Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Berilio aŭ beriliumo estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Be kaj atomnumero 4. Steloj sintezas berilion, sed ĝi rapide malaperas; ĝi estas iom malofta en la universo kaj en la krusto de la tero. Ĝi estas elemento, kiu troviĝas nature nur en konpobaĵoj kun aliaj ĥemiaj elementoj en mineraloj. Famaj gemoj, kiuj enhavas berilion estas (akvamarino, smeraldo) kaj krizoberilo. Kiel libera elemento, ĝi estas griza simile al ŝtalo, forta, facilrompa teralkala metalo.