sian venkon en balotado por prezidenteco de Gabono
- 2014: Ĉefministro de Pollando Donald Tusk elektiĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj itala ministrino pri eksteraj aferoj Federica Mogherini Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio
- 2014: En Gdańsk malfermiĝis Eŭropa Solidarec-Centro, kies konsilianoj iĝis i.a. Kornel Morawiecki kaj Jarosław Sellin, kaj kolegianoj Antoni Dudek, Marta Kaczyńska, Andrzej Kołodziej kaj Paweł Kowal
- Rus-ukraina milito
- Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 1334: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1369)
- 1377: Ŝaho Ruĥo, reganto el dinastio Timuridoj (m. 1447)
- 1574: Albert Szenci Molnár, hungara pastro, poeto, lingvisto, filozofo kaj tradukisto (m. 1634)
- 1745: Johann Hieronymus Schröter, germana juristo, oficisto, astronomo (m. 1816)
- 1748: Jacques-Louis David, franca pentristo (m. 1825)
- 1752: Abel Burja, germana protestanta pastro, matematikisto, kreinto de pasilalio, optika telegrafo, unu el kreantoj de metronomo kaj duuma kodo (m. 1816)
- 1773: Mihály Pollack, hungara arkitekto (m. 1855)
- 1790: József Salamon, hungara verkisto kaj instruisto kontribuinta al pedagogio, eklezihistorio, tipografio (m. 1871)
- 1797: Mary Wollstonecraft Shelley, brita verkistino (m. 1851)
- 1804: Aleksander Chodźko, pola poeto, orientalisto, slavisto (m. 1891)
- 1809: Adolph Hesse, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1863)
- 1812: Ágoston Haraszthy, hungara-usona aventuristo kaj negocisto (m. 1869)
- 1818: Friedrich Ladegast, germana orgenkonstruisto (m. 1905)
- 1827: Lajos Martin, hungara matematikisto, universitata instruisto, pioniro de aviado (m. 1897)
- 1844: Albert Szaniszló, hungara zoologo kaj agrikulturisto (m. 1913)
- 1842: Géza Kresz, hungara kuracisto, ambulancisto (m. 1901)
- 1852: Jacobus Henricus van 't Hoff, nederlanda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri kemia kinetiko kaj osmoza premo (m. 1911)
- 1859: Heinrich Hoffmann, germana pentristo (m. 1933)
- 1860: Isako Levitan, rusia pentristo-pejzaĝisto (m. 1900)
- 1866: George Minne, belga skulptisto (m. 1941)
- 1866: Konstanty Skirmunt, pola grafo, politikisto kaj diplomato (m. 1949)
- 1870: Lavr Kornilov, rusa generalo, kunkreinto kaj la unua komandanto de la Volontula Armeo de la Blanka movado (m. 1917)
- 1871: Ernest Rutherford, angla Nobelpremiita fizikisto, kiu pruvis ekziston de atomkerno (m. 1937)
- 1883: Svami Kuvalayananda, barata pioniro de scienca jogo, populariganto de Hatha Jogo en la mondo, kunaŭtoro de libro pri kuraca jogo (m. 1966)
- 1883: Dmitro Doncov, ukraina verkisto kaj politikisto, aŭtoro de koncepto pri integra naciismo (m. 1973)
- 1884: Theodor Svedberg, sveda Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri koloidoj (m. 1971)
- 1890: Sándor Reményik, hungara poeto kaj redaktoro (m. 1941)
- 1907: Leonor Fini, argentina pentristino (m. 1996)
- 1902: Józef Maria Bocheński, pola logikisto, filozofo, sovetologo, dominikano, rektoro de la Universitato de Friburgo (m. 1995)
- 1912: Edward Mills Purcell, usona Nobelpremiita fizikisto, aŭtoro de lernolibro pri la klasika elektromagnetismo (m. 1997)
- 1918: Nándor Balaskó, hungara skulptisto (m. 1996)
- 1919: Jiří Orten, ĉeĥa poeto (m. 1941)
- 1919: Artúr Vetró, rumania hungara skulptisto, profesoro (m. 1992)
- 1919: Wolfgang Wagner, germana operreĝisoro kaj scenaranĝisto (m. 2010)
- 1924: Lajos Kisfaludy, hungara kemiisto, farmaciisto kaj profesoro, okupiĝanta pri organika kemio kaj peptidoj (m. 1988)
- 1924: Fritz Sitte, aŭstra ĵurnalisto (m. 2007)
- 1928: Leon Cyboran, pola historiisto pri la hinda filozofio, sanskritologo, jogano, aforisto, tradukisto de fontaj traktaĵoj de la klasika jogo (m. 1977)
- 1930: Warren Buffett, usona investisto kaj komercisto
- 1934: István Gulyás, hungara fervojisto, inĝeniero kaj ekonomikisto, aktivulo de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kontribuanta al festlibro La arto labori kune
- 1935: Károly Vissy, hungara meteologo, kreinto de moderna meteologia servo en la Hungara Televizio (m. 2011)
- 1935: Károly Tar, hungara verkisto, poeto kaj ĵurnalisto
- 1943: Jean-Claude Killy, franca sportisto kaj skiisto, membro de Internacia Olimpika Komitato
- 1943: Anna Adamis, hungara tekstopoetino kaj libretistino
- 1944: Ria Deák M., rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino
- 1945: Libuše Moníková, ĉeĥa verkistino (m. 1998)
- 1948: Victor Skumin, rusa sciencisto, psikiatro kaj profesoro, priskribinto de la Skumin-sindromo
- 1950: Antony Gormley, angla skulptisto
- 1951: Gediminas Kirkilas, ĉefministro de Litovio 2006-2008 (m. 2024)
- 1952: Wojciech Fibak, pola tenisisto
- 1953: Lech Majewski, pola verkisto, poeto, pentristo
- 1954: Aleksandro Lukaŝenko, prezidento de Belorusio
- 1955: Helge Schneider, germana ĵazmuzikisto, kabaretisto, reĝisoro, aktoro kaj verkisto
- 1958: Anna Politkovskaja, rusia sendependa ĵurnalistino, kritikantino de Putin kaj milito en Ĉeĉenio, murdita (m. 2006)
- 1962: Aleksandr Litvinenko, oficiro de KGB kaj FSB, murdita (m. 2006)
- 1965: Attila Weinberger, rumania hungara ĵazmuzikisto
- 1971: Kaŭaŝita Mizuki, japana manga-verkistino
- 1972: Cameron Diaz, usona aktorino
- 1980: Kata Tisza, hungara verkistino kaj ĵurnalistino
- 1981: Tomasz Majewski, pola sportisto, globĵetisto, ora medalisto de Somera Olimpiko 2008 en Pekino
- 1986: Raphaël Carlier, franca jutubisto
Mortoj
- 526: Teodoriko la Granda, reĝo de ostrogotoj
- 1148: Amadeo la 3-a de Savojo, grafo de Savojo kaj Piemonto (n. ĉirkaŭ 1092)
- 1170: Aleksandro la 3-a, papo (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1483: Ludoviko la 11-a, reĝo de Francio el la Domo de Valois (n. 1423)
- 1518: Filippo Beroaldo la Juna, itala humanisto, filologo, eldonisto, poeto, helenisto, latinisto, bibliotekisto de Vatikano, profesoro de la Universitato de Bolonjo (n. 1472)
- 1580: Emanuelo-Filiberto de Savojo, duko de Savojo (n. 1528)
- 1585: Andrea Gabrieli, itala komponisto kaj orgenisto de renesanco, membro de Venecia Skolo (n. ĉirkaŭ 1532)
- 1594: Sándor Kendi, hungara grandbienulo en Transilvanio, ekzekutita (n. nekonata)
- 1726: Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen, germana dukino de Saksio-Vajmaro (n. 1696)
- 1751: Christopher Polhem, sveda scienculo, fizikisto, industrialisto, mineralogo kaj mininĝeniero (n. 1661)
- 1847: Christophine Reinwald, germana desegnistino (n. 1757)
- 1890: Marianne North, angla artistino, plantosciencistino kaj vojaĝistino (n. 1830)
- 1898: Pedro de Madrazo y Kuntz, hispana pentristo, verkisto, kritikisto pri arto (n. 1816)
- 1908: Giovanni Fattori, itala pentristo, eminenta reprezentanto de pentrarta movadado Macchiaioli (n. 1825)
- 1925: Joseph Silbernik, usona esperantisto, frato de Klara Zamenhof, delegito de UEA, mortinta antaŭ UK 1925 (n. 1850 aŭ 1851)
- 1928: Wilhelm Wien, germana Nobelpremiita fizikisto trovinta ligon inter nigra korpo kaj ties varmoradiado (n. 1864)
- 1933: Theodor Lessing, germana filozofo (n. 1872)
- 1935: Henri Barbusse, franca verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1874)
- 1940: Joseph John Thomson, brita Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de elektrono, esploristo de konduktiveco de gasoj (n. 1856)
- 1943: Lucy Ortlepp, germana pentristino (n. 1883)
- 1946: Henryk Sucharski, pola komandanto de la defendo de Westerplatte dum la germana invado en Pollandon (n. 1898)
- 1960: István Szőnyi, hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál (n. 1894)
- 1962: Lajos Dávid, hungara apotekisto kaj profesoro (n. 1889)
- 1962: Kálmán Tóth, rumania hungara bibliografo, gvidanto de la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (n. 1910)
- 1974: Frank Reginald Banham, angla esperantisto kaj korektisto transloĝinta en Aŭstralion, redaktoro de "La Suda Kruco", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto (n. 1898)
- 1975: László Ernyes, hungara poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1912)
- 1978: Sándor Debreczy, rumania hungara pedagogo kaj verkisto (n. 1907)
- 1978: Henryk Zygalski, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de la kodo de Enigma dum la dua mondmilito (n. 1908)
- 1979: Jean Seberg, usona aktorino kaj reĝisorino (n. 1938)
- 1981: László András, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1981: Mohamed Ali Raĝai, ĉefministro kaj prezidento de Irano, murdita (n. 1933)
- 1987: George Mikes, hungara-angla verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1912)
- 1991: Jean Tinguely, svisa pentristo kaj skulptisto (n. 1955)
- 2001: Zoltán Silimon-Várday, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1940)
- 2003: Charles Bronson, usona aktoro (n. 1921)
- 2004: Fred Lawrence Whipple, usona astronomo esplorinta kometajn kernojn (n. 1906)
- 2006: Naguib Mahfouz, egipta Nobelpremiita verkisto (n. 1911)
- 2006: Glenn Ford, kanada-usona filmaktoro (n. 1916)
- 2010: Alain Corneau, franca filmreĝisoro (n. 1943)
- 2013: Seamus Heaney, irlanda Nobelpremiita poeto kaj dramaturgo (n. 1939)
- 2017: Marjorie Boulton, angla verkistino en la angla kaj Esperanto, prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES, membrino de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio, aŭtorino i.a. de Poeto fajrakora: la verkaro de Julio Baghy kaj Faktoj kaj Fantazioj, rete legebla en Esperanto (n. 1924)
- 2017: Károly Makk, hungara aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj profesoro (n. 1925)
- 2017: Louise Hay, usona eldonistino kaj aŭtorino de libroj pri memhelpo kaj motivigo (n. 1926)
- 2022: Miĥail Gorbaĉov, prezidento de Sovetio (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 30-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|