Bolpunkto signifas la temperaturon, ĉe kiu materialo bolas, t. e. transformiĝas el la likva al la gasforma stato (ekz. akvo bolas ĉe 100 °C = 373,16 K sub atmosfera premo). La vaporpremo de materialo atingas ĉe la bolpunkto la transpremon. La bolpunkto, kiu dependas de la materialo kaj de la premo, egalas al la kondenspunkto.
La puraj materialoj havas po konkretan bolpunkton, sed homogenaj miksaĵoj nur bolareon.
En kemio, la ebulioskopo estas aparato por precize mezuri la bolpunkton de likvo. Per tio, oni povas kalkuli la molekulmason de solvitaĵo. La mezurado per ebulioskopoj nomiĝas ebulioskopio.
Pri simplaj ĥemiaj elementoj, la sekvanta tabelo liveras ĝiajn boltemperaturojn en °C, sub la norma stato de 100 000 Pa :