Częstochowa [ĉenstoĥova] (esperantigite Ĉenstoĥovo) estas urbo en Silezio en suda Pollando, ĉe rivero Warta. Ĝi apartenas al komunumo Częstochowa, en samnoma distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 213 107 loĝantoj sur areo de 159,71 kvadrataj kilometroj, kio en 2021 rezultigis loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km².
4.10.1939 Germana polico murdis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de la urbo — averaĝe dum la germana invado en Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj.
11.09.1942: Germana polico publike pendumis en Rudniki, apud Częstochowa, 18 polojn kaj 2 ciganojn
26.10.1943 Taĉmento de germana polico pendumis apud Częstochowa 10 polojn, venĝe pro pafmortigo de germano.
Pilgrimejo
Częstochowa estas fama Mariapilgrimado centro precipe en Centra kaj Orienta Eŭropo: longe antaŭ la 20-a jarcento, ĝi allogis amasojn da dekoj aŭ eĉ centojn da miloj da homoj ĉiujare. Tuj post lia aliĝo al la pontifika trono en 1978, la PapoJohano Paŭlo la 2-a, iama ĉefepiskopo de Krakovo, vizitis tien, sed ankaŭ poste plurajn fojojn dum siaj apostolaj vojaĝoj. En 1991 ĝi gastigis junularon en la kadro de la Mondajn Tagojn de Junularo.