Van (turkeVan Gölü, armeneՎանա լիճ, antikve Thospitis, Arsissa) estas senelflua lago en nord-oriento de moderna Turkio, en Anatolio, proksime al la irana limo. Ĝi estas la plej granda lago de la lando. Ĝia nivelo estas 1640 metroj super la nivelo de la maro, la areo estas ĉirkaŭ 3 713 km², plej profundas je 450 metroj.
La insuloj de la lago estas Gadir (norde), Çarpanak (oriente), Aktamar kaj Atrek (sude).
La akvokolekta areo estas pli ol 15 000 km². Krom la precipitaĵo alfluas ĝin la riveroj Bendimahi kaj Zilan (norde), Karasu kaj Micinger (oriente).
Ĝia akvonivelo ŝanĝiĝas ĉirkaŭ 50 cm dum la jaro. La akvo ne glaciiĝas pro la granda salenteno.
La akvo de la lago havas 2,1 % da salo, tiel ĝi konvenas nek por akvumado, nek pro trinkakvo. En ĝi vivas sola fiŝspecio, la darekh (Alburnus tarichi)).
La lago situas en historia regiono konata kiel Okcidenta Armenio. Sur la bordoj de la lago kaj sur la insuloj Aĥtamar kaj Lim restis multaj specimenoj de armena templa arkitekturo. La armena loĝantaro de la regiono, iam tre granda, estis transloĝigita aŭ ekstermita en la jaroj 1915—1918 de la registaro de Otomana imperio (vd. Armena genocido).