27-a de majo
La 27-a de majo estas la 147-a tago de la jaro (la 148-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 218 tagoj restas.
Je la 27-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- -669: Ringa suna eklipso videbla i.a. en Proksima Oriento
- 669: Teodoro de Tarso alvenis al Britaj Insuloj
- 1096: Masakroj ĉe Rejnlando: la plej granda el masakroj de Rejnlando okazis en Majenco, kie ne malpli ol 1 100 judoj estis mortigitaj de la Popola Krucmilito
- 1199: Reĝo Johano estis kronita en Abatejo Westminster
- 1234: Reĝo de Francio Ludoviko la 9-a nuptis Margaretan de Provenco
- 1293: Tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis pli ol 23 mil personojn en la japana urbo Kamakura
- 1471: Ĉeĥa parlamento malakceptis elekton de Matiaso la 1-a reĝo de Bohemio kaj, laŭ rekomendo de Georgo de Podebrado, agnoskis la sinsekvon de Vladislao la 2-a Jogajlido, filo de la reĝo Kazimiro la 4-a
- 1525: Tomaso Muncero, gvidanto de la germana kamparana ribelo, estis senkapigita
- 1595: Naŭjara milito: venko de ribelantaj irlandanoj super angloj en batalo de Clontibret (provinco Ulster)
- 1606: Tempo de perturboj: ribelantoj subestre de Bazilo la 4-a Ŝujskij okupis la Moskvan Kremlon kaj mortigis impostoron Falsan Demetrion la 1-an kaj ĉirkaŭ 500 polojn, kiuj akompanis ilin
- 1643: Pollando: apudmara setlejo Wejherowo fondiĝis
- 1660: Svedio kaj Danio-Norvegio subskribis Traktaton de Kopenhago
- 1679: Adapto de leĝo pri Habeas corpus en Reĝlando Anglio
- 1692: Milito de la ligo de Augsburg: ŝipa batalo de La Hougue komenciĝis
- 1694: En batalo de la rivero Ter, apud Ĝirono, franca pun-ekspedicio venkis hispanajn trupojn en la sukceda milito
- 1703: Unua imperiestro de Rusio Petro la Granda fondis ĉe elfluejo de Neva Petropaŭlan fortikaĵon — komenco de Sankt-Peterburgo
- 1753: Baroka Preĝejo Sankta Andreo kreiĝis en Kievo - nun apartenanta al Konstantinopola Ortodoksa Eklezio
- 1797: Franca revolucio de 1789: En Parizo estis gilotinita agitisto François-Noël Babeuf kaj aliaj
- 1812: En Bukareŝto estis subskribita pactraktato fininta rusan-turkan militon — Besarabio aliĝis al la Rusia imperio
- 1813: Usona armeo konkeris britan fortreson George
- 1819: Pollando: incendio de Gniezno, komencita en juda kvartalo
- 1824: Papo Leono la 12-a proklamis la jaron 1825 Jubilea
- 1832: Dum la egipta-turka milito egipta armeo konkeris Akkon, post duonjara sieĝo
- 1857: Germana astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Niso
- Itala liberiga milito
- 1870: Vasil Levski translokiĝis de Rumanio al Bulgario kun la tasko krei reton de lokaj revoluciaj komitatoj
- 1883: Aleksandro la 3-a kroniĝis kiel imperiestro de Rusio
- 1905: Rusa-japana milito: marbatalo de Tsushima komenciĝis — malvenka por la Rusia imperio
- Unua mondmilito
- 1917: Papo Benedikto la 15-a proklamis Kanonjuran kodon, unuan oficialan ampleksan kodigon de latina kanona juro
- 1920: Tatarstano estis establita kiel aŭtonoma respubliko de Sovetunio
- 1930: Manhatano: malfermo de la nuboskrapulo Konstruaĵo Chrysler en Novjorko - alteco de 219 m, 77 etaĝoj
- 1931: Svisa fizikisto Auguste Piccard kun sia asistanto atingis per stratosfera balono rekordan altecon de 15 785 m
- 1934: La 2-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Italio
- 1937: Usono: Ponto Golden Gate estas malfermita por piedirantoj
- 1939: Dua Pola Respubliko: prezidento Ignacy Mościcki ricevis de la Pola Sejmo rajtigon de dekret-eldono pri ŝtatdefendo
- Dua mondmilito
- 1940: en vilaĝo Le Paradis (departemento Pas-de-Calais) soldatoj de Waffen-SS murdis 97 britajn militkaptitojn; reĝo de Belgio Leopoldo la 3-a sendis delegitojn al Germanio
- 1941: britoj sinkigis germanan batalŝipon Bismarck - 2220 personoj pereis, 115 saviĝis; Nord-Afrika kampanjo: germana-itala trupoj denove okupis montpasejon Halfaja; Batalo de Kreto: post evakuo de Ĥanio novzelanda 2-a Divizio de Infanterio okupis defendlinion okcidente de Suda; prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt proklamis senliman nacian krizostaton
- 1942: SS pafekzekutis en koncentrejo Aŭŝvico 168 malliberulojn alveturigitajn de Krakovo, i.a. Ludwik Puget, skulptiston, pentriston, arthistoriiston; germana polico pafmortigis en distrikto Łęczyński 160 judojn kaj 3 polojn, en du aliaj lokoj - 12 judojn kaj 7 polojn kaj germanaj soldatoj en Kulik pafmortigis 11 personojn; Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich: ĉeĥoslovakaj mutobskuruloj Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš sukcese atencis en Prago kontraŭ Reinhard Heydrich; Akso Berlino-Romo-Tokio komencis atakon al Cirenaiko kontraŭ brita 8-a Armeo; deklaro de amikeco inter Usono kaj Bolivio, Peruo, Ĉilio; japana 80-a eksterordinara sesio de parlamento komencita (ĝis la 29-a de majo)
- 1943: Volinia masakro: 126 poloj estis murditaj de ukrainaj naciistoj en vilaĝo Niemilia; Nacia Konsilio de la Rezistado, gvidata de Jean Moulin, fondiĝis en okupata Francio; bombaviadiloj De Havilland Mosquito atakis en Jena fabrikojn Carl Zeiss Jena; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1944: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 100 personojn de pola kaj juda naciecoj; Pola Rezistomovado: grupiĝo "Osnowa" el 27-a Volinia Divizio de Infanterio trairis fronton sur la rivero Prypeć - mortfalis 120 soldatoj, 114 vundiĝis, malantaŭ la fronto soldatoj el grupo "Garda" estis senarmigitaj de NKVD kaj enkorpigitaj al 1-a Armeo de Pola Soldataro; nokte germana 9-a Aviada Korpuso atakis Weymouth; en Parizo okazis premiero de la teatraĵo Sen Eliro de Jean-Paul Sartre; Granda Nacia Asembleo de Turkio decidis ke monfarejo produktos monon kun latina alfabeto
- 1945: en Litovio unua komunista purigado estis organizita en Vilno
- 1945: Sirio: en Damasko kaj Hamao komenciĝis strataj tumultoj inter la loĝantaro kaj francaj trupoj
- Pollando:
- 1950: Usona kantisto kaj aktoro Frank Sinatra debutis en NBC
- 1956: En Bikini Atolo en Marŝala Insularo usonanoj faris unuan eksplodon de t.n. trifaza atombombo
- 1960: Unua ĉefministro de Turkio Adnan Menderes demisiis pro puĉo
- 1964: Ofensivo kontraŭ Respubliko Marquetalia (parto de departemento Tolimo) markis naskiĝon de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio
- 1974: Valéry Giscard d’Estaing iĝis prezidento de Francio kaj Jacques Chirac ĉefministro
- 1979: Malfermo de la egipta-israela landlimo
- 1980: Hua Guofeng kiel unua en la historio ĉefministro de Ĉinio alvenis por vizito al Japanio
- 1980: En sudkorea urbo Gŭangĝu armeo sange subpremis daŭrantan de la 18-a de majo ribelon direktitan kontraŭ puĉo de la 12-a de decembro 1979 kaj registaroj de militista diktatoreco de generalo Chun Doo-hwan - laŭ oficialaj donitaĵoj 207 personoj pereis kaj 987 vundiĝis
- 1981: Dum la 34-a Internacia Festivalo de Cannes la filmo Homo el fero pri naskiĝo de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo kaj Solidareco, reĝisorita de Andrzej Wajda, iĝis laŭreato de Ora Palmo, la unua en historio de la pola kinematografio
- 1989: Litovoj de Klaipėda regiono, el estinta Orienta Prusio, aliĝis al la litova komunumo "Eta Litovio"
- 1990: Unuaj liberaj balotoj al konsilioj de komunumoj kaj urboj post la dua mondmilito okazis en Pollando - gajnitaj de Civitanaj Komitatoj Solidareco kun pli ol 53% da voĉoj, antaŭigante interalie Lokajn Komitatojn de Balotantoj kaj Polan Popolan Partion
- 1992: 18 personoj starantaj vice por pano pereis pro pripafo en sieĝita de serboj Sarajevo
- 1993: Italio: rezulte de aŭtomobil-eksplodo antaŭ Artmuzeo Uffizi en Florenco 5 personoj pereis
- 1994: Verkisto Aleksandr Solĵenicin revenis en Rusion
- 1995: Usona aktoro Christopher Reeve iĝis paralizita falinte de ĉevalo
- 1999: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio akuzis Slobodan Miloŝeviĉ pri krimoj kontraŭ la homaro
- 2002: Péter Medgyessy iĝis ĉefministro de Hungario
- 2005: En bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ moskeo en la ĉefurbo de Pakistano Islamabado 19 personoj pereis kaj pli ol 70 vundiĝis
- 2006: Preskaŭ 4 600 mortintoj, 44 000 vunditoj kaj 600 mil personoj restis sen loĝejoj post la tertremo sur la suda bordo de indonezia insulo Javo
- 2007: Rumana filmo 4 monatoj, 3 semajnoj kaj 2 tagoj gajnis ĉefpremion Ora Palmo dum la 65-a Festivalo de Cannes
- 2009: Ne malpli ol 24 personoj pereis dum bomba atenco de sinmortiginto antaŭ policejo en pakistana urbo Lahore
- 2010: Rezulte de daŭrantaj de la 23-a de majo tumulto en la ĉefurbo de Jamajko Kingstono 73 personoj pereis
- 2010: En Romo malfermiĝis Nacia Muzeo de la Arto de 21-a jarcento, konstruita laŭ planoj de irakbrita arkitektino Zaha Hadid
- 2014: Prezidento de Abĥazio Aleksandr Ankvab fuĝis al militista bazo en Gudauta post kiam manifestantoj kuratakis prezidentan palacon en Suĥumo - opozicio anoncis transprenon de la regopovo kaj fondis Provizoran Nacian Konsilion
- 2015: Sevilla FC venkis Dnipro Dnipropetrovsko 3:2 en Nacia Stadiono en Varsovio dum futbala matĉo kadre de Eŭropa Ligo de UEFA
- 2016: Barack Obama vizitis Hiroŝiman pacan parkon, kie li renkontis hibakuŝo
- 2019: Unuafoje en Aŭstrio, registaro de la kanceliero Sebastian Kurz estis senpotencigita per malkonfida voĉdono, pro la registara krizo komencita meze de majo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 93-a tago de la rusa agreso: Pasinttage unuoj de ukraina armeo subigitaj al Operaca Komandejo "Oriento", eliminis i.a. 87 rusiajn soldatojn, 5 batalveturilojn de infanterio, 3 artileriajn sistemojn, 3 kamionojn, helikopteron kaj senpilotan aviadilon; Liman grandparte kontrolata de rusoj - akraj bataloj ankaŭ en Avdijivka, Baĥmut, Slovjansko kaj senĉese pripafata loĝantaro de Severodoneck; en pripafata Ĥersono 9 personoj pereis, 19 estis vunditaj; pasinttage estis pripafitaj 55 lokojn, 13 civiluloj pereis kaj 15 estis vunditaj, kaj detruitaj i.a. 137 domoj kaj 12 entreprenejoj; sub ruinoj en Mariupolo oni trovis 70 korpojn - minacas epidemio, kaj pasintan tagon rusoj forveturigis el la urbo 280 personojn kune kun 36 infanoj - pasintsemajne preskaŭ 3 000 personojn; apud Dnipro raketo trafis kazernon de Nacia Gvardio de Ukrainio — 10 soldatoj estis mortigitaj, 35 vunditaj; Kievo informis ke en aneksita Krimeo oni devigas homojn al redono de sango por rusiaj soldatoj
- Mondreago: Reuters: Rusio forigas 5 laborantojn de kroata ambasadejo en Moskvo; Israelo plu ne konsentas liveri pafaĵojn Spike al Ukrainio; Volodimir Zelenskij aperis antaŭ studentoj de Universitato Stanford; apud landlimo kun Ikrainio Minsko translokis 7 batalionojn
- 2023: Pasinttage ukraina aviado atakis 11 fojojn, super Ukrainio 7 senpilotaj aviadiloj estis paffaligitaj; Ĉefkomndanto de ukraina armeo generalo Valerij Zaluĵnij publikigis surbendigaĵon kun preĝo pri liberigo de Ukrainio;
- Mondreago: WHO: inter ĝisnunaj 967 atakoj al ukraina sanservo 868 koncernis medicinejojn, kie pereis ne malpli ol 97 personoj, kaj 126 estis vunditaj (krom la pasinttaga atako en Dnipro); Pentagono informis, ke la unua grupo de ĉ. 400 ukrainaj soldatoj komencis instruadon en Germanio pri funkciado kaj konservado de usonaj tankoj M1 Abrams; Rusio forigas germanajn oficistojn
Naskiĝoj
- 1332: Ibn-Ĥaldun, araba-islama filozofo, historiisto, sociologo, diplomato kaj teologo (m. 1406)
- 1511: Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen), germana grafo
- 1519: Girolamo Mei, itala humanisto, teoriulo pri muziko (m. 1594)
- 1584: Michael Altenburg, germana teologo kaj komponisto (m. 1640)
- 1652: Elizabeto Ĉarloto de Palatinato, dukino de Orleans (m. 1722)
- 1689: Andreas Jakob von Dietrichstein, princĉefepiskopo de Salzburg (m. 1753)
- 1728: Moritz August von Thümmel, germana verkisto
- 1756: Maksimiliano la 1-a Jozefo, duko de Bavario (m. 1825)
- 1772: Marie Anne Lenormand, franca divenistino antaŭvidinta i.a. gilotinigon de Robespiero (m. 1843)
- 1774: Francis Beaufort, irlanda hidrologo kaj oficiro de brita reĝa mararmeo (m. 1857)
- 1794: Cornelius Vanderbilt, usona entreprenisto, fondinto de la klano Vanderbilt (m. 1877)
- 1795: Friedrich August Belcke, germana trombonisto (m. 1874)
- 1797: Gottlieb Döbling, germana natursciencisto kaj instruisto (m. 1858)
- 1799: Fromental Halévy, franca komponisto (m. 1862)
- 1823: Alfred von Wolzogen, germana juristo kaj verkisto (m. 1883)
- 1836: Jay Gould, usona riĉegulo kaj gvidanto de usona fervoja asocio (m. 1892)
- 1837: Illarion Ivanoviĉ Voroncov-Daŝkov, rusa militisto kaj ŝtatulo, guberniestro de Kaŭkazio (m. 1916)
- 1862: Feliksa Kozłowska, pola monaĥino, fondintino de mariavitismo, mistikulino, esperantigata de Maria Wawrzyniec Rostworowski (m. 1921)
- 1867: Arnold Bennett, angla verkisto, kritikisto kaj eseisto (m. 1931)
- 1871: Georges Rouault, franca pentristo kaj grafikisto (m. 1958)
- 1874: Hjalmar Johannes Runeberg, finna verkisto, svedlingva finnlandano, partoprenanto de UK 1905, membro de Lingva Komitato, unua prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando, kursgvidanto, ankaŭ en la Universitato de Helsinko, tradukisto (m. 1934)
- 1877: Sándor Domanovszky, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1955)
- 1878: Anna Benkő, rumania hungara porjunulara verkistino (m. 1971)
- 1878: Ferdynand Ossendowski, pola verkisto, vojaĝisto, poligloto, socia kaj scienca aganto, membro de Franca Akademio, kontraŭkomunisto, sinmortiginto, popularigata de Witold Michałowski (m. 1945)
- 1884: Max Brod, juda verkisto germanlingva, komponisto kaj tradukisto (m. 1968)
- 1890: Irén N. Sebestyén, hungara lingvistino, tradukistino, profesoro (m. 1978)
- 1890: Konstantin Vasiljeviĉ Ivanov, ĉuvaŝa verkisto kaj tradukisto (m. 1915)
- 1894: Dashiell Hammett, usona verkisto de krimliteraturo (m. 1961)
- 1894: Louis-Ferdinand Céline, franca kuracisto kaj verkisto, konata de esperantigita romano Vojaĝo ĝis noktofino (m. 1961)
- 1897: John Douglas Cockcroft, brita fizikisto Nobelpremiita pro transformado de atomkernoj pere de artefarite plirapidigataj elementaj partikloj (m. 1967)
- 1899: Johannes Türn, estona poŝtoficisto, ŝakmajstro kaj esperantisto, prezidanto de „Espero“ en Talino (m. 1993)
- 1900: Uladzimir Ĵilka, belorusa sovetia poeto tradukinta verkojn de Adam Mickiewicz, Henrik Ibsen, Charles Baudelaire kaj Aleksandro Blok (m. 1933)
- 1907: Rachel Carson, usona marbiologino kaj ekologino (m. 1964)
- 1907: Milivoje Pavlović, serba esperantisto, poeto, tradukisto por "La Progreso" (m. 1995)
- 1911: Maria Kaniewska, pola aktorino, scenaristino kaj filmreĝisorino de Satano el 7-a klaso kaj La kverelo pri Banjo (m. 2005)
- 1921: Caryl Chessman, usona rabisto kaj seks-perfortisto (m. 1960)
- 1921: Károly Jobbágy, hungara poeto, tradukisto, profesoro (m 1998)
- 1921: László Tabák, hungara-israela verkisto, holokaŭsto-travivinto (m. 2011)
- 1923: Henry Kissinger, usona diplomato Nobelpremiita (m. 2023)
- 1924: Wilhelm Friese, germana filologo kaj literaturhistoriisto
- 1926: Bud Shank, usona ĵazmuzikisto kaj flutisto (m. 2009)
- 1929: Roman Ivaniĉuk, ukraina verkisto kaj parlamentano, laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (m. 2016)
- 1931: Dénes Fülöp G., rumania hungara reformita pastro, redaktoro (m. 2005)
- 1934: Zdenko Křimský, ĉeĥa esperantisto, sekretario de ĈEA kaj komitatano de UEA, entreprenisto de la firmao Interhelpo, akirinta siatempe urbocentran oficejon en Prago, iniciatinto de broŝuro Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto, esperantigita de Josef Vondroušek (m. 1999)
- 1934: Harlan Ellison, usona verkisto premiata pro sciencfikcio, esperantigata (m. 2018)
- 1942: Jenő Kucsera, rumania hungara fotisto
- 1943: Cilla Black, angla kantistino kaj moderatoro (m. 2015)
- 1946: Niels-Henning Ørsted Pedersen, dana ĵaz-kontrabasisto (m. 2005)
- 1947: Gábor Dezső, rumania hungara matematikisto, filo de Ervin Dezső (m. 2006)
- 1947: Georg Feuerstein, germana-kanada filozofo, historiisto pri religio, hindologo, aŭtoro de 30 libroj pri mistikismo, jogo kaj tantro (m. 2012)
- 1948: Gábor Presser, hungara kantisto, pianisto, komponisto
- 1950: Dee Dee Bridgewater, usona ĵaza kantistino kaj aktorino
- 1956: Giuseppe Tornatore, itala filmreĝisoro, scenaristo kaj produktoro
- 1957: Siouxsie Sioux, angla kantistino de angla rokgrupo Siouxsie and the Banshees
- 1958: Ildikó Antal-Tövissi, hungara ĵurnalistino (m. 2011)
- 1969: Jiří Dienstbier la pli juna, ĉeĥa politikisto, senatano
- 1969: István K. Kovács, rumania hungara reĝisoro, redaktoro
- 1970: László Dezső, rumania hungara fotisto, ĵurnalisto, entreprenisto
- 1975: Jamie Oliver, angla kuiristo preferanta ekologian nutraĵon, kontraŭulo de rapidmanĝejoj
- 1979: Klára Magyari, rumania hungara biofizikisto
Mortoj
- 1508: Ludoviko Sforza, duko de Milano, mecenato de Leonardo da Vinci, Bramante kaj aliaj artistoj kaj sciencistoj (n. 1452)
- 1525: Thomas Müntzer, germana anabaptisto, ekzekutita (n. 1489)
- 1525: Heinrich Pfeiffer, germana predikisto
- 1564: Kalvino, svisa teologo kaj pastoro, religia reformisto, kreinto de kalvinismo (n. 1509)
- 1581: Kristofo Báthori, reganto de Transilvanio (n. 1530)
- 1610: François Ravaillac, franca instruisto, murdinto de franca reĝo Henriko la 4-a, ekzekutita (n. 1578)
- 1676: Paul Gerhardt, germana teologo kaj poeto (n. 1607)
- 1690: Giovanni Legrenzi, itala komponisto de baroko (n. 1626)
- 1707: Madame de Montespan, oficiala amatino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1640)
- 1733: Johann Christoph Kiesewetter, germana pedagogo kaj lernejestro
- 1739: Johann Gottfried Bernhard Bach, germana orgenisto (n. 1715)
- 1766: Ivan Polzunov, rusia inventisto de la unua vapormaŝino (n. 1728)
- 1797: François-Noël Babeuf, franca radikala politikisto, ekzekutita (n. 1760)
- 1830: Adam Christian Gaspari, germana geografo
- 1840: Niccolò Paganini, itala violonisto, virtuozo kaj komponisto (n. 1782)
- 1841: Ernst Wilhelm Arnoldi, germana asekurkompania pioniro (n. 1778)
- 1891: Paul Stegmüller, germana arkitekto (n. 1850)
- 1895: Sándor Nikolits, hungara komponisto, flutisto, dirigento (n. 1834)
- 1910: Robert Koch, germana kuracisto kaj bakteriologo (n. 1843)
- 1912: Alfred Moschkau, germana historiisto kaj filatelisto
- 1916: Joseph Gallieni, franca generalo, aŭtoro de la Batalo de la Marno (n. 1849)
- 1930: Andreo Fiŝer, rusia kuracisto, partopreninto de Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunlaboranto de "La Bela Mondo", "Universo", "Danubo", "Literaturo", "Juna Esperantisto", "La Ondo de Esperanto", tradukisto rete legebla en Esperanto (n. 1855)
- 1939: Joseph Roth, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto, influita de la grupo Jung-Wien (n. 1894)
- 1940: Marie Larroche, franca esperantistino, vicprezidantino de IKUE organizinta unuajn kvin kongresojn, administrantino de "Espero Katolika", okupiĝanta pri blinduloj (n. 1854)
- 1943: Mieczysław Kotarbiński, pola pentristo kaj grafikisto projektinta medalojn kaj ordenojn, profesoro, frato de Tadeusz Kotarbiński, ekzekutita (n. 1890)
- 1954: Arthur Koepchen, germana teknikisto kaj entreprenisto (n. 1878)
- 1964: Jawaharlal Nehru, unua ĉefministro de Barato, ĉefreprezentanto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (n. 1889)
- 1970: Kálmán Csákabonyi, hungara arkivisto kaj historiisto (n. 1907)
- 1978: Tibor Andrásofszky, hungara kuracisto, rektoro de la Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș (n. 1914)
- 1981: János Pilinszky, hungara poeto, ricevinto de la premio Kossuth (n. 1921)
- 1983: Sándor Mészáros, rumania hungara poeto (n. 1915)
- 1988: Ernst Ruska, germana Nobelpremiita fizikisto, inventinto de elektrona mikroskopo (n. 1906)
- 1993: Albert Györkös Mányi, hungara pentristo (n. 1922)
- 2000: Kazimierz Leski, pola mekanikisto, inventisto pri submarŝipoj, soldato de Pola Enlanda Armeo (n. 1912)
- 2003: Luciano Berio, itala operkomponisto (n. 1925)
- 2007: Jörg Immendorff, germana pentristo kaj skulptisto (n. 1945)
- 2008: János Sipos, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1933)
- 2012: Zita Kabátová, ĉeĥa eminenta aktorino (n. 1913)
- 2013: György Bárdy, hungara elstara aktoro (n. 1921)
- 2014: Péter Domokos, hungara literaturhistoriisto (n. 1936)
- 2023: Ilja Kabakov, rusa artisto (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|