Vidindaĵo aŭ turisma vidindaĵo estas signifa monumento de naturo aŭ kulturo aŭ io alie alloga, spektakla aŭ elstara, ofte trovebla en turismaj programoj. Ofte temas pri objektoj, kiujn la vojaĝanto jam konas pro gazetartikolo, televidelsendaĵo, vojaĝromano ktp., kaj nun volas vidi mem.
Socia turismo, bazita sur renkontoj kun aktivuloj en diversaj kampoj kiel eduko, medio aŭ promocio de loĝantaroj kun specialaj bezonoj, estas relative nova kampo, kiu akiras kreskantan publikon de interesitaj homoj.
Foje, vidindaĵoj estas kreitaj por utiligi legendojn, kiel ekzemple la loko de (supozeble) kraŝo de neidentigita objekto proksime de Roswell, Nov-Meksiko aŭ ekvidoj de la monstro Loch Ness en Skotlando. Fantomaj lokoj (supozeble) ankaŭ povas esti utiligitaj kiel vidindaĵoj.
Kvankam multaj turismaj vidindaĵoj provizas vizitantojn per supozeblaj neforgeseblaj spertoj, kontraŭ akceptebla aŭ eĉ senpaga enirkotizo, tamen ekzistas lokoj kiuj provizas spertoj de malaltkvalito kaj troaj prezoj por profiti koste de la turistoj (Pri la enirkotizo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vendataj ĉe la loko, la suveniroj ktp.). Tiaj lokoj estas konataj kiel "turistkaptiloj".
Aliaj popularaj vidindaĵoj-spertoj ene de grandurboj estas esceptaj transportrimedoj, kiel ekzemple tiuj kiuj disponigas turneojn ĉirkaŭ la grandurbo sur ŝipoj, turistaj busoj kaj similaj.
Organizistoj de porindividuaj vojaĝoj kritikas la terminon "vidindaĵo"', ĉar ĝi implikas, ke malmultaj spektaklaj objektoj valoras la rigardadon, dum aliaj ĉiutagaĵoj ne meritas ĝin - kvankam tiuj estas minimume same gravaj por sperti kaj kompreni la viditajn aferojn.
Kio estas aparta vidindaĵo, tio ankaŭ dependas de la vizitantoj mem - biologiistoj, muzikistoj, historiistoj trovas diversajn aferojn interesaj. Tipaj kulturaj vidindaĵoj estas historiaj konstruaĵoj aŭ specifaj objektoj de aktuala historio. Naturaj vidindaĵoj ekzemple estas lagoj aŭ montoj, ekzemple Uluru.