historia emblemo de Malsupra Silezio
(pli malfrue Granda emblemo de Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio)
Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie kaj de Opolanie. Ekde la jaro 990 la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro 1138 la regiono estis apanaĝa piasta duklando Silezio. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Aŭŝvico, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Duko Henriko la 1-a Barbulo, kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro 1202 la regantoj el la dinastio de Piastoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.
Jam post la pereiga malvenko en la batalo ĉe Legnica kontraŭ la mongoloj en la jaro 1241, en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow (Głogów), Zahanio, Javorio (Jawor) kaj pli malfrue Volovio (Wołów). De regiono Vroclavo poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica (Oleśnica), Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.
Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko (Kłodzko), kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minsterberg (Ziębice) (dum princo Venceslao), Namyslov (Namysłów), Falkenberg (Niemodlin) kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de duklandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj branĉoj de Piastoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno (Świdnica), 1492 de Oleŝnica (Oleśnica), 1504 de Glogow (Głogów), 1532 de Opolo, 1625 de Teŝina princlando kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de Piastoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Aŭŝvico, Zatoro, kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion).
Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj koloniigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.
Nisa princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara ekde fino de la 12-a jarcento, 1350 feŭda rilato al Ĉeĥa Krono, post 1742 dividita inter Prusio (la ĉefa parto) kaj Aŭstria Silezio, la prusia parto ekde la 1920 parto de Germanio kaj ekde la jaro 1945 de Pollando, la aŭstria parto ekde la jaro 1919 parto de Ĉeĥoslovakio. La Nisa princlando estis princepiskopujo, regata de la princepiskopo de Breslau.
Svidna princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, 1278 memstara princlando, komune kun Javorio alportis ĝin al Ĉeĥa Krono Anno el Javorio, edzino de Karolo la 4-a, ekde la 1742 prusia, poste germana, post la Dua Mondmilito pola.
Volovia princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, memstara princlando estiĝas nur fine de la 15-a jarcento, surbaze de feŭdaj rilatoj ĝi fariĝis de la 17-a jarcento de Ĉeĥa Krono, post 1742 prusia, poste germana, nur post 1945 parto de Pola Silezio.
Javoria princlando – historia teritorio en Malsupra Silezio, komencoj de memstara evoluo datumitaj al la jaro 1278, post plua divido nur 1303, 1353 feŭdo de Ĉeĥa Krono (devena posedaĵo de Anno Svidna-Javoria, edzino de Karolo la 4-a), post 1742 ĝi fariĝis de Prusio, poste de Germanio, ekde la 1945 de Pollando.
Český Těšín (germane Tschechisch Teschen, pole Czeski Cieszyn, en 1938-39 Cieszyn Zachodni)
Germanaj reprezalioj en la regiono Katovice/Kattowitz dum la Dua Mondmilito
Ĝis la plebiscito en Supra Silezio en 1921 la urbo je la nomo Kattowitz apartenis al la germanlingva provinco Silezio de Prusio kaj al la Germana Regno, dum la sekvaj 17 jaroj je la nomo Kativice ĝi apartenis al Pollando, dum la Dua Mondmilito (1939-1945) denove je sia germana nomo apartenis al Germanio, post la fino de la milito en majo 1945 apartenis al la Pola Popola Respubliko (oficiale de 1952 ĝis 1989), portante sian polan nomon, krom inter 1953 kaj 1956, kiam ĝi nomiĝis Stalinogród, kaj ekde tiam apartenas al la postkomunisma ŝtato Pollando.
1939
18.10. Okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj
22.10. En Katowice germanoj senkapigis 14 personojn
30.11. Marta Czernigiewicz, reveninta de Silezio al Zuriko raportis interalie pri Kattowitz, kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la malplenaj ekloĝis germanoj, arestoj okazas ĉiutage nokte kaj homoj pereas senspure, ĉiuj polaj kaj judaj vendejoj estas detruataj.