Osnabrück

Osnabrück
Blazono
Osnabrück (Germanio)
Osnabrück (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Lower Saxony • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0541 (je malgrandaj partoj ankaŭ 05402,

05406 kaj 05407

Poŝtkodo 49074–49090
Aŭtomobila kodo OS
Oficiala Municipokodo 03404000
NUTS DE944
Subdivido 23 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Griesert
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Natruper-Tor-Wall 2
49076 Osnabrück
Demografio
Loĝantaro 167366 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 17′ N, 8° 3′ O (mapo)52.2788888888898.0430555555556Koordinatoj: 52° 17′ N, 8° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 63 m
Areo 119,8 km²
Oficiala retejo https://www.osnabrueck.de/
vdr

Osnabrück (IFA: [ɔsnaˈbrʏk]; platgermane/platsakse: Ossenbrügge [ɔsənˈbrʏgə], latine Ansibarium, en Esperanto Osnabruko) estas eksterdistrikta urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio. La urbo ampleksas areon de 119,80 kvadrataj kilometroj, fine de decembro 2022 havis 167 366 loĝantojn, kaj estas la tria plej granda urbo en Malsupra Saksio.

Osnabruko situas en GMT+1h (+2h somera tempo de aprilo ĝis oktobro). Ĝi lokiĝas inter la montaro Wiehengebirge kaj la Teŭtoburga arbaro, borde de la rivero Hase. Norde, oriente kaj sude la urbo ĉirkaŭiĝas de la samnoma distrikto Osnabrück, kies administrejo troviĝas en la urbo; nur ĉe mallonga limo okcidente la urba teritorio tuŝas la distrikton Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Cetere la areo de la urbo kaj distrikto, kvankam ili ne apartenas al al moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio, historie estas parto de la kultura regiono Vestfalio.

En Osnabruko kaj la iom pli suda urbo Monastero estis intertraktita la Traktato de Vestfalio. Osnabruko plurfoje troviĝas (kaŝe aŭ sub aliaj nomoj) en la romanoj de Erich Maria Remarque.

Historio

Osnabruko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 780 de la franka imperiestro Karolo la Granda. Iam antaŭ 803, la urbo iĝis Episkopejo. Ambaŭ datoj ne certas, sed klaras, ke Osnabruko estas la plej malnova episkopejo en la teritorio de la ĝermana tribo Saksoj, kiuj sub imperiestro Karolo la Granda batiĝis de la Frankoj. En 889 la urbo ricevis komercajn, doganajn, kaj monerfarajn privilegiojn de Arnulf de Karintio. Ĝi estas unue priskribita kiel "urbo" en registro de 1147. Baldaŭ poste en 1157 Imperiestro Frederiko la 1-a permesis al la urbo privilegion konstrui fortikan urbomuron. Multaj el la turoj kiuj estis parto de la mezepoka fortikigo ankoraŭ videblas hodiaŭ. Osnabruko membriĝis en la Hansa Ligo en la 12-a jarcento, kaj ankaŭ en la Vestfalia Federacio de Urboj.

Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj de la konstruaĵo devenas el la 10-a jarcento. Tamen, plejparto de la katedralo estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.

Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. Pomerio 4. Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. jen Osnabrück 7. Minden 8. graflando Mark 9. Kleveruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795

Ĉar la civitanoj elektis sekvi la Protestantisman reformacion, konflikto kreskis kun la Katolika episkopo kiu ne estis solvita ĝis la 17-a jarcento. Eble la plej grava evento de la historio de Osnabruko estis la diplomata negocado inter la jaroj 1643 kaj 1648, kaj la rezultanta Traktato de Vestfalio, kiu finis la Tridekjaran militon. Ĉar la katolika kaj protestisma delegacioj rifuzis renkonti persone, la katolikoj rezidis en Münster dum la Protestantoj rezidis en Osnabruko. Ĉiutage mesaĝistoj devis rajdi de Osnabruko al Münster kaj inverse por liveri la plej novajn aktojn. La traktato diktis ke la urbo estu regnita alterne de katolika kaj protestisma episkopo. La protestismaj episkopoj estis nomita de la Duko de Braunschweig-Lüneburg. Tial, la lasta princo-episkopo Princo Frederiko (1763-1827) estis elektita en beba aĝo de 196 tagoj por ebligi al li havi la oficon plej eble longan tempon. Hodiaŭ, estas pli-malpli same multe da protestantoj kiom da katolikoj en la urbo.

Dum la sekularigo kaj la dissolvo de la Sankta Romia Imperio komence de la 19-a jarcento, la episkopa diocezo de Osnabruko dum la jaro 1803 enfalis en la regnon de Hanovro - tion konfirmis dum 1815 la Kongreso de Vieno. La diocezo ne estis reestabligita ĝis 1858. La urbo daŭris kiel propraĵo de Hanovro, kaj tial iĝis parto de Prusio en 1866.

Osnabruko tre suferis pro la bombado je la fino de la Dua Mondmilito, sed ampleksaj partoj de la historiaj konstruaĵoj en la malnova urbo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ, la urbo ne estas tute originala, tamen ĝi ankoraŭ ŝajnas kiel mezepoka urbo.

Osnabruko estis grava garnizono por la Brita Armeo. Tio ĉesis en 2006.

Partneraj urboj

Osnabruko havas partnerajn rilatojn kun pluraj urboj. Unika kampanjo en Germanio estas la kutimo, interŝanĝi "ambasadorojn de la partneraj urboj": temas pri junaj homoj el la amikaj urboj, kiuj por unu jaro laboras en la urba administrado de reciproka alia partnera urbo, respondecas pri ĉiuj laboroj rilate al la urbopartnerecoj kaj ankaŭ krome laŭeble helpas per tradukadoj.

La partneraj urboj estas

Rilatoj al Esperanto

Kiel en preskaŭ ĉiu pli granda urbo de Germanio kun universitato, en Osnabruko ekde la publikigo de Esperanto daŭre vivis aktivaj movadanoj. Informoj pri la Esperanto-aktivecoj en la urbo tamen ankoraŭ ne sisteme kolektiĝis. Menciindas ekzemple, ke en la 1980-aj jaroj en la knabina gimnazio Ursulaschule en la pleja urbocentro laboris la instruistino Ursula Felhölter, estraranino kaj de 1982 kaj 1984 ankaŭ prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kiu regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - interalie Dagmar Schütte, kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. Fine de la 1980-aj jaroj, Martin Haase plurajn jarojn estis profesoro pri romanidaj lingvoj en la universitato de Osnabrück, kaj inter la jaroj 1997 kaj 2001 Thomas Pusch kiel kuracisto vivis en la urbo - ankaŭ ili du estis antaŭaj prezidantoj de GEJ kaj estraranoj de GEA. En 1998, kiam en Osnabrück kaj Monastero per "jaro de paco" festiĝis la 350-jara jubileo de la Vestfalia Paco, en la festaĵoj de ambaŭ urboj aktive partoprenis la esperantistoj de la regiono. Ne nur okazis informstandoj kaj kulturaj eventoj pri Esperanto, sed en Osnabrück ankaŭ ekestis aparta monumento, kiam pluretaĝa konstruaĵo la tutan jaron estis envolvita per plasta kovraĵo sur kiu grandlitere videblis la vorto "paco" en ĉiuj grandaj mondaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Dek jarojn poste, en 2008 okazis katolika konferencego de 60 000 partoprenantoj en la urbo, en kiu same aktivis esperantistoj[1]. Ne nur pro la komuna historio de la Vestfalia Paco, sed aparte pro la geografia proksimo, tradicie fortas rilatoj de la lokaj movadanoj kun la esperantistoj en Monastero. En la teritorie vasta federacia lando Malsupra Saksio, al kiu apartenas Osnabrück, la distancoj inter la Esperanto-grupoj pli grandas, tamen ankaŭ inter ili fortas kunlaboro: ekzemple en septembro 2011 en la urbo okazis vaste reklamita "Esperanto-kulturtago" de la federacilanda sekcio de Germana Esperanto-Asocio.[2] Tiuj-ĉi informoj tamen en nuna stato estas nur mozaikeroj, facile ampleksigeblaj.

Famaj loĝintoj

Inter la famaj osnabrukanoj estas la verkisto Erich Maria Remarque kaj pentristo Felix Nussbaum, por kies pentraĵoj la urbo en 1998 malfermis tre modernan muzeon fare de arkitekto Daniel Libeskind. Reĝo Georgo la 1-a de Britio naskiĝis kaj kreskis en la urbo. La poeto kaj studisto Johann Ernst Hanxleden naskiĝis ĉi-tie, kaj same la prezidanto de Germanio ĝis 2012, Christian Wulff samkiel la regea muzikisto Gentleman.

En Osnabrück naskiĝis la pioniro de telegrafado kaj kreanto de la nun internacie uzata morse-alfabeto Friedrich Clemens Gerke.

Trafiko

Osnabrück per individua motora trafiko konektiĝas al la germanaj aŭtovojoj , kaj , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj

Bildaro

Referencoj

  1. noto Esperanto auf dem Katholikentag in Osnabrück, 21.-25. Mai 2008 ne plu atingebla, kaj bedaŭrinde ne savita per web.archive.org germane
  2. noto Esperanto-Kulturtag 2011, 17.09.2011[rompita ligilo] ne plu atingebla, kaj bedaŭrinde ankaŭ ne sukcese savita per web.archive.org germane

Vidu ankaŭ

Read other articles:

Artikel ini sudah memiliki referensi, tetapi tidak disertai kutipan yang cukup. Anda dapat membantu mengembangkan artikel ini dengan menambahkan lebih banyak kutipan pada teks artikel. (April 2019) (Pelajari cara dan kapan saatnya untuk menghapus pesan templat ini) SMA Negeri 1 Kota MungkidSekolah Menengah Atas Negeri 1 Kota MungkidInformasiDidirikan15 Desember 1983AkreditasiA[1]Nomor Statistik Sekolah301030810019Nomor Pokok Sekolah Nasional20307714MaskotSi KokidKepala SekolahDra...

 

 

الخطوط الجوية الإثيوبية الرحلة 409   ملخص الحادث التاريخ 25 يناير 2010  البلد لبنان  الموقع البحر الأبيض المتوسط  إحداثيات 33°45′28″N 35°25′49″E / 33.75777778°N 35.43027778°E / 33.75777778; 35.43027778  الوفيات 90 82 (رعاية)8 (aircrew member)  الناجون 0   نوع الطائرة الأولى بوينغ 737-800 ...

 

 

1856 United States House of Representatives election in Florida ← 1854 October 6, 1856 1858 →   Nominee George Sydney Hawkins James McNair Baker Party Democratic Know Nothing Popular vote 6,392 5,650 Percentage 53.08% 46.92% County Results Hawkins   50–59%   60–69%   70–79%   80–89% Baker   50–59%   60–69%   70–79% No Votes   No Votes Representative before elect...

Nanchang 南昌市Kota setingkat prefekturNanchangSearah jarum jam dari atas: Bekas Markas Besar Angkatan Darat Keempat Baru, Kincir ria Bintang Nanchang, Alun-alun Bayi (1 Agustus), Matahari terbit di Nanchang, Paviliun Pangeran TengJulukan: Hongcheng (洪城, kota besar), Hongdu (洪城, kota metropolis), Yuzhang (豫章)Lokasi yurisdiksi Kota Nanchang di JiangxiKoordinat (Pemerintah Kota Nanchang): 28°40′59″N 115°51′29″E / 28.683°N 115.858°E / 2...

 

 

Katedral BathurstKatedral Hati KudusInggris: Sacred Heart CathedralKatedral Bathurst47°37′04″N 65°39′19″W / 47.6178°N 65.6554°W / 47.6178; -65.6554Koordinat: 47°37′04″N 65°39′19″W / 47.6178°N 65.6554°W / 47.6178; -65.6554LokasiBathurst, New BrunswickNegaraKanadaDenominasiGereja Katolik RomaArsitekturStatusKatedralStatus fungsionalAktifTipe arsitekturNorman-GothicAdministrasiKeuskupanKeuskupan Bathurst di Kanada Katedr...

 

 

Yang UtamaGrzegorz RyśKardinal, Uskup Agung ŁódźGrzegorz Ryś (2016)GerejaGereja Katolik RomaKeuskupan agungŁódźPenunjukan14 September 2017Awal masa jabatan4 November 2017PendahuluMarek JędraszewskiJabatan lainKardinal-Imam Santi Cirillo e Metodio (2023-)ImamatTahbisan imam22 Mei 1988oleh Franciszek MacharskiTahbisan uskup28 September 2011oleh Stanisław DziwiszPelantikan kardinal30 September 2023oleh Paus FransiskusPeringkatKardinal-ImamInformasi pribadiLahir9 Februari 1964...

Vladimir PashkovVladimir Pashkov Tahun 2020 Perdana Menteri Republik Rakyat DonetskMasa jabatan5 Februari 2020 – 14 Februari 2020PendahuluAlexander AnanchenkoPenggantiAlexander AnanchenkoWakil Gubernur Oblast IrkutskMasa jabatan2012–2015 Informasi pribadiLahir4 Februari 1961 (umur 63)Bratsk, RSFS Rusia, Uni SovietKewarganegaraan RussiaPartai politikIndependenPendidikanPacific Higher Naval SchoolSunting kotak info • L • B Vladimir Igorevich Pashkov (bahasa ...

 

 

Brazilian footballer Cassiá Cassia CarpesPersonal informationFull name Jorge Antônio Dornelles CarpesDate of birth (1953-06-14) 14 June 1953 (age 70)Place of birth São Borja, BrazilHeight 1.78 m (5 ft 10 in)Position(s) defenderSenior career*Years Team Apps (Gls)1974–1977 Inter de São Borja 1977–1979 Grêmio 1979 Santos 1980 Bahia 1981 Operário-MS 1982 São José-RS 1983 Coritiba Managerial career1984 São Borja1985 Brasil de Pelotas1985 Aimoré1986 Novo Hamburgo19...

 

 

Municipality in Norte, PortugalGondomarMunicipality FlagCoat of armsCoordinates: 41°9′N 8°32′W / 41.150°N 8.533°W / 41.150; -8.533Country PortugalRegionNorteMetropolitan areaPortoDistrictPortoParishes7Government • PresidentMarco Martins (PS)Area • Total131.86 km2 (50.91 sq mi)Population (2011) • Total168,027 • Density1,300/km2 (3,300/sq mi)Time zoneUTC±00:00 (WET) • Summe...

この記事は検証可能な参考文献や出典が全く示されていないか、不十分です。出典を追加して記事の信頼性向上にご協力ください。(このテンプレートの使い方)出典検索?: コルク – ニュース · 書籍 · スカラー · CiNii · J-STAGE · NDL · dlib.jp · ジャパンサーチ · TWL(2017年4月) コルクを打ち抜いて作った瓶の栓 コルク(木栓、...

 

 

Synagogue in Istanbul, Turkey Photograph of the doorway into the synagogue The Etz Ahayim Synagogue (Hebrew: קהל קדוש עץ החיים), also known as the Ortaköy Synagogue, is synagogue located in Ortaköy, Istanbul, Turkey, on the coast near the right leg of Bosphorus Bridge.[1] It is unknown when the original synagogue was built, but it is estimated to be before 1703.[2] The building also housed an academy for over one hundred years.[3] The synagogue was tota...

 

 

GNT

Halaman ini berisi artikel tentang saluran TV Brasil. Untuk kegunaan lain dari GNT, lihat GNT (disambiguasi). GNTDiluncurkan19 Oktober 1991PemilikGlobosat (Grupo Globo)SloganCom você. (Dengan anda.) Saluran seindukMultishow, Globo News, SporTV, Rede TelecineSitus webwww.gnt.com.br GNT adalah saluran televisi kabel/satelit Brasil yang didirikan pada tanggal 19 Oktober 1991. Awalnya diluncurkan sebagai GNT: Globosat News Television, jaringan televisi berita dan informasi, dan kemudian berganti...

本條目存在以下問題,請協助改善本條目或在討論頁針對議題發表看法。 此條目需要編修,以確保文法、用詞、语气、格式、標點等使用恰当。 (2013年8月6日)請按照校對指引,幫助编辑這個條目。(幫助、討論) 此條目剧情、虛構用語或人物介紹过长过细,需清理无关故事主轴的细节、用語和角色介紹。 (2020年10月6日)劇情、用語和人物介紹都只是用於了解故事主軸,輔助...

 

 

جزء من سلسلة حول تاريخ المغرب ما قبل التاريخ أشولينية موستيرية عاترية إيبيروموريسية قبصية عصور قديمة (القرن الثامن قبل الميلاد إلى القرن السابع الميلادي) موريطنية أوائل العصر الإسلامي(القرن الثامن إلى القرن العاشر) الفتح الإسلامي الدولة الأموية ثورة الأمازيغ إمارة نكور ...

 

 

Political party in Rwanda Social Democratic Party Parti Social DémocratePresidentVincent BirutaHeadquartersKigaliIdeologySocial democracyPolitical positionCentre-leftChamber of Deputies5 / 80Party flagWebsitepsd-rwanda.orgPolitics of RwandaPolitical partiesElections The Social Democratic Party (French: Parti Social Démocrate) is a centre-left social democratic political party in Rwanda. The party is seen as supportive of the Paul Kagame government. History The party was established on ...

Ioannes IV LaskarisKaisar NiceaBerkuasa16 Agustus 1258 – 25 Desember 1261PendahuluTheodoros II LaskarisPenerusMikhael VIII PalaiologosInformasi pribadiKelahiran25 Desember 1250Kematiansek. 1305 (usia 54-55)WangsaLaskaris atau VatatzesAyahTheodoros II LaskarisIbuElena Asenina dari Bulgaria Ioannes IV Doukas Laskaris atau Yohanes IV Doukas Laskaris (Yunani: Ἰωάννης Δούκας Λάσκαρις, Iōannēs Doukas Laskaris) (25 Desember 1250 – ± 1305) adalah kaisar Nicea dari 16 Agus...

 

 

Line of smartphones by Apple Inc. For other uses, see IPhone (disambiguation). iPhoneFront face of the latest model, the iPhone 15 ProDeveloperAppleManufacturerContract manufacturers: FoxconnPegatronWistronTata GroupTypeSmartphoneUnits sold2.3 billion (as of January 1, 2024[update])[1]Operating systemiOSStorage64, 128, 256, 512 GB or 1 TB[note 1] flash memory[2] (current models)Sound Bluetooth stereo speaker (iPhone 7 and up) microphone ...

 

 

Major newspaper in Detroit, Michigan The Detroit NewsThe December 28, 2009, front pageof The Detroit NewsTypeDaily newspaperFormatBroadsheetOwner(s)Digital First Media(Detroit Media Partnership)PublisherGary MilesEditorGary MilesFounded1873; 151 years ago (1873)Headquarters160 West Fort StreetDetroit, Michigan48226Circulation51,595 (as of 2022)[1]ISSN1055-2715Websitedetroitnews.com The Detroit News is one of the two major newspapers in the U.S. city of Detroit, M...

For other places called Japantown, see Japantown. Neighborhood in San Francisco, California, United StatesJapantown 日本町NeighborhoodView from Kabuki Hotel facing west. Below is the Japan Center and Peace PagodaNickname(s): Little Osaka,[1]JapantownLocation within Central San FranciscoCoordinates: 37°47′06″N 122°25′47″W / 37.7851°N 122.4298°W / 37.7851; -122.4298Country United StatesState CaliforniaCity-countySan FranciscoGovernm...

 

 

Historic house in Illinois, United States United States historic placeGeorge Madison Millard HouseU.S. National Register of Historic Places LocationHighland Park, IllinoisCoordinates42°10′59.03″N 87°47′7.31″W / 42.1830639°N 87.7853639°W / 42.1830639; -87.7853639Built1906ArchitectFrank Lloyd WrightArchitectural stylePrairie SchoolNRHP reference No.82002571[1]Added to NRHPSeptember 29, 1982 The George Madison Millard House, is a Frank L...