La Golden-Gate-Ponto (Ora-Pordega Ponto) (angleGolden Gate Bridge) estas pendoponto, kiu ligas la duoninsulonSan-Francisko kun la nordo. La ponto estas sufiĉe alta por senprobleme tralasi grandajn marŝipojn al la Golfo de Sanfrancisko kaj la haveno de Sanfrancisko. La ponto havas longecon de 1280 m.
La nomo de la ponto estas elektita pro la aliro al la Pacifiko. John C. Fremont nomis la trairejon 'Chrysopylae', kio signifas Oran Pordegon, ĉar ĝi memorigis lin pri la haveno de Istanbulo, kiu nomiĝis 'Chrysoceras' (Ora Korno).
La ponto estas formplanita de Joseph B. Strauss kaj inaŭgurita je la 28-a de majo1937. Ĝi estas unudirekta impostponto. Oni devas pagi imposton nur se oni iras al Sanfrancisko.
Piedirantoj ne pagas kotizon. Jam pli ol 1 200 uzis la ponton ne por transiri, sed por mortigi sin saltante akven. Sur la ponto ekzistas kelkaj krizo-telefonoj, dirantaj "estas espero, voku".