Al la programo de IKUE-Kongreso apartenas ĉiutagaj Diservoj, prelegoj pri la kongresa temo kaj kunsidoj, sed ankaŭ distra programo el ekskursoj, muzikajkoncertoj, teatraĵoj, skeĉoj de junuloj kaj popolaj dancoj.
La unua IKUE-Kongreso okazis en 1910 en Parizo. Kadre de ĝi IKUE estis fondita. La malfermon de tiu kongreso ĉeestis preskaŭ 600 homoj. La tria de 1912 estis en Budapeŝto.
Kutime IKUE-Kongreso havas ĉirkaŭ 150 ĝis 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 20 landoj. La verŝajne ĝis nun plej granda IKUE-Kongreso estis la 37-a Kongreso en 1977 en Częstochowa (Pollando) kun pli ol 700 partoprenantoj, kadre de kiu la posta papo Johano Paŭlo la 2-a planis celebri meson en Esperanto.
En 2010, IKUE okazigis sian 63-an Kongreson en Parizo. Ĝi do revenis al la loko de sia fondiĝo por festi sian centjariĝon.
En 2017, IKUE planis sian 70-an Kongreson en Udine; pro nesufiĉaj aliĝoj ĝi tamen ne okazis. Ankaŭ en 2019 ne okazis IKUE-Kongreso.
En 2020 okazis la Virtualaj Tagoj de IKUE. La partoprenantoj proponis ke pro la amplekso de la programo la Tagoj estu listigitaj inter la IKUE-Kongresoj.
Por 2024, IKUE anoncis ĉeestan kongreson en Slovenio. Pro nesufiĉaj aliĝintoj la kongreso tamen okazis nur virtuale.