17-a de majo
La 17-a de majo estas la 137-a tago de la jaro (la 138-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 228 tagoj restas.
Je la 17-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 352: Libero iĝis papo
- 884: Hadriano la 3-a iĝis papo
- 1101: Reĝo de Jerusalemo Baldueno la 1-a konkeris Cezareon Apudmaran
- 1257: Rikardo kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1410: Johano la 23-a iĝis kontraŭpapo
- 1529: Germanio: en Halle oni decidis konstrui Marienkirche komencante de detruo de la du najbaraj preĝejoj
- 1557: Pollando: Augustów iĝis urbo
- 1602: Dum pola-sveda milito la pola-kozaka armeo konkeris fortreson Fellin
- 1606: En Moskvo okazis nupto inter caro Falsa Demetrio la 1-a kaj polino Marina Mniŝek
- 1642: Francoj fondis fortikaĵon Ville-Marie - nun Montrealo
- 1656: Rusa carlando deklaris militon kontraŭ Svedio
- 1673: Jacques Marquette kaj Louis Jolier ekvojaĝis laŭ riveroj kaj lagoj de Usona Mez-Okcidento
- 1724: Islando: dum erupcio de vulkano Krafla, formiĝis vulkana kratero kun diametro de 320 metroj
- 1792: Novjorka Borso estis fondita
- 1809: Francio: Napoleono Bonaparte ordonis aneksi Papan Ŝtaton por la Unua Imperio
- 1814: Post fino de la persona unio de Danio-Norvegio, Norvegio akiris sian konstitucion, alprenitan de Konstitucifara asembleo en Eidsvoll, kiun jardekojn poste Karl Marx nomos la plej demokrata en la moderna Eŭropo
- 1849: Misurio: granda incendio de la urbo Sankta Luiso
- 1860: Munkeno: germana sporta klubo TSV 1860 München refondiĝis
- 1863: En Horki apud Kobrin komenciĝis unua batalo de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, kiun partoprenis polaj trupoj subestre de generalo Romuald Traugutt
- 1864: Premiera plenumo de la himno de Norvegio Jes, ni amas ĉi landon
- 1865: Parizo: Internacia Telegrafia Asocio fondiĝis (nun Internacia Telekomunika Unio)
- 1875: Usono: en Louisville okazis unua Kentukia Ĉevalvetkuro
- 1882: Plena suna eklipso videbla en Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Ĉinio
- 1890: Opero Cavalleria rusticana de Pietro Mascagni inaŭguris en Romo la italan verismon
- 1900: Usono: en Ĉikago oni eldonis infanan libron La mirinda sorĉisto de Oz
- 1900: Brita-bura milito: britaj trupoj alvenis kun helpo, al sieĝita de buroj dum 217 tagoj, urbo Mahikeng
- 1901: Plena suna eklipso videbla sur la Hinda Oceano
- 1902: Alfonso la 13-a kroniĝis kiel reĝo de Hispanio
- 1902: Grekaj arkeologoj malkovris Meĥanismon de Antikithera por kalkuli situon de astroj - ĝi povus esti konsiderata kiel mekanika analoga komputilo de Antikva epoko
- 1913: En Londono estis subskribita pactraktato inter la landoj de Balkana Ligo (Bulgario, Serbio, Grekio kaj Montenegro) kaj la Otomana Imperio, finanta la Unuan Balkanan Militon
- 1914: Laŭ Protokolo de Korfuo Albana Princlando oficiale agnoskis Nordan Epiron kiel aŭtonoman regionon
- Unua mondmilito
- 1919: En Rusio oni anoncis ŝtatigon de preĝejaj kaj monaĥejaj posedoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1920: Inaŭgura flugo de la nederlanda Reĝa Aviada Kompanio
- 1920: Soveta-Pola Milito: Ĉefkomandanto Józef Piłsudski ordonis krei la Nordan Fronton
- 1925: Tereza de Lisieux estis kanonizita de papo Pio la 11-a
- 1926: Wilhelm Marx iĝis kanceliero de la Vajmara Respubliko
- 1928: La 9-a Somera Olimpiko komenciĝis en Amsterdamo
- 1930: En Nov-Jorko oni komencis konstrui Rockefeller Center, la plej grandan komercan komplekson de konstruaĵoj en la mondo
- 1933: Norvegio: faŝisma politika partio Nasjonal Samling fondiĝis
- 1939: Brita mandato Palestino: rezulte de arabaj premoj Britio anoncis t.n. Blankan Libron, permesantan alvenon de apenaŭ 15 mil judaj setliĝontoj al Palestino dum 5 jaroj
- 1939: Dua Pola Respubliko: Wincenty Witos, kelkajn semajnojn post reveno el ekzilo, reelektiĝis prezidanto de Popola Partio
- Dua mondmilito
- 1945: Pollando: en vilaĝo Klichy apud Brańsk NKVD murdis 27 soldatojn de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj 3 vilaĝanojn; en Podlaĥio en batalo kontraŭ NKVD kaj polaj komunistoj el Bielsk Podlaski, mortfalis 23 soldatoj de Nacia Militista Unuiĝo kaj 3 civiluloj; Delegito de Registaro pri la Lando Stefan Korboński kaj Konsilio de Nacia Unueco en alvoko al poloj anoncis kreon de demokratia provizora registaro kaj alvokis al kontraŭstaro kontraŭ kunlaborismaj strukturoj "el Lublin”
- 1947: Post renegocado de kontrakto kun fabrikantoj de la parfumo Chanel n-ro 5, Coco Chanel ricevis parton de dummilitaj profitoj pro la vendo, iĝante unu el la plej riĉaj virinoj en la mondo
- 1948: Sovetunio oficiale agnoskis Israelon
- 1953: En Varsovio komenciĝis la 10-a Eŭropa Ĉampioneco pri Boksado
- 1954: Usono abolis rasan segregacion en publikaj lernejoj
- 1963: Nacia Parko Gigantmontaro kreiĝis en Ĉeĥio
- 1970: Thor Heyerdahl eknavigis de Maroko trans Atlantikan Oceanon sur fragmita floso Ra II
- 1972: Federacia Parlamento ratifis la pakton Pola Popola Respubliko-Federacia Respubliko Germanio pri agnosko de la nova pola-germana landlimo laŭ la riveroj Odra kaj Neiße
- 1972: Membroj de la itala eksterparlamenta organizaĵo Daŭra Lukto murdis en Milano Luigi Calabresi
- 1973: Oni komencis televide prezenti enketadon de senata komisiono pri la skandalo Watergate
- 1980: En Sud-Koreio oni enkondukis militjuron - masakro de ĝis 2 mil personoj en Kŭangĵuo
- 1981: En Varsovia Politekniko finiĝis la unua Tutpollanda Foiro de Samizdatoj, organizita de la Sendependa Asocio de Studentoj - oni prezentis ekspozicion de ĉ. 500 titoloj
- 1990: Samseksemo estis forigita de la listo de mensmalsanoj laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj
- 1990: Litovio: Muzeo de Hejma kato estis fondita en Šiauliai
- 1991: Tim Berners-Lee oficiale prezentis en CERN agmanieron de la Tut-Tera-Teksaĵo
- 1992: Beatigo de Josemaría Escrivá de Balaguer, fondinto de Opus Dei
- 1995: Jacques Chirac fariĝis prezidento de Francio
- 1995: Malaperigo de Gedhun Choekyi Nyima, 11-a reenkarniĝo de la panĉen-lamao
- 1996: En Italio ekfunkciis unua registaro de Romano Prodi
- 1997: Laurent Kabila proklamas sin prezidanto de Zairio, kiun li renomis al Demokrata Respubliko Kongo (post Unua Konga Milito kontraŭ Mobutu Sese Seko)
- 1999: SETI: en Usono ekfunkciis SETI@home, la projekto de volontula komputado pri serĉado de ekstertera inteligento
- 2004: Japana registaro asignis 48 milionojn da enoj al Litovia Muzika kaj Teatra Akademio por novaj muzikaj instrumentoj
- 2007: François Fillon iĝis ĉefministro de Francio
- 2007: Amasa atako de retpiratoj kontraŭ Estonio komenciĝis - oni blokis servilojn kaj paĝojn de la Parlamento de Estonio, bankoj kaj aliaj institucioj
- 2009: Dalia Grybauskaitė elektiĝis prezidentino de Litovio
- 2009: Svedo Markus Persson publikigas unuan version de Minecraft - videoludo pri konstruado, tradukita i.a. al Esperanto
- 2010: Barato: 44 policanoj pereis en embusko de naksalitoj en subŝtato Ĉhatisgaro
- 2016: En serio de ok teroristaj atencoj en Bagdado 101 personoj pereis kaj ne malpli ol 194 vundiĝis
- 2019: Ŝintoo-Festivalo komenciĝas en Tokio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Nokte oni informis pri kapitulaco de pli ol 260 ukrainaj soldatoj en Mariupolo; ukrainoj eksplodigis digon por malfaciligi atakojn al Lisiĉansk kaj Severodoneck
Naskiĝoj
- 1490: Albreĥto, la lasta Alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj, el Frankofonia branĉo de Hohencolernoj (m. 1560)
- 1682: Bartholomew Roberts, kimra pirato kaptinta ĉ. 470 ŝipojn apud marbordoj de Ameriko kaj Okcidenta Afriko (m. 1722)
- 1743: Johann Gottwerth Müller, germana verkisto kaj librovendisto (m. 1828)
- 1749: Edward Jenner, angla kuracisto, malkovrinto de vakcinado kontraŭ variolo (m. 1823)
- 1763: Pierre-Auguste Adet, franca diplomato kaj kemiisto (m. 1834)
- 1796: Franz von Schober, aŭstra poeto, libretisto, litografo, aktoro (m. 1882)
- 1807: Lázár Petrichevich Horváth, hungara ĵurnalisto, verkisto, akademiano (m. 1851)
- 1821: Sebastian Kneipp, germana pastro kaj naturkuracisto (per akvo) (m. 1897)
- 1826: Julius Köstlin, germana teologo kaj eklezihistoriisto (m. 1902)
- 1836: Wilhelm Steinitz, aŭstria ŝakisto, la unua mondĉampiono (m. 1900)
- 1836: Virginie Loveling, flandra verkistino (m. 1923)
- 1845: Jacint Verdaguer, kataluna poeto, plurfoja partopreninto de Floraj Ludoj (m. 1902)
- 1853: József Mihály, hungara ĵurnalisto, kuracisto, instruisto kaj tradukisto (m. 1927)
- 1860: Nataly von Eschstruht, germana furorverkistino (m. 1939)
- 1866: Julian Marchlewski, pola komunisto, kungvidanto de spartakismo, kunfondinto de la Tria Internacio, prezidanto de la Portempa Pola Revolucia Komitato (m. 1925)
- 1866: Erik Satie, franca komponisto (m. 1925)
- 1868: Horace Elgin Dodge, usona fabrikanto de aŭtomobiloj (m. 1920)
- 1873: Henri Barbusse, franca verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de simbolismo (m. 1935)
- 1879: Simon Petljura, prezidento de Ukraina Popola Respubliko, verkisto, ĵurnalisto, murdita (m. 1926)
- 1883: Benedetto Brin, itala politikisto kaj inĝeniero (m. 1898)
- 1891: Elemér Jakabffy, hungara juristo, redaktoro, politikisto (m. 1963)
- 1886: Alfonso la 13-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj, atribuinta al Zamenhofo hispanan ordenon dum UK 1909 (m. 1941)
- 1886: Kálmán Bodor, rumania hungara agronomo, ĉefkunlaboranto de "Transilvania Bienmastro" (m. 1960)
- 1886: Ernő Márton, hungara ĵurnalisto, redaktoro, kunfondinto de la juda semajngazeto Új Kelet (m. 1960)
- 1898: Kaĵi Hirokazu, japana dentisto kaj esperantisto, eldonisto de la revuo "Juna Azio" (m. nekonata)
- 1904: Jean Gabin, franca aktoro (m. 1976)
- 1906: Karola Nagy, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1933)
- 1906: Tadeusz Milewski, pola lingvisto, nomsciencisto, esploristo de indiĝenaj lingvoj de Ameriko (m. 1966)
- 1907: Jenő Dsida, rumanihungara poeto, redaktoro (m. 1938)
- 1908: Alfred Mock, germana filozofo kaj katolika pastro
- 1912: Sándor Végh, hungara violonisto kaj dirigento (m. 1997)
- 1916: Jenő Fock, ĉefministro de Hungario (m. 2001)
- 1923: Marian Przełęcki, pola filozofo, logikisto, etikisto kaj semiotikisto, reprezentanto de la Lvova-Varsovia skolo (m. 2013)
- 1925: Idi Amin, diktatoro de Ugando, islamano, subpreminto de la ribelo de Maŭ Maŭ (m. 2003)
- 1929: Lajos Erdélyi, hungara fotisto, ĵurnalisto
- 1932: Miloslav Vlk, ĉeĥa ĉefepiskopo, esperantisto, alta protektanto de IKUE-Kongresoj (m. 2017)
- 1936: Dennis Hopper, aktoro kaj reĝisoro (m. 2010)
- 1936: Brigitte Frank-Böhringer, germana esperantistino (m. 1990)
- 1939: Wim de Bie, nederlanda kabaredisto (m. 2023)
- 1939: Eugen Dönt, aŭstra klasika filologo
- 1940: Alan Kay, usona komputikisto, aŭtoro de Dynabook, laŭreato de la premio Turing
- 1944: David Kelly, brita spertulo pri biologia militado (m. 2003)
- 1946: Galina Starovojtova, sovetia, rusia politikistino, defendantino de homaj rajtoj de malplimultoj, disidento, murdita (m. 1998)
- 1950: Janez Drnovšek, prezidento de Slovenio (m. 2008)
- 1950: Valerija Novodvorskaja, soveta disidentino, rusia opozicia politikistino kaj publicistino (m. 2014)
- 1954: Daniela Lehárová, ĉeĥa tradukistino de la pola literaturo
- 1959: Endre Kusztos Sz., rumania hungara biologo (m. 1992)
- 1961: Enya, irlanda kantistino kaj pianistino ludanta novepokan kaj keltan muzikon
- 1964: Grzegorz Przemyk, pola lernanto kaj poeto, viktimo de komunista reĝimo, filo de persekutata poetino Barbara Sadowska (m. 1983)
- 1967: Mohamed Naŝid, prezidento de Maldivoj
- 1968: Mario Todte, germana historiisto
- 1971: Máxima Zorreguieta, reĝino de Nederlando, argentinanino
- 1975: Aleksandr Perov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1978: Emese Bács, hungara pentristino
- 1981: Cosma Shiva Hagen, germana aktorino
- 1987: Ott Lepland, estona kantisto
Mortoj
- 1395: Maria, reĝino de Hungario, filino de Ludoviko la 1-a (n. 1371)
- 1510: Sandro Botticelli, itala renesanca pentristo el Florenco, konata de la Naskiĝo de Venuso (n. ĉirkaŭ 1445)
- 1531: Konrad Wimpina, germana humanisto, teologo, rektoro-fondinto de la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro (n. 1465)
- 1551: Sin Saimdang, korea artistino dum la Joseon-Dinastio (n. 1504)
- 1587: Gotthard Kettler, grandmajstro de Livonia ordeno (n. 1517)
- 1606: Falsa Demetrio la 1-a, sin proklaminta kiel caro de Rusio, murdita (n. ĉirkaŭ 1581)
- 1700: Adam Adamandy Kochański, pola jezuito, filozofo, matematikisto, mekanikisto kaj fizikisto (n. 1631)
- 1727: Katerino la 1-a, imperiestrino de Rusio (n. 1684)
- 1797: Michel-Jean Sedaine, franca dramaturga verkisto, membro de la Franca Akademio (n. 1719)
- 1822: Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg), germana duko
- 1826: Leonárd Losteiner, hungara pastro kaj historiisto (n. 1744)
- 1831: Sámuel Köteles, hungara filozofo, altlerneja instruisto (n. 1770)
- 1838: Charles-Maurice de Talleyrand, franca kleriko kaj diplomato (n. 1754)
- 1838: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko (n. 1799)
- 1886: John Deere, usona forĝisto, algrikultura inventisto projektinta ŝtalan plugilon (n. 1804)
- 1892: György Klapka, hungara generalo dum la Hungara revolucio de 1848 (n. 1820)
- 1903: Valentim Magalhães, brazila verkisto, kunfondinto de la Brazila Beletristika Akademio (n. 1859)
- 1918: Bronisław Piłsudski, pola lingvisto, muzeisto kaj etnografo okupiĝanta pri Ajnuoj, frato de Józef Piłsudski (n. 1866)
- 1929: Lilli Lehmann, germana operkantistino (soprano) (n. 1848)
- 1935: Paul Dukas, franca komponisto (n. 1865)
- 1944: Milena Jesenska, ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino (n. 1896)
- 1946: Oscar Rudolph Neumann, germana ornitologo, esploristo de Afriko (n. 1867)
- 1954: Fritz von Herzmanovsky-Orlando, aŭstra verkisto kaj arkitekto (n. 1877)
- 1964: Otto Wille Kuusinen, finna komunisto, sovetia politikisto (n. 1881)
- 1978: Armin T. Wegner, germana verkisto kaj juristo
- 1987: Ota Dub, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, esperantigata (n. 1909)
- 1989: Ota Hofman, ĉeĥa verkisto kaj scenaristo, kreinto de televidserioj Pan Taŭ, La vizitantoj, Survoje al Atlantiso kaj Luci, hororo de la strato (n. 1928)
- 1996: Frigyes Walter, rumania hungara grafikisto (n. 1931)
- 2000: Ernő Gáll, rumania hungara sociologo, redaktoro (n. 1917)
- 2007: Wiktor Zin, pola arkitekturisto, desegnisto, konservisto, populariganto de scio pri historio de la pola arto, profesoro (n. 1925)
- 2009: Mario Benedetti, urugvaja verkisto kaj poeto loĝanta en Bonaero (n. 1920)
- 2009: Jerzy Perzanowski, pola filozofo kaj logikisto, aŭtoro de la termino kognoscienco, profesoro ĉe la Universitato de Nikolao Koperniko en Toruń, socia aktivulo favore al aŭtismo kaj malriĉaj homoj (n. 1943)
- 2012: Donna Summer, usona kantistino, simbolo de diskoteka erao (n. 1948)
- 2013: Richard Hirsch, germana oficisto, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, honora membro de UEA (n. 1924)
- 2013: Jorge Rafael Videla, prezidento kaj diktatoro de Argentino (n. 1925)
- 2015: Sándor Kibédi Varga, hungara ĵurnalisto kaj verkisto publikiganta en "Helikon" (n. 1946)
- 2017: André Albault, franca okulkuracisto, pioniro de denaskismo, diversrolulo en la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio, prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto, redaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Monda Kulturo", kunredaktoro de Dictionnaire Français-Espéranto, kuntradukinto de la plurlingva Anatomia Nomenklaturo, aŭtoro de Nova Helpalfabeto (n. 1923)
- 2018: Richard Pipes, usona sovetologo, konsilisto de la usona prezidento Ronald Reagan pri Mez-Orienta Eŭropo, okupiĝanta pri la historio de Rusio, kontraŭkomunisto (n. 1923)
- 2018: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de Eŭropa Parlamento (n. 1942)
- 2022: Vangelis, greka instrumentisto kaj muzika komponisto de elektronika muziko kaj filmomuziko (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 17-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|