Malsuprasilezia Provinco (poleWojewództwo dolnośląskie) estas provinco de la nuna ŝtato Pollando. Ĝi situas en sudokcidenta parto de la lando ĉe limoj de Ĉeĥio kaj Germanio. Ĝis la jaro 1945 la teritorio apartenis al Germanio kaj la loĝantaro estis germanlingva, ĝis 1946 tiu loĝantaro komplete forpeliĝis kaj estis anstataŭigita per pola loĝantaro el pli orientaj regionoj. Ĉefurbo de la provinco estas Vroclavo (pole Wrocław), kiu ĝis 1946 nomiĝis Breslau respektive en Esperanto Breslaŭo.