Brandenburgio[1] aŭ Brandenburgo[2] estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg [BRANdenburk].[3] Fine de decembro 2022 ĝi havis 2573135 loĝantojn.
En Brandenburgio troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane Halbe) sude de Berlino.
Geografio
Reliefo
En Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.
Akvaĵoj
Brandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj artefaritaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto ne estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.
Riveroj
La sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.
↑Ĝi estas konata kiel Brandeburg aŭ Brandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj.