Ĉi tiu artikolo temas pri trinkebla nutra likvaĵo el planta fonto. Por likvaĵo en biologia kunteksto rigardu la paĝon Sevo. Por komerca kvartalo en araba urbo legu la artikolon Soŭko.
Suko estas trinkebla nutra likvaĵo kiun plantoj nature havas. Ekzemple, oranĝa suko estas la likva ekstraktaĵo de la frukto de la oranĝujo, la oranĝo. Suko estas ofte vendata kiel koncentraĵo, tiel la konsumanto reakvigos ĝin antaŭ trinkado. Tio povas esti konsumata kiel trinkaĵo aŭ uzata kiel ingredienco por kuirado, ekzemple la tomatosuko kaj aliaj. Nektaro estas trinkaĵo simila al suko kiu enhavas parton de la fibro de la frukto fajne kribrita, al kiu oni aldonis ian kvanton de trinkebla akvo, sukerojn (aŭ dolĉigaĵojn kaze de la dietaĵoj), citratacidon kaj diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn.
SukoArkivigite je 2018-08-27 per la retarkivo Wayback Machine[3] estas preparita meĥanike premante aŭ mergmoliĝante (foje referite kiel malvarme premita[4]) frukton aŭ vegetaĵan karnon sen la apliko de varmeco aŭ solviloj. Ekzemple, oranĝa suko estas la likvaĵekstrakto de la frukto de la oranĝarbo, kaj tomatsuko estas la likvaĵo kiu rezultas el premado de la frukto de la tomato. Suko povas esti preparita en la hejmo el freŝa frukto kaj legomoj uzante diversecon de manaj aŭ elektraj sukigiloj.
Multaj komercaj sukoj estas filtritaj por forigi fibron aŭ pulpo, sed alt-pulpigita freŝa oranĝa suko estas tre populara trinkaĵo, ekzemple por matenmanĝo en multaj landoj.
Multaj fruktosukoj havas pli altan sukerenhavon (fruktozo) ol dolĉigitaj nealkoholaĵoj; ekz., tipa vinbersuko havas 50% pli da sukero ol Koka-kolao.[9] Dum nealkoholaj trinkaĵoj (ekz. Koka-kolao) kaŭzas oksidigan streson kiam konsumite kaj eĉ povas kaŭzi insulinreziston en longa perspektivo, la sama aĵo ne povas esti atribuita al fruktosukoj. Kontraŭe, fruktosukoj estas fakte konataj pro sia kapablo levi seruman antioksidantan kapaciton kaj eĉ kompensi la oksidativan streson kaj inflamon normale kaŭzita de alt-grasaj kaj alt-sukeraj manĝoj.[10] Tamen, ofta konsumado de fruktoj kaj fruktosuko kaŭzas dentan malfortigon, kaj povas esti pli grava faktoro en disvolvigo de denta kario (kavaĵoj) ol manĝi kukojn.[11] Fruktosuko kaŭzas dentan malfortigon ĉar ĝi nature enhavas acidojn, kiuj kemie dissolvas la emajlon el la surfaco de la dentoj, kaj la sukero kiun la buŝaj bakterioj fermentas kreas eĉ pli dento-detruajn acidojn.[11]
Fruktosuka konsumado entute en Eŭropo, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono pliiĝis en la lastaj jaroj,[12] verŝajne pro publika percepto de sukoj kiel sana natura fonto de nutraĵoj kaj pliigita ĝenerala intereso en santemoj. Efektive, fruktosuka konsumado estis konstante asociita kun redukto de la risko de multaj kancerspecoj,[13][14][15][16][17][18][19] eble estos protekta kontraŭ apopleksio[20] kaj prokrastas la komencon de Alzheimer-malsano.[21]
La percepto de komerca fruktosuko egale en sanefiko al freŝa frukto estis pridubita, plejparte ĉar al ĝi mankas fibro kaj ofte estis altagrade prilaborita kun multaj aldonoj.[22]Maizasiropo, ingredienco de multaj sukkokteloj, estis ligita al la pliigita incidenco de diabeto de tipo II. Alta konsumo de suko ankaŭ estas ligita al plipeziĝo en kelkaj studoj,[23][24] sed ne en aliaj.[25] En kontrolita klinika studo, regula konsumo de vinbersuko dum 12 semajnoj ne kaŭzis ajnan plipeziĝon en volontuloj, sed konsumo de refreŝigaj trinkaĵoj faris.[26] Fruktosuko en moderaj kvantoj povas helpi al infanoj kaj plenkreskuloj por plenumi ĉiutagajn rekomendojn por fruktokonsumo, nutra konsumado kaj kalorioj.[27][28]
La Usona Akademio de Pediatrio diras ke fruktosukon ne devus ricevi beboj antaŭ 6 monatoj de aĝo. Por infanoj aĝaj 1 ĝis 6, konsumado de fruktosuko devus esti limigita ĝis 4 al 6 uncoj tage (ĉirkaŭ duono al tri kvaronoj de taso). Doni al infanoj troan sukokvanton povas konduki al malbona nutrado, diareo, gasoj, abdomena doloro, ŝveliĝo, kaj dentokadukiĝo.[29][30]
Sukopurigo iĝis populara dieto. La ŝlosila koncepto de sukopurigo, nome eltoksigo, baziĝas sur la aserto ke konsumi nur nutrajn riĉajn substancojn (suko) kaj elimini laktaĵojn, tritikon, glutenon, kaj fermentitajn manĝojn, la korpo povas pli bone eviti fizikajn problemojn. Sukopurigo postulas konsumadon de nenio escepte suko dum multaj tagoj, kun intencitaj sanefikoj kiaj: malpliigo de manĝemo, ripozo de stomako kaj hepato, eliminado de damaĝaj manĝoj, inundi la korpon per supernutrado, pezoperdo, energia plibonigo, re-hidratigo, sentoksigo, kaj ĉelelteno. Malkiel plej dietoj, sukopurigo ne daŭras etendajn periodojn, kaj kutime finas post malpli ol unu semajno.[31]
Konsumkvanto
La plej granda fruktosuka konsumanto estas Nov-Zelando (preskaŭ taso, aŭ 8 uncoj, ĉiutage) kaj Kolombio (pli ol tri kvaronoj de taso ĉiutage). Fruktosuka konsumado averaĝe pliiĝis kun la enspezonivelo de la lando.[32]
En 2007, informo asertis, ke fruktosuka konsumado ĝenerale en Eŭropo, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono estis pliiĝinta en la lastaj jardekoj.[33]
En 2015, usonanoj konsumis proksimume 6.6 galjonojn de suko por persono kaj pli ol duono de antaŭlernejaj infanoj estas regulaj trinkuloj.[34]
Suktrinkejoj
Suktrinkejo estas establo kiu precipe servas preparitajn suktrinkaĵojn kiel freŝe elpremitaj aŭ elprenitaj fruktosukoj, sukmiksaĵoj, fruktkirlaĵoj (densa fruktotrinkaĵo, ofte kun glacio), aŭ aliaj sukoj kiel suko de freŝa herbo de tritiko. Foje oni povas aldoni ankaŭ aliajn solidajn ingrediencojn aŭ nutrosuplementojn kiel plifortigiloj, kiel freŝaj bananoj, nuksoj aŭ ternuksbutero, suplementoj korpofortigaj, polvo de soja proteino aŭ aliaj kiel proteinpolvo de selakto aŭ kanabo, cerealĝermo, aŭ spirulino aŭ klorelo. Se oni uzas malpli da suko kun tiuj samaj ingrediencoj, oni povas produkti ankaŭ aliajn trinkaĵojn nome sanigkirlaĵoj.
Suktrinkejoj kunhavas kelkajn el la karakteroj de kafejo, refreŝigtrinkejo, kaj kafeterio, same kiel havigas miksajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, kiel sandviĉojn. Suktrinkejoj povas esti sendependaj negocoj en urboj aŭ apudigitaj en gimnastikejoj, kun navedaj areoj, ĉe taĝmanĝaj areoj, ĉe strandoj, kaj aliaj turismaj altiraĵoj. En Meksiko, suktrinkejoj iĝis pli popularaj en la 2000-aj jaroj. En islamaj landoj en kiuj estas malpermesita aŭ ne bone vidita la konsumado kaj proponado de alkoholaĵoj, kiel vino aŭ biero, sociaj kunvenejoj kaj trinkejoj estas ĉefe la tradiciaj kafejoj aŭ teejoj, krom pli ĵuse ankaŭ suktrinkejoj, foje cele al turismo. En Maroko ekzemple en ĉiu turisma allogejo estas multaj surstrataj vendistoj de oranĝoj aŭ oranĝosuko ĵus produktita.
Historio
Grupoj de vinbersemoj datitaj el la jaroj 8000-aj a.n.e. montras fruan pruvaron de sukproduktado; kvankam oni supozas, ke la vinberoj povus esti uzataj ankaŭ por produkti vinon. Unu el unuaj regule produktitaj sukoj estis limonado, aperanta en la 16-a jarcento en Italio, kiel importaĵo, post ĝia ekproduktado en Mezoriento. Oranĝsuko originiĝis en la 17-a jarcento. En la 18-a jarcento, James Lind ligis citrusfrukton al la evitado de skorbuto, kio, unu jarcenton poste, kondukis al la aprobo de la Merchant Shipping Act de 1867 (Leĝo pri Komerca Navigado), kiu postulis de ĉiuj transoceanaj britaj ŝipoj porti citrus-bazitan sukon surŝipe.
En 1869, dentisto nome de Thomas B. Welch disvolvis pasteŭrigan metodon kiu ebligis stokadon de suko, sen ke la suko fermentu en alkoholo. Lia metodo inkludis filtradon de elpremita vinbera suko en boteloj, sigelado de la rezulto per korko kaj vakso, kaj poste enmetado de ili en boliĝantan akvon. Tiu metodo mortigas la giston kiu estus produktinta la fermentadon. Li poste vendis sian novan produkton kiel "Dr Welch's Unfermented Wine" (Nefermentita Vino de Dro. Welch).[35] Fine de la 18-a jarcento en Usono, cirkulado de eksterlandaj fruktosukoj estis tre peze regulataj pere de tarifoj. La Leĝo pri la McKinley-tarifo de 1890 pliigis la importimpostojn el 38 ĝis 49.5 procento, kaj enkondukis impostojn al fruktosukoj bazitajn sur la enhavo de alkoholo en la trinkaĵo. Sukoj kun 18% aŭ malpli da alkoholo devis pagi impostojn de 60 centonojn por galjono, dum ĉiu super 18% devis pagi impostojn de 2.50 usonajn dolarojn por pruvgaljono.[1]
Produktado kaj enzimoj
Kaj la produktado de sukoj kaj ilia konservado ludas gravan komercan rolon, ĉar tiuj sistemoj ebligas procezi pereiĝeblan produkton kiaj estas fruktoj, por igi ilin havaĵo tre aprezata de konsumantoj.
Historio kaj antaŭaĵoj
Ekde la jaro 1930, kiam la industrioj ekproduktis fruktosukoj, la enspezoj estis trr malaltaj kaj la sistemoj prezentis malfacilaĵojn en la filtrado de la suko kiuj malhelpis la akiron de akceptebla klareco. Tamen, la esplorado kaj industria disvolvigo de pektinazoj, ĉelulazoj kaj duonĉelulazoj akiritaj el Aspergillus niger kaj Trichoderma sp., krom la pliigo de la sciaro de la komponantoj de la fruktoj, faciligis la solvon de tiuj malfacilaĵoj.
Etapoj de sukproduktado
Dum la procezo de produktado de fruktosuko oni povas diferencigi du ĝeneralajn etapojn: nome la unua estas tiu de manipulado kaj elprenado de la fruktosuko kaj la dua estas tiu de traktado de la akirita suko.[36] Kadre de la manipulado kaj elprenado de la fruktosuko estas diversaj paŝoj:[37]
Unua etapo: antaŭ la alveno de la produkto al la instalaĵoj, oni realigas sekvadon al la frukto en la kamparo por rikolti ĝin en la optimuma momento de matureco. Sekve la frukto estas transportata kaj ricevata en la industria fabriko, kie oni elŝutas kaj stokas ĝin.
Dua etapo: oni faras manelekton de la frukto, forigante tiun kiu estas en ne bona stato aŭ ne estas taŭga. Poste oni faras energian lavadon per akvo. Tiel oni garantias la higienon.
Tria etapo: konsistas en la elpreno de la suko per elpreniloj, pere de tranĉo ĉe la ŝelo perpendikulara al ekvatoro de la frukto.
Kvara etapo: konsistas en la kribrado kaj preparado de la suko, kio malpliigas la enhavon de pulpo en la suko. La malakceptitan pulpon oni pasigas al la fako rekuperado de pulpo, kie oni traktos ĝin.
Kvina etapo: la eligon de akvo kaj oleo devena de la elprenilo oni sendas al la kribrilo, kie ĝin oni filtros por rekuperi la vegetaĵajn esencojn.
Sesa etapo: la pulpon, jam elprenitan en la kribrilo, oni traktas en centrifugilo por elpreni la sukon kiun ankoraŭ ĝi enhavas. La restintan pulpon oni pasteŭrizas por ĝia posta vendado kiel plej altnivela pulpo.
Sepa etapo: la aron de ŝelrestaĵoj kaj forĵetindaĵoj oni pasigas al transportilo kiu portas ilin ĝis stokejo. Poste tiuj restaĵoj estos forigitaj el la fabriko.
Pri la ĉefa traktado de la elprenita suko, oni faras heligon, korektadon kaj miksadon, senaerigon kaj pasteŭrizadon.
Heligo: la suko akirita post la elpreno havas enhavon de pulpo de 22 % proksimume kaj per la heligo oni sukcesas elimini la malheligon, la ŝelaĵoj, sempecojn kaj malpliigi la koncentron de pulpo ĝis 12 %.[38]
Korektado kaj miksado: oni faras tion en grandaj ujoj kie oni realigas la formuladon de suko.
Senaerigo: oni devas elimini la gasoj kiuj poste estus povintaj kondensiĝis kaj rekuperiĝi kiel aromoj kiuj estus modifante la sukoguston.
Pasteŭrizado: en tiu procezo oni detruas la enzimojn kiuj estas en natura formo en la suko kaj povoas krei ĝian malhelecon. Krome, tiu procezo ebligas plilongigi la utilan vivon de la suko. Finfine oni enujigas la sukon kaj oni stokigas ĝin por estis distribuita per ĉendistribuado ĝis la konsumanto en vendejo (respektive trinkejo). La enujigo ofte estas farita malvarme kun temperaturoj de inter 1-7 °C por eviti mikrobiologian poluadon. La plej granda parto de sukoj tiel enujigitaj havas utilan vivon de 3 monatoj ekde la produktodato kaj post la malfermo de la sukujo oni rekomendas konsumadon en malpli ol 7 tagoj.[39]
Gravo de enzimoj
Nuntempe, la uzado de enzimoj en la produktado de sukoj el fruktoj kaj legomoj estas nemalhavebla, ĉar oni postulas ilin en variaj etapoj de la produktada procezo:[40]
Traktado de la pulpo: oni faras cele al akiro de parta aŭ totala likvigo de la karna parto de la frukto. Krome ĝi ebligas la plibonigon de la rezulto kaj la elpreno de aliaj komponantoj, aldonante kvalitojn kiel koloro, gusto kaj odoro.
Traktado de la suko mem: cele al redukto de viskozeco kaj pliigo de la koncentrado. Ĝi ebligas plibonigi la heligon, filtradon kaj stabiligon.
Krome, en la produktoprocezo necesas atenti pri serio de parametroj laŭ kiuj rekte aŭ nerekte la enzimoj intervenas.[41]
Unuflanke, ĝia agadmekanismo dependas de la rilato inter la koncentro de enzimoj, la aplikita temperaturo kaj la reagtempo. Tiel tiujn oni povos moduladi laŭ la operacinecesoj. Aliflanke necesas emfazi la rolon de la pektinoj en la degradado de la frukto, kiu siavice dependas de la traktenda substrato. Tiuj enzimoj povas esti antaŭe elektitaj por ke ili agadu super specifaj molekuloj peptidaj, tiel ke la kompono de la substrato kaj ĝia viskozeco ŝanĝiĝos laŭ la relativa procento de pektino ĉu solvebla ĉu nesolvebla ekzistanta.
La fruktoj, kiel parto de la planto, estas konstituitaj per vegetalaj ĉeloj, kies ĉelmuroj estas formataj je ĉirkaŭ 90% de plursakaridoj (celulozo, duoncelulozoj kaj pektinoj) kaj je ĉirkaŭ 10% de proteinoj. Pli precize, la strukturon de la meza lameneto de la ĉelmuro kreae la pektinoj, kies degradado favoras la naturan malkomponiĝon de la vegetaĵoj. Tiuj siavice, en kontakto kun likvaĵoj, kapablas absorbi akavon, formante ĝelon.
En la industria produktado de sukoj de fruktoj kaj vegetalaĵoj, la pektinojn oni devas forigi pora eviti la likvoretenadon kaj malhelecon de la produkto. Tiam intervenas la pektinazoj, nome enzimoj kiuj hidrolizas la pektinon, favorante ties eliminadon kaj sekvan pliigon de la rezulto de elprenado de la suko plibonigante ĝian kvaliton. Tiu enzimo estas ene de la familio de la nomitaj macerenzimoj kies peto fare de la nutrindustrio pliigas tutmonde la produktadon de sukoj de ampleksa gamo de fruktoj kaj vegetaloj.
La kombino de pektinazoj (pektinliazo, pektinmetilesterazo, endo- kaj ekso-poligalakturonazoj, pektinacetilesterazo, ramnogalakturonazo, endo- kaj ekso-arabinazoj), celulazoj (engoglukanazoj, eksoglukanazoj kaj ĉellobiozoj) kaj duoncelulazoj (endo- kaj ekso-ksilanazoj, galaktonazoj, ksiloglukanazoj kaj manonazoj)- kolektive nomitaj macerenzimoj, estas la plejparte uzataj en la procezoj jam komentitaj.
Macerenzimoj: pektinazoj, celulazoj kaj duoncelulazoj
La pektinazoj, pere de sia pektinolitika agado, liberigas la sukon retenitan en la pektino de la muroj de la vegetalaj ĉeloj, pliigante la kvanton de sukepreno kaj plibonigante ĝian kvaliton. Ili faciligas ankaŭ la heligon kiel jam oni menciis. Ĝenerale, tiuj enzimoj devenas el gistoj kaj plej granda parto estas endo-poligalakturonazoj, kio signifas, ke ili degradas la pektinon ĉefe per hidrolizo de la ligiloj alfa-1,4-glikosidikaj. Aktuale, la ĉefa fonto de tiu enzimoj je industria nivelo devenas de Aspergillus niger, ĉar ĝi produktas grandan kvanton de tiuj kaj estas mikroorganismo agnoskita sekure internacie kiel GRAS (Generally Recognised As Safe).[42]
La ĉelulazoj estas produktitaj de kelkaj bakterioj (Cellulomonas, Clostridium, Trichoderma, ktp.) same kiel de protozooj kaj fungoj. Ilia ĉefa funkcio estas realigi la hidrolizon de ligiloj 1,4 beta-D- glukosidikaj en celulozo. La celulozo, ĉefa komponanto de la ĉelmuro, malhelpas la liberigon de la gustokomponantoj, pro kio la uzado de celulazoj en la produktado de sukoj ludas gravan rolon. Estas diferencaj tipoj de celulazoj karakterizataj pro sia agadmekanismo; precipe la beta-1,4- glukonazoj agadas hazarde super ligiloj beta-1,4 de unuoj de glukozo kiuj formas la celulozon ebligante la atingon de oligosakaridoj el longaj ĉenoj. Tiu agado malpliigas la longon de la ĉenoj de celulozo kaj la kreadon de novaj ekstremoj kiuj utilos por postaj reagoj. Sekve, la beta-1,4- gluzanazoj tranĉas ĉenojn de 1,4-beta-D-glukano de la ekstremo nereduktanta de molekuloj de celulozo kaj celodestrinoj okazigante tial la eliminadon de celobiozo aŭ glukozo. Finfine, agadas la endoglukanazoj kaj la eksoglukanazoj sinergie.[43]
La duonĉelulazoj, kiuj okupiĝas pri la degradado de la hemicelulozo (struktura polisakarido estanta en la ĉelmuro), devas agadi kune pro la heterogeneco kiun montras tiuj polisakaridoj.
↑Franke AA, Cooney RV, Henning SM, Custer LJ. Bioavailability and antioxidant effects of orange juice components in humans. J Agric Food Chem. 29a de Junio 2005;53(13):5170-8.
↑Kurowska EM, Spence JD, Jordan J, Wetmore S, Freeman DJ, Piché LA, Serratore P. HDL-cholesterol-raising effect of orange juice in subjects with hypercholesterolemia. Am J Clin Nutr. 2000 Nov;72(5):1095-100.
↑Uzcudun AE, Retolaza IR, Fernández PB, Sánchez Hernández JJ, Grande AG, García AG, Olivar LM, De Diego Sastre I, Barón MG, Bouzas JG. Nutrition and pharyngeal cancer: results from a case-control study in Spain. Head Neck. 2002 Sep;24(9):830-40.
↑Radosavljević V, Janković S, Marinković J, Dokić M. Non-occupational risk factors for bladder cancer: a case-control study. Tumori. 2004 Mar-Apr; 90(2):175-80.
↑Kwan ML, Block G, Selvin S, Month S, Buffler PA. Food consumption by children and the risk of childhood acute leukemia. Am J Epidemiol. 1a de Decembro 2004;160(11):1098-107.
↑Chan JM, Wang F, Holly EA. Vegetable and fruit intake and pancreatic cancer in a population-based case-control study in the San Francisco bay area. Cancer Epidemiol Biomarkers Prev. 2005 Sep; 14(9):2093-7.
↑Maserejian NN, Giovannucci E, Rosner B, Zavras A, Joshipura K. Prospective study of fruits and vegetables and risk of oral premalignant lesions in men. Am J Epidemiol. 15a de Septembro 2006;164(6):556-66. Epub 17a de Julio 2006.
↑Wu H, Dai Q, Shrubsole MJ, Ness RM, Schlundt D, Smalley WE, Chen H, Li M, Shyr Y, Zheng W. Fruit and vegetable intakes are associated with lower risk of colorectal adenomas. J Nutr. 2009 Feb; 139(2):340-4. Epub 17 December 2008.
↑Lewis JE, Soler-Vilá H, Clark PE, Kresty LA, Allen GO, Hu JJ. Intake of plant foods and associated nutrients in prostate cancer risk. Nutr Cancer. 2009;61(2):216-24.
↑Feldman EB. Fruits and vegetables and the risk of stroke. Nutr Rev. 2001 Jan; 59(1 Pt 1):24-7.
↑Dai Q, Borenstein AR, Wu Y, Jackson JC, Larson EB. Fruit and vegetable juices and Alzheimer's disease: the Kame Project. Am J Med. 2006 Sep; 119(9):751-9.
↑O'Neil CE, Nicklas TA, Kleinman R. Relationship between 100% juice consumption and nutrient intake and weight of adolescents. Am J Health Promot. 2010 Mar-Apr;24(4):231-7.
↑Hollis JH, Houchins JA, Blumberg JB, Mattes RD. Effects of concord grape juice on appetite, diet, body weight, lipid profile, and antioxidant status of adults. J Am Coll Nutr. 2009 Okt; 28(5):574-82.
↑ (5a de Aŭgusto 2015) “Global, Regional, and National Consumption of Sugar-Sweetened Beverages, Fruit Juices, and Milk: A Systematic Assessment of Beverage Intake in 187 Countries”, PLOS ONE10 (8), p. e0124845. doi:10.1371/journal.pone.0124845. Bibkodo:2015PLoSO..1024845S.
↑Birch, G. G.; Blakebrough, N.; Parker, K. J. (2012-12-06) Enzymes and Food Proccesing Springer Science & Business Media. Alirita la 1an de decembro 2017 ISBN = 9789401167406.
Nama ini menggunakan cara penamaan Portugis. Nama keluarga pertama atau maternalnya adalah Quaresma dan nama keluarga kedua atau paternalnya adalah Bernardo. Ricardo Quaresma Quaresma bermain untuk Portugal di Piala Dunia FIFA 2018Informasi pribadiNama lengkap Ricardo Andrade Quaresma Bernardo[1]Tanggal lahir 26 September 1983 (umur 40)Tempat lahir Vila Nova de Famalicão, PortugalTinggi 1,73 m (5 ft 8 in)Posisi bermain SayapKarier junior1991–1993 Domingos Sa...
Pour les articles homonymes, voir Article 89 de la Constitution. Pour un article plus général, voir Constitution française du 4 octobre 1958. Article 89 de la Constitution du 4 octobre 1958 Données clés Présentation Pays France Langue(s) officielle(s) Français Type Article de la Constitution Adoption et entrée en vigueur Législature IIIe législature de la Quatrième République française Gouvernement Charles de Gaulle (3e) Promulgation 4 octobre 1958 Publication 5 octobre 1958 Ent...
Single by Sarah McLachlan World on FireSingle by Sarah McLachlanfrom the album Afterglow ReleasedJune 14, 2004 (2004-06-14)GenrePopLabel Nettwerk Arista Songwriter(s) Sarah McLachlan Pierre Marchand Producer(s)Pierre MarchandSarah McLachlan singles chronology Stupid (2004) World on Fire (2004) U Want Me 2 (2008) World on Fire is a song by Canadian singer-songwriter Sarah McLachlan. It was released in June 2004 as the third single from her Afterglow album (2003). Background and ...
العلاقات الألمانية الوسط أفريقية ألمانيا جمهورية أفريقيا الوسطى ألمانيا جمهورية أفريقيا الوسطى تعديل مصدري - تعديل العلاقات الألمانية الوسط أفريقية هي العلاقات الثنائية التي تجمع بين ألمانيا وجمهورية أفريقيا الوسطى.[1][2][3][4][5] مقارن...
العلاقات الأوزبكستانية البنمية أوزبكستان بنما أوزبكستان بنما تعديل مصدري - تعديل العلاقات الأوزبكستانية البنمية هي العلاقات الثنائية التي تجمع بين أوزبكستان وبنما.[1][2][3][4][5] مقارنة بين البلدين هذه مقارنة عامة ومرجعية للدولتين: وجه ا...
2015 single by Future featuring DrakeWhere Ya AtSingle by Future featuring Drakefrom the album DS2 ReleasedJuly 17, 2015 (2015-07-17)Recorded2015GenreTrap[1]Length3:27LabelA1FreebandzEpicSongwriter(s)Nayvadius WilburnAubrey GrahamLeland WayneProducer(s)Metro BoominFuture singles chronology Blasé (2015) Where Ya At (2015) March Madness (2015) Drake singles chronology My Way(2015) Where Ya At(2015) Back to Back(2015) Music videoWhere Ya At on YouTube Where Ya At ...
Liste des listes de jeux vidéo Le manga d’Akira Toriyama, Dragon Ball, et plus particulièrement la seconde partie de son adaptation animée, Dragon Ball Z, ont fait l’objet de nombreuses adaptations vidéo-ludiques. Il s’agit majoritairement de jeux de combat mettant en scène les différents combattants qui apparaissent au cours de l’histoire. Bien que l’histoire du manga soit achevée depuis 1995, des jeux vidéo continuent de paraître sur toutes les consol...
Pistol cartridge introduced by the North American Arms company in 2002 This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: .25 NAA – news · newspapers · books · scho...
Confederate Army officer (1828–1863) Isaac Erwin AveryIsaac Erwin Avery, 1862 or 1863Nickname(s)IkeBorn(1828-12-20)December 20, 1828Burke County, North Carolina, USDiedJuly 3, 1863(1863-07-03) (aged 34)Gettysburg, Pennsylvania, USPlace of burialHagerstown, Maryland, USAllegianceConfederate States of AmericaService/branchConfederate States ArmyYears of service1861–63RankColonelBattles/wars American Civil War First Battle of Bull Run Battle of Seven Pines Seven Days Battles Ba...
Министерство природных ресурсов и экологии Российской Федерациисокращённо: Минприроды России Общая информация Страна Россия Юрисдикция Россия Дата создания 12 мая 2008 Предшественники Министерство природных ресурсов Российской Федерации (1996—1998)Министерство охраны...
Carlo Bernari Carlo Bernari, pseudonimo di Carlo Bernard (Napoli, 13 ottobre 1909 – Roma, 22 ottobre 1992), è stato uno scrittore, antifascista e partigiano italiano. Indice 1 Biografia 2 Opere 2.1 Narrativa 2.2 Poesia 2.3 Saggistica 3 Note 4 Voci correlate 5 Altri progetti 6 Collegamenti esterni Biografia Bernari nacque a Napoli nel 1909 da una famiglia di piccoli imprenditori d'origine francese. Ragazzo dal carattere difficile, non amante delle regole fu espulso da tutte le scuole e pros...
Hindu tradition of textual interpretation Advaita redirects here. For other uses, see Advaita (disambiguation). Part of a series onHinduism Hindus History OriginsHistorical Hindu synthesis (500/200 BCE–300 CE) History Indus Valley Civilisation Historical Vedic religion Dravidian folk religion Śramaṇa Tribal religions in India Traditional Itihasa-Purana Epic-Puranic royal genealogies Epic-Puranic chronology Traditions Major traditions Shaivism Shaktism Smartism Vaishnavism List Deities Tr...
Marietta Alboni, biglietto da visita di André-Adolphe-Eugène Disdéri Maria Anna Marzia Alboni, detta Marietta (Città di Castello, 6 marzo 1826 – Ville-d'Avray, 23 giugno 1894), è stata un contralto italiano. Può essere considerata come una delle maggiori cantanti liriche della storia e, insieme a Rosmunda Pisaroni, come il maggior contralto rossiniano dell'Ottocento.[1] Indice 1 Biografia 1.1 I primi anni in Italia 1.2 La fama europea 1.3 L'apice della carriera: Londra e Parig...
Painting by Peter Paul Rubens Helena Fourment with her son Frans (c. 1635) by Rubens Helena Fourment with her son Frans is a c.1635 painting by Peter Paul Rubens, showing his second wife Helena Fourment holding their second son Frans (born 12 July 1633). As of 2014[update], it is in the Alte Pinakothek in Munich. External links https://web.archive.org/web/20141104080530/http://www.pinakothek.de/en/peter-paul-rubens vtePeter Paul RubensPaintingsand drawings The Descent from the Cross (...
Mountain in Norway KaritindenView of KaritindenHighest pointElevation1,982 m (6,503 ft)Prominence330 m (1,080 ft)Coordinates62°11′05″N 07°44′04″E / 62.18472°N 7.73444°E / 62.18472; 7.73444GeographyKaritindenLocation of the mountainShow map of InnlandetKaritindenKaritinden (Møre og Romsdal)Show map of Møre og RomsdalKaritindenKaritinden (Norway)Show map of Norway LocationFjord and Rauma (Møre og Romsdal) and Skjåk (Innlandet) Nor...
Fallen AutoreLauren Kate 1ª ed. originale2009 1ª ed. italiana2010 Genereromanzo SottogenereParanormal romance Lingua originaleinglese AmbientazioneSword & Cross, Georgia ProtagonistiLucinda Price, Daniel Grigori AntagonistiMiss Sophia Altri personaggiCam, Arriane, Penn, Gabbe, Roland, Molly, Trevor, Todd, Randy, Annabell Seguito daTorment Modifica dati su Wikidata · Manuale Fallen è il primo volume dell'omonima tetralogia scritta da Lauren Kate[1][2]. Pubblicato n...
All components related to production, conversion, delivery, and use of energy For other uses, see energy system (disambiguation). Physical components of a generic energy system supplying fuels and electricity (but not district heat) to end-users An energy system is a system primarily designed to supply energy-services to end-users.[1]: 941 The intent behind energy systems is to minimise energy losses to a negligible level, as well as to ensure the efficient use of ene...
American music television series This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: The Grind TV series – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (October 2019) (Learn how and when to remove this message) The GrindThe cover of the spinoff Grind workout videosCountry of originUnited StatesOriginal langu...