Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.
Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la Kablotramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉirkaŭ 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.
San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").
La flago de la urbo San-Francisko en Kalifornio bildigas fenikson leviĝantan el fajro. Ofte esprimiĝis la supozo ke temus pri simbolo de la urbo restariĝanta post la tertremo de 1906 kaj sekvaj bruloj. Tamen, la flago mem datiĝas plurajn jarojn pli frue, ĉirkaŭ la jaro 1900.
La Universitato de San-Francisko (angle University of San Francisco, ankaŭ nomita: USF) estas privata jezuita universitato en la urbo San-Francisko. Ĝi situas sur areo de 22 hektaroj en la areo inter la Golden-Gate-Ponto kaj la Golden-Gate-Parko.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de San-Francisko:
Inter la 22-a kaj 29-a de aŭgusto 1915 en la urbo okazis la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun pro la tiutempe ardanta Unua Mondmilito sukcesis partopreni nur 163 aliĝintoj el 16 landoj, el Eŭropo nur malmultaj. Ĉeftemo de la kongreso estis "Kiel reorganizi la fortojn post la milito?"[2]