Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Glukozo (aŭ glikozo) estas simpla monosaĥarida sukero, unu el la plej gravaj karbonhidratoj kaj estas uzata en la plantoj kaj bestoj kiel energifonto. La glukozo estas unu el la ĉefaj produktoj de la fotosintezo kaj bazmaterialo por la spirado. Ĝia natura formo (D-glukozo) estas nomita (ĉefe en la nutroindustrio) dekstrozo.
Glukozo (kun kruda formuloC6H12O6) estas heksozo – monosaĥarido, konsistanta el ses karbonatomoj. Glukozo estas aldehido (ĝi enhavas -CHO grupon). Kvin karbonatomoj kaj unu hidrogenatomo formas la t.n. "piranozan ringon", la plej stabilan formon de la seskarbonaj aldozoj. Ĉiu karbonatomo de la ringo estas ligita al hidroksilo kaj hidrogeno, escepte de la kvina karbonatomo, kiu ligiĝas al la sesa karbonatomo, kiu esterringe formas la CH2OH grupon. La ringa strukturo restas en ekvilibro kun la neringa formo, kiu havas 0,0026% ĉe pH 7.
La glukozo havas du enantiomerojn (spegulizomerojn) nome -- D-glukozon kaj L-glukozon, sed en la naturo troviĝas nur la D-izomero. La ringa strukturo povas formi du tipojn: α (alfa) glukozo kaj β (beta) glukozo. Ili diferenciĝas en la oriento de la karboksila grupo ligita al karbonatomo de la ringa strukturo. La alfa-formo havas la hidroksilan grupon sub la hidrogeno (kiam la molekulo estas tradicie desegnita kiel la desegnaĵo supre), ĉe la beta-formo la hidroksila grupo lokiĝas super la hidrogeno.
La du formoj de la glukozo transformiĝas en akva solvaĵo ĉiam al proporcio 36:64 kiel α:β formoj . Tiu ĉi proceso nomiĝas mutarotaciado.
La glukozo estas oksidita dum la spirado en enzim-katalizigataj reakcioj al karbon-dioksido kaj akvo, donante energion en la formo de ATP (adenozina trifosfato).