|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Elbo
|
La rivero Elbo (germane Elbe, ĉeĥe Labe) havas sian fonton en Gigantmontaro en Ĉeĥio. Ĝi trairas Ĉeĥion kaj Germanion kaj post entute 1091 kilometroj fine fluas en la Nordan Maron. Ĉe la limo inter Ĉeĥio kaj Germanio Elbo kaj ĝiaj alfluoj formis la pitoreskan pejzaĝon de Elba Grejsmontaro.
La rivero pasas la sekvajn urbojn: Hradec Králové, Pardubice, Kolín, Poděbrady, Mělník, Litoměřice, Ústí nad Labem, Děčín, Bad Schandau, Pirna, Dresdeno, Meißen, Riesa, Wittenberg, Dessau, Magdeburg, Wittenberge, Boizenburg, Hamburgo, Cuxhaven.
Gravaj alfluaj riveroj estas jenaj: Vultavo, Ohře, Mulde, Saale (ĉiuj de maldekstre) kaj Havel kaj Jizera (dekstre).
Vidu ankaŭ