La distrikto Cuxhaven [kuksHA:fn] (germane Landkreis Cuxhaven) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Cuxhaven. Geestland estas urbo kaj memstara komunumo en distrikto Cuxhaven.
La distrikto havas areon de 2 072 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 201 413 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Situo
Norde la distrikton limigas la Norda Maro, okcidente la rivero Weser [VEza] enfluas ĝin, kaj oriente la rivero Elbo.
Esperanto en la regiono
En la distrikta centro, la urbo Cuxhaven, jam dufoje okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo - dum 1991/1992 (temo: "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?") kaj dum 2000/2001 (temo: "Survoje al nova jarmilo – kio estas antaŭ ni?").
Eksteraj ligiloj