11-a de aŭgusto
La 11-a de aŭgusto estas la 223-a tago de la jaro (la 224-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 142 tagoj restas.
Je la 11-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -3114: Laŭ la majaa kalendaro komenciĝis la kvina, nuna, erao en historio de la homaro
- -2492: Laŭ legendo, armena kultura heroo Hajko mortigis gigantan reĝon Bel per longa pafarko, proksime al lago Van (nun en Turkio) - komenco de retronombrado de la antikva armena kalendaro
- -480: Grek-persaj militoj: en la batalo de Termopiloj persoj venkis spartanojn kaj grekan ŝiparon apud Eŭbeo
- 106: Dakio, ampleksanta parton de la nuntempa Rumanio, iĝis Romia provinco
- 117: Hadriano iĝis imperiestro de Romio
- 843: Traktato de Verduno disdividis Frankan imperion de Karolo la Granda
- 1264: Katolikismo: papo Urbano la 4-a enkondukis Kristokorpan Feston
- 1480: Turkoj konkeris italan urbon Otranto
- 1492: Aleksandro la 6-a iĝis papo
- 1579: Armeo de pola reĝo Stefan Batory komencis sieĝi Polack
- 1664: En Vasvár oni subskribis pactraktaton finantan la 4-an aŭstro-turkan militon
- 1677: Meklenburgo-Antaŭpomerio: incendio detruis 1/3 de Rostock
- 1678: Dana armeo bruligis svedan urbon Lund
- 1786: Francis Light fondis Ĝorĝtaŭnon, unuan britan setlejon en Sudorienta Azio kaj la ĉefurbon de malajzia ŝtato Penango
- 1792: Universala voĉdonrajto por viroj estis enkondukita en Francio
- 1804: Habsburga monarkio transformiĝis al Aŭstra imperio - kreita el la heredaj terenoj de Habsburgoj, Landoj de Krono ĉeĥa kaj Hungara reĝlando
- 1805: En Aŭstrio-Hungario estis enkondukita deviga edukado por infanoj de 6 ĝis 12 jaroj
- 1809: Hispana Milito de Sendependeco: franca armeo kun trupoj de Varsovia Duklando venkis hispanojn en la Batalo de Almonacid
- 1825: Simón Bolívar iĝis prezidento de Bolivio
- 1849: Revolucio de 1848: hungara guberniestro-prezidento Lajos Kossuth transdonis potencon al Artúr Görgey kaj fuĝis al Turkio
- 1863: Kamboĝo iĝis protektorato de Francio
- 1867: En Hamburgo publikiĝis unua volumo de La Kapitalo de Karl Marx
- 1882: En Prago malfermiĝis unua telefoncentralo, la telefona reto havis 11 abonantojn, decembre jam 30, la personaro ricevis instrukciojn raporti kriante "Ha-hej!" ("Halo" transprenita poste)
- 1904: Germana genocido de hereroj kaj namoj en Germana Sudokcidenta Afriko (hodiaŭa Namibio) komenciĝis - en la batalo de Waterberg oni murdis ĉirkaŭ 30 mil hererojn kaj entute dum kelkaj jaroj pereis ĉirkaŭ 80 mil afrikanoj
- 1906: Sur sia eŭropa turneo en Brno Buffalo Bill prezentis sian spektaĵon Wild West Show - komence de aŭgusto estis en polaj urboj
- Unua Mondmilito
- 1919: Vajmara Konstitucio, prilaborita de Nacia Asembleo, ekvalidis - Vajmara Respubliko sekvis Germanan Imperiestran Regnon
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- Ruĝa Armeo atingis Vistulon
- Konsilio de Ŝtat-Defendo establis Krucon de Batalemo - "cele de premio de la agoj kun braveco kaj kuraĝo, montritaj batalkampe"
- 1920: En Rigo Latvio kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko pactraktis pri fino de la Latva milito de sendependeco
- 1922: Parto de La kanto de l' germanoj fariĝis nacia himno de Germanio
- 1926: Usona teknologia entrepreno Eastman Kodak komencis labori pri kolorfotografio kaj kolora filmo
- 1932: Dua Pola Respubliko: Nacia Parko de Białowieża fondiĝis kun nuntempe plej granda en la mondo populacio de eŭropa bizono
- 1934: Sur insulo Alcatraz apud San-Francisko oni malfermis federacian malliberejon (funkciantan ĝis 1963), de kie forkuro estis inspiro por multaj filmoj
- Granda teroro
- 1937: Salvadoro forlasis la Ligon de Nacioj
- 1939: Laurence Steinhardt iĝis usona ambasadoro en Sovetunio
- Dua Mondmilito
- 1940: Batalo de Anglio: en aerbatalo pereis unua pola piloto, leŭtenanto Antoni Ostowicz, kiu kiel la unua pafalterigis germanan aviadilon; rekomende de Benito Mussolini itala stabestro marŝalo Pietro Badoglio ordonis agadpretecon kontraŭ Jugoslavio
- 1941: De militkaptitejo n-ro 307 en Biała Podlaska nokte de la 10-a/11-a de aŭgusto 121 sovetaj civitanoj fuĝis, inter kiuj germanaj patroloj mortigis 25 kaj kaptis 72 (en tio 35 vunditaj); laŭ ordono de Stalin, venĝe pro bombado de Moskvo flanke de Luftwaffe, 10 sovetaj bombaviadiloj startis de Leningrado por bombadi Berlinon — la celon atingis 6 kaj revenis 2; Orienta Fronto: en la centra strategia direkto trupoj de Okcidenta Fronto atakis Smolenskon; unua Tutslava Kunveno en Moskvo finiĝis kun alvoko al ĉiuj slavaj nacioj pri la morta danĝero minacanta al slavoj flanke de Tria Regno
- 1942: Operaco Reinhardt: likvido de geto en Bełchatów komenciĝis; en vilaĝo Jasienica Rosielna, proksime al Brzozów, Gestapo kaj Rusa Liberiga Armeomasakris ĉirkaŭ 1000 judojn; taĉmentoj de germana polico likvidis geton en Rzepiennik Strzyżewski (proksime al Tarnów) murdante en ĝi 364 judojn, en Busieniec (proksime al Hrubieszów) mortigis 31 personojn kaj en Lututów (proksime al Wieruszów) - 14 judojn; Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj de verkistino Zofia Kossak-Szczucka afiŝita sur stratoj de Varsovio; Bomba Korpuso de RAF de la 11-a/12-a de aŭgusto atakis Majencon
- 1943: en Ĥarkiv-regiono Wehrmacht komencis kontraŭatakon; nokte soveta aviado atakis Poltavon
- 1944: Ribelo de Varsovio: Antoni Chruściel raportis pri perdoj de la pasinta tagonokto: de malamiko - 58 mortigitoj kaj 3 vunditoj, propraj 6 mortigitoj kaj 31 vunditoj; post sangaj bataloj germanoj konkeris kvartalojn Wola kaj Ochota murdante ĉirkaŭ 100 personojn; Gestapo arestis en Krakovo generalon St. Rostworowski - murdita dum enketado; regopovoj de Tria Regno plilongigis labortagon en armea industrio ĝis 12 horojn; Brigado Sanktakruca kiel taktika unuo de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando formiĝis; en liberigita parto de Pollando la unuan dissendon aŭdigis radiostacio "Pszczoła" (Abelo); dua soveta okupado de Pollando: de aerodromo en Świdnik forflugis unua aviadilo kun militkaptitoj al gulago
- 1945: Soveta invado de Manĉurio: komenco de la invado de la Ruĝa Armeo al la suda parto de Saĥaleno, okupita de la Japana imperio en 1905
- 1945: Ĉeĥoslovaka prezidento Edvard Beneš dekretis pri ŝtatigo de ĉeĥoslovaka filmo
- 1946: Asocio de Polaj Patriotoj malfondita
- 1947: en Krakovo komenciĝis proceso de la gvidantoj de Asocio Libero kaj Sendependo - ĉefaj akuzitoj estis kolonelo Franciszek Niepokólczycki kaj krakovaj aktivuloj de la Pola Popola Partio, oni verdiktis 8 mortpunojn
- 1949: Atlanta: usona verkistino Margaret Mitĉell estis morte vundita pro trafikakcidento fare de ebria taksiisto kaj mortis post kelkaj tagoj
- 1952: Husejn la 1-a iĝis reĝo de Jordanio el dinastio Haŝemidoj
- 1954: Pollando: per kunligo de 5 vilaĝoj kreiĝis urbo Radlin
- 1959: Internacia flughaveno Ŝeremetjevo ekfunkciis en Moskvo
- 1960: Ĉado anoncis sin sendependa - François Tombalbaye estis nomumita unua ŝtatestro
- 1961: Ĝisnunaj partoj de Portugala Barato Dadro kaj Nagar-Havelio aliĝis al la Uniaj teritorioj de Barato
- 1962: Kosmodromo Bajkonur: lanĉo de Vostok-3 kun ĉuvaŝa kosmonaŭto Andrijan Nikolajev
- 1973: Televida premiero de sovetia spiona filma serio Deksep momentoj de printempo pri la Dua Mondmilito
- 1979: Super urbo Dniprodzerĵinsk (Ukraina SSR, Sovetunio) koliziis du aviadiloj Tupolev-134 — pereis 178 personoj, inkluzive de 17 futbalistoj kaj trejnistoj el Taŝkento (Uzbeka SSR)
- 1979: Guĝarato: disfalo de akvobaraĵo detruis urbon Morvi
- 1987: Alan Greenspan estis nomumita prezidanto de la usona Federacia Rezerva Sistemo (sur la posteno ĝis 2006)
- 1988: Ekesto de sunaisma organizaĵo Al-Kaida
- 1993: Pollando: Korfantów, Myszyniec, Piaski kaj Tykocin regajnis urborajtojn
- 1997: Apartenanta al Komoroj la insulo Mohéli deklaris sendependecon
- 1999: Bharrat Jagdeo iĝis prezidento de Gujano
- 1999: Lasta plena suna eklipso de la 20-a jarcento vidata en Eŭropo kaj Azio
- 2003: Prezidento de Liberio Charles Taylor demisiis
- 2003: Temperaturo en Parizo atingis 44 °C kaj kaŭzis morton de 144 personoj
- 2008: Milito en Sud-Osetio (2008): la rusia registaro rifuzis proponitan de Kartvelio armisticon kaj rusiaj trupoj, persekutante fuĝantajn kartvelajn invadintojn, eniris teritorion de Kartvelio direkte al Senaki, Zugdidi kaj Poti
- 2012: Naturkatastrofo: 306 personoj pereis en tertremo, kiu okazis en ĉirkaŭaĵo de Tabrizo en Irano
- 2012: Wael al-Halki iĝis ĉefministro de Sirio
- 2013: Ibrahim Boubacar Keïta gajnis prezidentan baloton en Malio
- 2017: Egiptio: ne malpli ol 41 homoj mortis kaj 179 vundiĝis en kolizio de du trajnoj en Aleksandrio
- 2019: En Varsovio finiĝis internacia kongreso de la Atestantoj de Jehovo — okazigata ekde majo forme de 24 grandaj kongresoj en 22 urboj de 18 landoj
- 2020: Vakcino Gam-COVID-Vac ricevis la unuan, provizoran kaj limigitan registriĝon de la Ministerio pri sano de Rusio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 169-a tago de rusa agreso: Pasinttage en Sumia provinco 23 lokoj estis 164-foje pripafitaj de Rusio — Ukraina Aer-Armeo 6-foje atakis poziciojn de malamiko, en tio 2 municistokojn; ukrainoj paffaligis 2 krozmisilojn Kalibr super Ĥarkiva provinco; konsento de Ukrainio, ke Svislando reprezentu ĝiajn aferojn en Rusio (kiu malkonsentas); en Mariupolo 131 virinoj el Azovstal restas en rusa mallibero (soldatinoj, medicinaj savistinoj, landlimgardistinoj kaj 33 sanprizorgantinoj); nuklea centralo en Enerhodar estis laŭvican fojon pripafita de rusia armeo;
- Mondreago: Ĉirkaŭ 20 rusiaj aviadiloj ĉiutage patrolas dum la tuta tagonokto la landlimon kun Ukrainio; Sky News informis, ke antaŭ du tagoj la ukrainaj specialaj fortoj atakis rusan bazon en Krimeo — Kievo ne konfirmas tion (satelitaj fotoj pruvis detruon de ne malpli ol 9 bombaviadilojn); konferenco de bonfarantoj en Kopenhago de 26 ŝtatoj deklaris 1,5 mld da usonaj dolaroj por ukraina armeo — Danio pligrandigos financan helpon je 110 mln da eŭroj; dum kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj Usono deklaris ke Rusio devus transdoni al ukrainoj plenan kontrolon super la nuklea centralo; lastsemajne rusaj militaviadiloj 3-foje enflugis aerdefendan zonon de Alasko; rusia miliardulo Boris Mints komparis la invadon kontraŭ Ukrainio al la Hitlera invado en Pollandon, kaj nomis fiaĵo
- 2023: Oni informis, ke en pasinttaga raketa atako Iskander al hotelo en Zaporiĵo unu persono pereis kaj 16 estis vunditaj; nokte ukrainaj soldatoj transpaŝis Dnepron; lastatempe nombro de rusaj artileriaj pripafoj falis ĝis maksimume 300, antaŭe estis 400-500
- Mondreago: En Odincovo noktomeze ekbrulis magazeno, situita inter rezidejo de Putin kaj Internacia flughaveno Vnukovo, kaj matene super Moskvo estis paffaligita senpilota aviadilo; laŭ ukraina spionagentejo de la invadkomenco kreskis nombro de sinmortigoj de rusaj oficiroj
Naskiĝoj
- 1081: Henriko la 5-a, romia-germana imperiestro, la lasta el Salia dinastio (m. 1125)
- 1383: Jolanda de Aragono, dukino de Anĵuo, reĝino de Napolo (m. 1443)
- 1507: Jerónimo Nadal, hispana teologo kaj jezuito, amiko de Ignaco Lojola (m. 1580)
- 1673: Richard Mead, angla kuracisto kompreninta naturon de infekto (m. 1754)
- 1737: Wilhelm Reinwald, germana arkivisto kaj lingvisto (m. 1815)
- 1744: Tomás Antônio Gonzaga, brazila poeto influata de Anakreono, Teokrito kaj Francesco Petrarca, reprezentanto de portugala arkadianismo, ekzilita al Mozambiko, enestanta en Brazila Antologio Poezia (m. 1810)
- 1774: Manuel de Sarratea, argentina diplomato kaj militisto subskribinta traktaton de Pilar (m. 1849)
- 1778: Friedrich Ludwig Jahn, germana pioniro de gimnastikado kaj politikisto (m. 1852)
- 1799: Joachim Barrande, franca paleontologo kaj geologo okupiĝinta pri trilobuloj (m. 1883)
- 1801: Eduard Devrient, germana verkisto, reĝisoro kaj aktoro (m. 1877)
- 1811: Adam Clark, skota inĝeniero konstruinta Széchenyi-Ĉenponton (m. 1866)
- 1813: Kamehameha la 3-a, reĝo de Havajo (m. 1854)
- 1815: Gottfried Kinkel, germana teologo, verkisto kaj arthistoriisto (m. 1882)
- 1824: Martin Gropius, germana arkitekto (m. 1880)
- 1825: István Türr, hungara liberecbatalanto, itala reĝa generalleŭtenanto, partoprenanto de la konstruado de Kanalo Danubo-Tiso-Danubo, Panama kanalo kaj Korinta kanalo (m. 1908)
- 1837: Marie François Sadi Carnot, franca politikisto, prezidento de Francio (m. 1894)
- 1843: Miklós Szontagh, hungara kuracisto, balneologo, botanikisto, turisto kaj ĉasisto (m. 1899)
- 1860: Ottó Bláthy, hungara inventisto pri transformatoroj kaj lokomotivoj (m. 1939)
- 1860: Ernst Anding, germana astronomo okupiĝanta pri tempomezurado, situo-identigo kaj stela astronomio (m. 1945)
- 1867: György Almásy, hungara ornitologo, etnografo, vojaĝisto (m. 1933)
- 1867: Edgar von Wahl, rusia instruisto, pioniro de Esperanto, kunfondinto de la unua en Rusio Esperanto-societo Espero, tradukisto, kunlaboranto de "La Esperantisto", aŭtoro de planlingvo Okcidentalo (m. 1948)
- 1871: Jenő Heltai, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj framasono; enestanta en "Literatura Mondo" (m. 1957)
- 1871: Herman Anders Krüger, germana verkisto, politikisto kaj literaturhistoriisto (m. 1945)
- 1872: Walter Currie, skota komercisto, esperantisto el Burnley kaj tradukisto (m. nekonata)
- 1883: Ernst Stadler, germana verkisto, alzaca lirikisto (m. 1914)
- 1886: Dániel Nagy, rumani-hungara verkisto kaj redaktoro (m. 1944)
- 1888: Tamás Emőd, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1938)
- 1888: Gyula Moór, hungara jurfilozofo, lekciisto de Luterana Jura Akademio (m. 1950)
- 1892: Władysław Anders, pola generalo, soveta malliberulo, ĉefkomandanto de la Pola Armeo en Sovetunio el militkaptitaj kaj deportitaj poloj, kaj de la Dua Pola Korpuso en ekzilo, gvidanto de la lasta venka Batalo de Monte Cassino (m. 1970)
- 1897: Enid Blyton, brita verkistino de porinfana literaturo (m. 1968)
- 1898: Karolina Lanckorońska, pola nobelino kaj historiistino pri arto, konspira agantino de Pola Enlanda Armeo, malliberigita en Koncentrejo Ravensbrück, aktivulino de pola diasporo en Italio donacinta al Pollando artkolekton de ŝia patro el Vieno (m. 2002)
- 1907: Sándor Boros, hungara kuracisto, dentisto, patologo (m. 1987)
- 1909: Uku Masing, estona filozofo, teologo, folkloristo, tradukisto, esploristo de koncentrejo KL Klooga, justulo inter la popoloj (m. 1985)
- 1925: István Ivás, rumania hungara memuaristo pri la militkaptiteco dum la Dua Mondmilito (m. 2015)
- 1925: Pál Marosi, hungara geologo (m. 1989)
- 1932: Fernando Arrabal, hispana dramisto verkanta ankaŭ franclingve, scenaristo, reĝisoro, aktoro
- 1933: Jerzy Grotowski, pola teatra reĝisoro, reformisto de la 20-jarcenta teatro (m. 1999)
- 1933: Jerry Falwell, usona baptista pastro kaj televida predikisto (m. 2007)
- 1933: János Sipos, rumania hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Libera Vorto" (m. 2008)
- 1937: Stefan Jakobielski, pola historiisto, arkeologo, filologo, epigrafo, unu el pioniroj de nubiologio, esploristo de Tungul
- 1939: Attila Bozay, hungara komponisto, profesoro, citristo kaj bekflutisto (m. 1999)
- 1940: Tadeusz Morawski, pola elektronikisto, profesoro, aŭtoro de palindromoj (m. 2021)
- 1942: László Murvai, rumania hungara pedagogo, literaturhistoriisto
- 1943: Pervez Muŝaraf, prezidento de Pakistano 2001-2008 (m. 2023)
- 1946: Domokos Bölöni, rumania hungara verkisto kaj ĵurnalisto
- 1948: Jan Palach, ĉeĥa studento de filozofio, kiu membruliĝis proteste de invado en Ĉeĥoslovakion flanke de armeoj de la Orienta Bloko (m. 1969)
- 1950: Steve Wozniak, usona pioniro de komputado, inventinto de Apple
- 1959: Gustavo Cerati, argentina kantisto, latinamerika rok-muzikisto (m. 2014)
- 1965: Viola Davis, usona aktorino
- 1969: Attila Nagy-György, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto
- 1969: Vanderlei de Lima, brazila maratonisto
- 1976: Ben Gibbard, usona gitaristo kaj kantisto de la muzikgrupo Death Cab For Cutie
Mortoj
- -480: Leonidaso la 1-a, reĝo de Sparto, mortfalinta
- 449: Flaviano de Konstantinopolo, ĉefepiskopo de Konstantinopolo, sanktulo de Ortodoksa Eklezio kaj Katolika Eklezio
- 897: Vilfredo la Harplena, kataluna reganto batalanta kontraŭ maŭroj, mortfalinta
- 1180: Vilhelmo de Sens, franca arkitekturisto, konstruisto de katedralo en Canterbury
- 1253: Klara el Asizo, itala monaĥino, kunlaborantino de Sankta Francisko el Asizo, sanktulino (n. 1194)
- 1425: Angelus Manse, abato cistercia en Stirio
- 1456: János Hunyadi, hungara magnato kaj militestro venkinta turkojn apud Belgrado (n. 1405)
- 1464: Nikolao el Kuzo, germana filozofo, teologo, matematikisto, diplomato kaj kardinalo, ligita kun spiriteca movado Devotio Moderna (n. 1401)
- 1494: Hans Memling, nederlanda pentristo, unu el Flandraj Primitivuloj (n. ĉirkaŭ 1435)
- 1519: Johann Tetzel, germana dominikano kaj teologo, komercisto de indulgencoj, inkvizitoro de Pollando (n. ĉirkaŭ 1460)
- 1558: Justus Menius, germana teologo kaj reformanto en Turingio (n. 1499)
- 1578: Pedro Nunes, portugala matematikisto, kuracisto, geografo kaj kartografo (n. 1502)
- 1654: Jakob Fabricius, germana luterana teologo kaj eklezikantverkisto (n. 1593)
- 1820: János Lavotta, hungara komponisto kaj violonisto, fondinto de muzik-vendejo (n. 1764)
- 1851: Lorenz Oken, germana kuracisto, biologo, ornitologo (n. 1779)
- 1851: Gábor Balassa, hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko kaj prelato (n. 1783)
- 1872: Andrew Smith, skota esploristo, etnologo, zoologo kaj kuracisto (n. 1797)
- 1889: Ferdinand Bellermann, germana pejzaĝo-pentristo (n. 1814)
- 1890: John Henry Newman, angla kardinalo, teologo kaj filozofo, unu el gvidantoj de la Movado de Oksfordo, beatigita (n. 1801)
- 1892: Ladislav Stroupežnický, ĉeĥa dramisto kaj dramaturgo (n. 1850)
- 1919: Andrew Carnegie, usona industria magnato kaj filantropo (n. 1835)
- 1932: Maksimilian Voloŝin, rusia, soveta verkisto kaj pentristo, reprezentanto de la rusa simbolismo, enestanta en "Beletra Almanako" (n. 1877)
- 1936: Blas Infante, hispana politikisto kaj verkisto, andaluza aktivulo (n. 1885)
- 1937: Edith Wharton, usona verkistino (n. 1862)
- 1956: Jackson Pollock, usona pentristo, reprezentanto de abstrakta ekspresionismo (n. 1912)
- 1957: Rudolf Weigl, pola biologo, inventinto de vakcino kontraŭ tifo (n. 1883)
- 1966: Pál Fodor, rumania hungara inĝeniero, politika malliberulo (n. 1903)
- 1968: Miklós Krenner, rumania hungara ĵurnalisto kaj publicisto, membro de Transilvania Literatura Asocio (n. 1875)
- 1978: István Incze, rumania hungara pentristo, influita de Vincent van Gogh (n. 1905)
- 1979: Antonina Makarova, soveta kuracistino, pafistino de maŝinpafilo, germana kunlaboristino murdinta pli ol 1500 sovetajn partizanojn, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1920)
- 1982: Antal Forró, rumania hungara pentristo (n. 1924)
- 1989: András Bordi, hungara pentristo (n. 1905)
- 1994: Friedrich Schmiedl, aŭstra raketopioniro (n. 1902)
- 1995: Alonzo Church, usona matematikisto, konata de la Lambda-kalkulo (n. 1903)
- 1996: Vanga, bulgara klarvidantino, spicherbistino, resanigistino kaj mistikulino (n. 1911)
- 1996: Rafael Kubelík, ĉeĥa dirigento kaj komponisto (n. 1914)
- 1998: Árpád Varga, rumania hungara instruisto, memuaristo (n. 1916)
- 2000: Karlo Klein, nederlanda esperantisto, kunrefondinto kaj prezidinto de Esperanto-klubo en Den Helder, aŭtoro de rememoroj konataj de Johano: El la vivo de roterdama knabo (n. 1926)
- 2001: Sándor Mohy, rumania hungara pentristo, profesoro (n. 1902)
- 2005: Manfred Korfmann, germana arkeologo studinta en la Usona universitato de Bejruto (n. 1942)
- 2008: Fred Sinowatz, aŭstra politikisto, gvidanto de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio, kanceliero (n. 1929)
- 2014: Robin Williams, usona aktoro kaj komikulo (n. 1951)
- 2015: István Ivás, rumania hungara memuaristo pri la militkaptiteco dum la Dua Mondmilito (n. 1925)
- 2018: Vidiadhar Surajprasad Naipaul, anglalingva Nobelpremiita verkisto (n. 1932)
- 2022: Rolf Eden, germana entreprenisto kaj aktoro (n. 1930)
- 2022: Hanae Mori, japana mododesegnistino (n. 1926)
- 2023: Kenneth White, skota verkisto (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 11-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|