Astronomoj uzas la terminon "metalo" por kolektive priskribi ĉiujn elementojn escepte hidrogeno kaj heliumo. Tiele, la metaleco de objekto estas la proporcio de ties materialo farita de kemiaj elementoj escepte por hidrogeno kaj heliumo.[4]
Multaj elementoj kaj komponaĵoj kiuj ne estas normale klasitaj kiel metaloj iĝas metalaj sub altaj premoj; tiuj estas formataj kiel metalaj alotropoj de nemetaloj.
Tiuj ĉi ecoj precipe rezultas de tio, ke ĉiu atomo loze tenas ĝiajn eksterajn elektronojn; tiel la valentaj elektronoj povas formi ian maron ĉirkaŭ la atomojn. Ĉiuj puraj elementaj metaloj formas kristalojn. La maro de elektronoj iĝas bendoj pro la simetria reguleco de la kristaloj. Sub kutimaj kondiĉoj de malpureco kaj difektado, metaloj estas pli ofte etkristalaj, kun multaj kristalaj grajnoj.
Kemie, metalo estas elemento kiu emas formi katjonojn kaj ligijone. La metaloj estas unu el la tri grupoj de elementoj. La aliaj grupoj estas la metaloidoj kaj la nemetaloj. Sur la perioda tabelo, diagonala linio desegnita de boro (B) al polonio (Po) apartigas la metaloj de la nemetaloj. Elementoj sur la linio estas la metaloidoj, foje nomataj kiel duonmetaloj (aŭ bastardaj metaloj); elementoj suben maldekstren estas la metaloj; elementoj supren dekstren estas la nemetaloj. Bone konataj metaloj estas aluminio, arĝento, fero, kupro, plumbo, titano, uranio, kaj zinko.
Nemetaloj estas pli abundaj en naturo ol metaloj; sed fakte metaloj konstituas plejparton de la perioda tabelo.
Alojo estas miksaĵo aŭ kunfandaĵo kun metalaj ecoj, kiu entenas almenaŭ unu metala elemento. Ekzemploj de alojoj estas ŝtalo (fero kaj karbono), latuno (kupro kaj zinko), bronzo (kupro kaj lado), kaj duraluminio (aluminio, magnezio, kupro, kaj mangano). Alojoj, kiuj speciale dezajniĝas por alte postulaj aplikaĵoj, tiel kiel tokamakoj, povas enteni pli ol dek elementojn. Alojoj povas formi kristalojn ankaŭ. La formo de la kristalo dependas de la krado de la atomoj en la miksaĵo, kaj de la temperaturo laŭ la metalurgiafazodiagramo.
Kemie
Metaloj kutime emas formi katjonojn pere de perdo de elektrono,[8]reage kun oksigeno en la aero por formi oksidojn super variaj temposkaloj (fero rustiĝas laŭ la jaroj, dum kalio bruliĝas post sekundoj). Ekzemploj estas jenaj:
Farbaj, anodigaj kaj tavoligaj metaloj estas bonaj manieroj por eviti ties korodon. Tamen, pli reaga metalo en la elektrokemia serio povas esti elektita por tavoligo, ĉefe kiam oni atendas rompon el la tavolo. Akvo kaj la du metaloj formas elektrokemian ĉelon, kaj se la tavoligo estas malpli reaga ol la tavolito, la tavolo fakte helpas korodon.
La solida aŭ likvastato de metaloj ege originiĝas en la kapablo de la koncernaj metalatomoj pretiĝi perdi sian eksterŝelajn elektronojn. Larĝasence, la fortoj kiuj tenas la eksterŝelajn elektronojn de unuopa atomo en ties loko (aŭ spaco) estas pli malfortaj ol la altiraj fortoj de la samaj elektronoj kiuj kreiĝas pro la interagado inter la atomoj de la solida aŭ likva metalo. La koncernaj elektronoj iĝas ellokigitaj kaj la atoma strukturo de metalo povas efektive esti vidata kiel kolekto de atomoj enmetitaj en nubo de relative moveblaj elektronoj. Tiu tipo de interagado estas nomita metala ligo aŭ "metala krado".[9] La forto de la metalaj ligoj ĉe diversaj elementaj metaloj atingas maksimumon ĉirkaŭ la centro de la serio de transirmetaloj, ĉar tiuj elementoj havas grandajn nombrojn de ellokigitaj elektronoj. Tio estas simpligita klarigo; aliaj faktoroj povas esti atomradiuso, la atomŝarĝo, la nombro de ligilaj atomorbitoj, koincido de la orbitaj energioj, kaj la kristala formo.[9]
Kvankam plej elementaj metaloj havas pli altajn densecojn ol plej nemetaloj,[9] estas ampleksa variado en ties densecoj, litio estas la malplej densa (0.534 g/cm3) kaj osmio (22.59 g/cm3) la plej densa. Magnezio, aluminio kaj titano estas malpezmetaloj de granda komerca gravo. Ties respektivaj densecoj de 1.7, 2.7 kaj 4.5 g/cm3 povas esti komparataj al tiuj de la plej malnovaj strukturaj metaloj, kiel fero je 7.9 kaj kupro je 8.9 g/cm3. Ferbulo tiel pezas tiom multe kiom ĉirkaŭ tri buloj el aluminio de la sama volumeno.
Metaloj estas tipe maleeblaj kaj duktilaj, misformiĝante sub streĉosenklive.[9] Oni supozas, ke la nedirekta naturo de la metala ligo ege kontribuas al la duktileco de plej metalaj solidoj. Kontraste, en jona kombinaĵo kiel ĉe tablosalo, kiam la ebenoj de jona ligo enŝovas unu alian, la rezultanta ŝanĝo en loko ŝanĝas siavice la jonojn de sama ŝarĝo en la plej proksima proksimeco, rezulte en la klivado de la kristalo. Tia ŝanĝo ne estas observata en kovalente ligita kristalo, kiel ĉe diamanto, kie okazas frakturo kaj kristalfragmentado.[10] Reversebla elasta misformigo en metaloj povas esti priskribita per la Leĝo de Hooke por restaŭrantaj fortoj, en kiuj la streĉo estas lineare proporcia al la deformiĝo.
Varmo aŭ fortoj pli grandaj ol la metala elastolimigo povas okazigi permanentan (nereverteblan) deformiĝon, konata kiel plastika deformiĝo aŭ plastika aliformiĝo. Aplikita forto povas esti eltira forto, premforto, aŭ paraleltira, fleksiga aŭ tordiga forto. Temperatura ŝanĝo povas tuŝi la movadon aŭ dislokigon de strukturaj difektoj en metalo kiel grenbordoj, mankoj, dislokigoj, stokmisoj kaj ĝemeloj en kaj kristalaj kaj nekristalaj metaloj. Ankaŭ internaj dislokigoj, deformiĝo, kaj metallaciĝo povas okazi.
La atomoj de metalaj substancoj estas tipe aranĝitaj en unu el tri oftaj kristalaj strukturoj, nome kuba kristalsistemo, flanko-centrita kuba, kaj seslatera sistemo. En KKS, ĉiu atomo estas en la centro de kubo de ok aliaj. En FCK kaj SLS, ĉiu atomo estas ĉirkaŭata de dekdu aliaj, sed la dispono de tavoloj diferencas. Kelkaj metaloj adoptas diferencajn strukturojn depende de la temperaturo.[11]
Elektre kaj termike
La elektrona strukturo de metaloj signifas, ke ili estas relative bonaj konduktantoj de elektro. Koncernaj elektronoj povas fiksiĝi nur je varieblaj energiniveloj, kaj en metalo la energiniveloj de elektronoj en ties elektronnubo, almenaŭ je ioma grado, korespondas al la energiniveloj je kiuj elektrokonduktado povas okazi. En duonkonduktanto kiel silicio aŭ nemetalo kiel sulfuro estas energivakuo inter la elektronoj en la substanco kaj la energinivelo je kiu la elektrokonduktado povas okazi. Konsekvence, duonkonduktantoj kaj nemetaloj estas relative malbonaj konduktantoj.
La elementaj metaloj havas elektrokonduktadajn valorojn el 6.9 × 103S/cm ĉe mangano ĝis 6.3 × 105 S/cm ĉe arĝento. Kontraste, duonkonduktanta metaloido kiel boro havas elektrokonduktadon de 1.5 × 10−6 S/cm. Kun unu escepto, metalaj elementoj reduktas sian elektrokonduktadon se varmigitaj. Plutonio pliigas sian elektrokonduktadon se varmigita en temperatura gamo de ĉirkaŭ −175 ĝis +125 °C.
Metaloj estas relative bonaj varmokonduktantoj. La elektronoj en elektrona nubo de metalo estas tre moveblaj kaj facile trapaseblaj de varmo-induktita vibr-energio.
La kontribuo de la elektronoj de metalo al ties varmokapablo kaj termika konduktivo, kaj la elektrokonduktado de la metalo mem povas esti kalkulita el la modelo de libera elektrono. Tamen, tio ne enkalkulas la detalan strukturon de la jona krado de la metalo. Kalkulante la pozitivan potencialon kaŭzitan de la aranĝon de la jonkernoj ebligas konsideron de la elektronika bendostrukturo kaj de la ligenergio de metalo. Variaj matematikaj modeloj estas aplikeblaj, el kiuj la plej simpla estas la modelo de preskaŭlibera elektrono.
Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ en solvaĵo aŭ kemia kombinaĵo, de du aŭ pli elementoj el kiu almenaŭ unu estas metalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj.
Alojoj kutime dezajniĝas havi ecojn kiuj estas pli dezirindaj ol tiuj de iliaj komponantoj. Ekzemple, ŝtalo estas pli fortika ol fero, unu de sia elementoj; latuno estas pli daŭriva ol kupro, kaj pli alloga ol zinko. Sed estas sciate ke multaj gravaj alojoj havas ecojn kiuj ne estas facile antaŭdireblaj baze de iliaj komponantoj. Ekzemple, kaj kupro kaj nikelo bone konduktas elektron, sed formas alojon kiu ne bone konduktas elektron, kiu faras ĝin utila por elektra rezistivadrato.
La metodoj formi alojojn estas variaj. En la likva stato, plej multaj metaloj estas solveblaj unu en la alia kaj alojado kutime implikas fandado; tamen alojado per traktado en la solida stato sen fandado estas farebla per pulvora metalurgio. Kiam fandaj alojoj solidiĝas, la komponantoj povas resti solvita aŭ ili povas apartigi en solidaj miksaĵoj de regionetoj aŭ eĉ grajnoj de varia koncentreco. Estas multaj eblecoj formi alojojn kaj multaj el ili povas montriĝi per fazaj diagramoj, sed aliaj dependas de plua formado en la solida stato.
Malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandan punkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komencas nomiĝas soliduso*, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas likvuso*. Alojo kun unuopa fanda punkto nomiĝas eŭtekta miksaĵo.
Biometaloj estas metaloj normale ĉeestantaj, en malgrandaj sed gravaj kaj mezureblaj kvantoj, en biologio, biokemio, kaj medicino. La metaloj kupro, zinko, fero, kaj mangano estas ekzemploj de metaloj kiuj estas esencaj por la normala funkciado de plimulto de plantoj kaj de la korpoj de plimulto de animaloj, kiel ĉe la homa korpo. Kelkaj (kalcio, kalio, natrio) estas en relative pli grandaj kvantoj, dum plimulto de aliaj estas nur partiklometaloj, ĉeestaj en pli malgrandaj sed gravaj kvantoj.
Abundo kaj malabundo
La Terkrusto estas farita el proksimume 25% de metaloj laŭ pezo, el kiuj 80% estas malpezaj metaloj kiel natrio, magnezio, kaj aluminio. Nemetaloj (~75%) formas la ceteron de la krusto. Spite la ĝeneralan malabundon de kelkaj pli pezaj metaloj kiel kupro, ili povas esti koncentritaj en ekonomie elfosebaj kvantoj kiel rezulto de montoformado, erozio, aŭ aliaj geologiaj procezoj.
Metaloj troviĝas ĉefe kiel litofiloj (rok-emaj) aŭ ĥalkofiloj (erc-emaj). Litofilaj metaloj estas ĉefe la s-blokaj elementoj, nome la plej reakciaj el la d-blokaj elementoj, kaj f-blokaj elementoj. Ili havas fortan similecon al oksigeno kaj ekzistas ĉefe en relative malaltdensaj silici-mineraloj. Ĥalkofilaj metaloj estas ĉefe la malplej reakciaj d-blokaj elementoj, kaj la periodaj 4–6 p-blokaj metaloj. Ili troviĝas kutime en (nesolveblaj) sulfidaj mineraloj. Estante pli densaj ol la litofiloj, ili sinkas pli profunde en la krusto je la tempo de sia solidigo, kaj tial la ĥalkofiloj tendencas esti malpli abundaj ol la litofiloj.
Aliflanke, oro estas siderofila, aŭ fer-ema elemento. Ĝi ne facile formas kombinaĵojn kun ĉu oksigeno aŭ sulfuro. Je la tempo de la formado de la Tero, kaj kiel la plej nobla (inerta) el la metaloj, oro sinkis en la kerno pro sia tendenco formi tre densajn metal-alojojn. Konsekvence, ĝi estas relative rara metalo. Kelkaj aliaj (malpli) noblaj metaloj — molibdeno, renio, la platengrupaj metaloj (rutenio, rodio, paladio, osmio, iridio, kaj plateno), germaniumo, kaj stano — povas esti kalkulitaj kiel siderofiloj, sed nur laŭ terminoj de sia ĉefa abundo en la Tero (kerno, mantelo kaj krusto), pli ol nur ĉe la krusto. Tiuj metaloj krome ekzistas en la krusto, en malgrandaj kvantoj, ĉefe kiel ĥalkofiloj (malpli en sia natura formo). Ankaŭ fero, kobalto, nikelo, kaj stano estas siderofiloj el la perspektivo de la tuta Tero.
La rotacia flua ekstero de la interno de la kerno de la Tero, kiu estas komponita ĉefe el fero, estas supozita la fonto de la protekta magneta kampode la Tero[]. Alia viv-ebliga rolo de fero estas kiel ŝlosila konstituanto de hemoglobino, kio ebligas la transportadon de oksigeno el la pulmoj al la cetero de la korpo. La kerno kuŝas super la solida interna kerno de la Tero kaj sub ties mantelo. Se tio povus esti rearanĝita en kolono havanta 5 m² de bazo ĝi havus alton de preskaŭ 700 lumjaroj. La magneta kampo kovras la Teron el la ŝarĝitaj partikloj de suna vento, kaj el kosma radiado kiu alimaniere forigus la supran atmosferon (inklude la tavolon el ozono kiu limigas la transigon de ultraviola radiado).
Elprena metalurgio estas en metalurgio la praktiko elprodukti valorajn metaloj el erco kaj rafini la elprenitajn krudajn metalojn en pli pura formo. Por konverti metalajn oksidon aŭ sulfidon en pli pura metalo, la erco devas esti reduktita fizike, kemie, aŭ elektrolize.
Elprenaj metalurgiistoj estas interesataj en tri ĉefaj branĉoj: nutrado, koncentrado (valora metalo oksido/sulfido), kaj amasigado de rubo. Post minado, grandaj pecoj de erco alportitaj (nutrado) estas rompitaj pere de premado kaj/aŭ muelado por akiri partiklojn sufiĉe malgrandajn kie ĉiu partiklo estas ĉu plej valora aŭ plej malvalora. Koncentri la partiklojn valorajn en formo kiu permesas separadon havigas la deziritan metalon kiu estu elprenita el la rubaj produktoj.
Reciklado de metaloj
Mendado de metaloj estas tre forte ligita al la ekonomia kresko pro ties uzado en infrastrukturo, konstruado, fabrikado, kaj konsumvaroj. Dum la 20-a jarcento, la varieco de metaloj uzita en socio rapide kreskiĝis. Nuntempe, la ekonomia disvolvigo de plej gravaj landoj, kiel Ĉinio kaj Barato, kaj la teknologiaj progresoj, estas akcelantaj eĉ pli altajn mendadindicojn. La rezulto estas, ke la minadaktiveco estas etendante, kaj pli kaj pli el la tutmondaj metalstokadoj estas sub la reala uzado, kaj la mendado estas pli granda ol la ofertado ĉe la neuzitaj rezervoj. Ekzemplo estas la uzata stokado de kupro. Inter 1932 kaj 1999, kupro uzata en Usono plialtiĝis el 73 ĝis 238 g por persono.[15]
Metaloj estas esence recikleblaj, kaj tiel principe, ili povas esti uzataj fojojn kaj fojojn, minimumigante negativajn mediajn efikojn kaj ŝparante energion. Por ekzemplo, 95% el la energio uzata por produkti aluminion el baŭksita erco estas ŝparata uzante reciklitan materialon.[16]
Tutmonde, metalreciklado estas ankoraŭ ĝenerale malalta. En 2010, la International Resource Panel, hejmigita de la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis informojn pri metalstokado kiu ekzistas ene de la socio[17] kaj ties reciklindicoj.[15] La aŭtoroj de la informo observis, ke la metalstokado en socio povas utili kiel grandaj minoj surgrundaj. Ili avertis, ke la reciklindicoj de kelkaj raraj metaloj uzataj en aplikoj kiel poŝtelefonoj, baterioj por hibridaj aŭtoj kaj energiĉeloj estas tiom malaltaj, ke se oni ne ŝanĝas draste tiujn reciklindicoj tiuj kritikaj metaloj estos nedisponeblaj por uzado en moderna teknologio.
Metalurgio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metalurgio.
Metalurgio estas fako de materiala scienco kaj inĝenierarto kiu studas la fizikajn kaj kemiajn ecojn de metalaj elementoj kaj miksaĵoj de metaloj, nomata alojoj. Metalurgio studas la mikroskopajn mekanismojn kiuj kaŭzas metalon kaj alojojn agi kiel ili agas: la ŝanĝoj kiuj okazas je atoma nivelo kiuj ŝanĝas la ecojn de la metalo. Ekzemploj de iloj uzataj por mikroskopa ekzameno de metaloj estas optikaj mikroskopoj kaj elektronaj mikroskopoj kaj masaj spektrometroj.
Metalurgio estas ankaŭ la teknologio de metaloj: nome la vojo laŭ kiu scienco estas aplikita al la produktado de metaloj, kaj al la inĝenierarto de la metalaj komponantoj por ties uzado en produktoj por konsumantoj kaj fabrikantoj. La produktado de metaloj inkludas la procezadon de ercoj por elpreni la metalon kiun ili enhavas, kaj la miksojn de metaloj, foje kun aliaj elementoj, por produkti alojojn. Metalurgio estas distingata el la metio metalfarado, kvankam metalfarado dependas el metalurgio, kiel medicino dependas el medicina scienco, por teknikaj avancoj.
Metalurgio estas subdividata en fera metalurgio (foje konata ankaŭ kiel nigra metalurgio) kaj nefera metalurgio aŭ kolora metalurgio. Fera metalurgio inkludas procezojn kaj alojojn bazitajn sur fero dum nefera metalurgio inkludas procezojn kaj alojojn bazitajn sur aliaj metaloj. La produktado de feraj metaloj kalkulatas por 95 procento de la tutmonda metalproduktado.[18]
Aliaj fakoj
Metaldetektilo estas elektronika instrumento kiu detektas la ĉeeston de metalo proksima. Metaldetektiloj estas utilaj por trovi metalenfermaĵojn kaŝitajn ene de objektoj, aŭ metalobjektojn enterigitajn subgrunde. Ili ofte konsistas el mantenebla aparato kun sensiloj kiu povas esti metita super la grundo aŭ aliaj objektoj. Se la sensilo venas proksime de peco el metalo tio estas indikita per varia tono en aŭskultiloj, aŭ pinglo moviĝanta sur indikilon. Kutime la aparato donas iun indikon de distanco; ju pli proksima la metalo estas, des pli alte la tono en la aŭskultilo aŭ pli alte la pinglo iras. Alia ofta tipo estas senmova "trairejo" uzita por sekureco ekzamenanta ĉe alirpunktoj en malliberejoj, juĝejoj, kaj flughavenoj por detekti kaŝitajn metal-armilojn sur la korpo de persono.
En astronomio, kiel metaloj estas konsiderataj ĉiuj pezaj elementoj, kiuj tie estas ĉiuj elementoj krom hidrogeno kaj heliumo. Tiel kalkuliĝas metalenhavo - parametro de stelo.
Choptuik M. W., Lehner L. & Pretorias F. 2015, "Probing strong-field gravity through numerical simulation", en A. Ashtekar, B. K. Berger, J. Isenberg & M. MacCallum (eld), General Relativity and Gravitation: A Centennial Perspective, Cambridge University Press, Cambridge, ISBN 978-1-107-03731-1.
Cox P. A. 1997, The elements: Their origin, abundance and distribution, Oxford University Press, Oxford, (ISBN 978-0-19-855298-7)
Podosek F. A. 2011, "Noble gases", en H. D. Holland & K. K. Turekian (eld.), Isotope Geochemistry: From the Treatise on Geochemistry, Elsevier, Amsterdam, pp. 467–492, (ISBN 978-0-08-096710-3).
Raymond R. 1984, Out of the fiery furnace: The impact of metals on the history of mankind, Macmillan Australia, Melbourne, (ISBN 978-0-333-38024-6)
Rehder D. 2010, Chemistry in Space: From Interstellar Matter to the Origin of Life, Wiley-VCH, Weinheim, (ISBN 978-3-527-32689-1).
Russell A. M. & Lee K. L. 2005, Structure–property relations in nonferrous metals, John Wiley & Sons, Hoboken, New Jersey, (ISBN 978-0-471-64952-6)
Street A. & Alexander W. 1998, Metals in the service of man, 11a eld., Penguin Books, London, (ISBN 978-0-14-025776-2)
Wilson A. J. 1994, The living rock: The tory of metals since earliest times and their impact on developing civilization, Woodhead Publishing, Cambridge, (ISBN 978-1-85573-154-7)
Edip YükselLahirpada 1957Tempat tinggalTucson, Arizona, ASKebangsaanAmerika, TurkiPendidikanJuris Doctor, Kolese Hukum, Universitas ArizonaAlmamaterUniversitas ArizonaPekerjaanPengarang, Aktivis, ProfesorOrganisasiPendiri MPJP Muslims for Peace, Justice and ProgressDikenal atasterlibat dalam gerakan Reformasi Islam, mempromosikan filsafat dan pemikiran kritis, dan karya-karya sastra tentang subyek tersebutSitus web19.org Yuksel.org Edip Yüksel (Kurdi: ادیپ یوکسل; kelahiran 1957) a...
Región de MurciaWilayah Otonomi BenderaLambang kebesaranPeta Region of MurciaIbukotaMurciaPemerintahan • PresidenRamón Luis Valcárcel Siso (PP)Luas(2.2% dari Spanyol; Perinkat ke-9) • Total11.313 km2 (4,368 sq mi)Populasi (2008) • Total1.424.063 • Kepadatan130/km2 (330/sq mi) • Pop. rankke−10 • Persentase3,0% dari SpainDemonymISO 3166-2MUOfficial languagesSpanish;Status Otonomi9 Juni 1982Parl...
See also: Place names in Ireland and List of Irish exonyms This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: List of Irish place names in other countries – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (January 2021) (Learn how and when to remove this template message) This is a partial or incomplete list of pl...
US military aerial refueling and transport aircraft KC-135 Stratotanker A KC-135R refuels an F-15C Eagle Role Aerial refueling tanker and transport aircraft[1][2]Type of aircraft National origin United States Manufacturer Boeing First flight 31 August 1956 Introduction June 1957 Status In service Primary users United States Air ForceFrench Air and Space ForceTurkish Air ForceRepublic of Singapore Air Force (historical) Produced 1955–1965 Number built 803 Developed from ...
Politici, ministri e alti dignitari del Manciukuò,[1] Stato fantoccio dell'Impero giapponese durante la seconda guerra mondiale Uno Stato fantoccio, a volte anche governo fantoccio, è una forma di governo che, anche se formalmente appartiene alla cultura del popolo governato, in realtà deve la sua esistenza a un'entità più potente, di solito uno Stato estero, che la controlla, l'appoggia e la difende.[2] Indice 1 Storia 1.1 Antichità 1.2 Medioevo 1.3 Il XIX secolo e i re...
Kau Masih KekasihkuGenre Drama Roman PembuatSinemArtBerdasarkanAt Dolphin BaySutradaraSridhar JettyPemeran Arifin Putra Asmirandah Baim Wong Slamet Rahardjo Marini Burhan Penggubah lagu temaNaffLagu pembukaKau Masih Kekasihku oleh NaffLagu penutupKau Masih Kekasihku oleh NaffPenata musikPongky PrasetyoNegara asalIndonesiaBahasa asliBahasa IndonesiaJmlh. musim1Jmlh. episode29ProduksiProduserLeo SusantoPengaturan kameraMulti-kameraDurasi60 menitRumah produksiSinemArtDistributorSurya Citr...
Photo tirée de The Story of the Kelly Gang (1906) Un long métrage (également écrit long-métrage) est un film de cinéma d'une durée significative, dont la définition précise dépend des normes reconnues selon les pays ou organisations. Histoire Définition En France, selon les textes en vigueur du Centre national du cinéma et de l'image animée, la durée d'un long métrage est plus exactement supérieur ou égal à 58 minutes et 29 secondes, c'est-à-dire l'équivalent d'une bobine ...
State highway in central New Hampshire, US NH 11 redirects here. For the highway in India, see National Highway 11 (India). New Hampshire Route 11Map of central New Hampshire with NH 11 highlighted in redRoute informationMaintained by NHDOTLength108.223 mi[1] (174.168 km)Major junctionsWest end VT 11 in Springfield, VTMajor intersections I-89 in New London US 4 in Andover US 3 / NH 3A / NH 127 in Franklin I-93 in Tilton US...
Pour les articles homonymes, voir Escoffier. Auguste EscoffierAuguste Escoffier en 1914.BiographieNaissance 28 octobre 1846Villeneuve-Loubet (Alpes-Maritimes)Décès 12 février 1935 (à 88 ans)Monte-Carlo (Monaco)Nom de naissance Georges Auguste EscoffierNationalité françaiseActivités Chef cuisinier, restaurateur, écrivainAutres informationsA travaillé pour Hôtel Ritz ParisMembre de World Association of Chefs Societies (en) (1920)Distinctions Chevalier de la Légion d'honneur ...
Triple-dot punctuation mark This article is about the punctuation mark. For the syntactic omission of words, see Ellipsis (linguistics). For other uses, see Ellipsis (disambiguation). ... redirects here. For other uses, see Three dots (disambiguation). Not to be confused with Ellipse. …EllipsisU+2026 … HORIZONTAL ELLIPSIS (…, …) ... . . . ⋯ ⋮ AP format Chicago format Mid-line ellipsis Vertical ellipsis The ellipsis ... (/əˈlɪpsɪs/), a.k.a. s...
Children's book by Marguerite Henry Not to be confused with Misty of Chincoteague (horse). This article uses bare URLs, which are uninformative and vulnerable to link rot. Please consider converting them to full citations to ensure the article remains verifiable and maintains a consistent citation style. Several templates and tools are available to assist in formatting, such as reFill (documentation) and Citation bot (documentation). (September 2022) (Learn how and when to remove this message...
Subfamily of insects Poritiinae Poritia phama Scientific classification Domain: Eukaryota Kingdom: Animalia Phylum: Arthropoda Class: Insecta Order: Lepidoptera Superfamily: Papilionoidea Family: Lycaenidae Subfamily: PoritiinaeDoherty, 1886 Plate from Hamilton Herbert Druce's Illustrations of African Lycaenidae, figures 1-4: Falcuna, Liptena, Cephetola and Geritola are Poritiinae Plate from Illustrations of African Lycaenidae genus Pentila Poritiinae is a subfamily of butterflies, the larvae...
Species of flowering plant that produces cucumbers For other uses, see Cucumber (disambiguation). Cucumber Cucumbers growing on vines A single cucumber fruit Scientific classification Kingdom: Plantae Clade: Tracheophytes Clade: Angiosperms Clade: Eudicots Clade: Rosids Order: Cucurbitales Family: Cucurbitaceae Genus: Cucumis Species: C. sativus Binomial name Cucumis sativusL. The cucumber (Cucumis sativus) is a widely-cultivated creeping vine plant in the family Cucurbitaceae that bears...
Town and municipality in the State of Mexico This article is about the city in the State of Mexico. For the altépetl, see Chalco (altépetl). Town & Municipality in State of Mexico ----, MexicoChalco de Díaz CovarrubiasTown & MunicipalityChurch SealMotto(s): Government that listens and resolvesChalco location in State of MexicoCommunities in Chalco municipalityCoordinates: 19°15′53″N 98°53′51″W / 19.26472°N 98.89750°W / 19.26472; -98.89750Cou...
Irish boxer Andy LeeLee celebrating a win in Limerick, 2008Born (1984-06-11) 11 June 1984 (age 40)Bow, London, EnglandNationalityIrishOther namesIrishStatisticsWeight(s) Light-middleweight Middleweight Super-middleweight Height6 ft 2 in (188 cm)Reach75 in (191 cm)StanceSouthpaw Boxing recordTotal fights39Wins35Wins by KO24Losses3Draws1 Medal record Men's amateur boxing Representing Ireland European Championships 2004 Pula Middleweight EU Championships ...
Voce principale: Palermo Football Club. US Città di PalermoStagione 2000-2001 Sport calcio Squadra Palermo Allenatore Giuliano Sonzogni, poi Ezio Sella Presidente Sergio D'Antoni Serie C11º nel girone B (promosso in Serie B) Coppa Italia Serie COttavi di finale Supercoppa di Lega di Serie CFinalista Maggiori presenzeCampionato: Brienza, Cappioli, Di Donato (32) Miglior marcatoreCampionato: Cappioli (15) Abbonati2 549[1] 1999-2000 2001-2002 Si invita a seguire il modello d...