Pirna estas urba komunumo en la germana federacia lando Saksio. Ĝi situas apud la riveroElbo kaj estas nomata la Pordo al la Saksa Svislando. Ĝis la 1-a de aŭgusto la urbo estis la administra centro de la distrikto Sächsische Schweiz, ekde tiam ĝi estas la administra centro de nova distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro. Krome temas pri la centro de samnoma komunumaro de pluraj najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 39 054 loĝantojn.
Esperanto-klubo
La loka Esperanto-klubo nomatas Saksia Svisio, kaj fakte kovras la tutan distrikton.