Peruo (hispanePerú [peˈɾu]; keĉuePiruw [pɪɾʊw];[3]ajmarePiruw [pɪɾʊw]), oficiale la Respubliko dePeruo (hispaneRepública del Perú), estas lando en okcidenta Sud-Ameriko. Ĝi estas ĉirkaŭata norde de Ekvadoro kaj Kolombio, oriente de Brazilo kaj Bolivio, sude de Ĉilio, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Peruo estas megadiversa lando kun vivejoj kiuj varias de la sekaj ebenaĵoj de la pacifika marborda regiono en la okcidento, al la pintoj de la montaro Andoj etendantaj de la nordo al la sudoriento de la lando, al la tropika pluvarbaro de la Amazona Baseno en la oriento kun la rivero Amazono.[4] Peruo havas loĝantaron de 33 milionoj kaj ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Limo, kun pli ol 8 milionoj da loĝantoj. Kun 1.28 miliono km2, Peruo estas la 19a plej granda lando en la mondo kaj la tria plej granda en Sud-Ameriko.
Perua teritorio estis hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj. Ĝi estas la loko de la civilizacio Norte Chico komenciĝante en 3500 A.K.E., la plej malnova civilizacio en Ameriko kaj unu el la kvin luliloj de civilizacio, kaj ankaŭ de la Inkaa Imperio, la plej granda ŝtato en la antaŭkolumba Ameriko. La teritorio nun inkluzivanta Peruon havas unu el la plej longaj historioj de civilizacio de iu ajn lando, kun heredaĵo reen al la 10a jarmilo A.K.E.
La hispana imperio konkeris la regionon en la 1500-aj jaroj kaj establis vicreĝujon kiu ampleksis la plejparton de ĝiaj sudamerikaj teritorioj, kun ĉefurbo en Limo. Alta eduko komenciĝis en Ameriko kun la oficiala establo de la Nacia Universitato de San Marcos en Limo en 1551. Peruo formale proklamis sendependecon en 1821 kaj post la eksterlandaj militaj kampanjoj de José de San Martín kaj Simón Bolívar, kaj la decida batalo de Ayacucho, Peruo finis sian sendependiĝon en 1824. En la sekvantaj jaroj, la lando ĝuis relativan ekonomian kaj politikan stabilecon, kiu finiĝis mallongtempe antaŭ la Milito de Pacifiko (1879–1884) kun Ĉilio. Dum la 1900aj jaroj, Peruo suferis militajn teritoriajn disputojn, puĉojn, socian agitadon, kaj internajn konfliktojn, kaj ankaŭ tempoj de stabileco kaj ekonomia pliboniĝo. En la 1990aj jaroj, la lando efektivigis novliberalisman ekonomian modelon kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Ekde tiu tempo, Peruo spertis konstantan ekonomian kreskon kaj malpliiĝon de malegaleco.
La suverena ŝtato de Peruo estas reprezenta demokrata respubliko, baze de la konstitucio de 1993, kaj dividita je 25 regionoj. Peruo havas altan nivelon de homa disvolviĝo[5] kun supra meza enspeza nivelo[6] kun rango de 82-a laŭ la indico de homa disvolviĝo[7] Ĝi estas unu el plej prosperaj ekonomioj de la regiono kun mezuma kreskindico de 5.9%[8] kaj ĝi havas unu el la plej rapidaj industriaj kreskindicoj de la mondo je mezumo de 9.6%.[9] Ĝiaj ĉefaj ekonomiaj agadoj inkluzivas minindustrio, muntado, agrikulturon, kaj fiŝkaptadon, kune kun aliaj kreskantaj sektoroj kiel telekomunikado kaj biotehkniko.[10] La landa estas parto de la Pacifikaj Pumoj, politika kaj ekonomia grupo de landoj laŭ la Pacifika marbordo de latinameriko kiu kunhavas komunajn tendencojn de pozitiva kresko, stabilajn makroekonomiajn fundamentojn, plibonigitan administradon, kaj malfermon al tutmonda kuniĝo. Peruo havas altan rangon pri socia libereco.[11] Ĝi estas aktiva membro de Azio-Pacifiko Ekonomia Kunlaboro, la Pacifika Alianco, la Trans-Pacifika Partnereco, la Anda Komunumo, kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco. Oni konsideras ĝin meza potenco.[12]
La loĝantaro de Peruo inkluzivas mestizojn, indianojn, eŭropanojn, afrikanojn, kaj azianojn. La ĉefa parolata lingvo estas la hispana, kvankam sufiĉe granda nombro da peruanoj parolas keĉuajn lingvojn, la ajmaran, aŭ aliajn indiĝenajn lingvojn. Ĉi tiu miksaĵo de kulturaj tradicioj rezultis en larĝa diverseco de esprimoj en kampoj kiel arto, kuirarto, literaturo, kaj muziko.
La nuevo sol (nova suno) estas ĝia monunuo ekde 1991, anstataŭiginte la intion.
La nomo de la lando eble deveas de Birú, la nomo de loka reganto kiu loĝis proksime de la Golfeto de San Miguel, Panamurbo, en la komencaj 1500aj jaroj.[13] Hispanaj konkistadoroj, kiu alvenis en 1522, kredis, ke tio ĉi estis la plej suda parto de la Nova Mondo.[14] Kiam Francisco Pizarro atakis la regionojn pli sudajn, ili ricevis la nomon Birú aŭ Perú.[15]
Alian historion donas la nuntempa verkisto Inca Garcilaso de la Vega, filo de Inkaa princino kaj konkistadoro. Li diris, ke la nomon Birú estis ordinara indiano kiu hazarde trovis la skipon de ŝipo dum esplora misio por guberniestro Petro Arias de Ávila, kaj daŭris priskribi pli da okazoj de miskomprenoj pro la manko de komuna lingvo.[16]
La reĝo de hispanujo donis la nomon laŭleĝa statuso per la Capitulación de Toledo en 1529, kiu nomis la nove renkontitan Inkaan Imperion la provinco de Peruo.[17] Kun hispana regado, la lando adoptis la nomon Vicreĝlando de Peruo, kiu fariĝis la Perua Respubliko post ĝia sendependiĝo ĝis 1979, adoptante la nunan nomon de Respubliko de Peruo.[18]
Peruo troviĝas en la okcidenta zono de Sud-Ameriko komprenita inter la ekvatora linio kaj la Tropiko de Kaprikorno. Ĝi okupas areon de 1 285 215 km², kio igas ĝin la dudeka lando pli granda laŭ surfaco de la Tero kaj la tria de Sud-Ameriko. Ĝi limas norde kun Ekvatoro kaj Kolombio, oriente kun Brazilo, sudoriente kun Bolivio, sude kun Ĉilio kaj okcidente kun la Pacifika Oceano ĉe la Maro de Grau. Ĝi posedas grandan variecon de pejzaĝoj pro siaj geografiaj kondiĉoj, kio siavice al li donas grandan diversecon de naturaj rimedoj. La konstitucio esprimas ke la mara regado de Peruo etendiĝas ĝis la 200 maraj mejloj.
Geologio
Reliefo
La montoĉeno de Andoj dividas la landon en tri geografiaj regionoj: marbordo, montaro kaj praarbaro. La marbordo estas dezerta kaj ebena strio kiu paralelas je la perua marbordo, ĝia larĝo atingas maksimumon de 180 km en la Dezerto de Seĉura. De la latitudo 6°S ĝis la limo kun Ĉilio etendiĝas la peruan sektoron de la Dezerto de la Pacifiko kiu sin trovas trairita de valoj estigitaj de mallongaj riveroj de sezona reĝimo. Laŭlonge de la marbordo oni povas trovi pampojn kovritajn de sablo kiun formas la dezertoj de la lando, tiaj kiel tiuj de Sechura (Piura) kaj de Pisco (Ica). Inter la geografiaj akcidentoj kiujn oni povas trovi en ĉi tiu regiono estas la rifoj, duoninsuloj, golfetoj kaj strandoj.
La montaro estas laŭigita de la Andoj. Ĉi tiuj montoj vidiĝas en paralelaj ĉenoj: tri en la nordo, tri en la centro kaj du en la sudo. La Andoj de la nordo kunfluas kun tiuj de la centro en la nodo de Pasco, dum tiu de la centro kunfluas kun la sudaj en la nodo de Vilcanota. Blanka Montaro aŭ en hispana Cordillera Blanca estas montarĉeno kiu formas parton de la Andoj. Ĝi etendas tra 200 km inter 8°08' kaj 9°58'S kaj 77°00' kaj 77°52'W, en direkto nordokcidente. Estas la tropika montarĉeno neĝokovrita plej etenda kaj enhavas 722 unuopajn glaĉerojn. La plej alta monto de Peruo, nome Huascarán de 6.768 metroj, troviĝas tie.
La Amazonia Praarbaro, lokita je la oriento, estas vasta ebena regiono plena je vegetaĵaro. Ĝi konstituas preskaŭ 60% de la surfaco de la lando. Oni konsideras du malsamajn regionojn: alta praarbaro kaj malalta praarbaro. La alta praarbaro aŭ yunga lokiĝas en la tuta orienta flanko de Andoj. Ĝia alteco varias inter la 3.500 kaj 800 m, kaj ĝi ĉirkaŭprenas de la norda landlima zono ĝis la ekstrema sudo de la lando. La reliefo de ĉi tiu zono estas diversa kaj en la areoj en kiuj penetras la montoĉeno de Andoj oni trovas zonojn de fortaj pritraktataj. La malalta praarbaro aŭ tropika amazonia arbaro troviĝas inter la 800 kaj la 80 m. La formo de la reliefo estas ebena kaj en ĝi elstaras la montoĉeno de Contamana, lokita en la maldekstra rando de la rivero Yavarí. Ĝia pli alta punkto atingas la 780 m.
Klimato
Kontraste kun aliaj ekvatoraj landoj, Peruo ne prezentas ekskluzive tropikan klimaton; la influo de la Andoj kaj la Marfluo de Humboldt okazigas grandan klimatan diversecon al la perua teritorio.
La centra marbordo kaj sudo de la lando prezentas subtropikan aridan aŭ dezertan klimaton, kun averaĝa temperaturo de 18 °C kaj jaraj pluvoj de 150 mm, pro la Kurento de Humboldt. Kontraŭe, la norda marbordo posedas aridan tropikan klimaton, pro la tropika maro, kun averaĝa temperaturo super la 24 °C kaj pluvoj dum la somero. Kiam estas okazaĵo de la fenomeno de El Niño, la averaĝa temperaturo de la tuta marbordo leviĝas (kun maksimumaj temperaturoj de ĝis 40 °C) kaj la pluvoj pliiĝas en signifa maniero en la norda marbordo kaj centro.
La registaro strukturiĝas laŭ la principo de disiĝo de povoj,[22] Ĉi tiuj estas la Plenuma povo, Leĝdona povo kaj Juĝa povo. Krome, la Konstitucio establas dek instituciojn nomitaj "konstitucie aŭtonomaj", kun specifaj funkcioj sendependaj disde la tri povoj de la ŝtato. Ekzemploj de tiaj institucioj estas la Konstitucia Tribunalo, la Publika Ministerio, la Defendanto de la Popolo, Nacia Konsilio de la Justico, kaj aliaj.
La perua registaro estas rekte elektita, la voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj inter la 18 kaj 70 jaroj.[23] La ĝeneralaj elektoj de 2006 rezultis en venko de la prezidanta kandidato Alan García de la Partio Aprista Peruano (52,6% de la validaj voĉdonoj) kontraŭ Ollanta Humala de Kuniĝo por Peruo (47,4%).[24]
Laŭ la aktuala konstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro kaj la estro de la registaro. Ĝi estas elektita ĉiun kvinan jaron kaj ĝi ne povas esti sinsekve reelektita.[25] La Prezidanto nomumas la Ĉefministron kaj en interkonsento kun ĉi tiu enoficigas la aliajn membrojn de la Konsilio de Ministroj.[26]
Konsilio de Ministroj
La Konsilio de Ministroj estas la organo komisiita de la direkto kaj la demarŝo de la publikaj servoj de la ŝtato. Ĝi estas prezidita de Prezidanto (ĉefministro) enoficigita de la Prezidanto de la Respubliko. La aktuala Ĉefministro estas Mercedes Aráoz.
Leĝdona povo
Justico
La justeco estas nominale sendependa,[27] Kvankam la politika interveno en juĝaj aferoj estis kutima laŭlonge de la historio kaj tiu polemiko daŭras ĝis hodiaŭ.[28]
Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro.
Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.
La sendependeco estis proklamita de la generalo José de San Martín en 1821, kaj firmigita de Simón Bolívar en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.
De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.
La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post granda krizo en la 1980-aj jaroj], en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori).
En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores, Ollanta Humala kaj Alan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 1990-aj jaroj.
Administra divido
Peruo estas dividiĝas je 26 unuoj: 25 departementoj, inkluzive la Konstitucia Provinco de Callao, kaj la Provinco de Limo (LIM) — kiu estas sendependa de ajna departemento kaj servas kiel la ĉefurbo de la lando.[29] Laŭ la konstitucio, la 24 departementoj kaj Provinco Callao balotas por "gubernia" registaro kunmetita de la guberniestroj kaj la gubernia konsilio.[30][31] La departementoj de Peruo estas:
La guberniestro estas la plenuma korpo, proponas buĝetojn, kaj kreas dekretojn, rezoluciojn, kaj guberniajn programojn.[32] La Gubernia Konsilio, leĝdona korpo de la gubernio, debatas kaj voĉdonas pri buĝetoj, kontrolas guberniajn oficialulojn, kaj povas voĉdoni por forigi la guberniestron, vicguberniestron, aŭ iun ajn membron de la konsilio el ties posteno. la Guberniestro kaj la Gubernia Konsilio servas je oficperiodo de kvar jaroj, sen tuja rebalotado. Ĉi tiuj registaroj planas gubernian disvolviĝon, efektivigas publikajn investajn projektojn, antaŭenigas ekonomiajn agadojn, kaj administras publikajn posedaĵojn.[33][34]
Provincoj, kiel la provinco de Limo, estas regata de urba konsilio, gvidita de urbestro.[35] La celo de disigado de povo al regionaj kaj urbaj registaroj estis inter aliaj plibonigi popolan partoprenon. Ne-registaraj organizaĵoj havis gravan rolon en la malcentriga procezo kaj ankoraŭ influas lokan politikon.[36][37]
La cebiĉe aŭ ceviĉe, en hispana cebiche, ceviche, sebiche aŭ seviche ĉiam prononce [seBIĉe] (laŭ la RAE, povas esti skribita laŭ tiuj ĉiuj manieroj), estas plado de krudajfiŝoj kaj marfruktoj (ankaŭ viando) kiuj en diferencaj versioj formas parton de la kuirarto de diversaj latinamerikaj landoj marbordaj de la Pacifiko, kiaj estas la jenaj: Peruo, kie ĝi estas konsiderata nacia plado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, kaj Puertoriko. La hipotezoj indikas ke la regiono de Peruo estas plej probabla kie la cebiĉe originiĝis: la plado estus estinta kreita de la praloĝantoj de la aktuala teritorio perua en la epoko antaŭhispana. La baza materialo estas spicita per suko el citrono aŭ limeo, kvankam historie oni uzis la bigaradon.
↑ (2015) “Overview of the different levels of government”, The Distribution of Powers and Responsibilities Affecting Forests, Land Use, and Redd+ Across Levels and Sectors in Peru, p. 1–12. Alirita 2 April 2020..