La distrikto havas areon de 2 121 km² - per tio ĝi proksimume samgrandas kiom la pli suda federacia lando Sarlando. Fine de decembro 2022 ĝi havis 366 221 loĝantojn.
Inter la komunumoj de la distriktoj troviĝas kvar kuraclokoj - Bad Essen (kun 15 779 loĝantoj laŭ stato fine de 2005), Bad Iburg (11 652), Bad Laer (9 193) kaj Bad Rothenfelde (7 251).
Krome aparte gravas la urboj Wallenhorst (24 157) tuj norde de Osnabrück, Georgsmarienhütte tuj sude (32 554, ofte mallongigite GM-Hütte), Melle (46.494) 25 kilometrojn oriente, Bramsche (30.916) 20 kilometrojn kaj Quakenbrück (12 796) 55 kilometrojn norde de la administra centro.
Rilatoj al Esperanto
La Esperanto-aktivecojn en la distrikto almenaŭ ekde la lasta kvarono de la 20-a jarcento dominis la vigla universitata urbo Osnabrück, kiu situas meze de la distrikto sed formale estas eksterdistrikta urbo, do ne apartenas al ĝi. Aparte vigla en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj estis la tiam juna instruistino Uschi Felhölter, kiu deĵoris en knabina gimnazio kaj tie tre sukcese aranĝis Esperanto-kursojn, kompreneble nur por 13- ĝis 17-jaraj knabinoj. El tiuj kursoj en la 1980-aj jaroj pluraj lernejaninoj iĝis sukcesaj movadaj aktivuloj, ankaŭ pluraj infanoj, kiuj mem ne vivis en la centra urbo, sed en la ĉirkaŭa distrikto. Nomindas Dagmar Schütte el la komunumo Wallenhorst, estraranino kaj du jarojn prezidantino de GEJ, estraranino de GEA, Nicola Buskotte el la komunumo Ostercappeln, multajn jarojn GEJ-estraranino pri renkontiĝoj, interalie respondeca pri la Internacia Seminario, Katja Bertram el la komunumo Bissendorf, aktiva esperantlingva aktorino en la teatra grupo Kia Koincido kaj Susanne Meyberg, talenta flutistino, kiu plurfoje koncertis en Esperantaj eventoj. Samtempe Martin Haase de 1992 kaj 1997 estis profesoro pri romanidaj lingvoj en la urba universitato, kaj kiam li sekvis vokon al la universitatoj Freiburg kaj poste Berlino, de 1997 ĝis 2000 Thomas Pusch kun tiam tre juna esperantista familio vivis en Osnabrück (lia unua filo ekzemple naskiĝis en la distrikta komunumo Quakenbrück). Tiutempe en 1998 estis la 350-jara jubileo pri la Vestfalia Paco, kiun la urbo festis per multaj temaj eventoj pri paco, en kiuj estis ankaŭ invititaj la esperantistoj prezenti la "kontraŭmilitan lingvon" - tiam multaj movadanoj el aliaj urboj de la federacia lando kunhelpis. Ne nur okazis informstandoj kaj kulturaj eventoj pri Esperanto, sed en Osnabrück ankaŭ ekestis aparta monumento, kiam pluretaĝa konstruaĵo la tutan jaron estis envolvita per plasta kovraĵo sur kiu grandlitere videblis la vorto "paco" en ĉiuj grandaj mondaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Dek jarojn poste, en 2008 okazis katolika konferencego de 60 000 partoprenantoj en la urbo, en kiu same aktivis esperantistoj alvojaĝintaj el aliaj urboj. Dum la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj aparte aktivis la pli aĝa Hans Welling el la distrikta komunumo Hasbergen, sed li esperantumis relative sole, ĉar ĉiujn antaŭajn esperantistojn jam la vivo transportis al aliaj urboj por studado kaj laborado.